PMEG
Shanghoj kaj novajhoj en PMEG
PMEG 14.1 «
La chi-sekva listo de korektoj, shanghoj kaj kompletigoj estas jam faritaj en la hipterteksta (HTML-a) versio 14.1 de PMEG (krom tiu en §43, kiu koncernas nur la presitan tekston). Tiuj shanghoj estas lauplane farotaj en la dua eldono de la papera libro. Koran dankon al chiuj legantoj, kiuj sendis komentojn kaj kritikon.
Vi ankau povas elshuti PDF-dosieron kun listo de chiuj shanghoj kaj novajhoj en versio 14.1 el vidpunkto de la unua eldono de la presita libro.
-
1.2. Helposignoj → Ne-Esperantaj literoj
Malnova teksto (pagho 19 linio -12 en la presita libro):
[...] Germanan litern [...]
Korektita teksto (mi aldonis mankantan O-finajhon):
[...] Germanan literon [...]
-
2.1. Bazaj elparolaj reguloj → Loko
Malnova teksto (pagho 24 linio 1 en la presita libro):
senvocha la vochkordoj ne vibras (P, T, K, F, S, SH, H, C) Kompletigita teksto (mi aldonis la mankantajn HH kaj CH):
senvocha la vochkordoj ne vibras (P, T, K, F, S, SH, HH, H, C, CH) En la konsonanta tabelo la fonetikaj simboloj ʦ, ʤ kaj ʧ (po unu signo; pagho 24 linioj -9, -10 kaj -11 en la presita libro) estas shanghitaj al respektive ts, dʒ kaj tʃ (po du signoj). La antauaj simboloj siatempe estis oficiale ghustaj alternativoj lau IFA, sed ili intertempe eksnormighis.
-
2.3. Ne-Esperantaj vortoj — elparolo → Ekzemploj de eblaj Esperantecaj elparoloj
Malnova teksto (pagho 32 linio -9 en la presita libro):
Kalocsay → kalochaj [...]
Korektita teksto (mi shanghis j al i):
Kalocsay → kalochai [...]
-
5.1. Bazaj reguloj por A-vortoj → Uzo de A-vortoj
Mi aldonis ekzemplon kun subkomprenata vi (pagho 48 linio 12 en la presita libro):
- Ambau shajnis dormantaj.
- Estu singarda(j)! = Vi estu singarda(j). Che U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton, se ghi estas la pronomo vi.
-
9. Difiniloj
Malnova teksto (pagho 73 linio 2 en la presita libro):
Difiniloj estas vortetoj, kiujn [...]
Difiniloj estas specialaj vortoj, kiujn [...]
-
9.1.6. La che propraj nomoj → Pruntitaj artikoloj
Malnova teksto (pagho 88 linio 20 en la presita libro):
Iuj normalaj propraj nomoj havas en iuj naciaj lingvoj difinan artikolon [...] Arabaj propraj nomoj havas normale chiam difinan artikolon en la Araba [...]
Iuj normalaj propraj nomoj havas en iuj naciaj lingvoj difinan artikolon [...] Arabaj propraj nomoj ofte havas difinan artikolon en la Araba [...]
-
12.2.3. N por mezuro → Tempa mezuro
Mi forigis ekzemplon, kiu ne estas ekzemplo de tempa mezuro (pagho 125 linio 12 en la presita libro):
Tiu chi vojo estas milojn da kilometroj longa.
Mi korektis la klarigon de unu ekzemplo. Malnova teksto (pagho 125 linio 2 en la presita libro):
Tiu chi malfelicha infano devis du fojojn en chiu tago iri cherpi akvon en tre malproksima loko.[FE.13] Por montri, kiom da fojoj io okazas, oni uzas normale nur N-finajhon. Oni povus uzi je, sed tio estas malofta: Je la lasta fojo mi vidas lin che vi (au: la lastan fojon).[FE.29]
Korektita teksto (mi forigis maltrafan ekzemplon en la komento, kaj aldonis ligilon al je):
Tiu chi malfelicha infano devis du fojojn en chiu tago iri cherpi akvon en tre malproksima loko.[FE.13] Por montri, kiom da fojoj io okazas, oni uzas normale nur N-finajhon. Oni povus uzi je, sed tio estas malofta.
