Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005

Enkonduko

Aperis nova plene reviziita eldono de la vortarego PIV: La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldonita de SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda.

La Nova PIV, mallonge NPIV, estas giganta kaj grandioza verko, kaj sendube ghi prezentas grandan plibonigon de la malnova eldono (la malnova PIV). Ghenerale mi volas gratuli al Duc Goninaz, al la aro da reviziantoj, kiuj helpis lin, kaj al SAT!

Sed tia verko neniam povas esti perfekta. Chiam oni povas trovi plibonigeblajhojn kaj korektendajhojn, kaj chiam eblas aldoni, poluri, forstreki kaj ghustigi. Tial chi tie mi iom post iom aperigos mian propran notaron pri NPIV, kie mi bedaurinde precipe atentigos pri eraroj kaj mankoj. Tion, kio estas tute bona, oni chiam emas akcepti kiel memkompreneblan kaj nekomentindan. Da bonaj kaj bonegaj aferoj estas tamen multo en NPIV. Tion oni daure memoru, kiam oni legas miajn kritikajn notojn.

La notoj estas tre diversecaj kaj neniel perfekte verkitaj (mi tajpis haste, kaj tial certe estas abundo da eraroj, ech gramatikaj).

Mi dividis la notojn en diversajn grupojn sub diversajn titolojn, sed la grupigo kaj la titoloj estas tre kaprice aranghitaj kaj ne tre serioze planitaj.

En la notoj mi ofte referencas al Krause. Tiam mi celas la vortaron Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter Krause.

En 2005 aperis korektita dua eldono sub la nomo Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005. En Marto 2006 mi tralaboris tiun chi notaron lau tiu eldono, en kiu oni korektis multon interalie lau miaj chi-tieaj komentoj. La redaktintoj tamen devis praktike limigi la korektadon al tiaj shanghoj, kiuj ne kauzis grandajn shovojn de la enhavo, por povi reteni kiom eble multaj el la jam kompostitaj paghoj. Tial multaj bezonataj korektoj bedaurinde ne povis esti farataj.

Chi-poste mi nuligis ne plu bezonatajn komentojn kaj detalojn jene: forigita teksto (plej multaj vidos tion kiel trastrekitan tekston kun griza fonkoloro). Mi markis novajn aldonojn (ekster tiu chi enkonduko) jene: nove aldonita teksto (plej multaj vidos tion kiel tekston kun flava fono - aliaj kiel substrekitan tekston au simile).

Sekve mi shanghis la titolon de tiu chi pagho al “Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005” (antaue ghi nomighis “Kritikaj notoj pri la Nova PIV”). Mi ankau chi-poste shanghis la uzatan mallongigon NPIV plurloke al PIV, PIV2002 au PIV2005 (tamen ne aparte markante chiun tian shanghon).

Oni aparte rimarku, ke ne chiu nun restanta chi-posta noto temas pri io, kion mi opinias korektenda, sed kiu plu restas nekorektita en PIV2005. Kelkaj el tiuj notoj estas pozitivaj, t.e. ili enhavas laudon. Tiuj aprezaj komentoj kompreneble plu restas chi tie.

En la TTT-ejo de SAT eblas elshuti PDF-dosieron, kiu detale prezentas la korektojn en PIV2005 kompare kun la teksto de 2002: http://satesperanto.free.fr/aktuale/NPIV-Korektendoj.pdf.

Recenzo

Por la revuo Monato mi verkis recenzon de la Nova PIV. Tiu recenzo estas legebla ankau en la Reto.

Diskutgrupo

Se vi volas diskuti pri la enhavo de PIV2005, vi povas alighi al la diskutgrupo “pivgrupo” che “Yahoo Groups”. Tiu diskutgrupo kunmetis aliajn listojn de kritikaj notoj pri PIV.

Preseraroj

Fundamenteco, oficialeco

En PIV2005 aperas che kapvortoj kaj derivajhoj indikoj pri eventuala Fundamenteco au oficialeco. Mi trakontrolis tiujn indikojn, komparante kun la informoj en la Akademiaj dokumentoj. Bedaurinde mi trovis iom da eraroj, kiujn mi prezentas chi-poste.

Mi kontrolis la Fundamentecon kaj oficialecon de simplaj vortoj (bazaj formoj, radikoj, finajhoj...). PIV2005 montras Fundamentecon ankau de kunmetajhoj kun afiksoj k.s., sed tiujn indikojn mi ne sisteme kontrolis.

En la TTT-ejo de la Akademio de Esperanto trovighas gheneralaj klarigoj pri Fundamentaj kaj oficialaj lingvoelementoj.

Eraroj pri Fundamenteco kaj oficialeco en PIV2005

Elemento Oficialeco/Fundamenteco lau PIV2005 Efektiva oficialeco/Fundamenteco
agord/i - Fundamenta
analog/a 7-a Oficiala Aldono Oficialigita en 1923
anarki/o - 3-a Oficiala Aldono
arhhaik/a Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arhheolog/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arhheologi/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arhhipelag/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arhhitekt/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
arhhiv/o Tute ne aperas en NPIV! 3-a Oficiala Aldono
bul/o - Fundamenta
chi/a - Fundamenta
d/o (liternomo) - Fundamenta
end/ 7-a Oficiala Aldono Oficialigita en 1953
enket/o - 1-a Oficiala Aldono
f/o (liternomo) - Fundamenta
fidel/a - Fundamenta
filtr/i - Fundamenta
hhirurg/o - 8-a Oficiala Aldono
hhirurgi/o Tute ne aperas en NPIV! 8-a Oficiala Aldono
impresari/o 1-a Oficiala Aldono 2-a Oficiala Aldono
intelekt/o 1-a Oficiala Aldono 4-a Oficiala Aldono
kartilag/o - Fundamenta
kobaj/o 1-a Oficiala Aldono Neoficiala!
meteorolog/o 1-a Oficiala Aldono 7-a Oficiala Aldono
mis/ 4-a Oficiala Aldono Oficialigita en 1929
murd/ 1-a Oficiala Aldono 4-a Oficiala Aldono
pips/ - Fundamenta
salm/o - Fundamenta
sh (fonemo/litero) - Fundamenta
tre - Fundamenta
u/o (liternomo) - Fundamenta

Rimarkoj

  1. analog/a, end/ kaj mis/ estas oficialaj. Ili tamen ne estis oficialigaj en iu el la “Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro”, sed aparte en la jaroj 1923, 1953 kaj 1929 respektive.
  2. Pri la malaperintaj elementoj “arhhaik/a”, “arhheolog/o”, “arhheologi/o”, “arhhipelag/o”, “arhhitekt/o”, “arhhiv/o” kaj “hhirurgi/o”, vidu klarigon en la noto pri “arki/”.
  3. La Fundamenta vorto chia estas tamen ne chi/a (radiko CHI + A-finajho), sed nekunmetita morfemo. Vidu pri tio ankau en la noto pri tabelvortoj je O kaj A.

Kromaj komentoj pri Fundamenteco kaj oficialeco en PIV2005

  • Che la radiko EKSKLUZIV/ la indiko pri “2-a Oficiala Aldono” aperas che la A-formo ekskluziva. Ghi aperu anstataue che la E-formo ekskluzive, char nur tiu formo estas en la “2-a Oficiala Aldono”. (Oni povas kompari kun inkluziva, kie la indiko pri oficialeco staras, tute ghuste, nur che la E-finajha derivajho inkluzive.)

  • Ses Ok vortoj por mezurunuoj, oficialigitaj en la “2-a Oficiala Aldono”, aperas nek kiel kapvortoj, nek kiel derivajhoj, sed nur kiel ekzemploj (kursive, negrase): centilitro (che la prefikso centi/); dekagramo, dekalitro, dekametro (che deka/); hektogramo, hektolitro, hektometro (che hekto/); kaj miriametro (che miria/). La oficialeco estas tamen chiufoje ghuste indikita. Aliaj similaj nomoj de mezurunuoj - ekz. centimetro (1OA), decilitro (2OA), decimetro (20A), miligramo (2OA) kaj kilogramo (Fundamenta), kilometro (Fundamenta) - aperas kaj kiel tiaj ekzemploj (che la respektivaj prefiksoj), kaj kiel grase presitaj kunmetajhoj (che metro, litro, gramo k.s.), chiufoje kun ghusta indiko pri oficialeco au Fundamenteco.

  • PIV2005 indikas oficialecon che konkretaj vortformoj. Tial aperas kun indiko pri Fundamenteco la vorto Nov-Jorko, sed che ties baza radiko JORK/ (Jorko) ne aperas indiko pri Fundamenteco, char en la Fundamento ni efektive ne trovas la vorton Jorko, sed nur la kunmetajhojn Nov-Jorko (ankau sen O-finajho: Nov-Jork) kaj Nov-Jorkano. Simile la kunmetajho Kalvinano estas en PIV2005 markita kiel Fundamenta, sed ne ties radiko KALVIN/ (Kalvino), char nur la formo Kalvinanoj efektive aperas en la Fundamento. Same pri Luterano kaj Lutero (nur Luteranoj estas en la Fundamento). Efektive en tiuj okazoj PIV2005 agis tute konsekvence lau siaj propraj principoj. Sed ial aperas kaj che juro, kaj che juristo, indiko pri Fundamenteco, kvankam en la Fundamento estas nur la kunmetita formo juristo. Principe indiko pri Fundamenteco do ne estu che juro en PIV2005.

  • Che kanono legeblas tute prava indiko pri “1-a Oficiala Aldono”, sed nur por la signifo “pafilego”. La nacilingvaj tradukoj en la “1-a Oficiala Aldono” tamen klare indikas ankau pliajn signifojn, interalie religian. Tiujn signifojn PIV2005 movis al dua homonima radiko, kiu erare aperas kvazau ghi estus neoficiala.

Nombre, Gramatike, Muzike, Sporte, Teknike

Nombre...

  • “biliono”, “triliono”, “kvadriliono” kaj “kvintiliono” ricevis difinitajn valorojn, kio estas bonega. PIV2005 mem preferas uzi kunmetojn kun la sufikso “-ilion/” (“duiliono”, “triiliono”...), kio estas en ordo, sed ordinaraj uzantoj, kiuj apenau bezonas pli ol “miliono”, “miliardo”, “biliono” kaj eble “triliono”, povas nun uzi tiujn internaciajn vortojn fidante, ke ili havas valorojn sendependajn de la iom variaj valoroj de la respondaj vortoj en iuj naciaj lingvoj. Krome la informoj pri la valoroj de tiuj vortoj en la naciaj lingvoj estas korektitaj kaj ghisdatigitaj.

  • “jota/” Pref., uzata antau unuoj, k signifanta «kviniliono» (1024) [...]

    Eraro! “jota/” signifas “kvariliono”. La indiko “1024” tamen estas ghusta.

  • “jokto” Pref., uzata antau unuoj, k signifanta «kvinilionono» (10-24) [...]

    Eraro! “jokto/” signifas “kvarilionono”. La indiko “10-24” tamen estas ghusta.

  • “zeta/” Pref., uzata antau unuoj, k signifanta: «kvariliono» (1021) [...]

    Eraro! “zeta/” signifas “triiliardo”. La indiko “1021” tamen estas ghusta.

  • “zepto/” Pref., uzata antau unuoj, k signifanta: «kvarilionono» (10-21) [...]

    Eraro! “zepto/” signifas “triiliardono”. La indiko “10-21” tamen estas ghusta.

  • Por la nombrovortoj “biliono”, “triliono”, “kvadriliono” kaj “kvintiliono” PIV2005 saghe elektis fiksi valorojn lau la nuna kontinent-Europa uzo. PIV2005 tamen mem, pro la risko de konfuzo kun la valoroj de la respondaj vortoj en la Angla lingvo, uzadas anstataue kunmetojn kun la sufiksoj “-ilion/” kaj “-iliard/” (“duiliono” = “biliono”, “triiliono” = “triliono”, “kvariliono” = “kvadriliono” k.t.p.). Sed che chiu el la kvar chi-antaue menciitaj unuprefiksoj, PIV2002 tamen mise uzis tiajn “ilion”-kunmetojn lau la valoroj de la similaj Anglaj vortoj (kio eble montras, ke la “ilion”-sufikso tamen ne tiom efike plenumas sian intencitan rolon). La ciferaj indikoj pri la respektivaj valoroj estas tamen ghustaj. Che la sufiksoj “-ilion/” kaj “-iliard/” oni povas kontroli, ke PIV2005 mem ne opinias, ke ekz. “kviniliono” egalas al 1024. Bonshance la prefiksoj “jota/”, “jokto/”, “zeta/” kaj “zepto/” estas treege malmulte uzataj (chiulingve), kaj tiuj, kiuj eventuale ilin bezonas, kredeble bone scias iliajn verajn valorojn.

  • Che aliaj tiaj unuoprefiksoj, la donitaj valoroj estas tute ghustaj. Sed tamen estas kelkaj strangajhoj kaj nekonsekvencajho che kelkaj el ili: Che “tera/” la valoro estas donita kiel “biliono”, kvankam NPIV normale uzas “duiliono” por tiu nombro (la responda valoro de “piko/” estas donita kiel “duilionono”). Che “giga/” la valoro indikita estas “unu miliardo”, kaj che “mikro/” la valoro estas “unu milionono”. Che chiuj aliaj prefiksoj forestas la superflua vorto “unu”. Che “nano/” la valoro estas donita kun N-finajho: “miliardonon”. Che chiuj aliaj estas sen-N-a formo (sed chiufoje post la vorto “signifanta”). Che kelkaj el tiuj prefiksoj aperas dupunkto post “signifanta”, che aliaj ne.

Gramatike...

  • La gramatika terminologio, aparte la terminoj por diversaj vortspecoj, estas stranga kaj konfuza en PIV2005. El la nekunmetitaj senfinajhe uzeblaj vortoj, kelkaj, kiel “ankorau”, “jam”, “jhus”, “for”, “plu”, “tamen” kaj “tuj”, estas nomataj “cirkonstanca morfemo”, sed plej multaj tiaj vortetoj estas “partikuloj” (ekz. “ajn”, “almenau”, “ankau”, “des”, “do”, “la” k.a.). Neniu tia vorto estas plu adverbo! La prepozicioj, numeraloj, konjunkcioj kaj subjunkcioj restas tiaj. La tabelvortoj je KI ghenerale estas “demandaj morfemoj”, dum aliaj tabelvortoj ghenerale ricevis nenian ajn indikon pri sia vortspeco, krom la ES-vortoj, kiuj estas “morfemo kun pronoma rolo”. Entute la uzo de la termino “morfemo” estas tre malklara. En la malnova PIV “morfem/o” estis “chiu el la lingvaj elementoj, esprimantaj sintaksan rilaton inter la semantemoj (ekz. en E-o, -n, -j, -as ktp)”. En PIV2005 “morfem/o” ricevis tute alian difinon lau moderna (Usondevena) lingvoscienco: “minimuma senco- au funkci-hava lingva unuo” (t.e. chia ajn radiko, afikso, finajho au alia nekunmetita lingvoelemento). Sed en la nomitaj terminoj “cirkonstanca morfemo” kaj “morfemo kun pronoma rolo” la vorto “morfemo” shajnas signifi “lingvoelemento uzebla senfinajhe kiel memstara vorto” au iel simile. Aliflanke la morfemojn “-j” kaj “-n” PIV2005 nomas “postfina morfemo” (kio estas apenau dechifrebla enigmajho), dum sub “fin/i” ni trovas la pli taugan terminon “postfinajho”. Finajhoj (simple) estas lau PIV2005 nur la vortklasaj finajhoj (“-o”, “-a”, “-e”, “-i”, “-as”...), se kredi la klarigon che “finajho”. Sed en siaj propraj artikoloj “-o”, “-a” kaj “-i” ne estas “finajhoj”, sed “finaj morfemoj”, dum “-e” estas “finajho de adverboj”, “-as”, “-os” kaj “-us” estas “finajho de verbo”, “-is” estas “finajho de la preterito” kaj “-u” estas “verba finajho”. La malnovaj terminoj “prezenco”, “preterito”, “futuro” kaj “volitivo” restas, sed PIV2005 shajnas preferi “fiktivo” por la US-modo anstatau la antaua “kondicionalo”. En la difinoj de “-as”, “-is” kaj “-os” aperas apud tiuj terminoj sufiche strangaj vortumoj: “...uzata kiam oni esprimighas dum/post/pli frue ol la aludata procezo”. Tiuj difinoj estas apenau pli bonaj ol tiuj en la malnova PIV, kaj la verbo “esprimighas”, kiel ghi uzighas en tiuj difinoj, estas sufiche kruda eraro (esprimighas ne oni, sed la ideo esprimata). La difinoj de “-u” kaj “-us” estas pli simplaj kaj fartas pli bone.

  • “postpozici/o”. “Morfemo, kiu lokighas post la subst. au pron., kiun ghi regas (ekz. en L. vobiscum, mortis causa).”

    “prepozici/o”. “Morfemo, kiu servas por dependigi subst-on au pron-on (en E. ankau inf-on) de alia vorto, k lokighas antau la dependa vorto [...]”.

    Shajnas, ke PIV2005 elektis la bazan vorton “morfemo” en tiuj difinoj por diri, ke postpozicioj kaj prepozicioj estas specoj de vortoj (ne afiksoj au finajhoj). Tio estas ja tute ghusta. Sed aliflanke tio tute ne kongruas kun la difino de “morfemo” en PIV2005: “minimuma senco- au funkci-hava lingva unuo”. Lau tiu difino “morfemo” povas esti chu vorto, chu afikso, chu finajho. Kaj efektive PIV2005 mem donas ekzemplon de postpozicio, kiu ne estas memstara vorto, sed ia sufikso: “vobiscum”. Kaj tial mi fakte tute ne scias, kion PIV2005 volas esprimi, kiam ghi difinas “postpozicio” kiel “morfemo [...]”. En la malnova PIV oni uzis “vorteto [...]” en la difino de “postpozicio”. Tio estas lau mi pli bona.

    Kroma problemo en la difino de “postpozicio” estas la verbo “regas”. En la artikolo pri “reg/i” mankas tia gramatika senco.

  • La vortoj “aliel” kaj “alies” estas markitaj kiel evitindaj. Bonege. Tamen che “ali/a” aperas Rimarko, kiu diras pri tabelvortoj je ALI, ke “maksimume allsasebla estas la formo poseda: ies gajno, alies perdo”. Aliaj fushtabelvortoj je ALI ech ne menciighas. Tio eble tamen estas malbona, char tiuj vortoj ja iafoje uzighas, kaj atentigo pri evitindeco estus utila.

