PMEG

PMEG kiel papera libro

Ekde versio 14.0 (de la 24a de Decembro 2005) PMEG haveblas ne nur en TTT, sed ankau kiel ordinara libro. Eldonas ghin la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, ELNA.

Pri la eldonado kaj iom pri la historio de PMEG vi povas legi en BBBlogo.

La libron vi povas acheti rekte de ELNA. Detaloj pri tio aperos espereble baldau en la TTT-ejo de ELNA. Sed vi sendube povas ghin acheti ankau en aliaj Esperantaj libroservoj kiel ekz. UEA kaj FEL.

Rimarku, ke Bertilo ne vendas mem la libron. Por mendi PMEG-on kiel libron, turnu vin al ELNA au al alia Esperanta libroservo.