Mi komplete shanghis unu ekzemplon. Malnova teksto (pagho 125 linio 11 en la presita libro):
La parolado estis du horojn longa.
Shanghita teksto (por ke estu ankau ekzemplo kun mezura priskribo de N-finajha A-vorto):
Mi auskultis paroladon de la prezidanto du horojn longan. La A-vorto longan estas rekta priskribo de paroladon. La mezuro du horojn estas rekta priskribo de la vorto longan. La N-finajho de longan estas objekta. La N-finajho de du horojn montras mezuron de la longeco. En tiaj okazoj, kiam rekontighas du malsamsignifaj N-finajhoj, povas esti pli bone uzi je por la mezuro: ...paroladon je du horoj longan. Se la A-vorto staras post sia O-vorto, povas esti pli klare, se oni metas la mezuron post la A-vorto: ...paroladon longan je du horoj.
Mi aldonis ankorau unu ekzemplon kun mezura priskribo de N-finajha A-vorto (pagho 126 linio -17 en la presita libro):
Shia pakajho estis tridek kilogramojn peza [...]
Ili konstruis ducent metrojn altan turon. = ...turon altan je ducent metroj.
-
12.3.6.3. Krom → Krom + aliaj rolmontriloj
Malnova teksto (pagho 198 linio 4 en la presita libro):
Krom Vilhelmon Petro batis ankau Paulon. = Krom bati Vilhelmon... N-finajho post krom estas fakte chiam superflua, kvankam ne erara en chi tiaj frazoj. Konfuzo ne povas estighi. [...]
Korektita teksto (mi shanghis fakte al praktike, kaj ne al preskau neniam):
Krom Vilhelmon Petro batis ankau Paulon. = Krom bati Vilhelmon... N-finajho post krom estas praktike chiam superflua, kvankam ne erara en chi tiaj frazoj. Konfuzo preskau neniam povas estighi. [...]
-
14.3.3. Tabelvortoj je OM → Vortfarado
Malnova teksto (pagho 259 linio -8 en la presita libro):
Kioma kaj tioma havas normale la saman vicordan signifon, kiel nombraj vortetoj kun A-finajho. [...]
Korektita teksto (mi forigis komon):
Kioma kaj tioma havas normale la saman vicordan signifon kiel nombraj vortetoj kun A-finajho. [...]
-
21. Neado → Duobla neado
Mi aldonis ekzemplon kun ne povi ne (pagho 328 linio 13 en la presita libro):
Ghi ne estas nenies proprajho. Ne estas tiel, ke ghi estas nenies proprajho. Ghi do estas ies proprajho.
Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi.[FA2.53] Ne estas tiel, ke oni povis ne ridi. Sekve oni devis ridi.
-
23.1.1. Nombraj vortetoj — formoj → Kunskribado kaj disskribado
Malnova teksto (pagho 340 linio -14 en la presita libro):
La kialo, ke oni ne kunskribu milojn, estas, ke antau mil povas stari chio ajn de du ghis nau mil naucent naudek nau, do ankau plurvortajhoj. [...]
Korektita teksto (mi forigis nau mil):
La kialo, ke oni ne kunskribu milojn, estas, ke antau mil povas stari chio ajn de du ghis naucent naudek nau, do ankau plurvortajhoj. [...]
-
23.2. O-vortaj nombrovortoj → Altaj nombrovortoj
Mi kompletigis la alineon pri la respondaj vortoj en aliaj lingvoj per la terminoj “longa skalo” kaj “mallonga skalo”.
Malnova teksto (pagho 347 linio 15 en la presita libro):
Kelkaj lingvoj, interalie la Angla kaj la Rusa, donas tute aliajn valorojn al iuj el siaj similformaj nombrovortoj. La Esperantaj vortoj tamen sekvu la plimulton de la lingvoj, kaj havu ghuste la chi-antaue montritajn signifojn (kiuj estas la originaj valoroj por tiuj vortoj).