  • “jes” 1. Morfemo, rolanta kiel frazo, per kiu oni asertas vera la tuton de la demanda frazo.

    “ne” [...] II - Morfemo, rolanta kiel frazo, per kiu oni rifuzas, malkonsentas, asertas malvera la demandan frazon.

    Tiuj difinoj estas lertaj kaj trafaj (krom la stranga uzo de “morfemo”, evidente kun la signifo “memstara nekunmetita vorto”, kiu tamen tute ne lauas la difinon de “morfemo” en PIV2005), sed che “ne” aperas ankau rimarko (RIM. 2), kie oni klarigas la diversecan uzon de “jes” kaj “ne” che neaj demandoj. Prave oni agnoskas ambau uzojn. Sed tiam la cititaj difinoj de “jes” kaj “ne” ne estas sufichaj. Tiuj difinoj spegulas nur unu el tiuj uzoj. En la alia uzo, ech la plej ofta, oni che neaj demandoj ne uzas “jes” por aserti vera la tuton de la demanda frazo, kaj oni tiam ne uzas “ne” por aserti malvera la demandan frazon. Oni do devas aldoni pliajn difinojn de “jes” kaj “ne” (difinojn, lau kiuj “jes” kaj “ne” ne jesas kaj neas la precizan demandan frazon mem, sed en kiuj tiuj vortetoj reprezentas tutajn respondajn frazojn: “jes” por pozitiva frazo, kaj “ne” por negativa frazo). Nun estas che “jes” ech unu ekzemplo kun nea demando, en kiu “jes” tute ne estas uzata lau la tuj antaue donita difino. Almenau devus che “jes” esti atentigo pri RIM 2 en la artikolo pri “ne”.

  • “unu” [...] 5. (ark.) signifanta, ke la objekto estas konata de la parolanto k nekonata de la alparolato: unu vidvino havis du filinojn [...] unu tagon, kiam la filoj de Dio venis [...]

    Estas rimarkinde, ke PIV2005 nomas tian uzon de “unu” arkaika. Tio simple ne estas prava. Klare estas, ke esprimoj similaj al “unu vidvino havis du filinojn” estas tre malofte uzataj nuntempe, sed jam che la dua ekzemplo citita ni renkontas uzon plu plene vivantan. Krome ne malmultaj, ekz. mi, plu uzadas tian duondifinan “unu” ankau che aliaj vortoj ol tempoesprimoj, tute lau la klasika modelo de Zamenhof. Por ke vorto au esprimo estu prave markita kiel arkaika, ghi devas esti praktike tute malaperinta el la uzado. Tiel neniel estas pri duondifina “unu”. Cetere la klarigoj pri la diversaj sencoj kaj uzoj de “unu” estas tre bonaj en la artikolo pri “unu”, sed tio kontrastas draste al la rimarko che “iu”: “Morfemo uzata 1. kiel determinanto de subst. kun signifo de nedifiniteco [...] RIM. En tiu uzo, Z. ofte uzis «unu», «kelkaj» au «certaj»”. Tie PIV2005 shajnas aserti, ke la nomitaj “unu”, “kelkaj” kaj “certaj” chiuj estas signife egalaj al simpla “iu(j)”. Efektive chiu el tiuj esprimoj montras nuancon apartan kaj malsaman de “iu(j)”. Tiuj nuancoj kaj sencoj estas bone klarigitaj che “unu”, “kelk/a” kaj “cert/a” respektive.

  • “chj/” Suf. almetebla post iu el la ses unuaj fonemoj de vira propra nomo [...]

    “nj/” Suf. almetebla post iu el la kvin unuaj fonemoj de virina propra nomo [...]

    Supozeble pro nura akcidento aperis la diferenco inter ses kaj kvin fonemoj. La Fundamento donas la nombron ses por ambau. Krome mankas indiko, ke oni stumpigas la radikon che almeto de “chj/” au “nj/”. La postaj ekzemploj ja montras tion, sed estus pli bone tion rekte mencii en la difinoj.

  • Che “dek” kaj che “cent”, kunmetoj kun “du”, “tri” k.t.p. estas tute diverse traktitaj: che “cent” ili aperas en alfabeta ordo; che “dek” ili aperas en launumera sinsekvo. Che “dek” aperas “dek du” nomata “kunmetita numeralo” kun posta rimarko, ke “oni formas sammaniere la sekvantajn numeralojn”. Che “cent” tute ne aperas tiaj kunmetitaj numeraloj (ekz. “cent du”). Che “mil” kunmetoj kun aliaj numeraloj aperas nur kiel ekzemploj: “dekmil”, “mil okcent naudek tri”, “kvardek mil”. Bedaurinde la unua el tiuj ekzemploj prezentas neimitindan (eraran) kunskribon (kvankam ghi estas Zamenhofa). Ghusta estas “dek mil”.

  • “deklinaci/o” Aro de la kazoj [...] “deklinaci/i” Eldiri la kazaron de difinita vorto. [...]

    “konjugaci/i” Lauvice elciti chiujn formojn de verbo [...] “konjugaci/o” Sistemo de la diversaj verbaj formoj [...]

    La elekto de malsamfinajhaj kapvortoj estas nepravigebla. La du radikoj kondutas tute analoge. La manko de aga signifo de la O-formoj montras, ke “deklinaci/o” estas ghuste traktita. Estu do ankau “konjugaci/o” kiel kapvorto. Krome la difinoj de la du verboj shajnas al mi multe tro malvasta. Lau mi oni deklinacias kaj konjugacias ne nur kiam oni eldiras au elcitas chiujn formojn (lauvice), sed ankau kiam oni formas (skribe au parole) unuopajn formojn de tiaj vortoj. Ekz. formante el la baza nominativa formo de substantivo ties akuzativan formon, oni deklinacias la koncernan vorton.

  • “oni” [...] RIM. Z. plurfoje uzis ‘oni’ kun plurala predikativo [...] sed estas pli kutime uzi la predikativon singulare [...]

    Tio ne estas nur io, kion Zamenhof plurfoje uzis, sed io, kion li metis en la Fundamenton. Tie aperas la jena frazo: “Kiam oni estas richa (au richaj), oni havas multajn amikojn.” (Fundamenta Ekzercaro, n-ro 16). Temas do pri intenca Fundamenta instruo, ke oni rajtas uzi pluralon en tiaj okazoj, se oni volas. La rimarko devus esti reverkita laue, kaj la ekzemplo el la Ekzercaro devus esti citita.

  • “arki/” = chef/: arkifriponoZ [...]

    Zamenhof tamen ne uzis “arkifripono”, sed “arhhifripono”. Sur p. 108 aperas la indiko “arhh... Serchu ark...”. Poste PIV2005 sisteme forlasas vortojn komencighantajn per “arhh...”, kaj donas nur la “ark...”-formojn. Travivis nur la Fundamentaj “arhhaismo” kaj “arhhitekturo”, la Zamenhofaj “arhhaja” kaj “arhhitravo”, kaj la nomo “Arhhilohho”. Sed ja ne eblas scii, por kiuj el la multaj aliaj “ark...”-vortoj ekzistas ankau “arhh...”-formo, kaj ja ne eblas eldiveni, ke Zamenhof uzis ghuste “arhhifripono”, se PIV2005 tion ne skribas. Krome tiu spacokonserva manovro forfaligis vicon da oficialaj radikoj, nome “arhhaika”, “arhheologo”, “arhheologio”, “arhhipelago”, “arhhitekto” kaj “arhhivo” (chiuj el la 3-a Oficiala Aldono). Ili neniel aperas en PIV2005! En la malnova PIV estis klara indiko, che chiu el la koncernaj “ark...”-formoj, chu ekzistas ankau “arhh...”-formo, sed tiu indiko forfalis en PIV2005. Simile forfalis senspure ankau la tuta vorto “hhirurgi/o” (8-a Oficiala Aldono). Aperas nur “kirurgi/o”.

  • La nomoj de la Grekaj literoj aperas preskau chiuj en nur parte Esperantigita formo (kursive kaj senfinajhe): “alfa”, “beta”, “gama”, “mu”, “omikra”, “pi” k.t.p. Nur por kvin el ili PIV2005 donas plene Esperantigitan formon (kun O-finajho): “omeg/o”, “delt/o”, “epsilon/o”, “jot/o” (au “jota”) kaj “lambd/o”. Mi ne scias, chu estas ia principo malantau tiu malsama traktado. Lau mi chiuj el ili havu plene Esperantigitan nomon kun vera O-finajho. Hebreaj liternomoj tute ne aperas. El la ne-Esperantaj Latinaj liternomoj aperas: “iks/o”, “ipsilon/o”, “duobla/ghermana vo” (ankau “vav/o” = duobla vo) kaj “escet/o” (ß). Che “duobla/ghermana vo” bedaurinde mankas mencio de la sinonimo “vavo”.

Muzike...

  • La tononomoj estas nun tute lau miaj rekomendoj en “Roko kaj Popo”: “a”, “bo”, “co”, “do”, “e”, “fo”, “go”. La sistemo “do”, “re”, “mi”... estas rezervita por solfegho. Por solvi la problemon, ke “do” havas malsamajn signifojn kiel tononomo kaj kiel solfegha nomo, PIV2005 proponas (p. 26) reenkonduki “ut” anstatau “do” en solfegho. Tio estas bona ideo. Che “c” kaj “do” (tononomoj) menciighas “ut”. Sed estas iom strange, ke “ut” mem tute ne aperas sub propra kapvorto. Sur p. 26 oni nomas la elektitan sistemon de muziktonoj “«angla-germana» sistemo”. Tio ne estas tute trafa. PIV2005 efektive elektis la Anglan sistemon. En la Germana sistemo oni uzas “b” por tio, kion PIV2005 nomas “b bemola”. La elekto tamen estas tute sagha, char la Angla sistemo de tononomoj estas la plej simpla kaj plej facile lernebla (char ghi sekvas la alfabeton). Cetere che “H” aperas atentigo, ke estas evitinde uzi tiun nomon (lau la Germana sistemo) por la tono B. Sed mankas reciproka atentigo che “B”, ke oni ne uzu tiun nomon lau la Germana sistemo por “B bemola”.

  • “gam/o” Serio de notoj tonoj [...]

    “skal/o” Serio de gradoj [...] 2. (evi) = gamo. [...]

    La malnova PIV shajnis preferi “skalo” por la muzika signifo “serio de notoj”. La shangho en PIV2005 signifas revenon al la Fundamentaj signifoj de la vortoj “gamo” kaj “skalo”, kio estas tre laudinda. La difino de “gamo” tamen povus esti pli bona. Ja ne temas pri serio de notoj (muzikaj skribsignoj), sed pri serio de tonoj. Pli bone do: “Serio de la tonoj de tonalo, ordigitaj lau tonalto ene de unu okto.”

  • “trumpet/o” Blovinstrumento kun tasa bushpeco.

    Tio estas multe tro malklara, tro vasta, difino. Oni povus ghin kompreni tiel, ke chiu ajn blovinstrumento kun tasa bushpeco estas trumpeto. Efektive “trumpeto” havas du signifojn: unu vastan, por grupo de latunaj blovinstrumentoj kun tia bushpeco kaj plejparte cilindra tubo; kaj unu malvastan, por certa instrumento de tiu grupo.

  • “saksofon/o” Latuna konusforma blovinstrumento [...]

    Efektive, kvankam farita el latuno, la saksofono estas klasata kiel ligna blovinstrumento. Estus oportune nomi la inventinton, Sakso, en la difino.

  • “kontre/o” Muzikstilo, origininta el mezokcidenta Usono.

    Tio estas multe tro malklara, apenau komprenebla difino. Prefere “Muzikstilo el mezokcidenta Usono, parenca al blugraso sed kun popaj kaj rokaj elementoj”. Sed tiam necesas aldoni ankau la vorton “blugras/o” kun la difino “Usona muzikstilo, praformo de kontreo, uzanta nur akustikajn instrumentojn, kiel bangho, violono, mandolino kaj gitaro”. Cetere la vorto mezokcidenta devus, lau la kutimoj en PIV2005, esti mallongigita al MU: “el MU Usono”.

  • “sving/i” [...] “sving/o” [...] 3 Jhaza stilo, naskita ch. 1935, k karakterizata per [...] uzo de kvar egalaj taktoj.

    Tiu “kvar egalaj taktoj” estas apenau komprenbla pro la misuzo de “takto” en la signifo de “pulso”. Estu “kvar egalaj pulsoj en chiu mezuro”.

  • “gramofon/o” Aparato reproduktanta efektiviganta la sonojn per mekanikaj procedoj. [...]

    Tio estas tro vasta difino, lau kiu ekz. fonografo kaj dratregistrilo farighas gramofonoj. Efektive gramofono estas lau mi “aparato reproduktanta per mekanikaj procedoj sonojn konservitajn sur disko”. PIV2005 donas tre vastan difinon al la vorto “gramofono”, inkluzivante ne nur mekanikajn diskludigilojn, sed ankau fonografojn kaj kredeble ankau dratregistrilojn kaj eble ankorau aliajn specojn de mekanikaj sonregistriloj. En la eldono de 2002 oni uzis la vorton “reproduktanta”, sed ekde 2005 oni skribas “efektiviganta”. Chu tio signifas, ke ne nur la ludigiloj, sed ankau la registriloj estas intence inkluzivitaj? Eble en malnovaj tekstoj oni povas trovi la vorton “gramofono”, kiam vere temas pri fonografo, sed al mi shajnas klare, ke almenau nuntempe fonografo ne estas speco de gramofono en Esperanto. Prefere oni do donu la difinon “aparato reproduktanta per mekanikaj procedoj sonojn konservitajn sur disko”.

  • “automat/o” [...] “diskautomato” Automato, kiu elektas k ludas gramofonajn muzikajn diskojn [...]

    Tio estas tro malvasta (au eksdata) difino. Efektive nuntempe en plej multaj diskautomatoj estas ne gramofonaj diskoj, sed kompaktaj diskoj. Eble post kelka tempo estos io ankorau alia. Krome ekzistas nuntempe ankau similaj automatoj, kiuj ludigas videajn filmojn. Nuntempe ekzistas similaj automatoj, kiuj ludigas videajn filmdiskojn. Cetere mankas mencio de la sinonimo “diskogurdo”.

  • “gong/o” Instrumento, uzata por signali au voki, k konsistanta el vertikale pendanta metaldisko [...]

    La mencio “uzata por signali au voki” estas stranga. Ja oni uzas gongojn (ankau) por pure muzikaj celoj (precipe en gamelana muziko, sed ankau en Okcidenta muziko). Prefere oni simple forigu tiun superfluan aldonon.

  • “disko” [...] “kompakta disko”. Aperas ankau la mallongigo KD.

    PIV2005 saghe evitas la apenau elparoleblan kunmetajhon “kompaktdisko”. Iuj uzadas anstataue “lumdisko”, sed tiu kunmetajho bedaurinde mankas. Mankas ankau la mallonga formo “k-disko”, kiujn mi kaj iuj aliaj preferas.

  • “disko” [...] “diskestro” Persono, kiu prizorgas la ludigon de diskoj [...] en diskoteko [...]

    Bedaurinde mankas la sinonimo “diskjhokeo” kaj ties mallongigo “DJH”, kiujn la Esperantaj diskestroj mem preferas kaj uzadas.

  • “cimbal/o” 1. Instrumento, konsistanta el unu au du metalaj diskoj, kiujn oni frapas (se du, unu kontrau la alia) [...]

    Mi ne pensas, ke estas ghuste nomi du kune uzatajn tiajn diskojn “cimbalo” (unu-nombre). Ech se oni rigardas tian diskoduopon kiel unu instrumenton, tiu instrumento certe nomighu “cimbaloj” au eventuale “cimbalparo”, ne “cimbalo”.

  • “ukulel/o” Malgranda kvarkorda senfreta gitaro, origininta el Portugalio kaj uzata en Havajo. SIN. MANO havaja gitaro.

    La indiko pri sinonimo estas malprava. Ukulelo kaj Havaja gitaro ne estas la sama instrumento. La sola ligo inter ukuleloj kaj havajaj gitaroj, estas, ke ambau estas uzataj (interalie) en Havajo. Ili estas tamen tre malsimilaj instrumentoj. Havaja gitaro anstataue estas sinonimo por “shtalgitaro” (rektangula gitaro el solida ligno, ludata kushe sur la genuoj de la ludanto, au fiksite sur stativo; la tipajn glitotonojn oni produktas per metala au ligna bastono, kiun oni shovas tien kaj reen transverse sur la kordojn). Cetere ukulelo ne estas (almenau ne nuntempe) senfreta, kaj ghi estas uzata ankau vaste ekster Havajo.

  • Che “perkut/i” estas forigita la kunmeto “perkutinstrumento” de la malnova PIV. Efektive pli bonas, kaj tute sufichas, la kunmeto “frapinstrumento” (sub “instrument/o”). Sed “perkutinstrumento”, kaj ech “perkutilo”, ja estas praktike uzataj por “frapinstrumento”, kaj tial vershajne indus realdoni almenau “perkutinstrumento”, supozeble kun indiko pri evitindeco. Kaj eble ankau “perkutilo” devus ricevi tian signifon, same kun indiko pri evitindeco.

Sporte...

  • Aperas nomoj de pilkludoj de la speco “piedpilko”, “manpilko”, “bazopilko”, “flugpilko” k.t.p. Tiaj kunmetoj estas nelogikaj pausajho el naciaj lingvoj. Ghustaj formoj estas “piedpilkado”/“piedpilkludo”, “manpilkado”/“manpilkludo”. Ja ne temas pri diversaj specoj de pilkoj, sed pri diversaj specoj de ludoj (“adoj”). Klare la nelogikaj formoj estas la plej ofte uzataj, sed almenau indus mencii la pli logikajn formojn. La ghustaj formoj aperas ekz. che Krause kaj en la Esperanta Bildvortaro.

  • “kik/i” = shoti. [...]

    “shot/o” Piedbato sur futbalan pilkon. “shoti” Fortege jheti la pilkon per piedbato.

    Mi ne estas fakulo pri piedpilkado, sed lau mia impreso tiuj du vortoj ne estas sinonimoj. Mi chiam pensis (kun subteno de la etimologio de la vortoj “kiki” kaj “shoti”), ke “kiki” signifas “piedbati”, dum “shoti” signifas “pafi (pilkon kontrau golejo k.s.)” Krome ili vershajne ambau estas uzeblaj ankau pri multaj aliaj sportoj ol futbalo. Sed povas esti, ke tiuj du terminoj estas tiom malmulte uzataj, ke oni ne vere povas konstati ian efektivan signifon. Mi chiuokaze preferas “(pied)bati” kaj “pafi”. Cetere, kia ajn estas ghia preciza signifo, la radiko SHOT devus aperi kun I-finajha kapvorto same kiel “kik/i”.

