PMEG 2023

44. Gramatika vortareto

PMEG uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn. La sekva listo enhavas mallongajn klarigojn de ili. Iuj gramatikaj esprimoj de PMEG estas tamen tiel memklarigaj, ke ne estas necese ilin listigi chi tie. La tradiciaj vortoj, kiuj menciighas en la klarigoj, estas lau PAG. Rimarku, ke la PMEG-aj esprimoj ne chiam estas precize samsignifaj kiel la respondaj vortoj de PAG. Se vin interesas, kial PMEG uzas netradiciajn gramatikajn terminojn, legu la aldonon “Pri la gramatikaj terminoj en PMEG.

afikso Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn vortojn. Afiksoj, kiujn oni metas post aliaj radikoj, nomighas sufiksoj (= postafiksoj). Afiksoj, kiujn oni metas antau aliaj radikoj, nomighas prefiksoj (= antauafiksoj).
aktivo La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la chefverbo. Vidu ankau pasivo.
alvoko Frazrolo, kiu montras tiun, al kiu la eldiro estas direktata. Tradicie nomata “vokativo”.
apudmeto Frazparto, kiu ordinare staras tuj post alia frazparto, kaj kiu montras la saman aferon per aliaj vortoj. Tradicie nomata “apozicio”.
A-vorta frazparto Frazparto, en kiu la chefvorto estas A-vorto.
A-vorteca vorteto, A-eca vorteto Vorteto, kiu povas roli simile kiel A-vorto, kvankam ghi ne havas A-finajhon, ekz. tiu, iu, chia, kies, chies, ambau. Tradicie nomata “pronomo”.
A-vorto Vorto kun la finajho A. Tradicie nomata “adjektivo”.
cheffrazo Ordinara memstara frazo. Tradicie nomata “chefpropozicio”. Vidu ankau subfrazo.
chefverbo Verbo kun iu el la finajhoj AS, IS, OS, U, US. Tradicie nomata “predikato” au “finitivo”.
chefvorto La plej grava vorto en frazparto. Aliaj partoj de frazparto estas rektaj priskriboj de la chefvorto. Tradicie nomata “kerno-vorto”.
diftongo Vokala sono, en kiu la lango movighas de unu pozicio en la busho al alia.
duonvokalo Sono, kiu lau la elparola maniero estas (mallonga) vokalo, sed kiu rolas en la lingvo kiel konsonanto.
ekkria vorteto Vorteto, kiu esprimas senton, ekz. ho, he, ha, lo, stop, baf. Tradicie nomata “interjekcio”.
eksafikso Vidu che shajnafikso.
E-vorteca vorteto, E-eca vorteto Vorteto, kiu povas roli simile kiel E-vorto en frazo, kvankam ghi ne havas E-finajhon, ekz. tiam, kiel, iom, nenie, tre, ankorau, hodiau, chi, for. Tradicie nomata “primitiva adverbo”.
E-vorta frazparto Frazparto, en kiu la chefvorto estas E-vorto.
E-vorto Vorto kun la finajho E. Tradicie nomata “adverbo”, sed la vorto adverbo inkluzivas ankau multajn vortetojn, kiuj ne havas E-finajhon. Tiaj vortetoj nomighas en PMEG E-vortecaj vortetoj.
finajho Lingva elemento, kiun oni metas post radiko, kunmetajho au vorteto, por fari vorton, au por shanghi la signifon de vorto. O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finajhoj. J estas multe-nombra finajho. N estas rolfinajho.
frazenkondukilo Vorteto, kiu enkondukas subfrazon ligante ghin al ghia cheffrazo, ekz. ke, char, dum, kiam, kvankam. Tradicie nomata “subjunkcio”.
frazeto Malpreciza esprimo por grupo de vortoj, kiuj iel kunapartenas. Uzata chefe kiam temas pri vortfarado. Vidu che frazetvorto. Tradicia esprimo por “frazeto” ne ekzistas.
frazetvorto Speco de kunmetita vorto farita el frazeto (vortgrupo), kiun oni vortigis per aldono de ia posta elemento (ekz. vortklasa finajho). Vidu ankau kombino. Tradicia esprimo por “frazetvorto” ne ekzistas.
frazo Kompleta eldiro kun chefverbo kaj ordinare ankau kun aliaj frazpartoj. Tradicie nomata “propozicio”.
frazparto Vorto au vortgrupo, kiu ludas unu frazrolon. Vidu che chefvorto kaj priskribo.
frazrolo Rolo, kiun frazparto rolas en frazo. Tradicie nomata “frazelemento”.
imaga modo US-formo de verbo. Ghi montras, ke la ago au stato ne estas reala, sed nur imagata, fantazia. Ankau nomata US-modo au US-verbo. Tradicie nomata “kondicionalo”.