La valoroj de la vortoj biliono, triliono k.t.p. montrataj chi-antaue sekvas la tiel nomatan “longan skalon”, kiun uzas la plimulto de tiuj lingvoj, kiuj entute uzas tiaformajn nombrovortojn. Sed kelkaj lingvoj, interalie la Angla kaj la Rusa, donas tute aliajn valorojn al siaj similformaj nombrovortoj uzante la tiel nomatan “mallongan skalon”. La Esperantaj vortoj tamen sekvu la plimulton de la lingvoj, kaj havu ghuste la chi-antaue montritajn signifojn (kiuj estas la originaj valoroj por tiaj vortoj).
-
23.6. Nuanciloj de nombrovortoj → Neunueca uzo
Mi forigis ekzemplon (pagho 354 linio 8 en la presita libro):
La skribantoj de artikoloj devas dissendi po unu presitan ekzempleron al siaj korespondantoj.[OV.100] En tiu chi ekzemplo Zamenhof ja uzis N-finajhon kune kun po, kvankam li normale ne faris tion.
En la origina Zamenhofa teksto (La Esperantisto Marto 1891) ne estas N-finajhoj post po en tiu frazo. Nur en la Oficiala Verkaro tiuj N-finajhoj aperas pro ies eraro.
Mi enmetis anstataue alian ekzemplon el la Biblio:
Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: [alportu] shafidojn jaraghajn sendifektajn po du en chiu tago, kiel konstantan bruloferon.[NmZ.28] En tiu chi ekzemplo Zamenhof ja uzis N-finajhon kune kun po, kvankam li normale ne faris tion. Oni povas diri, ke po du estas aparta komplemento chi tie.
Aldone mi enmetis ekzemplon el la Dua Libro (pagho 354 linio 5 en la presita libro):
Al chiu el la infanoj mi donis [...]
Al chiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn.[DL.18]
-
23.8. Horoj
Malnova teksto (pagho 357 linio 9 en la presita libro):
Por plia klareco oni povas aldoni la esprimojn en la antautagmezo au antautagmeze, kaj en la posttagmezo au posttagmeze. [...]
Kompletigita teksto (mi aldonis mallongigojn):
Por plia klareco oni povas aldoni la esprimojn en la antautagmezo au antautagmeze (mallongigo: atm.), kaj en la posttagmezo au posttagmeze (mallongigo: ptm.). [...]
-
23.9. Datoj
En la kvin unuaj alineoj chiuj aperoj de en la jaro estas shanghitaj al de/en la jaro (pagho 358 linioj 7 - 13 en la presita libro).
-
25.1.1. Perverba priskribo de subjekto → E-vorto
Mi aldonis plian ekzemplon kun E-finajha perverba priskribo (pagho 366 linio -11 en la presita libro):
Estas pli bone, ke ni tie chi manghu kaj iru en la urbon vespere.[BV.75]
Shajnas neeble, ke io tia baldau okazos.
-
25.1.2. Perverba priskribo de objekto → E-vorto
Malnova teksto (pagho 370 linio 18 en la presita libro):
Se la objekto estas I-verbo, oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon de la objekto anstatau A-vorto. Tio praktike okazas preskau nur kun la verbo trovi en la speciala signifo “opinii (ke io estas ia)”:
Se la objekto estas I-verbo, oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon de la objekto anstatau A-vorto. Tio praktike okazas preskau nur kun verboj, kiuj esprimas opinion, ke io estas ia, precipe opinii kaj trovi:
Aldone mi enmetis ekzemplon kun la verbo opinii (pagho 370 linio -3 en la presita libro):
Mi trovas neelteneble, ke vi ne volas paroli kun mi. [...]
Kial oni che vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?
-
25.3. Apudmeto → Kunskriboj
Malnova teksto (pagho 376 linio 18 en la presita libro):
Se oni skribus ekz. shtatoj kaj membroj [...] Normale tamen sufichas simpla vorto kiel membroshtatoj.