  • “gol/o” Rezulto de sporta ludo, atingata per jheto de pilko en la celon [...]

    Tio estas tro malvasta difino. Oni golas en iuj ludoj per aliaj aferoj ol pilkoj, ekz. en glacihokeo per disko, kaj en iaj frisbeludoj per frisbeo (la vorto “frisbeo” cetere mankas en PIV2005, sed trovighas che Krause). Cetere aperas kiel ekzemploj la vortoj “enpafi” kaj “jhetpafi”. Tie “pafi” havas apartan sportan signifon (bati/jheti pilkon tre forte, kutime por trafi golejon). Che “paf/i” tamen mankas chia mencio de tia signifo. Lau mi oni devus aldoni tian signifon che “paf/i”.

  • El la Japanaj luktosportoj aperas “jhudo”, “jhujhicuo” kaj “karateo”. Mi iom bedauras la foreston de “aikido” (Oomoto ech faris demonstrojn de aikido kadre de UK), kaj de “kendo”. La foresto de “sumoo” shajnas al mi grava preterlaso en tiu kategorio. (“Kendo” kaj “sumoo” aperas en Krause, “aikido” en Enciklopedieto Japana.) El la Chinaj luktosportoj aperas shajne nur “kungfuo” (malfacile elparolebla pro la peza “g”). Mankas ankau la mondfama Korea luktosporto “tekvondo” (demonstrita en la IJK en 1999).

  • “bumerang/o”. Jhetilo, uzata de australiaj indighenoj, kiu povas reveni al la jhetinto, se ghi ne trafis la celon: chu tiu propagando ne povas efiki kiel bumerango k malutili al la propagandistoj mem?

    Unue la ekzemplo montras, ke ekzistas ankau figura signifo. Tia aldonindas. Due la signifo de “bumerango” varias: Lau iuj estas bumerangoj nur tiaj jhetlignoj, kiuj revenas. Lau aliaj estas bumerangoj chiuj specoj de jhetlignoj, almenau tiuj de Australia tipo. Efektive la Australiaj indighenoj plej ofte uzas jhetlignojn/bumerangojn nerevenajn. Trie jhetlignoj (revenaj kaj nerevenaj) ekzistas au ekzistis en pli-malpli chiuj mondopartoj, ne nur en Australio (vidu “www.rediboom.com”), kaj nuntempe plej multaj (revenaj) bumerangoj sendube estas uzataj de aliaj ol Australiaj indighenoj. Eble indus aldoni la pli gheneralan terminon “jhetligno” (sub “lign/o”), kaj eble ankau “jhetklabo” (sub “klab/o”). Fine, “se ghi ne trafis la celon” prefere estu “se ghi ne trafas la celon”.

Teknike...

  • “aviad/o” [...] “aviadilo” Chiaspeca aerportata veturilo [...]

    Tiu difino shajnas diri, ke ekz. helikoptero kaj eble ech balono estas aviadiloj, dum reale “aviadilo” estas uzata preskau nur por aeroplanoj. Tiu malvasta kaj praktike plej ofta signifo tute ne menciighas che “aviadilo”. Efektive la vorto “aeroplano” mem apenau estas uzata plu, char por tio oni uzadas praktike “aviadilo” (iafoje “avio”).

  • “cikl/o” [...] 5 Veturilo Terveturilo, movata per pedaloj.

    Lau tiu tro vasta difino ekz. pedalboato (tiu vorto cetere mankas en NPIV) estas speco de ciklo. Iel malaperis la plej grava ero, ke temas pri rada veturilo. Eble la difino devas esti ech pli strikta (chu kvarrada autetosimila veturilo, movata per pedaloj, estas ciklo?). Efektive ankau Krause havas tian tro vastan tradukon de “ciklo”: “Pedalfahrzeug”. Fine oni povas iom dubi pri la esenco de la pedaloj. Lau mi la pedaloj apenau estas la esenco. Motorciklo kaj skotero (difinita kiel speco de motorciklo) ne estas movataj per pedaloj, sed tamen evidente estas cikloj. Kaj ordinara auto tute ne estas ciklo, sed ghi ja estas terveturilo, kaj oni ja premas pedalojn, kiam oni ghin shoforas.

  • “video/” “vide/o”

    NPIV insistas pri tiu maloportuna prefiksa formo anstatau la multe pli konvena radikvorto “vide/o”. Tial sur pagho 37 oni povas vidi la monstran vorton “videoajhoj”. La formo “videajhoj” estus klare pli oportuna. Ofte oni povas simple uzi “vidbend-”, sed ne chiam temas pri bendoj. Ghojinde PIV 2005 finfine akceptis a radikvorton "video" anstatau la maloportuna prefikso "video/". Tial legeblas nun sur pagho 37 la vorto “videajhoj” anstatau la antaua monstrajho “videoajhoj”. Tamen en la ekzemploj sub la kapvorto “video” shajnas plu fantomi la antaua prefikso “video/” (en kiu la "o" ne estas forlasebla): “videoamplifilo”, “videobendo”, “videodisko”, “videoregistrilo”. Klare preferindaj estas la simplaj formoj “videamplifilo”, “videbendo”, “videdisko”, “videregistrilo”. Sed en la praktika uzo oni ja ofte konservas tiujn O-finajhojn pro nacilingva influo. (Ofte oni povas uzi pli simplajn esprimojn kun “vidbend-”, sed ne chiam temas pri bendoj.)

  • “-ator/” (mashino au aparato)

    Aperas rimarko, ke “-il/” estas preferinda. Tio estas tre bona, kaj lauas la gheneralan uzon. Sed kial do che “kultiv/i” aperas la formo “kultivatoro” anstatau “kultivilo”, kaj kial che “altern/i” aperas “alternatoro” anstatau “alternilo”? Se iafoje oni opinias, ke il-sufiksa vorto shajnas tro ne-mashina au ne-aparata, oni povas uzi kunmetojn kun “-mashino” kaj “-aparato”, ghuste kiel montras la difino de “kultivatoro”: “erpmashino”. Efektive, se “kultivatoro” entute devas aperi, estus pli bone aldoni la kunmetajhon “erpmashino” che “erp/i”, kaj skribi “= erpmashino” che “kultivatoro” tiel indikante, ke “erpmashino” estas la preferinda vorto.

  • La vorto “dighita” estas markita kiel “evitinda” kun resendo al la vorto “cifereca”. Tio estas tre bona, sed mi tamen suspektas, ke en praktika, precipe parola uzo, estas tre ofta la vorto “digitala” por tiu signifo. Interreta sercho ech indikas, ke “digitala” estas pli ofte uzata ol kaj “cifereca”, kaj “dighita”. Tial vershajne ankau “digitala” devus aperi en PIV2005, sed kun indiko pri evitindeco.

  • “kompil/i” (tr) Verki ne originale [...]

    Mankas la komputila signifo “= traduki”. (Aperas anstataue nur la aparta kapvorto “kompilero”.) Tiu signifo de “kompili” estas tiom ofta, ke ghi nepre devas aperi, ech se kun indiko pri evitindeco. Bedaurinde la referenco al “traduki” iom malfacilas, char che “traduki” mem tute mankas aludo de komputila uzo. Nur che la kunmetajho “tradukilo” tia uzo menciighas. Vershajne indas aldoni duan signifon de “traduki”, ekz. “transigi programkodon de altnivela programada lingvo en pli simplan lingvon, ghenerale mashinlingvon”. Poste la difino de “tradukilo” povas esti simpligita al “Programo, kiu tradukas 2.” Cetere eble devus esti aldonita pli ghenerala (ne nur komputa) signifo de “tradukilo”.

  • “daten/o” [...] “datenopo” (“grupo de datenoj”).

    Por tia uzo de la sufikso “-op/” tute mankas subteno en la difino de “-op/”. Lau mi “datenopo” estas erara kunmetajho neniel defendebla.

  • “Unikod/o” estas nomata 16-bita signaro. Tio ne plu estas ghusta. Unikodo estas pligrandigita vaste trans la limo de 16 bitoj. Krome la vorto “proponita” en la difino estas neghisdata. Unikodo estas jam establita normo. Pli bona difino povus esti la jena: “Signaro, kiun ellaboras la Unikoda Konsorcio, kaj kiu celas enhavi la signojn de chiuj skribosistemoj de la mondo, nuntempaj kaj antikvaj. Versio 4.0.0 de Unikodo enhavas 96382 signojn.” (Oni rimarku, ke 96382 signoj estas pli ol oni povas difini per nur 16 bitoj.)

  • “dat/o” [...] “datumo” Vd dateno. [...]

    “daten/o” [...] SIN. datumo 2. [...]

    “datum/o” 1 = donitajho. 2 Dateno. [...]

    La vorto “datumo” aperas dufoje: kaj kiel derivajho de “dat/o”, kaj kiel propra kapvorto (shajne kun ekzakte la sama signifo). Vershajne la apero de “datumo” kiel derivajho de “dat/o” devus malaperi, au la tiea indiko “Vd dateno” devus esti anstatauigita per referenco al la propra kapvorto “datum/o”, por ke oni tuj trovu ambau signifojn de “datum/o”.

  • “radi/o”

    Che signifo 2 “chiu el la apartaj rektliniaj elsendajhoj de chiu neluma fonto de energio” aperas rimarko, ke oni en kunmetajhoj chiam konservas la O-finajhon, se temas pri signifo 2, por eviti konfuzon kun signifo 1, “Rektlinia mallargha brila strio, kiu eliras el lumanta korpo”. Temas pri kunmetajhoj kiel “radioamatoro”, “radioaparato”, “radioastronomio” k.s. La vera klarigo de la konservado de “o” kredeble ne estas ia emo distingi inter du signifoj, sed simple ke en multaj naciaj lingvoj la respondaj vortoj enhavas tian “o”-on. Estas sufiche malklare, kiel cheesto au foresto de tia liga “o”-finajho povus elekti inter du signifoj. En la malnova PIV tiaj vortoj aperis kiel kunmetoj kun aparta prefikso “radio/”, kio apenau estis pli kontentiga. “Radio” signifas ankau “radiostacio”, kio kredeble estas la plej ofta uzo de la vorto “radio”, sed tiun signifon PIV2005 aperigas sub aparta homonima radiko. Tie aperas ankau la signifo “radioaparato”, sed kun indiko pri evitindeco. La tuta afero pri “radio”, kun ties vasta kaj diverseca aro da signifoj, estas sufiche kaosa kaj deprima. Oni povas dubi, chu la averto kontrau uzo de “radio” por “radioaparato” estos multe atentata. Cetere la vorton “radiofonio” (“ricevilo por radiofonio”), kiu aperis en la malnova PIV, oni markis kiel evitindan en NPIV.

Lande, urbe, popole, lingve

Bone, Harfende, Laulitere, Homonime

Bone...

  • “lingv/o” [...] “lingviko” Lingvoscienco [...] “lingvistiko” Lingvoscienco.

    Tre laudinde PIV2005 movis la difinon al la plej simpla, plej klara kaj plej travidebla termino: “lingvoscienco” (che “scienc/o”).

  • La superfluega sufikso “-al/” por formi nomojn de ostoj ricevis la indikon “evitinda”. Tre bone. Kial havi sufikson por tio, kiam jam ekzistas la radiko OST perfekte tauga por sufikseca uzo en kunmetajhoj?

  • Che “ingredienc/o” malaperis la rimarko de la malnova PIV, ke “‘ingrediento’ estus la ghusta formo”. Tio estas dankinda.

  • “silvikultur/o” = arbarkultivo

    En la malnova PIV aperis difino sub “silvikultur/o”. La shangho estas tre laudinda pasho al preferado de travideblaj kaj klaraj normalaj kunmetajhoj anstatau superfluaj radikoj. Mi mem preferus similan pashon pri “hortikultur/o” (“ghardenkulturo”) kaj “agrikultur/o” (“kampokulturo”), sed mi ne estas fakulo.

  • “toufu/o” aperas, sed ne la pli bona formo “tohu/o”, nek la ech pli bona formo “tofu/o”. “Toufuo” estas difinita kiel “sojkazeo”, kiu chiuokaze estas bona vorto.

Harfende...

  • PIV2005 transprenis de la malnova PIV la prezentadon de la tabelvortoj je O kaj A kiel kunmetajhoj de radikoj “ki/”, “ti/”, “i/”, “chi/” kaj “neni/” kun la finajhoj “o” kaj “a”. Tial estas konsterne trovi che “i/o”, RIM. 3., la jenon: “La prezento de la vortoj ‘io’ k ‘ia’ (k similaj en la serio ‘chio’, ‘kio’, ‘tio’ ktp), kvazau konsistantaj el po du morfemoj, estas ne-Fundamenta artifikajho, rekomendita de Z. por pravigi la autonomecon de ‘neni/’.” Nu, se PIV2005 rigardas la aferon tiel negative, kial ghi ne anstataue elektis la Fundamentan analizon, en kiu “kio”, “kia”, “tio”, “tia”, “nenio”, “nenia” k.t.p., estas nekunmetitaj morfemoj? Tiam necesus prezenti esceptajn vortojn kiel “neniigi” kaj “tiajho” aparte, ekz. sub apartaj ne-Fundamentaj radikoj “neni/” kaj “ti/” kun atentigo, ke oni ne uzu tiujn radikojn krom eble en fiksaj tradiciaj kunmetajhoj. Necesas memori, ke oni ne libere kreas, nek libere kreu, tiajn vortojn, kaj ke tiamaniere uzataj estas nur “neni/” kaj “ti/”, neniam “i/”, “chi/” kaj “ki/”. La prezento en PIV2005 kvazau invitas al plia kreado de tiaspecaj ne-Fundamentaj kunmetajhoj, kio ne estas bona. Efektive che “chi/o” oni nun povas legi la ekzemplon “~faranto”, kie la tildo devas egali al la nura radiko “chi/”, do “chifaranto”. Mi supozas, ke tio estas nura preseraro. Oni korektu al “~ofaranto”. Sed ghuste al tiaj kunmetajhoj invitas la prezentado de “chio” kiel “chi/o”. En la artikolo pri “chi/o” aperas nenia ajn atentigo, ke oni ne uzu la radikon “chi/” por fari vortojn kiel “chifaranto” kaj “chiscianto”. Che chiu el la vortoj “chi/o”, “ki/o”, “ti/o” kaj “neni/o”, devus almenau esti referenco al la citita rimarko che “i/o”. Cetere notindas, ke en la difino de “chio” tekstas jene: “La tuto de la koncernataj aferoj, au chia ajn elemento de tutajho”. Tie aperas “chia”, el la sama radiko, kaj la difino do devus teksti anstataue jene: “La tuto de la koncernataj aferoj, au ~a ajn elemento de tutajho” (kun tildo anstatau “chi/”).

  • “plus” 1. Konjunkcio [...] 2 Partikulo [...] 3 kun aldono de: [...] oni vidas en tio la saghon de via patro, plus via propra.

    En tiu tria signifo “plus” efektive estas prepozicio. Tion montras la foresto de N-finajhoj en “via propra”. Tial la difino devus teksti “3 prep. kun aldono de”. Sed lau mi tia uzo de “plus” (kaj de “minus”) estas evitinda. Prefere “plus” estu nur konjunkcio (kaj partikulo, se tio estas la ghusta klasado de la ekzemploj che “plus” 2). La ekzemplofrazo do prefere estu “[...] la saghon de via patro, plus vian propran”.

  • “mi” [...] “mia” Rilata au apartenanta al mi [...]

    Simile che aliaj pronomoj. Tiu difino estas multe tro vasta. Che pronomoj la A-finajho ne havas tian vastan signifon “rilata al...”, sed estas multe pli strikte difinita. Efektive temas nur pri posedo kaj aparteno, kaj pri subjekta kaj objekta sencoj. Chiuj tiuj sencoj respondas al “(la) ... de mi”, “(la) ... de vi”, k.t.p. Oni do donu ghuste tian difinon.

  • “da” [...] Rim. 1 La mezurvorto estas foje neesprimita: da chevaloj ili havis 736 chu ankorau da kafo?; la negho falas, same kiel se da ghi pluvus. [...]

    La ekzempla frazo fakte egalas al “736 da chevaloj ili havis”. La mezurvorto do ja estas esprimita. Ghi nur iom nekutime situas che la fino de la frazo, anstatau tuj antau “da”, kaj iom nekutime estas nombra esprimo, kiu ne vere bezonas “da”. Anstatau tiu falsa ekzemplo oni povus uzi la Zamenhofajhon “Da pulvo ni havas kiom vi volas”, kie la mezurvorto “tiom” vere estas neesprimita. La indikitaj ekzemploj de forlasita mezurvorto shajnas neaprobindaj. En la unua lau mi oni devas uzi “iom da kafo”. En la dua ech ne eblas enmeti mezurvorton. Sekve “da” tie estas nepre erara. Oni diru “[...] same kiel se ghi pluvus”. Anstataue oni povus uzi la Zamenhofajhon “Da pulvo ni havas kiom vi volas”, kie la mezurvorto “tiom” vere estas neesprimita, sed en maniero tute akceptebla, char TI-vortojn oni ofte sukomprenas en tiaj konstruoj.

  • “po”

    Aperas tie rimarko (RIM. 2), kiu provas klarigi iujn uzojn de “po” per subkomprenataj substantivoj. La rezonado ne estas tre konvinka. Prefere ghi devus esti ellasita. La problemojn pri uzado de “po” (kun kaj sen posta N-finajho), kiuj estas intime ligitaj al tute analoga uzo de ekz. “chirkau” kaj “ghis” (che kiuj PIV2005 ne donas tian artifikan klarigon), oni prefere lasu al gramatiklibroj.

  • “far/i” [...] far. Fare de [...]

    Tia nuda “far” estas prepozicio. Tio prefere estu klare indikita, ekzemple: “far. Prep., fare de [...]”.

  • “partikul/o” [...] la (chi-lasta, nomata “artikolo”, determinas nur subst-on [...]).

    La esprimo “chi-lasta” estas evitinda nelogikajho. Estu “tiu lasta”, “tiu chi lasta”, “chi tiu lasta”, au (kun subkompreno de la vorto “tiu”) “chi lasta” (sen dividostreko, kun spaceto).

  • Che “-j” aperas klarigoj, post kiaj vortoj “-j” povas aperi (o-vortoj, a-vortoj...), sed che “-n” estas neniaj ajn tiaj klarigoj.

  • “choper/o” [...] antau pli ol 2,5 milionoj j [...]