kombino Speco de kunmetita vorto, en kiu la lasta parto (krom la vortklasa finajho), montras la bazan signifon. Tiu lasta parto nomighas chefelemento. Tio, kio staras antau la chefelemento, precizigas la signifon, kaj nomighas preciziga antauelemento. Vidu ankau frazetvorto. Tradicia esprimo por “kombino” ne ekzistas.
komplemento Frazparto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la chefverbo. Chiu frazparto krom chefverbo, subjekto, objekto kaj perverba priskribo, estas komplemento. Tradicie nomata “adjekto”.
konsonanto Chiu litero au sono en Esperanto krom A, E, I, O kaj U, kiuj estas vokaloj.
kunliga vorteto Vorteto, kiu kunligas samrolajn vortojn, frazpartojn au frazojn, ekz. kaj, au, sed. Tradicie nomata “konjunkcio”.
modo Maniero, en kiu ago au stato estas prezentata. Che la Esperantaj verboj oni faras distingon inter kvar modoj: neutrala modo, reala modo, vola modo kaj imaga modo.
multe-nombro Pli ol unu afero. Tradicie nomata “pluralo”. La finajho J montras multe-nombron, kaj nomighas multe-nombra finajho. Tradicie nomata “plurala finajho”. Vidu ankau unu-nombro.
nerekta objekto Vidu che objekto.
nerekta parolo Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per subfrazo. Vidu ankau rekta parolo.
neutrala modo I-formo de verbo. Ghi nomas agon au staton sen montri, chu ghi estas reala, imagata, fantazia au volata, kaj sen montri tempon. Ankau nomata I-modo au I-verbo. Tradicie nomata “infinitivo”.
nombrovorto Vorto, kiu montras nombron. Se ghi estas senfinajha vorteto, ghi nomighas nombra vorteto. Tradicie nomata “numeralo”. Nombrovorto, kiu havas A-finajhon, kaj kiu montras vicordon, nomighas vicorda nombrovorto. Tradicie nomata “orda numeralo”.
objekta verbo Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata “transitiva verbo”. Vidu ankau senobjekta verbo.
objekto Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la chefverbo. Iafoje oni parolas pri “rekta objekto” (= objekto) kontraste al “nerekta objekto”. “Nerekta objekto” nomighas en PMEG al-komplemento. Ordinara (rekta) objekto estas tradicie nomata ankau “akuzativa objekto”. Nerekta objekto estas tradicie nomata ankau “dativa objekto”.
O-vorta frazparto Frazparto, en kiu la chefvorto estas O-vorto.
O-vorteca vorteto, O-eca vorteto Vorteto, kiu povas roli simile kiel O-vorto, kvankam ghi ne havas O-finajhon, ekz. tio, tiu, mi, ili, ambau. Tradicie nomata “pronomo”.
O-vorto Vorto kun la finajho O. Tradicie nomata “substantivo”.
participo Vorto kun unu el la sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT.
pasivo Speco de “inversa” frazokonstruo, en kiu tio, kio ordinare (en aktivo) estas objekto, aperas kiel subjekto. Vidu ankau aktivo.
persona pronomo Vidu che pronomo.
perverba priskribo Vidu che priskribo.
poseda pronomo Vidu che pronomo.
prefikso Vidu che afikso.
priskribo Rekta priskribo priskribas la chefvorton de frazparto, kaj estas mem parto de tiu frazparto. Tradicia gramatiko uzas la vortojn “epiteto” kaj “suplemento”. Perverba priskribo estas memstara frazparto, kiu priskribas la subjekton au la objekton pere de verbo. Tradicie nomata “predikativo”.
pronomeca vorteto Vorteto, kiu same kiel persona pronomo anstatauas tutan O-vortan frazparton, ekz. ambau, tiu, nenio. Tradicie nomata “pronomo”.
pronomo Iu el la O-vortecaj vortetoj: mi, vi, li, shi, ghi, ni, ili, oni kaj si (kaj ci). La baza formo de pronomo nomighas pli precize persona pronomo. Tradicie oni parolas pri “personpronomo” au “personalo”. Se oni aldonas A-finajhon al pronomo, ghi farighas poseda pronomo: mia, via, lia, shia, ghia, nia, ilia, onia kaj sia (kaj cia). Tradicie oni parolas ankau pri “posedpronomo” au “posesivo”. Tradicie la vorto “pronomo” inkluzivas ankau multajn aliajn vortetojn, kiuj en PMEG nomighas pronomecaj vortetoj, O-vortecaj vortetoj kaj A-vortecaj vortetoj.