Se oni skribus ekz. shtatoj kaj membroj [...] Normale tamen sufichas simpla vorto kiel membroshtatoj au la tute bona esprimo membraj shtatoj.
-
30.1. Sensubjektaj verboj → Pluvi
Malnova teksto (pagho 417 linio -5 en la presita libro):
Pluvis hierau. [...] (La falajho ne povas aperi kiel objekto. Ne eblas: *Pluvis shtonojn sur ilin.*)
Pluvis hierau. [...] (La falajho ne povas aperi kiel objekto. Ne eblas: *Pluvis shtonojn sur ilin.*) Ghenerale chiuj similaj veterverboj estas sensubjekte uzeblaj: neghi, hajli, shtormi, frosti, fulmi, tondri k.a.
-
32.3. Mallongigitaj frazoj → Forlaso de subjekto
Mi aldonis plian ekzemplon kun subkomprenata vi (pagho 447 linio -9 en la presita libro):
Helpu! = Vi helpu! Vi = “chiu ajn, kiu audas tiun chi krion”.
Restu chiam tia(j). = Vi restu chiam tia(j).
-
33.4.1.1. Rilata kiu → Emfazaj frazturnoj
Malghustaj ekzemploj (pagho 468 linioj 1-5 en la presita libro):
Ni manghas makaroniojn. → Estas makaronioj, kiujn ni manghas. La origina objekto farighis subjekto en la prezenta cheffrazo. En la kiu-frazo la makaronioj ankorau estas objekto (= kiujn).
Shi ghin riparis per glubendo. → Estis glubendo, per kiu shi riparis ghin. La prezentita subjekto rolas kiel per-komplemento en la subfrazo.
Korektitaj ekzemploj (kio anstatau kiu):
Ni manghas makaroniojn. → Tio, kion ni manghas, estas makaronioj. → Estas makaronioj [tio], kion ni manghas. La origina objekto farighis subjekto en la prezenta cheffrazo. En la kio-frazo la makaronioj ankorau estas objekto (= kion).
Shi ghin riparis per glubendo. → Tio, per kio shi ghin riparis, estis glubendo. → Estis glubendo [tio], per kio shi riparis ghin. La prezentita subjekto rolas kiel per-komplemento en la subfrazo.
-
35.3. Esperantigitaj nomoj → Sur kio bazi Esperantigon?
Malnova teksto (pagho 502 linio -8 en la presita libro):
Alia ekzemplo estas la lando Finnlando. En la tuta mondo ghi estas konata sub diversaj variantoj de tiu nomo. Nur en Finnlando mem kaj en la najbara lando Estonujo ghi havas alian nomon. [...]
Alia ekzemplo estas la lando Finnlando. En la tuta mondo ghi estas konata sub diversaj variantoj de tiu nomo. Nur en Finnlando mem kaj en kelkaj najbaraj landoj ghi havas alian nomon. [...]
-
35.4. Nomoj de landoj kaj popoloj → Nekunmetitaj landonomoj
Mi forigis superfluan ekzemplon (pagho 504 linio 13 en la presita libro):
- Sao-Tomeo kaj Principeo (Afriko) → ano de Sao-Tomeo kaj Principeo
-
38.2.10. EJ → Agejoj
Mi aldonis la ekzemplon urghejo (pagho 552 linio 19 en la presita libro):
- preghi → preghejo [...]
- urghi → urghejo = malsanulejo (au parto de malsanulejo), kie oni urghe traktas akcidentoviktimojn k.s.
-
38.2.26. OBL → Plurpartaj aferoj
Mi aldonis du pliajn ekzemplojn kun duobla kaverno kaj duobla sago (pagho 579 linio -13 en la presita libro):
- duobla lito = lito por du personoj
- duobla kaverno = kaverno duparta - chiu el la du partoj estas jam per si mem kaverno
- duobla sago = unu sago konsistanta el du partoj, kiuj chiu per si mem jam aspektas kiel (parta) sago (↔)
-
38.2.28. OP
Mi aldonis du pliajn ekzemplojn kun duopa kaj triopa (pagho 581 linio -5 en la presita libro):
- Rigardu, kiel multope [...]