    La mallongigo “j” signifas “jaroj”. Oni devas aldoni “da”: “antau pli ol 2,5 milionoj da j”. Alternative oni povus shanghi la difinon de la mallongigo “j” al “(da) jaroj”.

  • “ist/” [...] RIM. 1 En la senco 2, al chiu ‘ism’-vorto respondas ‘ist’-vorto, ech kiam ‘ism’ estas finajho k ne suf.: turismo, turisto [...]

    Tia uzo de la vorto “finajho” tute ne estas menciita en la difino de “finajho” sub “fin/i”. Oni devus shanghi al “kiam ‘ism’ estas radikfino k ne suf.”.

  • “ut/”. Eksperimenta suf., signifanta «kiun oni -us»: ofendutoj pardonu!.

    Tiel oni normale difinas la eksperimentan participan sufikson “ut/”, sed se oni bone atentas la sencon de la ekzemplo, oni trovas, ke la efektiva signifo estas alia, nome “eventuale -it/” (au eble “eventuale -at”). Che la aktiva respondajho “unt/” estas tamen ekzemplo, en kiu validas la donita difino “kiu -us”.

  • “aktiv/a” [...] “aktivecoj” Tuto de ies agoj.

    Tia uzo de “aktivecoj” ja estas ofta, sed tute stranga, mallogika kaj superflua. Oni povas uzi “aktivadoj” anstataue. Se konsideri, ke PIV2005 markas kiel evitindajn ech tute logikajn Fundamentajhojn (vidu “mortighi”), kaj vaste uzatajn Zamenhofajhojn (vidu “korekta”), oni povas sin demandi, kiel “aktivecoj” povis eskapi de tia brulstampo. Iom kurioze tute mankas en PIV2005 mencio de simila kaj ekstreme ofta (ne-Zamenhofa) uzo de “ebleco” anstatau “eblo” au “eblajho”.

  • “sepen” «Sep» en la slango de radioamatoro, uzata por ke la audanto ne konfuzu kun ‘ses’.

    Bone, sed mankas la simila esprimo “sis” (por “ses”) uzata samcele de iuj aliaj. Krome estus utile, se estus referenco al “sepen” che “sep”, kaj eble ankau che “ses”.

  • “halo!” Interj., uzata por alvoki telefone.

    En la malnova PIV tiu esprimo aperis en la ekzemploj che la interjekcia vorto “lo”: “Lo! Ha lo!”. La malnova PIV donis la duvortan skribon “ha lo!”, kiu respondas al la kutima duvorta elparolo de tiu esprimo (kutime kun akcento je la fina “lo”). En PIV2005 estas nenia komento pri la elparolo de “halo!”. Chu ni do komprenu la shanghon de la skribo “ha lo!” al “halo!” tiel, ke PIV2005 volas, ke ni uzu la normalajn elparolajn regulojn kun akcento je la antaulasta silabo de “halo!”? Se ni okaze de “halo!” ne sekvu la Fundamentan regulon pri akcento, kiel oni povas tion pravigi? Se ni skribas “halo” (konstruajho, chambrego) kaj “halo!” same (la nura krisigno ja ne povas kauzi malsaman akcentadon), ni ja devus ilin elparoli same, chu ne?

  • “mort/i” [...] “mortighi” (evi) = ighi morta, perei.

    Tia uzo de “mortighi” estas Fundamenta, kaj aperas tie en ekzemplo, kiu evidente estas intence verkita por instrui tiun specialan uzon kaj nuancon: “Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankau estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortighis.” Mi trovas iom shoke, ke PIV2002 markis kiel evitindan tion, kion la Fundamento de Esperanto instruas. Ke tiu kontrau-Fundamenta indiko pri evitindeco restas ankorau en la eldono de 2005, mi opinias skandalo.

  • “transit/o” 1 Traveturo de varoj tra lando, al kiu ili ne estas destinitaj k kiun ili nur trapasas, ne pagante limimposton [...] 2 La sama traveturo koncerne personojn. [...]

    En la malnova PIV temis nur pri traveturo de varoj. La aldono de persona transito estas bona. Sed ne estas korektita la misvortumo “ne pagante limimposton” (la senca subjekto de “pagante” ne estas la varoj). Ghusta estus “sen pagado de limimposto”.

  • “futur/o” [...] 2 La estontajho. [...]

    Mi pensas, ke pli ghusta difino de “futur/o” 2 estas “(la) estonteco”. “Estontajho” estas (lau la klarigo sub “est/i”) “Io, kio okazos”, sed “futuro” (kiam ne uzata kiel pure gramatika termino) lau mi montras simple la tempon estontan. Por maksimuma klareco oni eble skribu “estonta tempo” kiel difinon de “futuro” 2. Lau mi oni krome aldonu indikon pri evitindeco.

  • “bolt/o” Kunfiksilo [...] RIM.: Ne uzi ‘shraubshlosilo’ en la senco de ‘boltilo’.

    “Ne uzi” devas esti “Ne uzu”.

Laulitere...

  • La konsonantaj liternomoj (“bo”, “co”, “cho”...) estas ankorau prezentataj kvazau ili havus O-finajhon, kio estas erara kaj erariga. La “o”-oj de tiuj nomoj neniel estas O-finajhoj. Ili ne povas esti anstatauigitaj per ekz. A-finajho, sed oni chiam aldonas (je bezono) A-finajhon post la “o”. Se tiuj “o”-oj neniam kondutas kiel O-finajhoj, oni ne prezentu ilin kiel O-finajhojn.

  • Che chiu el la liternomoj konsonantaj aperas “Nomoj de tiuj fonemo kaj grafemo”. Sed che la nomoj de la vokaloj aperas nur “nomo de tiu fonemo”. Oni devus shanghi tion al, ekz. che “a”, “nomo de tiu fonemo kaj de la grafemo ‘a’ II”.

  • Che “cho”, “hho” kaj “uo” mankas linirompo antau “*~o”.

  • Che “hho” kaj “jo” mankas linirompo antau “II-”.

  • Che “do”, “fo” kaj “uo” mankas steleto por Fundamenteco antau “~o”.

  • Che “sh” mankas steleto por Fundamenteco antau “sh”.

  • Che “sh” uzighas malghusta tiparo por “sh”, “I-”, “II-” kaj “~o”.

  • “h”

    Tie estas rimarko pri la uzo de “h” kiel anstatauajho de la supersignoj de la chapelitaj literoj. Simila noto pri uzo de simpla “u” anstatau “u” tamen mankas che “u”. Tiel la Fundamenta anstataua skribo estas nekomplete prezentita en PIV2005.

  • “cirkumfleks/o” Kromsigno super grafemoj de la latina alfabeto, kiu en kelkaj lingvoj kreas novajn grafemojn (en E.: CH, GH, HH, JH, SH).

    En tiu difino tute mankas indiko pri la aspekto de la koncerna supersigno. Efektive eblas miskompreni, ke chiu ajn kromsigno uzata super grafemoj de la latina alfabeto, estas cirkumflekso. Komparu kun la difinoj de ekz. “subhoko” kaj “hoketo” (che “hok/o”), ke la aspekto de la respektivaj kromsignoj estas menciita.

  • La monatonomoj aperas kiel antaue kun komencaj majuskloj. Tio lauas la Fundamenton, kaj estas kongrua kun ilia uzo kiel propraj nomoj (foresto de “la” tute lau la principoj de propraj nomoj). Sed nuntempe skribo minuskla shajnas pli ofta, kaj ia mencio de tio eble estus aldoninda. Similaj rimarkoj pri varia uzo de uskloj aperas plurloke en PIV2005.

  • La kvin Bibliaj vortoj “bat/o”, “kab/o”, “kor/o”, “log/o” (mezurunuoj) kaj “bek/o” (hebrea monero) plu aperas, sed estas nun skribataj sen la apostrofoj, kiujn ili havas en la Biblio (la Biblia skribo “bat’o”, “kab’o” k.tp. estas tamen menciita interkrampe). Tion mi ne trovas bona. Efektive tia uzo de apostrofoj estas iom stranga - oni vershajne preferu dividostrekojn, sed tute normala skribo “bato”, “kabo” k.t.p. lau mi ne estas konsilinda. Lau mi la Biblia apostrofa skribo montras, ke ne temas pri plene Esperantigitaj vortoj. Ili estas Hebreaj vortoj, kiuj gastas ene de Esperanta teksto. Tute simile oni skribas ekz. “Waringhien-o”, “Molly’n” k.s., kiam fremda nomo gastas en Esperanta frazo, kun apostrofo au dividostreko inter la fremda elemento kaj la Esperanta gramatika finajho.

  • “evolu/i” [...] iompostiome disvolvighi [...] iompostiomaj [...] iompostioma [...] iompostioma [...]

    Che “iom” oni trovas la pli kutiman kaj preferindan skribmanieron “iom-post-ioma”.

  • Aperas “nagari/o” (skribsistemo de sanskrito k.a.). En Krause estas “devanagaro” por la sama skribsistemo. Shajnas al mi, ke “devanagaro” (au “devanagara skribo”) estas la normale uzata nomo, sed eble la alternativo de PIV2005 tamen estas pli bona.

Homonime...

  • “decimal/a” Bazita sur la nombro dek: decimala komo, punkto, sistemo. SIN. dekuma. “decimal/o”. Cifero dekstre de decimala komo.

    Estas malfacile vidi, kiel tiu “decimal/o” povas esti derivajho de “decimal/a”. Ne plibonigus la situacion doni “decimal/o” kiel kapvorton, char “decimal/a” same ne estas derivebla el tiu. Al mi shajnas, ke temas pri du homonimaj radikoj DECIMAL, el kiu unu estas A-karaktera, kaj la alia estas O-karaktera. Tamen ekzistas klara senca kaj etimologia ligo inter la du radikoj DECIMAL, kaj en tiaj okazoj PIV2005 principe chion prezentas ene de unu artikolo. Mi pensas, ke chi-okaze tiu principo donas tre malkonvenan rezulton. Oni povas kompari kun “firm/a” kaj “firm/o”, kiujn PIV2005 prezentas kiel du senrilatajn homonimajn radikojn, kvankam en la Fundamento “firm/o” estas prezentita kiel derivajho de “firm/a”, kaj kvankam estas etimologia rilato inter “firm/a” kaj “firm/o”.

  • “objektiv/o” 1 Lenso [...] 2 Parto de fotografa aparato [...] “objektiv/a” A. Rilata al objektivo. B. Kongrua kun la realeco [...].

    Evidente signifo B de “objektiva” neniel rilatas al la kapvorto “objektiv/o”. Temas klare pri alia homonima radiko, kiu devus aperi aparte (kun A-finajha kapvorto). Tiu homonima radiko cetere estas oficiala, kaj do devus aperi unue. Estas jam alia radiko “objektiv/o” en PIV2005 (= celo 3). Sume estu do tri homonimaj radikoj OBJEKTIV.

  • “abandon/o” (asekura termino) [...] “asekuri/” (ankau nure asekura termino) [...] “abandonismo” Psika perturbo [...]

    La kunmetajho “abandonismo” estas metita sub la pure asekuran terminon “abandono”, sed estas nenia ajn senca rilato inter ili. La vorto “abandonismo” devus esti movita al propra artikolo sub alia kapvorto.

  • “efemer/a” Mallongedaura [...] “efemer/o” 1 efemerajho 2 G. (Ephemera) de insektoj [...]

    Se ne ekzistas eca signifo de “efemer/o”, la kapvorto prefere estu “efemer/o”, kaj “efemer/a” derivighu de tiu. Eventuale estus pli bone prezenti “efemer/o” 2 kiel apartan homoniman kapvorton.

  • “bas/a” Malalta. [...] “bas/o” Plej malalta vira vocho.

    Se “baso” ne havas ecan signifon, principe identan al tiu de “malalto” (“stato, eco de iu, io malalta”), la radiko ja ne estas A-karaktera, kaj la kapvorto estu O-finajha. Sed efektive la vortoj “basa” kaj “baso” estas tiom diversaj, ke vershajne estas pli ghuste ilin rigardi kiel du homonimajn radikojn. Tamen estas inter ili evidenta senca au etimologia rilato, kaj tiam la principoj de PIV2005 diktas, ke ili aperu en la sama artikolo. Mi pensas, ke ankau chi-okaze tiu principo donas tre malkonvenan rezulton.

Parte, Verbe, Popole, Familie, Metafizike

Parte...

  • “gramatomo” = molo da atomoj.

    “grammolekulo” = molo da molekuloj.

    “gramatom/o”, “grammolekul/o” (ark., evi) = molo (por respektive atomoj k molekuloj).

    La vorto “grammolekulo” estas kunmeto de “gramo” kaj “molekulo”, kaj aperas ankau che “molekul/o” kun la pli simpla difino “molo”. Tio devus sufichi. Mi ne komprenas, kial ghi aperas ankau kiel propra kapvorto. La vorto “gramatomo” shajnas plene analoga, kaj tial devus povi aperi kiel simpla kunmetajho sub “atom/o”. Konsentite, ke mi ne scias, kiel klarigi la rolon de la radiko GRAM en tiuj du vortoj. Se tio ne eblas, oni devas ambau vortojn rigardi kiel neanalizeblajn (forigante “grammolekulo” el la artikolo pri “molekul/o”). Sed tiam oni ankau devas konstati, ke io estas profunde kaj kerne malghusta pri tiuj vortoj. La duobla “m” de “grammolekulo” apenau sidas bone, se ghi estas farita el neanalizebla radiko GRAMMOLEKUL. Tiam vershajne necesos elpensi ian plian signifon de “gramo”, surbaze de kiu la kunmetajhoj “gramatomo” kaj “grammolekulo” estos klarigeblaj. En la eldono de 2005 oni kunigis la du strangajn vortojn en unu artikolon. Bedaurinde tio kauzis, ke “grammolekulo” nun aperas ekster la alfabeta ordo.

  • “centi/” Pref., uzata antau unuoj k signifanta «centono» [...] centigrado [...] centigrada (= centezimala).

    La vorto “centigrado” ja estas “centono de grado”, sed la posta “centigrada” estas alispeca, kaj ne kongruas kun la difino de “centi/”. Ne temas tie pri centono de grado, sed pri skalo kun cent gradoj. “Centigrada” do aperu aliloke, vershajne sub propra kapvorto sinonima kun “centezimala”, kaj kun mencio de la preferinda formo “centuma”.

  • “uj/” [...] ‘uj’ estas iufoje uzata, analoge al iuj landnomoj, por signifi la landparton regatan de oficisto, kontraste kun ‘ej’, kiu pli ghuste montras la domon, destinitan al tiu persono: episkopujo k episkopejo, prefektujo k prefektejo, sed la ghenerala uzado preferas la kunmetadon per ‘-land’: duklando, episkoplando. [...]

    Tiu rimarko ne plene kongruas kun la vortoj en PIV2005 mem. Tie ni trovas la jenajn vortojn por landparto regata de oficisto: “duklando”; “grafujo”, “graflando”; “episkopujo”; “reghejo”, “reghlando”; “imamujo”; “emirlando”; “princolando”, “princujo” - iom mikse kaj senorde. Se la ghenerala uzado preferas en tiaj okazoj “-land/” (kiel PIV2005 asertas), devus en chiu tia okazo aperi kunmeto kun “-land/”. Sume vershajne estus plej bone doni chiufoje kaj “uj”-formon kaj “land”-formon. Kaj la vorto “reghejo” devus esti indikita kiel evitinda por la signifo “regholando”. Iom mirigas, ke por tiaj chi landvortoj PIV2005 tute ne volas apliki la sufikson I, kiun ghi cetere tre volonte uzas por chiaj ajn teritorioj konkretaj kaj abstraktaj.

  • Aperas la vortoj “dekatlon/o” (dekparta atletika konkurso) kaj “pentatlon/o” (kvinparta), sed mankas la similaj “biatlono” (duparta), kaj “triatlon/o” (triparta) kaj “heptatlono” (sepparta). Eble iam iu elpensos bonan manieron formi tiajn vortojn kiel regulajn kunmetajhojn kun Esperantaj numeraloj, sed tio estas alia rakonto.

  • “tip/o” [...] “tipografo” Specialisto en tipografio 1. “tipografio” 1. Arto de presado per premado sur reliefajn tipojn [...]

    PIV2005 mem tamen shajnas preferi la pli klaran formon “tipografarto”, kiu aperas ekz. sur p. 37 che la vinjeto por “tipografarto kaj libroj”. Tiu prefero shajnas laudinda, sed vershajne oni devus aldoni la kunmetajhon “tipografarto” sub “tip/o”, kaj vershajne loki la difinon de “tipografio” 1 che “tipografarto”.

  • “rubrik/o” [...] 3 Titolo en periodajho, indikanta la specon de temoj sube pritraktitaj: fari la teatran, filman sportan, monduman rubrikon en gazeto; [...] tiu chi rubriko enhavos la kurantan parton de nia afero [...]

    Kiel la ekzemploj montras, “rubriko” 3 ne estas nur tia titolo mem, sed povas ankau havi la signifon de la enhavo sub tia titolo (iaspeca figura uzo). Oni devus shanghi la difinon laue, au aldoni plian figuran signifon.

  • “aline/o” Peco de teksto [...] komencighanta per nova linio k distingata de aliaj alineoj per vertikala spaco, deshovo de la unua linio ks.

    En Germana tipografio tamen tre ofte estas nenia vertikala spaco, deshovo au alia indiko pri nova alineo, krom tio, ke alineo komencighas sur nova linio.

  • “fason/o” kaj “fason/i” havas plivastigitajn signifojn. Ne plu temas nur pri la aspekto de vestajhoj. Tio estas konvena kaj lauas la modernan uzon. PIV2005 tamen enhavas ankau “dezajn/o” kaj “dezajn/i”, kaj donas al tiuj iom alian signifon (formo kaj aspekto de industrie produktata objekto). Lau mi “fasono” kaj “fasoni” povas kovri ankau tiujn signifojn. La varianto “dizajno” ne aperas en PIV2005 (ghi shajnas al mi pli-malpli same ofta kiel “dezajno”).

Verbe...

  • “pag/i” [...] 1 (rigardante la donitajhon kiel objekton): pagi tri frankojn [...] 2 (rigardante la shuldon au shuldofonton kiel objekton): larmoj shuldon ne pagas [...] “pag/o” [...] 2 Tio, kion oni pagas [...]

    Mankas en la difino de “pago” 2 indiko, ke temas pri “pagas” nur lau signifo 1 de “pagi”, kaj ne lau signifo 2 de “pagi”. (Tiasenca “pago” povas esti ekz. monsumo, kiun oni pagas, sed ghi ne povas esti shuldo, kiun oni pagas.)

