PMEG 2023

12.2.1. N – bazaj reguloj

La finajho N povas almetighi kiel finajho de diversspecaj vortoj.

  • O-vortoj: domo domon, hundo hundon, virino virinon, seghoj seghojn, vidoj vidojn

  • A-vortoj: rugha rughan, granda grandan, virina virinan, verdaj verdajn, knabaj knabajn

  • personaj pronomoj: mi min, ghi ghin, ili ilin, oni onin

  • tabelvortoj je U, O, A kaj E: kiu kiun, iu iun, chiuj chiujn, kio kion, chio chion, ia ian, nenia nenian, tiaj tiajn, tie tien, ie ien

  • lokaj E-vortoj: hejme hejmen, strande stranden (E-vortoj sen loka signifo ne povas ricevi N-finajhon)

Legu ankau pri N-finajho che ne-esperantigitaj nomoj.

La finajho N staras chiam post eventuala J-finajho: domojn, hundojn, virinojn, rughajn, grandajn, virinajn, kiujn, kiajn (ne *domonj*, *rughanj*, *kiunj* k.s.).

Se O-vorto havas la finajhon N, tiam havu tiun saman finajhon ankau chiuj A-vortoj kaj tabelvortoj je U kaj A, kiuj estas rektaj priskriboj de tiu O-vorto:

  • grandan domon

  • domon rughan

  • tiun domon

  • tiajn domojn

  • tiun domon grandan

  • tian malgrandan domon antikvan

  • la malgrandajn domojn

  • domojn sen chiu ajn dubo tre antikvajn

Perverba priskribo de O-vorto tamen ne havu N-finajhon: Mi refarbis la flavajn seghojn blankaj.

Signifo «

N-finajho povas montri:

Krome oni principe rajtas uzi N anstatau je, sed tio estas pli teoria ol praktika.

Kiam frazparto kun N-finajho (N-frazparto) montras ion alian ol objekto, ghi rolas kiel komplemento (N-komplemento) au kiel priskribo (N-priskribo). Ofte oni ja povas alternative uzi rolvorteton.

Se oni pasivigas frazon, la objekto farighas subjekto. N-komplementoj kaj N-priskriboj tamen ne estas objektoj, kaj ne povas farighi subjekto de pasiva frazo.

N kune kun rolvorteto «

N-finajho povas kunlabori kun loka rolvorteto. Tiam N montras direkton.

Iafoje N-finajho kunlaboras kun la rolvortetoj anstatau kaj krom. Tiam N montras objekton.

Rolvortajhoj kun N-finajho «

Ofte N-finajho kunlaboras kun E-vorto en rolvortajho: responde vian leteron, rilate tion.

Pli ol unu N-frazparto «

Povas esti en frazo samtempe pli ol unu frazparto kun N-finajho. Ekzemple povas esti du au pli da rektaj objektoj de la sama verbo: Mi havas bovon kaj bovinon.FE.33 Au povas esti ekz. tempa mezuro kaj rekta objekto: Ech unu momenton oni ne lasis min trankvila.FA3.7 Au povas esti tempopunkto, rekta objekto kaj mezuro: Tiun vesperon ili alportis keston pezan pli ol cent kilogramojn. Estas multaj ebloj.

Sed oni ne uzu samtempe plurajn rektajn objektojn kun malsamaj rilatoj al la verbo. Ekzemple oni povas diri li min petis pri helpo au li petis helpon de mi, sed ne *li min petis helpon*. Legu pli pri verboj kun alternativaj objektoj.