- duopa interparolo = interparolo inter du personoj
- triopa laborgrupo = laborgrupo konsistanta el tri personoj
Post tiu listo mi aldonis la jenan alineon:
Se temas pri objekto, kiu konsistas el du partoj, chiu el kiuj estas per si mem tia objekto, tiam oni ne uzas OP, sed OBL.
-
39.2.2. ANTI → Vera prefikso
Malnova teksto (pagho 623 linio 10 en la presita libro):
“Kontraua, malamika, opozicia”. [...] antimaterio = “materio el inverse shargitaj partikloj”. Plej ofte estas preferinde uzi la rolvorteton kontrau prefiksece: kontraufashisto, kontrautezo k.t.p. Multaj tiaj chi ANTI-vortoj ankau povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.
Kompletigita teksto (mi aldonis antitusa kun komento kaj kontrautusa):
“Kontraua, malamika, opozicia”. [...] antimaterio = “materio el inverse shargitaj partikloj”, tusi → antitusa = “kontrautusa”. Vortoj kiel antitusa shajnas esti frazetvortoj kun kasha uzo de ANTI kiel rolvorteto: *anti tuso* = “kontrau tuso” → [anti tuso]-A → *antitusa* (komparu kun simila uzo de PRE). Plej ofte estas preferinde uzi la rolvorteton kontrau prefiksece: kontraufashisto, kontrautezo, kontrautusa k.t.p. Multaj tiaj chi ANTI-vortoj ankau povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.
-
39.2.18. PRE → Vera prefikso
Malnova teksto (pagho 627 linio -16 en la presita libro):
[...] [pre Latino]-A → *prelatina*. [...]
Kompletigita teksto (aldonighis referenco al ANTI):
[...] [pre Latino]-A → *prelatina* (komparu kun simila uzo de ANTI). [...]
-
39.3. Internaciaj afiksoj → Prefiksoj de mezurunuoj
La alineo pri hektaro estas kompletigita.
Malnova teksto (pagho 631 linio 21 en la presita libro):
En unu okazo la kunmeto estas neregula: hektaro anstatau *hektoaro*.
Ekzistas ankau du neregulaj formoj: hektaro (cento da aroj) kaj megomo (miliono da omoj). Tiuj formoj estas rigardendaj kiel apartaj radikoj en Esperanto: HEKTAR kaj MEGOM. Sed ankau la regulaj kunmetoj hektoaro kaj megaomo estas uzeblaj.
-
40. Gramatiko en la Fundamento → Fundamenta Gramatiko en Esperanta traduko
Malnova teksto (pagho 635 linio -7 en la presita libro):
1. En leteroj kaj verkoj destinitaj [...] kaj tiel ricevi ilian plenan signifon, sen ia ajn antaua studo de la gramatiko.
Korektita teksto (mi shanghis ilian al ghian):
1. En leteroj kaj verkoj destinitaj [...] kaj tiel ricevi ghian plenan signifon, sen ia ajn antaua studo de la gramatiko.
-
43. Listo de novaj vortoj
Pagho 647 linio -11 en la presita libro: En la listo de novaj vortoj che la vorto Muharam/o en la tria kolumno: La lasta litero de la Araba vorto al-Muharram erare presighis sur aparta linio. (Tiu eraro ne aperas en la hipterteksta versio.)
-
45. Literaturo
Mi ghisdatigis la indikojn pri Aktoj de la Akademio 1963-1967 kaj Aktoj de la Akademio II 1968-1974 (pagho 659 linioj 12 kaj 15 en la presita libro):
Aktoj de la Akademio 1963-1967. 2a eldono, Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 9). <http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/> [enhavas interalie enketojn kaj decidojn pri la pasivaj participoj kaj pri la vortfarado]
Aktoj de la Akademio II 1968-1974. 2a eldono, Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10). <http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/> [enhavas interalie la Okan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kaj la Bazan Radikaron Oficialan]
Mi kompletigis la indikojn pri la Fundamento de Esperanto per la adreso de Interreta versio de la Fundamento (pagho 661 linioj -16 en la presita libro):
Zamenhof, L. L.: Fundamento de Esperanto. 9a eldono kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A[ndré] Albault. Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, Francujo, 1963. (Vidu ankau <http://akademio-de-esperanto.org/fundamento/>.)