  • “kartav/i” (ntr) Prononci iajn konsonantojn [...], kun grasa rulbruo en la fundo de la gorgho. [...]

    Tio estas iom aparta uzo de “grasa”, por kiu mi ne povas trovi subtenon sub “gras/o”. Eble che signifo 4 de “grasa” povus esti aldonita io, kio pravigas tiun uzon.

  • “galop/i” (pp chevaloj ks) [...] MANO ambli, pashi, troti [...]

    Sed nur “ambli” kaj “troti” havas mencion de chevala irmaniero. Che “pashi” mankas chio tia. Che “troti” anstataue menciighas “promena marsho”, kio suspektigas, ke “marshi” (au eble “promeni”) estas la mankanta speco de chevalirado. Lau mi PIV2005 devus klare doni “pashi”, “troti” kaj “galopi” kiel la tri chefajn irmanierojn de chevaloj.

  • “koopt/i” (tr) Aldoni kiel novan membron de komitato, komisiono ks per decido de la ekzistantaj membroj. SIN. alelekti [...]

    Tio estas tre speciala signifo, kaj la grava elemento estas tio, ke la jamaj membroj elektas la novajn (tiel funkcias ekz. la elektado de membroj de la Akademio de Esperanto). En la malnova PIV la sinonimo “alelekti” estis difinita tiel, ke vere temis pri sinonimo de “koopti”: “Kompletigi la statutan, konstitucian nombron, elektante mem nova(j)n membro(j)n”. Sed en NPIV tiu difino estas simpligita, kaj la esenca elemento de kooptado malaperis: “elekti nova(j)n membro(j)n, por kompletigi la laustatutan au lauleghan nombron” (ne estas indikite, chu la alelektadon faras la jamaj membroj au iuj eksteruloj). Se okazis intence tiu forigo de la baza ideo de kooptado el la difino de “alelekti”, tiam oni devas forigi la mencion de “alelekti” che “koopti”. Sed se la foriga simpligo che “alelekti” okazis neintence (akcidente), tiam anstataue la malnova difino de “alelekti” devus esti restarigita.

  • “panik/o” [...] “panik/i” (tr) [...]

    Tiu verbo restas transitiva. Tio apenau kongruas kun la uzo de la plimulto, kaj shajnas sufiche nenatura.

  • “emigr/i” (ntr) Elmigri pro politika kauzo. [...]

    Che Krause “emigri” estas nura sinonimo de “elmigri”. Mi forte suspektas, ke la aldonita distingo, “pro politika kauzo”, estas senbaza. Krome aperas “emigraci/o 1 Emigrado. 2 Emigrintaro”. Vershajne pli ghustus skribi “1 Elmigrado. 2 Elmigrintaro”.

  • “kompens/i”

    Mankas referenco al la simila verbo “rekompenci” (kiu havas trian arkaikan signifon “= kompensi”).

  • “ekspekt/o” Mezvaloro de stokasta variablo.

    Tute forestas la ne malofte uzata verbo “ekspekt/i”. Ghi devus aperi kiel aparta homonima kapvorto (vershajne kun indiko pri evitindeco) kun la difino “= atendi 4” (eble ankau “atendi 3”).

Popole...

  • “eston/o” [...] Estonio, Estonujo [...] (Talino, 24°46’E, 59°26’N).

    La difino estu simple “[...] Estonio, Estonujo [...] (Talino)”. Che aliaj tiaj artikoloj la nomo de la chefurbo aperas sen indikoj pri latitudo kaj longitudo. Tiaj indikoj anstataue aperas nur en la propra artikolo pri la koncerna urbo.

  • “saks/o” [...] Ano de ghermana tribo, kiu loghis [...], k kies parto konkeris Anglion.

    Tio estas tre dubinda uzo de “kies”, kiu shajnas kontraui al la instruoj pri ghusta uzo de “kies” sur p. 552. Devus esti “el kiu” au “de kiu”, sed vershajne necesus tute revortigi tiun frazon.

  • “fris/o” [...] (marborda regiono de Malalta Malsupra Saksujo).

    Tio devus esti “(marborda regiono de Malsupra Saksio)” lau la nomformo donita che “saks/o”, kaj lau la kutimo de PIV2005 uzi nur I-formojn en klarigoj kaj difinoj.

  • “Kornval/o” 1 Regiono en la SU parto de Britio. [...]

    Mankas mencio de la kornvala lingvo.

  • Tute forestas el PIV2005 “Falklandaj Insuloj”, “Falklandoj” kaj “Malvinoj” (tri nomoj de unu sama insularo).

  • “Gronland/o” Insulego [...] loghata precipe de Inuitoj [...]

    Chi tie NPIV kontrau sia normala kutimo uzas komencan majusklon che popolnomo.

Familie...

  • “edz/o” [...] “edzigho” Laulegha ligo de viro kun virino [...]

    Tute mankas la hodiau tre ofte uzata kunmeto “geedzigho”, kiu estas pli logika ol “edzigho” por la indikita signifo.

  • “infan/o” [...] “terorinfano” Infano, kiu pro siaj senkonsidere malkashaj babilajhoj farighas kompromita por la gepatroj.

    Tio malbone kongruas kun la fortega signifo de “teror/o”: “Sisteme k lauordone uzata krueleco k terurado.” Vershajne necesas che “teror/o” aldoni plian, eble figuran, signifon. Cetere sub “teror/o” trovighas la verbo “terorizi”, sed ne la simpla kaj preferinda verbo “terori”.

  • “bastard/o” Infano naskita ekster laulegha edzigho.

    Tiu “edzigho” estu “edzeco” au prefere “geedzeco”.

  • “incest/o” [...] la malpermeso de incesto estas unu el la plej malnovaj tabuoj en la homa genro. [...]

    Tiu uzo de “genro” estas stranga, kaj shajnas tute ne kongrui kun iu el la signifoj donitaj che “genr/o”. Au mankas tria komunlingva signifo che “genro”, au la ekzemplo che incesto estu reverkita (eble “...de la homaro”).

Metafizike...

  • “meta/” Pref. montranta ion, kiu entutigas au transpasas la koncernan objekton au sciencon: metafiziko, metalingvo [...].

    “fizik/o”. [...] “metafiziko”. Parto de la filozofio pri la unuaj kauzoj kaj principoj de chio, kiuj estas neesploreblaj per la metodoj de la pozitivaj sciencoj.

    Unue che “meta/” la vorto “kiu” estu “kio”. Sed pli gravas, ke la vorto “metafiziko” ne vere konsistas el “fiziko” kaj la prefikso “meta/” tia kiel PIV2005 ghin difinas. Origine “metafiziko” nomis la ideojn pritraktatajn de Aristotelo en tekstoj, kiun redaktantoj metis post la fizikaj libroj de Aristotelo = “ta meta´ ta physika´ (bibli´a)”. La ideo do ne estis, ke temas pri scienco, kiu entutigas au transpasas fizikon. La vorto “metafiziko” devus anstataue aperi kiel aparta kapvorto “metafizik/o”.

  • “ghett/o” = geto.

    Lau mi la vorto “ghetto” (Zamenhofa) devus aperi kursive sen suprenstreko antau la fina “o” (same kiel ekz. “Ginevra” sur la sekva pagho). Lau mi “ghetto” neniam estis intencita kiel efektiva Esperanta vorto kun vera O-finajho, sed kiel momente gastanta fremda vorto (kiu hazarde finighas per “o”). Duoblajn T-ojn Zamenhof ja uzis kelkfoje en veraj Esperantaj vortoj, sed la komenca “gh” lau mi estas tiom fremda, ke tio devas esti indiko, ke Zamenhof uzis “ghetto” nur kiel fremdan gastvorton. Lau mia scio li uzis tiun vorton nur unu fojon, kaj neniam ghin metis en vortaron. Oni povas kompari kun la vorto “sennora”, kiu aperis en la malnova PIV, sed kiu malaperis kiel kapvorto el PIV2005 (ghi tamen aperas en ekzemplo sub “kavalir/o” 4). Ankau “sennora” estis tia gasta fremdvorto (arkaika skribo de Hispana vorto), kiam ghi aperis unu solan fojon en la libro “La Rabeno de Bahharahh”.

  • Che “instituci/o” aperas kaj steleto por Fundamenteco, kaj la cifero 1 por la 1-a Oficiala Aldono. Ambau indikoj estas pravaj, sed lau p. 34 NPIV en tiaj okazoj montras nur la Fundamentecon. La cifero 1 do estu anstatauigita per simpla suprenstreko.

  • “fluid/o” [...] “fluidajho” (ark.) = likvo.

    Estas prave, ke oni prefere uzu “likvo”, sed mi dubas, ke “fluidajho” jam arkaikighis. Interreta sercho donis ne malmulte da trafoj de la vorto “fluidajho”. Indikoj pri arkaikeco ne estu uzataj nur por malkuraghigi la uzon de nepreferinda termino. Arkaikaj estas nur vortoj, kiujn oni efektive ne plu uzas.

  • “vetur/i” [...] “naghveturilo” Boato.

    La vorto “naghveturilo” estas plene arkaikighinta, kaj devus esti markita per “(ark.)”.

  • “brontosaur/o” (ark.) Apatosauro.

    La indiko pri arkaikeco estas chi tie iom problema. La vorto “brontosauro” iasence estas arkaika, kiel scienca termino, sed kiel komunuza nomo (nesciencistoj sufiche ofte uzas tiajn chi nomojn) “brontosauro” ne malaperis el uzado. Simila okazo estas “regn/o” kiel “unu el la tri gheneralaj fakoj de la naturo”. Tie aperas simbolo por “komunuza senco”, sed ankau indiko pri arkaikeco. Sed mi pensas, ke tiu esprimo kun tiu signifo estas arkaika nur kiel faka termino, dum ghuste en la komuna uzo, ghi ne estas arkaika.

  • “domagh/o” [...] “domagh/i” 1 Timi bedaurindajhon [...] 2 Timi malutili [...]

    Mankas la tria signifo donita en Plena Vortaro: “difekti”. Ghi devus esti aldonita, kun indiko pri evitindeco (same kiel en Plena Vortaro), sed eble la difino “damaghi” estas pli tauga ol “difekti”. Eble ankau indiko pri arkaikeco estus ghusta.

  • “bodi/o” Mensa stato de perfekta mondkompreno sama kun tiu de Budho.

    Tiu “sama kun tiu de Budho” (au “sama kun Budho” en la eldono de 2002) estas stranga kaj apenau komprenebla. Chu oni celas “de tia (sama) perfekta mondkompreno, kiun havis Budho”?

  • “katolik/o” [...] “malnovkatoliko”. Ano de katolika religio, kiu ne agnoskas la neerarivecon de la papo. [...]

    Tiu “neerariveco” estas tro nekutima kaj malfacila en klariga difino. Anstataue devus esti uzata tiu pli normala esprimo, kiun ni trovas sub “katedr/o”: “elkatedre. [...] kun papa neeraripovo.” Do: “[...] kiu ne agnoskas la neeraripovon de la papo”.

  • “Antikrist/o” La granda kontrauajho al Kristo lau Apokalipso [...]

    En PIV2005 la prefikso “anti/” (“opozicie al”, “malamike al”) estas cetere vaste kaj libere uzata. Mi tial ne komprenas, kial “Antikrist/o” aperas kiel aparta radiko, kaj ne estas prezentata kiel “Krist/o” kun la prefikso “anti/”. Almenau devus esti che “Krist/o” ia mencio de la kunmetajho/vorto “Antikristo”.

  • “fek/o”. Ekskremento, eligita el la anuso. [...] “fekajho”. Amaso da fekoj, precipe bestaj.

    “ekskrement/o” [...] 2 (plejofte) Fekajho [...]

    “merd/o”. 1 Fekajho. 2 (f) Malbonegajho. “merdi” (ntr) Feki [...]

    Che “ekskremento” la vorto “fekajho” do estu simple “feko”. Mi ne certas, chu che “merdo” la difino “fekajho” estas ghusta. Chu oni efektive celas, ke “merdo” ne egalas al simpla “feko”, sed signifas “amaso da fekoj”?

  • “epizooti/o” Epidemia malsano de animaloj [...]

    La vorto “animalo” estas tegmenta termino por bestoj kaj homoj. Lau mia scio oni uzas “epidemio”, kiam temas pri homoj, kaj “epizootio”, kiam temas pri bestoj. Se mi pravas pri tio, estu do: “Epidemia malsano de bestoj [...]”.

  • “kontribuci/o”. Sumo pagata de venkita popolo al la venkinto, kiel repago por la difektighoj k militaj elspezoj [...]

    “reparaci/o” [...] 2 Liverado de monsumoj au de materialoj, kiun trudas venkinta shtato al la venkita kompense por la damaghoj suferitaj dum milito [...]

    Tiuj du vortoj havas timige similajn signifojn. Mi scivolemas, chu intence la unua estas baze “sumo (pagata)”, dum la dua baze estas “liverado (de monsumoj)”? Au chu tio estas nura akcidento en la difinverkado? Chiuokaze devus esti referenco che chiu el ili al la alia.

  • “komtang/o” Koredevena buljono el bovoostoj [...]

    La stranga formo “bovoostoj” prefere estu la normala “bovostoj”.

  • “koment/i” [...] 2 (evi) = komentarii [...]

    Tio estu “2 (evi) = komentarii 1 [...]”.

  • “komentari/i” [...] 2 = komenti [...]

    Tio estu “2 = komenti 1 [...]”.

Religie, Nomepitete, Parolglate, Prepozicie, Suspektinde, Apreze kaj despere

Religie...

  • “muzulmano”. Islamano. “Muzulmano” (evi) Ano de gento kun islamaj tradicioj [...]

    Mi ne komprenas, kial tiu dua signifo de “muzulmano” havas komencan majusklon. PIV2005 normale skribas tiajn popolnomojn minuskle. La artikolo devus teksti jene: “muzulmano (evi) 1. Islamano. 2. Ano de gento kun islamaj tradicioj [...].” Ambau uzoj de “muzulmano” (kaj efektive la vorto mem) estas evitindaj.

  • “Mahomet/o” [...] RIM. La formo ‘Mohamedo’ estas preferinda. [...]

    “Mohamed/o”. Araba vira nomo, i.a. de la profeto de Alaho (tradicie nomata Mahometo).

    PIV2005 opinias (sufiche prave), ke “Mohamedo” estas la preferinda formo, sed kial ghi do ne mem uzas tiun formon, ekz. che “Islam/o” kaj “Koran/o”? Cetere la esprimo “la profeto de Alaho” prefere estu “la profeto de Dio lau Islamo” au (vershajne plej bone) “la fondinto de Islamo”.

  • “Islam/o” [...] “islamismo” [...] 2 Politika misuzado de Islamo.

    “Islamismo” ne estas laudifine io misa. Pli bone estus doni neutralan difinon, ekz. “politika sistemo bazita sur Islamo”.

  • “hinajan/o” (pj; evi) Teravado.

    Mi neniel estas spertulo pri budhismo, sed post iom da esplorado mi alvenis al la konkludo, ke la artikolo pri “hinajan/o” bezonas korektadon (kaj aldonon de vinjeto por la fako budhismo). La esprimo “hinajano” efektive estis origine kreita kiel malshata/pejorativa (pj) esprimo, sed nuntempe ghi estas (ankau) tute neutrala faka termino por unu grupo de budhismaj skoloj, kaj estas oftege uzata sen chia ajn malshata nuanco. Krome ne estas ghuste diri, ke “hinajano” egalas al “teravado”. Teravado estas budhisma skolo tre parenca al la hinajanaj skoloj (chiuj jam formortintaj), sed oni prefere ne nomu tiun skolon “hinajana” au “hinajano”. Tiurilate PIV2005 do tamen iom pravas: Estas evitinde uzi la vorton “hinajano”, se oni celas teravadon. Mi plu esploris iom, kaj ellaboris la jenan korektitan artikoltekston: “hinajan/o [BUDHISMO] 1 (origine pj) Ghenerala nomo por la Hindiaj ne-mahajanaj skoloj de budhismo (nun formortintaj); «malnova budhismo». SIN. Malgranda Vehiklo. [MANO] mahajano. 2 (evi) = Teravado.” Ankau la artikoloj pri “mahajan/o” kaj “teravado” povas profiti de ioma polurado (parte por harmonii kun la proponita nova difino de “hinajan/o”. Do jen miaj proponoj: “mahajan/o [BUDHISMO] Ghenerala nomo por tiuj budhismaj skoloj, kiuj inkluzivas la ideon de bodisatvoj, kaj kiuj trovighas precipe en Chinio, Japanio kaj Koreio; «norda budhismo». SIN. Granda Vehiklo. [MANO] hinajano, teravado.”; “teravad/o [BUDHISMO] Unu el la grandaj budhismaj skoloj, bazita sur la palia tripitako, k disvastighinta precipe en Srilanko k SE Azio, parenca al la hinajanaj skoloj, kaj iafoje ech interkonfuzata kun ili; «suda budhismo». [MANO] mahajano, hinajano.” Fine restas iom da cerbumando pri uskloj: Ial “hinajano” kaj “mahajano” aperas kun komencaj minuskloj, sed “Malgranda Vehiklo” kaj “Granda Vehiklo” kun komencaj majuskloj. Efektive temas pri paroj da sinonimoj, kaj la majusklado devus esti egala, chu ne? Efektive en la artikolo pri “vehikl/o” skribighas “Hinajano” kaj “Mahajano” majuskle. Iel tio devus esti harmoniigita. En la chi-antaue proponitaj tekstoj mi lasis la vorton “Vehiklo” lau PIV2005, sed efektive mi preferus, se PIV2005 uzus “Veturilo”.

  • “ta/o” “Ta/o” [...] “taoismo”, “taoisto”

    Tiuj kunmetajhoj havas strangan O-ligfinajhojn antau sufikso. Tio ne estas ghusta. Se oni volas, ke la vortoj “taoismo” kaj “taoisto” estu efektivaj kunmetajhoj kun la sufiksoj “-ism/” kaj “-ist/”, oni devas registri la kapvorton “tao/o”. Se oni nepre volas “tao”, “taoismo” kaj “taoisto”, tiam oni devas registri tri artikolojn por tri malsamaj radikoj. Tute alia elturnigho estas elekti la formon “tauo” (au “dauo”), el kiu regule formighus “tauismo” kaj “tauisto” (au “dauismo”, “dauisto”).

  • “Damask/o” [...] trovi sian vojon al Damasko (proverbo el «Agoj» 9: konvertighi al io, kio transformas niajn ideojn) [...]

