PMEG

Gramatiko / Subfrazoj /

33.3. Demandaj subfrazoj

Se subfrazo estas demando, ghi ne komencighas per ke, sed per chu au per KI-vorto. Demandaj subfrazoj povas roli en la samaj frazroloj kiel ke-frazoj, kaj ghenerale validas la samaj reguloj.

Chu-demandoj kiel subfrazo «

  • Al li farighis dube, chu la fera stango estas shovita antau la pordon.[FA3.140] La chu-demando estas subjekto de farighis.

  • Li [...] provis, chu la pordo estas nefermita.[BV.60] La chu-demando estas objekto de provis.

  • Diri jam nun kun plena certeco, chu mi povos veni, nun estas ankorau ne eble.[L2.236] La chu-demando estas objekto de diri.

  • Shi ne sciis, chu shi nur songhis au chu tio estis efektivajho.[FA1.105] Estas du objektaj chu-demandoj ligitaj per au.

  • Chu tio estas roso au larmoj, tion neniu povis vidi.[FA1.106] La chu-demando estas objekto kun helpa tio.

  • La tuta afero dependas de tio, chu shi venos au ne. La demando estas de-komplemento kun helpa tio.

  • Mi dubas, chu vi estas felicha.[FE.26] La demando rolas kiel pri-komplemento. = Mi dubas pri tio, chu...

  • Li demandis al mi chion imageblan krom, chu mi amas lin. Krom-komplementa demando.

  • Li faris al mi la demandon, chu mi bone fartas. La demando estas rekta priskribo de la vorto demandon.

  • Oni proponis al shi la elekton, chu shi preferas vidi min morti au farighi amajhistino de la princo.[Rt.88] La demando estas rekta priskribo de la vorto elekton.

  • Mia sola demando al vi estas, chu vi amas min. La demando estas perverba priskribo de la subjekto.

Chu kaj se «

En iuj lingvoj oni uzas en subfrazoj la saman vorton por chu kaj por se. En Esperanto oni devas distingi. Chu montras demandon. Se montras kondichon. La signifodiferenco estas tre granda:

  • Morgau li diros, chu li venos.Morgau li diros “jes, mi venos” au “ne, mi ne venos”. La chu-demando estas objekto de diros. = Morgau li diros la respondon al la demando, chu li venos.

  • Morgau li diros, se li venos. = Morgau li diros (ion), sed tio okazos nur se li venos. La se-frazo estas kondicha komplemento.

KI-demandoj kiel subfrazo «

  • Kion ni nun faru, estas demando tre malfacila. La KI-demando rolas kiel subjekto de estas.

  • Mi montris al la infano, kie kushas ghia pupo.[FE.18] La demando estas objekto de montris.

  • Mi volus scii, kiom de la shtofo ili jam pretigis.[FA1.69] La demando estas objekto de scii.

  • Chu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?[Rt.64] La demando estas objekto de scias.

  • Mi ne scias, ghis kiam ili restos chi tie. La demando estas objekto.

  • Shi prenis sur sin la formon de malricha vilagha virino, por vidi, kiel granda estos la ghentileco de tiu chi juna knabino.[FE.15] La demando estas objekto de vidi.

  • Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias.[FA1.148] La demando estas objekto kun helpa tio.

  • El tio povas elveni, la diablo scias, kio.[Rz.9] La subfrazo estas disigita, sed rolas kiel objekto. = La diablo scias, kio el tio povas elveni.

  • La akrido [...] meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la mondo.[FA2.104] La demando rolas kiel pri-komplemento kun helpa tio.

  • Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo.[Dn.10] La demando estas pri-komplemento, sed pri tio estas forlasita: ...por informi vin pri tio, kio estos...

  • Mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn.[FK.232] La demando estas rekta priskribo de la klarigo pere de helpa tio.

  • La demando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero negrava.[L1.321] La demando estas rekta priskribo de la demando pere de helpa tio.

  • La demando estas, kiel longe ni restu chi tie? La demando estas perverba priskribo de la subjekto.

Ne konfuzu demandajn KI-vortojn kun rilataj KI-vortoj.