En la Fontoj de Zamenhofaj ekzemploj mi aldonis la Duan Libron (pagho 662 linio 20 en la presita libro):
DL Dro Esperanto [Zamenhof L. L.]: Dua Libro de l’ lingvo Internacia. Kajero No 1. HH. Kelter, Varsovio, 1888. [represo en Unua etapo de Esperanto 1878-1895. (iom reviziita plena verkaro de l.l. zamenhof, originalaro I). Eldonejo ludovikito, Kyoto, 1989]
PMEG 14.0 «
Ekde PMEG 14.0 (de la 24a de Decembro 2005) PMEG haveblas ne nur en TTT, sed ankau kiel ordinara libro.
En versio 14.0 estas multnombraj korektoj kaj poluroj de la teksto - tro multaj por mencii chi tie. Unu notebla shangho tamen estas tio, ke chiuj paragrafoj nun estas numeritaj.
PMEG 13.0 «
En PMEG 13.0 (de la 14a de Aprilo 2005) mi iom prilaboris la chapitron pri Vortfaraj principoj nuancante kelkajn aferojn (precipe en Vortelementoj kaj signifoj). Che la sufikso AJH mi forprenis la ekzemplojn pakajho kaj vestajho (char mia opinio pri ili shanghighis). Mi prilaboris la chapitron pri da. Mi kompletigis la klarigojn pri “de post” kaj pri Nombro che radikoj kaj kunmetajhoj. Mi faris amason da aliaj korektetoj kaj shanghetoj. Mi kreis elshuteblan PDF-varianton de PMEG.
PMEG 12.2 «
En PMEG 12.2 (de la 18a de Decembro 2003) mi aldonis klarigojn pri uzado de J-finajho che negativaj nombroj. Mi ankau korektis aron da eraretoj, pri kiuj atentigis min Edward SEIBEL. Grandan dankon al li! Mi forigis unu maltrafan ekzemplon (auguri — profeti) el la klarigoj pri radikosignifoj. Mi ankau aldonis iom da detaloj al la klarigoj pri elparolado de mallongigoj. Mi iom striktigis la tekston “Fundamenta Gramatiko en Esperanta traduko”, kaj logikigis ties XHTML-kodon.
PMEG 12.1 «
En PMEG 12.1 (de la 4a de Julio 2003) okazis aro da korektoj, shanghoj kaj plibonigoj pro alvenintaj komentoj de legantoj. Mi volas danki precipe al HOSOMI Kazuyuki. Interalie mi reverkis la klarigojn pri Pasivigeblaj frazoj.
PMEG 12.01 «
En PMEG 12.01 (de la 27a de Februaro 2003) estis faritaj nur kelkaj malgrandaj korektoj de detalaj fushetoj en versio 12.0, ekz. en la fonetikaj indikoj per IFA en la klarigoj pri elparolo.
PMEG 12 «
Versio 12.0 de PMEG estas plene tralaborita kaj versio kun multaj shanghoj, korektoj, reverkoj, aldonoj kaj ankau forigoj. La shanghoj estas pli grandaj ol iam antaue dum la publika ekzisto de PMEG, kiu ekzistas en la TTT de 1995. Jen listo de kelkaj el la atentindaj shanghoj:
Mi prilaboris kaj poluris la tutan sistemon de hiperligaj referencoj ene de PMEG. Multaj hiperligoj estas nun pli precizaj.
Mi plibonigis la chiupaghajn menuajn hiperligojn al la Enhavo kaj al la Detala enhavo, tiel ke oni alvenas al tiu preciza enhavtabela loko, kiu respondas al la pagho, de kiu oni venas.