radiko Lingva elemento, kiu bezonas finajhon por farighi vorto. Vidu ankau vorteto.
reala modo AS-formo, IS-formo au OS-formo de verbo. La reala modo montras, ke la ago au stato estas reala, ne nur imagata au volata. Tradicie nomata “indikativo”.
rekta objekto Vidu che objekto.
rekta parolo Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per (pli-malpli) lauvorta citajho. Vidu ankau nerekta parolo.
rekta priskribo Vidu che priskribo.
rilata KI-vorto KI-vorto, kiu enkondukas rilatan (nedemandan) subfrazon. Tradicie iuj el ili nomighas “rilativo”, “rilativa pronomo” au “rilatpronomo”.
rilata subfrazo Subfrazo, kiun enkondukas rilata (nedemanda) KI-vorto. Tradicie iuj el ili estas nomataj “rilativa subpropozicio”.
rolfinajho La finajho N. Tradicie nomata “akuzativo”. Vidu ankau rolmontrilo.
rolmontrilo Vorteto au finajho, kiu montras la rolon de frazparto en la frazo. Mankas tradicia esprimo. Tia vorteto nomighas rolvorteto. La finajho N estas rolfinajho.
rolvortajho E-vorto kaj rolmontrilo, kiuj rolas kune kvazau unu rolmontrilo, ekz. dekstre de, konforme al, kompare kun, koncerne ...N. Tradicie nomata “prepoziciajho”.
rolvorteto Vorteto, kiu montras la frazrolon de la posta frazparto. Tradicie nomata “prepozicio”, ekz. sur, en, ekster, per, pro, je, krom, tra, anstatau. Vidu ankau rolmontrilo.
senobjekta verbo Verbo, kiu ne povas havi objekton. Tradicie nomata “netransitiva verbo”. Vidu ankau objekta verbo.
sensubjekta verbo Verbo, kiu ne bezonas subjekton. Tradicia esprimo por “sensubjekta verbo” ne ekzistas. Vidu ankau subjekta verbo.
subfrazo Frazo, kiu rolas kiel frazparto de alia frazo. Tradicie nomata “subpropozicio”. Vidu ankau cheffrazo.
subjekta verbo Verbo, kiu devas havi subjekton. Tradicia esprimo por “subjekta verbo” ne ekzistas. Vidu ankau sensubjekta verbo.
subjekto Frazrolo, kiu (en aktiva frazo) montras tion, kio faras la agon de la chefverbo.
sufikso Vidu che afikso.
shajnafikso Radikparto, kiu shajnas esti afikso, kvankam ghi tute ne estas. Se temas pri io, kio estis vera afikso en la origina lingvo, oni parolas pri eksafikso. Tradicie eksafikso nomighas “pseudoafikso”.
tabelvorto Iu el tiuj 45 vortetoj, kiuj komencighas per ki-, ti-, i-, chi- au neni-. Tradicie nomata ankau “korelativa vorto”.
unu-nombro Unu afero. Tradicie nomata “singularo”. Vidu ankau multe-nombro.
verbo Vorto kun iu el la finajhoj I, AS, IS, OS, U kaj US. Vidu ankau chefverbo.
vicorda nombrovorto Vidu che nombrovorto.
vokalo Iu el la literoj au sonoj A, E, I, O kaj U. Chiuj aliaj literoj kaj sonoj en Esperanto estas konsonantoj. Vidu ankau duonvokalo.
vola modo U-formo de verbo. Ghi montras, ke la ago au stato ne estas reala, sed nur volata. Ankau nomata U-modo au U-verbo. Tradicie nomata “volitivo” au “imperativo”.
vorteto Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finajho. PAG parolas pri “solstariva lingvoelemento”. Vidu ankau radiko.
vortklasa finajho Vidu che finajho.

Tradiciaj gramatikaj vortoj «

Jen listo de tradiciaj gramatikaj vortoj kun la plej proksimaj PMEG-aj esprimoj. La tradiciaj vortoj estas pli-malpli lau la sistemo de PAG. Rimarku, ke al unu PAG-a vorto povas respondi pli ol unu PMEG-a esprimo, kaj inverse. La liston oni do uzu tre singarde. Tio, kio estas egala en PAG kaj en PMEG, ne enestas en la listo. Mankas en la listo ankau multaj PAG-aj vortoj, por kiuj PMEG ne uzas ian specialan gramatikan esprimon. Rimarku, ke aliaj gramatikistoj uzas aliajn sistemojn, kiuj plej ofte estas sufiche similaj al tiu de PAG, sed kiuj povas diferenci en detaloj.