    La parenteza indiko “proverbo el «Agoj» 9” devus signifi, ke tiu proverbo trovighas en la Biblio, en la 9-a chapitro de «Agoj», sed tie nur trovighas rakonto, sur kiu estas bazita la proverbo. Cetere nenie en PIV2005 estas klarigo pri la signifo de la fontindiko “«Agoj» 9”. La parentezo devus teksti proksimume jene: “(proverbo bazita sur rakonto en la Nova Testamento, «La Agoj de la Apostoloj», chapitro 9: konvertighi [...]”. Se tio estas tro longa, oni devas enkonduki sistemon de mallongigoj por tiaj Bibliaj referencoj.

  • “dervish/o” Vaganta monahho: turnighanta dervisho (serchanta la ekstazon per tia danco).

    Estas iom malfacile kompreni, ke “tia” referencas al “turnighanta”. Pli bone oni skribu rekte, pri kia danco temas. Bedaurinde “turnighanta danco” estas gramatike dubinda. Eble “turnodanco”.

  • “fantom/o” [...] “lupfantomo” Sorchisto, kiun oni kredis kapabla aliformighi en lupon.

    Tiu difino estis jam en la malnova PIV. Ghi estas al mi tre stranga. Por mi “lupfantomo” estas “(en popola kredo) homo, kiu iafoje (kontrauvole) transformighas en lupon”. Cetere aldonindas la sinonimoj “likantropo”, “homlupo” kaj “luphomo”.

Nomepitete...

  • “brasik/o” [...] “Chinia brasiko” [...] “Italia brasiko” [...]

    Tie, kaj ankau en multaj aliaj okazoj (vidu ekz. che “lotus/o”), PIV2005 preferas A-vortojn bazitajn sur regnonomoj anstatau la normalaj kaj klasikaj A-vortoj subaze de popolnomoj (“China”, “Itala”). Certe oni povas je bezono uzi tiajn A-formojn kiel “Chinia”, “Italia”, “Sveduja”, “Japanuja”, “Pollanda” k.s., anstatau la kutimaj “China”, “Itala”, “Sveda”, “Japana” kaj “Pola”, se oni volas tre klare indiki, ke temas pri io rilata al la lando, ne al la popolo, kaj mi plene komprenas, se PIV2005 volas tion fari en klarigoj kaj difinoj. Sed nun temas pri derivajhoj/terminoj prezentataj grase ene de artikoloj. Tio estas alia afero. Normale oni ja ne parolas pri “Chinia brasiko”, nek pri “Italia brasiko”, sed pri “China brasiko”, “Itala brasiko” kaj simile che pli-malpli chiuj tiaj terminoj. Kiam PIV2005 donas anstataue “Chinia brasiko” k.s., plene prisilentante la normale uzatajn formojn, ghi do proponas shanghon de la kutima uzado, kaj tio lau mi ne estas akceptebla. Se temus pri klare eraraj formoj, mi povus kompreni, sed tiel ja ne estas. Neniel estas eraro uzi “China” por “rilata al Chinujo”. Tio estas tute normala kaj regula afero en nia lingvo. Aliflanke, kaj tute strange, en la artikoloj pri “chin/o”, “ital/o” kaj aliaj tiaj popolvortoj, PIV2005 ghenerale tute ne mencias tiajn A-formojn (“Chinia”, “Italia”...), sed nur la kutimajn simplajn formojn (“china”, “itala”...). Nur (shajne) che “norveg/o” kaj “normand/o” ial aperas ambau A-formoj: “norvega” kaj “Norvegia”; “normanda” kaj “Normandia” (sed tamen iom fushe, char en ambau okazoj ambau formoj ricevis la saman signifon: “rilata al normandoj au Normandio” kaj “rilata al la norvegoj au Norvegio” respektive). La afero cetere neniel estas konsekvence farita: Che “Gujan/o” ni trovas “Franca Gujano” (ne “Francia”) tamen difinitan kiel “Francia departemento [...]”; che “kore/o” ni trovas “la Japana Maro” (ne “Japania”); “juano” kaj “forinto” estas respektive “Chinia” kaj “Hungaria” monunuoj, kaj “pfenig/o” estas “centono de Germania marko”, sed che “gros/o” ni legas pri “austra shilingo” kaj “germana marko”. Che “Irlando” ni legas pri “la Britia insularo”, dum che “brit/o” aperas “la Britaj Insuloj”. “Kalezo” kaj “Kijlo” estas respektive “Francia” kaj “Nord-Germania” havenurboj, dum “Kadizo” kaj “Jokohamo” estas respektive “Hispana” kaj “Japana” havenurboj.

  • “svahil/a” Nomepiteto de lingvo [...]

    Tiaj A-vortoj difinitaj kiel “nomepiteto tia kaj tia”, kun nenia O-formo, estas ghenerale tre suspektinda vortkategorio. Por pluraj tiaj vortoj PIV2005 laudinde aldonis la mankantan O-vorton (ekz. “Bering/o”, “Botni/o” kaj “Kohh/o”), tiel donante stabilan bazon por la respektivaj nomepitetaj A-formoj. Efektive la nomo “swahili” ne estas nur nomo de lingvo, sed ankau de popolo. La vorto “svahil/o” (kiu estu kapvorto) do estu difinita kiel “ano de tiu orient-Afrika popolo, kies genta lingvo estas la svahila”. La Svahila ja ne estas nur “vehikla lingvo” (interlingvo), sed ankau genta, denaska, lingvo de la Svahiloj. Tiel la lingvonomo “la Svahila” farighas tute kutima A-finajha lingvonomo.

  • “pali/a”. “Kvalifikanta prakritan lingvon, en kiu estas skribitaj la kanonaj libroj de suda budhismo”.

    La radiko PRAKRIT tamen aperas kun O-finajha kapvorto, “prakrit/o”: “iu ajn el la komunlingvaj dialektoj iam uzataj en centra kaj norda Hindio kaj parencaj kun la sanskrito”. Kaj same aperas la lingvo “sanskrit/o”: “La antikva sankta lingvo de norda Hindio [...]”. Efektive estus plej bone tiel trakti ankau la palian lingvon. Do: “pali/o. Lingvo prakrita, en kiu estas skribitaj [...].” Mi trovas tute stranga la esprimon “la sanskrito”. Lau mi “sanskrito” (same kiel “latino”, “urduo” k.s.) estas chiam uzata kiel propra nomo, do sen artikolo, kiam ghi havas O-finajhon.

  • “Bass/a” Nomepiteto de la markolo inter Australio k Tasmanio.

    Chi tie PIV2005 forgesis aldoni la mankantan O-formon, kiu donas bazon por la nomepiteto. La Bassa Markolo efektive ricevis sian nomon de la esploristo George Bass, kaj sekve la kapvorto estu “Bass/o” (la Esperanta nomo de tiu esploristo), kaj la vorto “Bass/a” aperu kiel derivajho de tiu.

  • “Brajt/a” Nomepiteto de malsano, kronika nefrito.

    Ankau chi tie NPIV forgesis aldoni la mankantan O-formon, kiu donas bazon por la nomepiteto. Efektive la koncerna malsano estas nomita lau la Brita kuracisto Richard Bright. La kapvorto do estu “Brajt/o” (la Esperanta nomo de tiu kuracisto), kaj la nomepiteto “brajt/a” estu derivajho de tiu.

  • “Fero/a” Nomepiteto de insularo, norde de Skotlando [...] Feroio. Lando autonoma [...]

    Ankau chi tie mankas la bezonata O-forma bazo por la nomepiteto. La Ferolingva nomo “Føroyar” signifas “Shafinsuloj”, kaj la baza vorto estu do “Fero/o” (unu el tiuj insuloj), el kiu la A-formo “Feroa”/“feroa” derivighas (ekz. “la Feroa lingvo”). La insularo farighas “Ferooj” (au “Feroaj Insuloj”), kaj la lando prefere nomighu simple “Ferooj”, sen superflua I-sufikso (analoge al ekz. “Salomonoj” en PIV2005).

  • “daltonism/o” Anomalio en la perceptado de la koloroj [...]

    Tiu anomalio efektive estas nomata lau la Brita fizikisto John Dalton. Pli bone estus do enkonduki kapvorton “Dalton/o” (la Esperanta nomo de tiu fizikisto), kaj doni “daltonismo” kiel derivajhon per la sufikso “ism/”.

  • “Nov-Hampshir/o” Unu el la shtatoj de Usono [...]

    Mankas simpla “Hampshir/o”, kaj tiel NOV-HAMPSHIR aperas kvazau aparta radiko, dum ghi efektive estas kunmetajho de “nov/” kaj “Hampshiro”. Efektive Nov-Hampshiro estas nomita lau la Angla graflando “Hampshire”. Sekve oni devus aldoni “Hampshir/o” kiel Esperantan nomon de tiu graflando. Simila okazo estas “Sankta-Kito” (ghusta estas la skribo “Sankta Kito”). En PIV2005 ja trovighas “Kit/o” (la chefurbo de Ekvadoro), sed “Sankta Kito” tute ne rilatas al tiu Kito, sed al la nomo “Kito”: varianto de “Kristoforo”. Se oni ne volas enkonduki duan kapvorton “Kit/o”, oni povus la aferon solvi per shangho al “Sankta Kristoforo”. Efektive la nomformon “Sankta Kito” por la koncerna insulo mi ne renkontis antaue en Esperanto. PIV2005 ankau povus simple akcepti la nomon rekomendatan de la Akademio de Esperanto, “Sent-Kristofo” (sed tiam necesus shanghi ankau kelkajn aliajn analogajn nomojn).

  • “Kuk-Insularo”. Oceania insularo [...]

    Mankas la nomo de la esploristo James Cook, “Kuk/o”, kiu mapis tiun insularon, kaj lau kiu ghi estas nomita.

  • “Saud-Arabio”. Regno (regholando) en la Arabia duoninsulo (Riado),

    Mankas klarigo, kio estas “Saud/”. Oni devus aldoni la kapvorton “Saud/o” (la nomo de la regha familio de Saud-Arabio).

Parolglate...

  • “vat/o” (elektra unuo) estas nun la preferata formo. Tre bone. La misformo “vatt/o” nur resendas al “vat/o”. La same misa “uato” estas difinita per “vato” (tie vershajne devus esti egalsigno por montri preferatan formon). Che “vat/o” (unuo) menciighas “uato” kiel sinonimo, sed ial ne “vatto”.

  • “match/o” Sportludo au sporta kunkurso, formale aranghita inter du atletoj au du teamoj.

    “mach/o” Matcho.

    Mankas che “match/o” mencio de la sinonimo “mach/o”. La prefero de la malfacile elparolebla formo “matcho” kontrastas kun la prefero de la simpla formo “vat/o” super la malfacile elparolebla formo “vatt/o” (preferata en la malnova PIV), kaj kun la prefero de “bughet/o” super “budgheto”. Mi ne scias, chu la uzateco estis la gvida linio. Supozeble “matcho” pli oftas ol “macho”, sed aliflanke “vatto” vershajne (kaj bedaurinde) pli oftas ol “vato”.

  • “vendet/o” En tradiciaj moroj de Korsiko, vengho pri ofendo au murdo [...]

    En la malnova PIV aperis anstataue “vendett/o”. La simpligita “vendeto” estas bonvena plibonigo. Sed denove tio kontrastas al “matcho” preferata super “macho”.

  • “nett/e”. Nete 3, pp pezo.

    Bedaurinde tute mankas “net/e”. Ekzistas nur “net/a” (kies 3-a signifo estas “rigardata sen ia kromajho [...]”). Che “brutt/e” ni legas “= malnete 3”, sed ankau “malnete” mankas en PIV2005. En la malnova PIV “brutt/e” havis propran difinon: “Kuntare”. La shangho en PIV2005 estas interpretebla kiel prefero de “neta”/“nete” kaj “malneta”/“malnete” super la malfacile elparoleblaj “netta”/“nette” kaj “brutta”/“brutte”. Tio estas tre bona.

  • Che la dua kapvorto “pich/o” ni legas la simplan kaj trafan difinon “tonalto”. En la malnova PIV la difino aperis anstataue che la malfacile elparolebla “pitch/o”, kaj estis multe pli komplika. Nun che “pitch/o” aperas nur “= picho”. Tre bone, sed tio denove konstrastas kun la prefero de “matcho” super “macho”. Efektive el “pitcho” kaj “picho” oni vere preferu nek la unuan, nek la duan, sed la trian, “tonalto”, kiu estas la plej klara, kaj kiu donas iom malpli da embaraso ol la tikla vorto “picho”.

    Kion PIV2005 mem vere preferas, estas tamen iom malklare, char la vorto “tonalto” aperas en du lokoj: Che “alt/a” ni trovas “tonalto” kun difino: “Referenca sonalto de tono, gamo, instrumento au vocho” (kaj estas mencio de la sinonimo “picho”); Che “ton/o” ni denove trovas “tonalto”, sed tiam kun nura referenco al “picho” (de kie oni estas resendata al “tonalto” - espereble la leganto ekhavas la ideon serchi ghin sub “alt/a” chi-foje). Chio chi povus profiti de ioma ordigo, kaj krome la difino de “tonalto” devus esti shanghita al la pli simpla “vibrofrekvenco de tono” (la parolo pri “referenca” en la nuna difino shajnas al mi tute senbaza).

  • “Brahm/o” (kosma unuecprincipo), “Brahma/o” (la krea eternulo), “Brahmo/o” “brahmo/o” (monoteista ano de bengala movado)

    Tiuj tri vortoj estas fonetike tre strangaj en Esperanto. Normale oni ne tiel uzas la fonemon “h” antaukonsonante. Mi efektive konas neniun similan Esperantan vorton. Krome oni povas iom miri pri la komenca majusklo de “Brahmoo”. Ghi ne shajnas esti propra nomo. Lau mi oni anstataue uzu “Bramo” (homonima kun “bramo” = certa fisho, kaj “bramo” = certa shipa rigajho), “Bramao” kaj “bramoo”. La bezono de fremdegaj formoj kun antaukonsonantaj “h”-oj estas lau mi nula.

Prepozicie...

  • “che” I - Prep. esprimanta la gheneralan ideon de senpera tusheco [...]

    La ideo pri “senpera tusheco” restas de la malnova PIV. Simpla trarigardo de la ekzemploj donitaj en PIV2005 mem tuj montras, ke “che” ne esprimas ian ideon pri tusheco. Efektive “che” nur montras pozicion tre proksiman. (En PMEG trovighas pli detalaj klarigoj pri “che”).

  • “cis”. I - Prep. montranta lokon kushantan pli proksime, ol la objekto, kiu estas komplemento de tiu prep. (malo de ‘trans’) [...]

    Oni povas anstatauigi tiun longan kaj malfacile kompreneblan difinon per simpla “Prep. chi-flanke de, maltrans”.

  • “trans” [...] RIM. [...] ‘trans’ (movo sur la alia flanko de spaco au ebeno) [...]

    Tiu klariga difino de “trans” ne estas ghusta. “trans” estas au “pozicio sur la alia flanko de io”, au “movo al la alia flanko de io”, sed apenau iam “movo sur la alia flanko de io”.

Suspektinde...

  • “narkotik/a” = narkota.

    Tio estas drasta shangho kompare kun la malnova PIV, en kiu estis “narkotik/o. Narkotajho” kun la ekzemploj “kloroformo estas narkotiko” kaj “polica brigado de la narkotikoj”. Sed efektive PIV2005 nur alighis al la nacilingvaj tradukoj de la radiko NARKOTIK en la 1-a Oficiala Aldono. Anstatau la eksa “narkotiko” PIV2005 aldonis che “drog/o” la novan duan signifon “Substanco stimula au stuporiga, kiu povas kauzi psikan k korpan dependecon (ekz-e kafo, tabako, alkoholo, kokaino k.a.)”. Tio estas vershajne bonvena, kaj espereble finos la debaton pri la plej bona maniero esprimi tiun ideon. La Suplemento de la malnova PIV provis por (pli-malpli) tiu signifo la vorton “toksiko”, sen granda sukceso. Tiu vorto tute ne aperas en PIV2005. Tamen oni povas iomete dubi pri la mencio de “kafo”, “tabako” kaj “alkoholo” en la listo de drogoj. Shajnas al mi, ke la plej grava uzo de “drogo” estas iom pli malvasta, inkluzivante nur fortajn drogojn kiel kokaino, heroino, LSD k.s. Ekzistas ankau pli vasta uzo, kiu inkluzivas ech kafon kaj teon. La preciza senco tre varias, kaj ofte dependas de la leghoj kontrau drogoj en diversaj landoj. Eventuale oni devus aldoni ankau figuran uzon, en kiu televido, hazardludo kaj ech Esperanto povas nomighi drogoj.

  • “bakshish/o” (f) (fm) Shmirmono.

    Tio estas tre stranga. La interkrampa “f” montras, ke temas pri figura senco. Chu do la vorto “bakshisho” havas nur figuran uzon? Nenian propran nefiguran sencon? En la malnova PIV tekstis “Trinkmono (en la orientaj landoj)” sen indiko pri figura uzo. En mia Germana vortaro la vorto “Bakschisch” estas difinita kiel “malgranda donaco, almozo, trinkmono, shmirmono”. Vershajne tia difino estus pli ghusta.

  • “en/o” Monunuo de Japanio.

    “jen/o” = eno.

    NPIV do prave preferas “eno”. Sed kial ni do trovas sur p. 1260 en listo de mallongigoj la jenon: “jen. jeno (monunuo)”? Mi krome malfacile imagas, ke iu vere uzas la mallongigon “jen.”, kiu estas apenau pli mallonga ol la plena formo “jeno”.

  • Sur p. 1255 estas tabelo de kladogeneza arbo de la metazooj. Tie el la ch. 70 nomoj 18 aperas en ne-Esperanta (Latina) formo. Tion mi trovas ege stranga. Chu vere ne eblis por tiuj 18 nomoj trovi Esperantigitan formon? Same sur p. 1254 estas tia arbo por la protozooj, kaj tie estas kelkaj pliaj ne-Esperantigitaj Latinajhoj.

  • “argument/i” [...] “argument/o” [...] argumento «ad hominem» (per kiu oni profitas de la aparta persona karaktero au situacio de la oponanto)

    Mankas tamen Esperantlingva esprimo por “«ad hominem»”. Tio restas de la malnova PIV. En Esperanto oni ghenerale evitas, kaj evitu, tiajn elitismajn Latinajhojn.

  • “forges/i” (tr) 1 Ne plu memori pri; ne plu konservi memoron pri [...]