Mi aldonis kape de plej multaj paghoj novan menuon, kiu montras klare, kie en la strukturo de PMEG la koncerna pagho sin trovas, kaj kiu ebligas facile iri supren al chiu ajn nivelo de la paghohierarkio.
Mi aldonis post chiu subtitolo de chiu pagho specialan legosignan hiperligon, kun la signo “«”, kiu ebligas akiri precizan adreson al ghuste tiu loko en la pagho (por fari legosignon, por publikigi adreson, k.s.). Kiam oni legas la paghon kun aktiva stilfolio, tiu “«” povas aperi en la dekstra margheno de la pagho. Chu tio efektive okazas, iom dependas de la TTT-legilo uzata.
Mi kompletigis la sistemon de hiperligoj nomataj “Antaua” kaj “Sekva” (per kiuj eblas iri al tiuj paghoj, kiuj logike antauas au sekvas la paghon), tiel ke nun eblas per tiuj du hiperligoj foliumi tra la tuta PMEG, de la enira chefpagho ghis la lasta pagho de la indekso. Notindas, ke en pluraj TTT-legiloj (sed ne chiuj) eblas aktivigi tiujn hiperligojn per specialaj klavopremoj, ekz. Alt-A kaj Alt-S (en iuj legiloj oni devas uzi alian specialklavon ol Alt). Ankau aliaj hiperligiloj en tiu sama menuo estas simile aktivigeblaj per specialaj klavopremoj: Alt-E por la Enhavo, Alt-D por la Detala enhavo, Alt-I por la Indekso, Alt-M por la Menuo kaj Alt-R por la Serchilo.
Mi aldonis serchilon, per kiu oni povas serchi aperojn de vortoj en PMEG. La serchilo ekzistas nur en la Reta PMEG, ne en la elshutebla PMEG. La serchilo ne estas plene testita, kaj eventuale iuj aferoj ne jam bone funkcias.
Mi forigis la sekcion “Landoj de la mondo”. Anstataue oni povas legi la ne-PMEG-an pagharon Landoj kaj lingvoj de la mondo (en kiu ankau okazis gravaj shanghoj).
Mi ghisdatigis plurajn referencojn lau la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (= NPIV). Temas precipe pri la listo de novaj vortoj en PMEG.
Mi restrukturis, prilaboris kaj kompletigis la literaturliston.
Mi ghisdatigis chiujn citajhojn el la Lingvaj Respondoj de Zamenhof lau ties 6a eldono (anstatau la 2a eldono).
Mi ekuzis iom pli vastan repertuaron de specialaj signoj, ekz. “→” (anstatau la sago-surogato “
->”) kaj “≈” (anstatau la surogato “~=", "proksimume egala al”). Tio povas eventuale signifi, ke iuj legantoj ne povos legi tiujn signojn ghuste. Plendu al mi.Mi iom reverkis la sekcion “Perverba priskribo de objekto”, nome ties subsekcion pri E-vorto, korektante unu Zamenhofan ekzemplon el la Lingvaj Respondoj (kaj aldonante du aliajn).
Mi aldonis la teknikajn prefiksojn KIBI, MEBI, GIBI, TEBI, PEBI kaj EKSBI.
Mi prilaboris la sekcion pri elparolo, kaj aldonis fonetikajn simbolojn lau IFA.
Mi elsarkis multajn el la Neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj. Mi referencas anstataue al NPIV.
Mi iom poluris la tekston pri Grekaj liternomoj, kaj tiam shanghis “roo” al “roto” (konforme al la Komputada Leksikono).
Mi donis novan apartan aspekton al listoj de ekzemploj, tiel ke eblas pli facile tuj vidi la diferencon inter klarigaj tekstoj kaj listoj de ekzemploj.
Mi aldonis plurloke novajn ekzemplojn.
Mi reverkis multajn klarigojn, ie kaj tie forigante superfluajn deflankighojn.
Pro la multeco de la shanghoj vershajne aperis ankau iom da eraroj kaj nekonsekvencajhoj. Mi petas chion tian raporti al mi. Mia retposhta adreso estas “bertilow” che “gmail.com”.
