Novajhoj kaj shanghoj:
16 Aprilo 2013: Mi ghisdatigis la klarigojn pri HTML5 forigante chiujn menciojn de la nun eksa elemento
hgroup.17 Februaro 2013: Mi aldonis indikon pri la permesilo Krea Komunajho Atribuite-Samkondiche 3.0 Neadaptita al la enhavo de praktike chiuj miaj paghoj en tiu chi TTT-ejo. La indiko trovighas en la piedoteksto de la paghoj.
19 Junio 2011: Mi publikgis klarigojn pri HTML5 la nova versio de HTML, kiu estas uzata en tiu chi TTT-ejo ekde Majo 2011.
17 Majo 2011: Mi transkodis chiujn miajn paghojn al HTML5, la nova versio de HTML kaj kreis novan aspekton de la pagharo. La transiro estis ne tute simpla. Se iuj paghoj montrighos fushitaj, mi petas atentigon per retposhto: “bertilow” che “gmail.com”.
Samtempe mi iom prilaboris, ghisdatigis kaj kompletigis miajn paghojn pri XHTML, interalie forigante kelkajn ne plu validajn konsilojn, aldonante anstataue konsilojn, kiuj pli konvenas por la nuna tempo.
25 Januaro 2011: Mi ghisdatighis mian paghon pri la programaro “OpenOffice”, kiu nun temas ankau pri la parenca programaro “LibreOffice”.
6 Marto 2010: Tiu chi pagharo ekde hodiau loghas che alia servilo. Espereble la transiro plenumighis senerare.
15 Oktobro 2008: Mi lanchis korektitan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). La nova versio 0.7 funkcias ankau, kiam teksto estas elektita.
14 Oktobro 2008: Mi lanchis novan plibonigitan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). La nova versio funkcias nur en OpenOffice.org 3 (kaj en pli novaj versioj). Ghi donas pli belajn anstatauigojn en tutmajusklaj vortoj, kiam oni konvertas al la X-sistemo au al la H-sistemo.
- Listo de chiuj novajhoj kaj shanghoj en tiu chi TTT-ejo