    Tiu difino (heredita de la malnova PIV, kiu siavice ghin heredis de Plena Vortaro) estas rekte erara, kaj ne kongruas kun la postaj ekzemploj. “forges/i” ja ne montras dauran staton de nememorado, sed transiron inter memorado kaj nememorado. Oni diras “mi forgesis vian nomon”, kiam oni ies nomon ne plu memoras. Lau la difino en NPIV oni devus diri anstataue “mi forgesas vian nomon” (= mi ne plu memoras pri via nomo; mi ne plu konservas memoron pri via nomo). Sed tiel oni ne uzas, kaj tiel oni nepre ne uzu la verbon “forgesi”. Ghusta difino estus ekz. “perdi el la memoro, chesi memori”.

  • “gamb/o” Tuto de la malsupra membro de homo. [...]

    En la malnova PIV “gambo” estis ankau “posta membro de besto”. Chu oni vere intencas, ke “gambo” estu rezervita por homoj sole kaj nure? Chu oni ne bezonas simile distingi la du sencojn de “kruro”, kiam oni parolas pri bestoj? Kaj kio pri simioj, kiuj same kiel homoj havas brakojn? Chu iliaj malsupraj membroj estu chiam nur kruroj? Mi mem preferas uzi chiam nur “kruro”, sed mi pensas, ke tiuj, kiuj sentas bezonon de la vorto “gambo”, devus senti tiun bezonon ankau rilate al bestoj, kaj precipe rilate al simioj.

  • “ge-” [...] RIM. Ofte en tiu lasta signifo, la pref. estas [...] malpli ghentila, en la alparolo, ol la duobla nomado («sinjorinoj k sinjoroj»). [...]

    PIV2005, same kiel la malnova PIV, do volas aserti, ke alparolo per “Gesinjoroj!” estas iel neghentila. De kio oni cherpis tiun fantaziajhon?

  • “ter/o” [...] “Tero” 1 Planedo, la tria ekde Suno [...] chirkau kiu rivoluas Luno. [...]

    “Lun/o” Natura satelito de Tero [...]

    “Sun/o” La astro, stelo, chirkau kiu orbitas Tero [...]

    Chi tie frapas nekutima uzo de “Tero”, “Luno” kaj “Suno” plene propranome sen “la”. Normale oni diras tamen “la Tero”, “la Luno” kaj “la Suno” (au “la tero”, “la luno”, “la suno”). Che vortoj, kiuj baze ne estas propraj nomoj, oni pli-malpli regule uzadas “la” ankau kiam ili uzighas propranome. Tio neniel estas erara, sed baza principo en nia lingvo. Tia estas la normala uzo ankau en PIV2005 (“la Akademio”, “la Fundamento” kaj multaj aliaj ekzemploj). “Lun/o” kaj “Sun/o” estas prezentataj kiel baze propranomaj en PIV2005, sed tio ne kongruas kun la normala uzo, en kiu ili aperas tute same kiel “la Tero” kune kun difina artikolo. Shajnas al mi, ke tia sen-“la”-a uzo estas apartajho de tiu, kiu verkis la astronomiajn artikolojn. Prefere oni reverku tiujn tekstojn en pli normala stilo. Krome oni povas demandi sin, kial Luno rivoluas chirkau Tero, dum Tero orbitas chirkau Suno. Al mi shajnas, ke estu “orbitas” en ambau okazoj, au - ech pli bone - simple “rondiras”.

  • “korekt/a” en la signifo “lauregula, ghusta” estas ankorau markita kiel evitinda. Pli trafa difino estus “senerara, lauregula”. Oni sufiche zorge elsarkis chiujn okazojn de tiaj “korekta” kaj “korekte” el la teksto de PIV2005 mem (en la malnova PIV abundis tia uzo de “korekta”), sed tamen restas unu tia okazo: sur p. 5, en citajho de Grosjean-Maupin (unu el la personoj, al kiuj PIV2005 estas dedichita!). Tio estas frapa ilustro de la vivanteco de tiaj “korekta” kaj “korekte”. PIV2005 tion ne provas kashi, char oni aldonis du Zamenhofajn ekzemplojn. Oni estus povinta aldoni dekojn da pliaj ekzemploj sub la plumoj de longa vico de elstaraj Esperantistoj. Aliaj tute similaj A-vortoj, kiel “komplika”, “fiksa”, “falsa”, “suspekta” k.a., ial tute ne estas markitaj kiel evitindaj.

  • “klav/o” [...] “klav/i” (tr) Kunmeti telefonnumeron per klavaro. [...]

    Tio estas troege malvasta difino. Certe oni uzas “klavi” por multaj aliaj agoj plenumataj pere de klavpremado.

  • “daur/i” [...] “daurigi” [...] 3 (+ inf.) (evi) Plue -i [...] RIM, 2 Z. deklaris tiun lastan uzon ne bona. [...]

    Jes, tiel Zamenhof deklaris en Lingva Respondo, sed la rezonado en tiu Lingva Respondo estas erara kaj malprava. Sekve nek Zamenhof mem, nek multaj aliaj, tiun deklaron obeis, kaj sekve tia uzo de “daurigi” antau infinitivoj estas ankorau tute vivanta kaj tute normala, kaj plu plene logika kaj senriprocha, kaj tial PIV2005 ne devus ghin marki kiel evitinda. Estas rimarkinde, ke la antauinfinitiva uzo de “chesi”, kiun iuj trovas problema kaj stranga, tute ne estas markita kiel evitinda en PIV2005 (cetere tute prave).

  • “klopod/i” 1 Maltrankvile au ekscitighe zorgi [...] 2 Fari la necesajn penojn, elpashojn, vizitojn ktp, por atingi ion, sukcesigi entreprenon: li klopodas che la ministro pri sia domo k kampo [...]; klopodi por fondi societon [...]

    Tute mankas la hodiau tre ofta uzo de “klopodi” + infinitivo, ekz. “klopodi montri”, “klopodi prezenti” k.s. Mi ech pensas, ke tia uzo estas la plej ofta kaj plej grava uzo de “klopodi” nuntempe. Nepre aperu tiaj ekzemploj che “klopodi” 2, kaj ili prefere aperu kiel unuaj. Eble ech “klopodi” 2 estu la unua signifo de “klopodi”, char la nuna “klopodi” 1 shajnas arkaika al mi.

  • “pov/i” [...] 3 Havi la permeson, la eblecon fari ion [...]

    Tio devas esti “Havi la permeson, la eblon fari ion”. En PIV2005 cetere apenau aperas tiu erara kaj ne-Zamenhofa uzo de “ebleco” anstatau “eblo” (au “eblajho”), sed tia uzo estas timige ofta en la hodiaua lingvouzo. Tial en la artikolo pri “ebl/” che la derivajho “ebleco” devus nepre esti aldonita dua signifo: “(evi) = eblo”.

  • “kaz/o” 1. (kategorio gramatika) [...] 2. JURO Difinita, aparte studinda okazajho [...] 3 MEDICINO Manifestigho de malsano [...]

    Mankas kvara hodiau treege ofte uzata signifo: “= okazo 2”. Krome oni povus aldoni kelkajn oftajn kunmetajhojn bazitajn sur tiu kvara signifo: “tiukaze” (= “tiuokaze”), “chiukaze” (= “chiuokaze”) k.t.p. Vershajne tiu kvara signifo estas vaste la plej ofta uzo de la radiko KAZ nuntempe. Chu oni rigardu tion kiel evitindan au ne, estas malfacila demando, sed almenau tiu uzo devas esti registrita en PIV2005.

  • “kaper/i” Dum marmilito, provi kapti au detrui malamikajn komercajn shipojn kun rajtigo de sia registaro [...]

    Ekzistas nuntempe ankau pli vastasenca uzo de tiu verbo, ekz. pri kaptado de aviadiloj (kaj sen chia rajtigo de registaro), kaj ech pri preskau chia ajn forkaptado. Tia signifo devus esti aldonita.

  • “pak/o” [...] “pakajho”, “paketo”.

    La signifoj estas la samaj kiel en la malnova PIV, kaj kongruas kun la klasika kaj Zamenhofa uzo. Sed en la hodiaua praktiko “pakajho” estas tre ofte uzata kun la signifo de “paketo”. Tiu moderna uzo tute ne estas menciita en PIV2005. Ghi devus aperi, almenau kun indiko de evitindeco. La vortoj “pakajho” kaj “bagagho” havas po unu difinon, kiuj nur minimume diferencas: respektive “Tuto de la pakoj, kiujn oni portas kun si che vojagho au kiujn oni ekspedas per publika transportilo” kaj “Tuto de la ajhoj, kiujn kunportas au ekspedas pasaghero che vojagho”. Mi ne povas kredi, ke oni vere volis starigi tian harfendan distingon. Efektive “bagagho” estas nura sinonimo de “pakajho” (en ties klasika uzo), kaj sufichas unu difino.

Apreze kaj despere...

  • “aprez/i” (tr) Taksi la valoron de io au la meritojn de ies agado.

    “aprec/i” = aprezi.

    En la malnova PIV la prefero estis inversa, kaj la difino aperis sub “aprec/i”. Mi supozas, ke la shangho radikas el esplorado de la efektiva uzo (cetere Krause konsentas kun PIV2005). Sed ankau la difino shanghighis. En la malnova PIV estis “Kompetente taksi la artan valoron de io”. Efektive ambau difinoj estas malsamaj de mia kompreno de tiuj vortoj, kiu kongruas kun la difino en la Reta Vortaro: “Alte taksi la valoron au gravecon de io, la kapablojn de iu; rigardi kiel atentindan, valoran, gravan au multkapablan”. Shajnas, ke la tradukoj che Krause kongruas kun tiu difino. Se “aprezi” vere havu la neutrale prijughan signifon indikitan en PIV2005, mi ne vidas multan sencon entute havi tiun vorton, char plene sufichas simpla “taksi”.

  • “desper/o” Profunda malespero.

    Tio estas laudinda precizigo de la kutima shablona difino “malespero”. Sed eble indus aldoni ankau “desper/i” (profunde malesperi) kaj “desperulo” (persono, kiu pro despero pretas uzi ajnan ekstreman kaj senskrupulan rimedon por elturnighi). Krome oni povas demandi sin, chu ne ankau la vorto “desperad/o” (= desperulo) povus aperi (ghi aperas almenau en la nomo de la rokbando “Esperanto Desperado”).

  • “drink/i” [...] Plezurcele trinki alkoholajhojn en nemodera kvanto [...].

    Tiu difino plibonighis kompare kun la malnova difino, kiu nenion menciis pri nemoderaj kvantoj. Sed tamen la afero ne shajnas al mi en ordo. La problemo estas la vorto “plezurcele”. Sub “plezur/o” ni ekscias, ke tio estas “kontentiga sento, estigata de libera aktiveco de niaj sensoj”. Al mi tamen shajnas, ke multaj, kiuj drinkas, faras tion ne por aktivigi la sensojn, sed por ilin malaktivigi. Nu, eble la difino de “plezur/o” ne estas tute ghusta. Chiuokaze mi dubas, ke estas trafe paroli pri plezurcelo, kiam alkoholisto drinkas, char li tute simple estas dependa de alkoholo. Tre ofte la efektiva rezulto sendube estas malplezuro. Pli trafa difino estus “ebriighi per trinkado de alkoholajhoj”.

  • “Kabe” [...] “kabe/i” (ntr) Agi kiel Kabe, kiu, estante tre vigla Esperantisto, subite k tute chesis verki en E.

    La difino en la malnova PIV estis iom alia: “Fari kiel Kabe, kiu estinte tre vigla Esperantisto, subite kaj tute forlasis la movadon.” Lau la nova difino oni povas kabei nur se oni unue estas Esperanta verkisto, kaj se oni chesas verki en Esperanto. Neverkistoj ne povas kabei, kaj verkistoj povas resti tute vigle engaghitaj en la movado, sed tamen diri, ke ili kabeas, se ili nur chesas verki. Tia ne estas la efektiva signifo de “kabei”. Krome oni rimarku, ke Kabe tradukis (kaj kreis vortaron), sed li ne verkis literature (tion PIV2005 klare prezentas en la difino de “Kabe”). Oni devus do skribi proksimume jene: “(pp aktiva Esperantisto) forlasi (subite) la Esperanto-movadon, (subite) chesi uzi Esperanton (kiel Kabe, kiu subite kaj tute forlasis Esperanton)”.

Uskle, Feste/Faste, Li/la, Oriente/Okcidente

Uskle

  • La uzo de majuskloj kaj minuskloj che popolnomoj kaj derivajhoj de popolnomoj kaj geografiaj nomoj, shajnas kaosa en PIV2005. Almenau mi ne povas trovi koherajn principojn. Pri la uzo en ekzemploj mi ne parolas - tie simple respegulighas la varia praktiko en Esperanto. Mi parolas pri la uzo en kapvortoj kaj grase presitaj derivajhoj, kaj pri la uzo en difinoj kaj klarigoj.

    En la Antauparolo (p. 24) ni legas:

    Al la derivajhoj de loknomoj aplikighas la rimarko en “Arangho de la vortaro [...]”. Tamen la ghenerala minuskligo estas certe rekomendinda por eviti tiajn nekoherajhojn, kiaj “la germanaj, Nederlandaj, japanaj kaj Usonaj kongresanoj”.

    Sed ghuste majuskla formo de tiaj vortoj shajnas esti (pli-malpli) la regulo ene de la vortaro mem, kontrau la rekomendo en la Antauparolo. Ni trovas ekz. “Hispania abio”, “Senegalia Senegala akacio”, “Europa lariko”, “Amerika fabo”, “Usonaj shtatoj”, “Francia departemento” (che “Martinik/o”), “Anglia havenurbo” (che “London/o”), “Sud-Aziaj prasimioj” (che “loris/o”), “Romia prokuratoro” (che “Jesu/o”), “Grenvicha meridiano” (che “longitud/o”), “Afrikaj montaroj” (che “malv/o”) k.t.p. Abundas tiaj okazoj.

    Aliflanke ankau minuskla skribo aperas ne malofte: “afrikaj moroj” (che “palavr/o”), “brazilaj negroj” (che “makumb/o”), “siberia sciuro” (che “menuver/o”), “europaj armeoj” (che “kalpak/o”), “fenicia titolo” (che “Baal/o”), “usona negra folkloro” (che “blus/o”), “nederlanda rezistada movado” (che “Geuz/o”), “islandaj poemoj” (che “Edd/o”).

    Simplajn popolnomojn (gentonomojn) PIV2005 sufiche konsekvence skribas minuskle: “anglo”, “franco”, “ruso”, “japano”, “chino”, “somalo”, “heleno”, “trako” kaj multegaj aliaj.

    Sed tamen aperas tiaj nomoj ankau majuskle: “Persoj” (che “Maraton/o” kaj “mag/o”), “Umbr/o” (kapvorto), “Gauloj” kaj “Ghermanoj” (che “brac/o”), “Inuitoj” (che “Gronland/o”), “Medoj” (che “mag/o”), “Turkoj” (che “hajduk/o”), “Traco” (kapvorto), “Trako” (che “Trac/o”). En la eldono de 2002 aperis tamen ankau kelkaj tiaj nomoj majuskle. En 2005 oni minuskligis chiujn el tiuj, pri kiuj mi atentigis chi tie, sed restas ankorau majuskla “Muzulmano” sur p. 769. En la malnova PIV tia majuskla skribo estis la normala uzo.

    A-derivajhojn de tiaj popolnomoj PIV2005 preskau centprocente skribas minuskle: “angla”, “franca”, “rusa”, “japana”, “china”, “ghermana”, “pola”, “maura” (che “Granad/o”) k.t.p.

    Sed tamen mi trovis ankau majusklan skribon: “Skandinavaj bordoj” (che “burgund/o”), “Mauraj reghoj” (che “Gheneralif/o”).

    Kunmetajhojn de loknomo kaj “an”-sufikso PIV2005 skribadas majuskle: “Romanoj” (che “Herakl/o”), “Amerikano” kaj “Usonano” (che “Ameriko”), “Atenanoj” (che “Maraton/o”), “Sud-Afrikano” (che “bur/o”), “Indianoj” (che “gvarani/o”). Sed la lasta vorto (derivita el “Indioj” lau NPIV) tamen ofte aperas minuskle: “indiano”.

    Ankau che alispecaj propraj nomoj, la A-formo normale aperas majuskle: “Matea evangelio” (che “mag/o”), “Shekspira dramo” (che “Makbet/o”), “Paska tempo” (che “mac/o”), “Furiera produkto-komunumo” (che “falang/o”), “Hipokrata humora medicino” (che “kolerik/a”). Sed tamen ni havas la termometrajn skalojn “farenhejta”, “celsia” kaj “reaumura”, kiuj kontrastas kun la kalendaroj “Gregoria” kaj “Julia”. Kaj che “karak/o” ni trovas “mezepoka komercoshipo” kontraste al la “Mezepokaj kasteloj” che “ubliet/o”.

    Chi-rilate oni povas ankau mencii la nomojn de lingvoj:

    Lingvojn nomatajn A-vorte PIV2005 skribas normale minuskle: “la angla (lingvo)”, “la franca (lingvo)”, “la china (lingvo)”, “la nederlanda (lingvo)” k.t.p. Vidu plurajn ekzemplojn che “gherman/a”. Okaze de lingvonomoj kiel “la nederlanda” tia minuskla skribo kontrastas kun la cetera ghenerala preferado de majuskla skribo de A-vortoj derivitaj el propraj nomoj, sed aliflanke tio kongruas kun la chi-antaue citita konsilo en la Antauparolo.

    Sed ekzistas ankau lingvonomoj O-finajhaj. Tiaj lingvonomoj estas lau mi propraj nomoj, kaj uzighas tial normale sen “la”, sed tamen - se temas pri ordinaraj homaj lingvoj - PIV2005 skribas ilin minuskle, ekz.: “afrikanso”, “jido”, “latino” (sed sur p. 37 tamen “Latino”), “papiamento”, “prakrito”, “sanskrito”, “slavono” kaj “urduo”. Aliflanke, se temas pri planlingvo, PIV2005 skribas majuskle: “Esperanto”, “Ido” kaj “Volapuko”. Kaj fine se temas pri la nomo de programlingvo, PIV2005 skribas denove majuskle: “Fortrano”, “Baziko”, “Lispo” k.t.p.

  • “Detrojt/o” [...] du el la grandaj Usonaj Lagoj [...]

    La majusklo che “Lagoj” estas stranga. Chu oni celis eble skribi “du el la Grandaj Lagoj de Usono” (“la Grandaj Lagoj” aperas kiel propra nomo che “lag/o”)?

  • “Mormon/o” “mormon/o”. Ano de religia komunumo, fondita en 1830 de Jozefo Smith en Usono, predikanta pri Jesuo, sed bazita sur nova revelacio. “Mormonismo”. Doktrino de la Mormonoj mormonoj.

