PMEG
30.9. IGH-verboj
Verboj faritaj per la sufikso IGH estas chiam senobjektaj.
Ordinaraj IGH-verboj «
Ordinaraj IGH-verboj montras transiron al nova stato. La radiko(j) antau IGH montras la rezulton, la novan staton. La subjekto de ordinara IGH-verbo estas tio, kio eniras en novan staton. Eventuala kauzanto de la transiro normale ne aperas en la frazo. Che IGH-verboj kauzanto ne estas interesa.
Malpurighi «
La subjekto estas tiu, kiu farighas malpura: En la kota vetero mia vesto forte malpurighis.[FE.39] Ili malpurighis per siaj faroj.[Ps.106]
Glaciighi «
La subjekto estas tio, kio farighas glacio au glacia: Farighis vintro, kaj la akvoj glaciighis.[FA3.62] Chi tie estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciighas en bulojn.[FA1.133]
Edzinighi «
La subjekto estas tiu, kiu farighas edzino: Shi edzinighis kun sia kuzo.[FE.39] Chu vi volas edzinighi kun mi?
Sidighi «
La subjekto estas tiu, kiu transiras en sidan pozicion. Ofte oni subkomprenas, ke tiu mem kauzis la eksidon (= sidigis sin, eksidis), sed la IGH-verbo principe nenion diras pri eventuala kauzanto: Shi fale sidighis sur ghi [la shtuparo].[M.141] Sidigu vin (au sidighu), sinjoro![FE.39] Li sidighis rajde sur la kapro.[FA3.96]
IGH-verboj faritaj el objektaj verboj «
En IGH-verboj faritaj el objektaj verboj ne temas pri ekesto de rezulto au shangho de stato, sed pri ago, kiu okazas per si mem. Se cheestas statoshangha signifo, tiu signifo estas jam en la origina verbo.
La ago de tia chi IGH-verbo estas ago, kiu sen IGH havas kauzanton kiel subjekton. Kun IGH la kauzanto malaperas. Au ne ekzistas kauzanto, au oni ne interesighas pri eventuala kauzanto.
Che IGH-verbo farita el objekta verbo la subjekto estas la objekto de la origina verbo. Che tiaj chi verboj IGH do servas por inversigi la frazrolojn. Tio similas al pasivo. Che vera pasivo tamen kauzanto nepre ekzistas, kvankam oni eble ne mencias ghin.
Detruighi «
La subjekto estas tio, kio farighas komplete difektita au malkonstruita. Chu iu detruis ghin, chu ghi farighis tia per si mem, tion la IGH-verbo ne montras: Se mi volus ankorau esti mem leghdonanto en la lingvo [...], tiam la afero baldau tute detruighus.[OV.59] Tiu chi domo detruighis dum la milito. Chiuj miaj planoj disfalis kaj detruighis. La origina verbo detrui signifas “kauzi kompletan difekton au malkonstruon”: La milito detruis la domojn.
Rulighi «
La subjekto estas io, kio movighas turnighante chirkau si mem, au veturilo, kiu movighas, char ghiaj radoj turnighas: La vinberoj elpremite rulighadis sur la teron.[FA4.185] La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu rulighis tre rapide.[M.212] La kalesho ekrulighis for.[BV.28] Ruli signifas “movi ion per turnado de ghi au ghiaj radoj”: Rulu nun al mi grandan shtonon.[Sm1.14] La vendisto rulis sian charon lau la strato.
Trovighi «
La subjekto estas tio, kio estas en ia loko au kio simple ekzistas: En la chambro trovighis spegulo tiel granda kiel pordo.[FA3.59] Baldau ili trovighis sur la strato Freta.[M.105] En chiu objekto trovighas difekto.[PE.491] Trovi signifas “ekvidi, renkonti ion, kion oni eble serchis”: Chu vi jam trovis vian horloghon? Antaue oni uzis trovi sin anstatau trovighi: Super la tero sin trovas aero.[FE.26] Tio estas nun malofta.
Komencighi «
La subjekto estas tio, pri kies unua parto temas: Kvin monatojn poste komencighis denove la abomena milito.[Rt.46] La nomoj de la leporo kaj de la limako ambau komencighas per “L”.[FA4.64] Komenci signifas “kauzi komencon, fari la unuan parton de io”: La unuan de Majo ili komencis sian vojaghon.[FA3.127] Shi komencis paroli.[M.122]
Movighi «
La subjekto estas tio, kio ne restas en la sama loko: Amasoj da pasantoj movighis sur la trotuaroj.[M.115] La balancilo movighas.[FA2.59] Movi signifas “kauzi, ke io ne restu en sia loko”: Shi movadis siajn charmajn membrojn.[FA1.137] La maljuna saliko movis siajn branchojn en la vento.[FA2.21] Oni povas ankau uzi movi sin, kiam io konscie kauzas, ke ghi mem shanghu lokon: Li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko. Sed movi sin estas uzata ankau por nekonscia movighado: Chiuj flagoj sin movadis en la aero.[FA1.65] Nuntempe oni uzas tamen pli ofte movighi en tiaj okazoj.
Dubaj IGH-verboj «
Pri iuj IGH-verboj faritaj el objektaj verboj oni hezitas, kiel uzi ilin.
Sciighi «
La subjekto estus normale la objekto de scii: La novajho rapide sciighis en la tuta urbo. Plej ofte tamen sciighi estas uzata en la signifo “ekscii” (komparu kun sidighi = “eksidi”). La subjekto restas la sama kiel por scii dum la origina objekto farighas pri-komplemento: Mi sciighis pri tio de homoj plej kredindaj.[Rz.6]
En la komenca tempo Zamenhof ech uzis verbojn kiel sciighi kun objekto: Tion chi neniu devas sciighi![FA1.69] Nuntempe chiuj IGH-verboj estas nepre senobjektaj, kaj oni diras: Pri tio chi neniu devas sciighi!