    Estas iom neklare, kial la vorto “Mormono” havas majusklon, kiam ghi signifas “ano de religia komunumo”. Ghi tiam ne estas propra nomo (komparu kun “kristano”, “islamano” k.a.). Efektive “Mormon/o” ankau estas propra nomo de profeto en la “Libro de Mormono” (unu el la sanktaj libroj de la mormonoj), kaj ankau tiu signifo devus aperi. La mormona eklezio (ne nur “komunumo”) oficiale nomighas “la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj”, kaj tiu nomo devus aperi en la artikolo.

Feste/Faste

  • “maskerad/o”. Alivestigho, maskighado, ordinare che sociteta kunveno. [...]

    Mankas referenco al “maskobalo” (che “bal/o”). Same che “maskobalo” mankas referenco al “maskerad/o”.

  • “mard/o” [...] “Karnavala Mardo”. La lasta mardo antau la Granda Fasto.

    Unue: Mankas punkto post “Karnavala Mardo”. Due: La nomo “Granda Fasto” bezonas klarigon. Ghi menciighas nek che “fast/o”, nek che “grand/a”, nek che “Karesm/o”.

  • “kivi/o”. Populara nomo de la apterigo.

    “kiv/o”. Frukto de kivujo; bero oblonga kun bruna mallonghara shelo [...] “kivujo, kivarbusto”. Arbusto (Chinia aktinidio), produktanta kivojn.

    La vorto “kivo” estas novaldonajho en PIV2002. Ghi ne estas tro malbona vorto, sed mi preferas la formon “kivifrukto”. Efektive la frukto estas nomita lau la birdo kivio (apterigo). Antaue oni parolis (en Europaj lingvoj) pri “China groso”, char tiu frukto devenas de Chinujo, kaj char ghi iom similas al groso. Sed iam en la 1960-aj jaroj Nov-Zelandaj kultivistoj de Chinaj grosoj lanchis kampanjon por popularigi siajn produktojn tutmonde, kaj tiam ili elpensis kaj lanchis novan nomon por la frukto: “kiwi fruit” = “kivifrukto”. La frukto ja per sia mallonghara shelo sufiche similas al la birdo “kiwi” = “kivio”. Tiu kampanjo brile sukcesis, kaj nun multaj tute forgesis pri la origina nomo “China groso”, kaj nomadas la frukton nur lau la birdo. Mi pensas, ke ankau en Esperanto indas reteni la esencan ideon malantau la nomo “kivifrukto”. Almenau PIV2005 devus enhavi ankau la nomon “kivifrukto” apud “kivo”.

  • “serv/i” [...] en via domo mi servis kvardek kvar jarojn [...] servi sian patrujon [...] akvo kaj pano servas al sano [...] neniu el ili lumas sufiche, por servi kiel strata lanterno [...]

    Tute mankas mencio de “servi” en la signifo “doni, surtabligi, oferi (manghajhon, trinkajhon) por manghado/trinkado”, ekz. “oni baldau servos la vespermanghon”. Eble oni opinias tian uzon de “servi” malbona, sed pro la ofteco indas ghin tamen mencii (kun eventuala indiko pri evitindeco).

  • “mirmekofag/o”. Sud-Amerika mamulo [...] ghi manghas termitojn kaj formikojn. [...]

    “mirmeleon/o”. Genro de insektoj [...] kies larvoj kaptas formikojn [...]. SIN. formikleono.

    Malaperis che “mirmekofago” la sinonimo “formik-urso”, kiu cheestis en la malnova PIV. Mi trovas la nomon “formik-urso” tre charma kaj uzinda. Se mirmeleono (speco de insekto) rajtas nomighi “formikleono”, tiam certe mirmekofago (speco de mamulo) des pli rajtas nomighi “formik-urso”.

  • “muzik/o”. La arto esprimi sentojn per harmonia arangho de sonvibroj [...].

    Ne estas facile difini la vorton “muziko”. Sed la difino en PIV2005 estas klare tro malvasta. Ne estas necese, ke temu pri esprimado de sentoj. Multa muziko havas tute aliajn celojn. Krome ekzistas muziko, kiu uzas nur ritmojn, tute ne tonojn kaj harmoniojn, kaj ech ekzistas tona muziko, kiu intence uzas misharmonion kiel rimedon kaj ech celon. Vershajne taugus difino simila al la jena: “arto en kiu oni uzas tonojn kaj/au ritmojn”. Sed se oni kontrolas la difinon de “art/o” 3, oni vidas, ke la problemo estas pli profunda: “Maniero kiel per la verkoj de la homo esprimighas lia percepto de la belo”. Efektive artistoj ne chiam celas esprimi ion rilatan al belo.

  • “muzikal/o”. Spektaklo, uzanta muzikon kaj modernan koreografion. [...].

    La vorto “spektaklo” ne tre bone trafas. Pli bone: “Formo de distra muzikteatro, parola, kanta kaj danca.”

  • “novel/o”. Mallonga verko, skizanta per karakterizaj trajtoj fakton de la vivo, econ de karaktero ks [...].

    En tiu difino shajnas manki la grava elemento “fikcia”, kaj la parolado pri “karakterizaj trajtoj”, “fakto de la vivo”, “eco de karaktero”, shajnas al mi tromalvastigaj. Ghusta difino povus esti ekz.: “Mallonga fikcia proza rakonto.”

  • “brak/o” [...] “brakumi” (tr) Premi en siaj brakoj. [...] “enbrakigi”. brakumi.

    Aperas che “brakumi” referenco al “chirkaupreni” (iom alisignifa), sed kurioze forestas la ofta sinonimo “chirkaubraki”. En la Reta Vortaro aperas “brakumi”, “enbrakigi” kaj “chirkaubraki”. Efektive chiuj tri sinonimoj estis jam en la Plena Vortaro, sed ial malaperis “chirkaubraki” jam en la malnova PIV.

  • “nupt/o”. Ceremonio kaj festo, per kiu du (au pli da) homoj publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte geedzigho). [...].

    Tio estas elstare bona kaj moderna difino. Mi volas gratuli al tiu, kiu ghin verkis! Iafoje en PIV2005 aperas difinoj tre malnovspecaj kaj ech rekte eksdataj. Tial estas tre agrable trovi ion tre modernan kaj zorge elpensitan.

  • “noskapin/o”. Opia alkaloido [...] pasintece uzata kiel antitusa medikamento.

    Noskapino estas ankau nun vaste uzata kontrau tusado. Neniel temas pri io nurpasinteca. Krome “antitusa” devus esti “kontrautusa”, almenau se mi bone komprenis tiun distingon inter “anti/” kaj “kontrau/”, kiun PIV2005 provas fari. Efektive che “tus/i” ni trovas la kunmetajhon “kontrautusa” (tia, ke ghi retenas tuson: kontrautusa siropo), kaj tute ne “antitusa”. En la eldono de 2002 ni trovis che “tusi” la kunmetajhon “kontrautusa, kaj ne “antitusa”. En la eldono de 2005 oni shanghis tie al “antitusa”. Evidente la redaktintoj de PIV do efektive celas, ke oni uzu “anti-” en tiaj okazoj. Tion mi trovas tre dubinda, ne nur pro tio, ke “anti-” estas nova prefikso, sed precipe pro tio, ke tia vorto kiel “antitusa” lau mi devas esti analizata kiel devenanta de rolvorteta (prepozicia) frazeto, same kiel “kontrautusa”: “kontrau tuso” → [kontrau tuso]-A = “kontrautusa”. Sed “anti-” ja ne estas rolvorteto (prepozicio), sed prefikso, kaj tial ne eblas “anti tuso”. Simila problemo ekzistas pri la neoficiala prefikso “pre-”, kiun enhavas PIV2005. Tie aperas ekz. “preekzila”, kiu signifas “antau la Babilona ekzilo”. Lau mi “preekzila” devas deveni de “pre (la) ekzilo” (= “antau (la) ekzilo”) kun rolvorteta uzo de “pre”. Vortoj kiel “antitusa” kaj “preekzila” lau mi kontrabandas en la lingvon novajn rolvortetojn, kiujn ni apenau bezonas.

Li/la

  • “li” [...] RIM. Z. uzis ‘li’ por referenci al homo, «kiam lia sekso estas por ni indiferenta»: chiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li [...].

    La ekzemplo estas el la Fundamenta Ekzercaro. Temas ne pri io, kion “Zamenhof uzis” (Zamenhofismo), sed pri Fundamentajho. Krome tia uzo de “li” estas tute kutimega ankorau en hodiaua Esperanto. Efektive tio devus aperi ne kiel nura rimarko, sed kiel unu el la difinoj de “li”.

  • “la”. [...] Ghia uzo kun poseda adj. estas ankau malkonsilinda (sed Vd RIM. 2). [...] RIM. 2. ‘la’ povas anstataui subst-on, determinitan de poseda adj. [...].

    Tio signifas, ke esprimo kiel “la mia patro” lau PIV2005 ne estas efektiva eraro, sed nura malkonsilindajho. Tio estas tro milda kaj tro permesema.

  • “l’”. Alomorfo de ‘la’, uzata precipe en poezio: la bela songho de l’ homaro.

    Unue la vorto “alomorfo” shajnas al mi multe tro faka kaj malfacila por uzo en tia difino. “Varianto” estus pli konvena esprimo. Due mankas klarigo, kie precize oni povas uzi “l’” (lau la Fundamento: “nur post prepozicio, kiu finighas per vokalo)”.

  • “leksem/o” Morfemo kun semantika enhavo, k, pli speciale en E., morfemo, bezonanta finajhon por funkcii kiel vorto (ekz. ‘dom’, ‘kur’, ‘flav’, ‘just’ ktp).

    Tiu difino estas al mi fremda. Mi neniam renkontis la vorton “leksemo” kun tia signifo. Jen citajho el “Terminologia Kurso” de Jan Werner:

    “La termino leksemo ne estas uzata unuece. Lau J. Horecký leksemo estas fundamenta unuo de leksiko, kutime registrita en vortaro, ekz. domo, legi. Ankau lau I. Szerdahelyi leksemo estas vorto, unu shtupo en la hierarhhia skalo de lingvaj signoj: morfemo, leksemo, sintagmo, frazo. Lau la franca maniero estas vortelemento nomata monemo, gramatika monemo estas morfemo, leksika monemo estas leksemo kaj vortoj estas leksioj.”

    La difino en PIV2005 do bezonas almenau kompletigon. La uzo che Szerdahelyi certe ne estas ignorebla. Shajnas, ke la difino en PIV2005 lauas la Francan uzon, sed tiam notindas, ke en PIV2005 “morfemo” nun havas difinon, kiu ne kongruas kun tiu Franca uzo, kiun Werner priskribis.

  • “k.t.p., ktp”. Mll de ‘kaj tiel plu’, ofte prononcata «kotopo».

    La efektiva elparolo estas «ko to po», trivorte kaj plej ofte kun emfazo je la fina “po”.

  • “konsider/i” [...] 3 Rigardi 6: mi konsideras lin kiel amikon; shi konsideradis tiun chi ringon kiel ringon de fianchigho [...]

    Mankas ekzemplo de tia “konsideri” uzata kun perverba priskribo (sen “kiel” kaj sen N-finajho), ekz. “mi konsideras lin amiko”. Tia uzo estas tre ofta, kaj tre kutima. Che “rigardi” 6 aperas unu tia ekzemplo (post multaj kun “kiel” kaj N-finajho), sed al mi shajnas, ke “rigardi” oni plej ofte uzas kun “kiel”, dum “konsideri” estas uzata plejparte sen “kiel”.

  • “medial/o”. En kelkaj lingvoj (ekz. la helena), verba vocho, kiu prezentas la agon au ties konsekvencojn kiel koncernantajn esence la subjekton.

    Konvenus mencii, ke en Esperanto iuj uzoj de IGH-verboj ofte estas klasataj kiel medialo.

  • “murd/i” (tr) Dole mortigi homon [...]

    “dol/o”. Volo direktita al plenumo de delikta ago, precipe en kriminala kaj civila juro [...]

    “delikt/o”. Kontraulegha puninda ago. [...]

    La difino de “murd/i” uzas multe la tro malfacilan vorton “dole”, kiun nur malmultaj konas. Se oni sukcesas kompreni la ne facilan difinon de “dol/o”, kaj alvenas al “delikt/o”, montrighas, ke temas pri “Vole kaj kontrauleghe mortigi homon”. Tio estus pli tauga kiel difino en PIV2005. Oni povas kompari kun la simpla difino de “shtel/i”: “Kontrauleghe forpreni al si posedajhon de alia persono.”

Oriente/Okcidente

  • “orient/o” [...] “Orient/o” 1 La landoj, kushantaj oriente de Europo [...] la Proksima Oriento (inter Mediteraneo kaj la Arabia maro); la Ekstrema Oriento (Chinio kaj Japanio). 2 La orienta parto de Sud-Europo. [...] “Proksim-Oriento”. Malnova nomo, kiu montris la landojn, kiuj apudas Mediteraneon, eventuale ech la Maron Rughan Maron kaj la Persan Golfon.

    Unue frapas, ke aperas kaj “Proksima Oriento”, kaj “Proksim-Oriento”, kun diverse vortigitaj difinoj. Shajnas tamen, ke oni celas la saman aferon. PIV2005 diras, ke “Proksim-Oriento” estas “malnova nomo”, sed tamen PIV2005 mem uzadas tiun esprimon en diversaj difinoj kaj klarigoj (ekz. che “latin/o”, “turk/o” kaj “arab/o”). Ankau “Ekstrema Oriento” aperas (ekz. che “mahajan/o”). Shajnas tamen foresti la esprimo “Mez-Oriento”. Tio estas eble felicha, char la esprimo “Mez-Oriento” havas en diversaj lingvoj tre varian kaj malstabilan signifon. En la Angla, kaj ankau en iuj aliaj lingvoj, “Mez-Oriento” nuntempe egalas al la “Proksim-Oriento” de PIV2005 (antaue ghi estis multe pli orienta). Pro la malklareco de tiuj esprimoj, kaj precipe pro tio, ke ili montras multe tro Europocentran perspektivon, estus preferinde se PIV2005 anstataue uzus pli klarajn geografie neutrajn esprimojn, kiel “okcidenta Azio”, “suda Azio”, “sudorienta Azio”, “orienta Azio”, “norda Afriko” k.t.p. La dua signifo de “Oriento” shajnas iom tro malvasta. Mi pensas, ke tiaj esprimoj povas je bezono montri chiun ajn orientan parton de chiu ajn lando, kontinento, regiono k.t.p. Krome rimarkindas, ke “Arabia maro” estas che “arab/o” nomata “Araba Maro”. Fine oni povas legi che “Okcident/o” (majuskle), ke tio estas “Europo kiel kontrastanta kun Azio” au “La okcidenta parto de Europo”. Mi pensas, ke nuntempe “Okcidento” ofte inkluzivas multe pli ol Europon, ekz. Amerikon (almenau Nord-Amerikon), kaj ghenerale “Okcidento” certe povas esti uzata pri la okcidenta parto de chiu ajn lando, kontinento, regiono k.t.p.

  • “chador/o”. Virina vualo, uzata en Irano.

    Lau mia scio virinoj uzas (au uzis) chadorojn ankau en aliaj landoj, ekz. en Afganujo.

  • “mu/o”. En Chinio ch. 1/15 hektaro.

    Tio estas strange vortumita difino. Pli bone: “China mezurunuo por kampoj, egala al ch. 1/15 hektaro.”

  • “mula/o”. En hinda kaj turka landoj, piulo, kiu dedichis sin al la studado de Islamo.

    Kion signifas “hinda kaj turka landoj”? Chu Hindujo kaj Turkujo? (Pro la ununombra formo de “hinda” kaj “turka” ne povas esti pli ol du landoj.) Efektive mulaoj abundas i.a. en Irano, kiu estas nek Hinda, nek Turka lando. Pli bone: “Titolo de Islamaj kleruloj, instruistoj kaj teologoj, precipe en shijaismaj landoj.”

  • “Masachusec/o”. Unu el la shtatoj de Usono (Bostono).

    Tiu kompatinda shtato nomighis en la malnova PIV “Masashuseco”, kaj estis tiam alfabete lokita kvazau ghi estus “Masachuseco” (inter “mas/o” kaj “masagho”). Nun en NPIV ghi rebaptighis “Masachuseco”, sed estas lokita kvazau ghi estus “Masashuseco” (inter “masakr/i” kaj “maser/o”). Mislokita estas ankau “manjhu/o” - lokita kvazau ghi estus “manghu/o” (Japana vaporumita bulko), kaj efektive tia estis ghia formo en la manuskripto de la revizianto pri kuirarto. Do eble temas ne pri mislokado, sed pri preseraro anstatau “manghu/o”.

  • “Marianaj Insul/oj”. Insularo en suda Pacifiko, oriente de Filipinoj; autonoma shtato, asociita kun Usono (Garapano).

    Tiu insularo nun efektive nomighas “Nord-Marianaj Insuloj” (au “Nord-Marianoj” - analoge al “Salomonoj”), en la Angla “Northern Mariana Islands”, kaj kiel “chefurbo” kalkulighas (lau miaj informoj) la insulo “Saipano” (“Saipan”). Krome la Marianaj insuloj situas ne en la suda, sed en la okcidenta Pacifiko.

  • “kroat/o” [...] kroatserba, serb(o)kroata lingvo [...]

    Nuntempe, pro la politika evoluo, oni oficiale disigis la lingvon Kroat-Serban/Serbo-Kroatan en tri apartajn lingvojn Kroata, Serba kaj Bosnia, chiu kun sia aparta normo. Sendube tiuj tri lingvoj estas inter si treege similaj, kaj multaj opinias, ke plu temas pri unu sama lingvo, sed PIV2005 tamen devus doni ankau la lingvonomojn “Kroata”, “Serba” kaj “Bosnia”. Nun nek che “serb/o”, nek che “Bosni/o”, estas ia ajn mencio de lingvoj. Krome multaj preferas paroli pri “bosnoj” (= “Bosnianoj”), “bosna lingvo” kaj “Bosnujo/Bosnio”.

  • “oer/o”. Monero, centono de la skandinava krono. [...].

    Tio sonas kvazau ekzistus nur unu Skandinava krono, sed efektive ekzistas ja almenau du (depende de tio, kiel oni difinas Skandinavujon).

  • La monunuo “euro” kaj ghia centono “cendo” aperas bonorde en PIV2005, sed mankas la kunmetajho “eurocendo”. Che “euro” tekstas (almenau en la eldono de 2005) “simb.: .” kun nura malplenajho, kie devus aperi la efektiva eurosimbolo (€).

Diverse

Historio de shanghoj kaj kompletigoj