Roko kaj Popo

Tonoj kaj akordoj

Nomoj de tonoj

La Plena Ilustrita Vortaro kaj la Esperanta Bildvortaro parolas pri du sistemoj de tononomoj: “la Angla-Germana” kaj la “Itala-Hispana-k.t.p.-a”. Esperanto tamen havu prefere unu solan sistemon. La alfabeta sistemo (Angla-Germana) estas la pli facile lernebla, kaj estas tial rekomendinda:

A, B, C, D, E, F, G (a, bo, co, do, e, fo, go)

Eblas fari kunmetajhojn el la tononomoj:

A-oj, B-oj (booj), C-a (coa), G-akordo (goakordo) k.t.p.

La elparola vokalo “o” ne forfalas, char ghi ne estas O-finajho, sed nura helpvokalo.

Aldone oni uzu la vortojn “diesa” kaj “bemola”:

A diesa, A bemola, C diesa, C bemola k.t.p.

Ekzistas ankau la simboloj “dudieso”, “dubemolo” kaj “naturigilo”.

Vidu chi-poste sub nomoj de akordoj mallongigojn de la tononomoj.

La nelogikan nomon H por la tono B oni nepre evitu.

La do-re-mi-sistemo (solfegho) estu uzata nur en trejnado de kantvochoj k.s. Esperanto havu unu sistemon por nomi tonojn, kiel plej multaj aliaj lingvoj.

Nomoj de gamoj

La chefaj gamoj estas la majhora kaj la minoraj gamoj, sed ekzistas ankau kvintona, plenduta k.a. gamoj. Krome oni uzas ankau diversajn modalojn.

Nomoj de intervaloj

Por la intervaloj ekzistas du serioj de nomoj. La rekomendinda serio egalas al la ordinaraj nombraj vortetoj plus la “sufikso” T:

unuto, duto, trito, kvarto, kvinto, sesto, septo, okto, nauto, dekto k.t.p.

(= primo, sekundo, tercio, kvarto, kvinto, seksto, septimo, oktavo, nauno, decimo ...)

Aldonighas la vortoj majhora, minora, ega kaj eta, ekz.:

  • C - D bemola = minora duto (duonduto)
  • C - D = majhora duto (plenduto)
  • C - E bemola = minora trito
  • C - E = majhora trito
  • C - F diesa = ega kvarto
  • C - G bemola = eta kvinto
  • C - G diesa = ega kvinto
  • C - A bemola = minora sesto
  • C - A = majhora sesto
  • C - B bemola = minora septo
  • C - B = majhora septo

Nomoj de akordoj

Akordojn oni povas nomi per la nomo de la baza tono kaj diversaj aldonaj vortoj kiel “majhora”, “minora”, “ega”, “eta” k.t.p. Tiaj plenaj nomoj povas tamen iafoje esti tro longaj, ekz. kiam bando sin ekzercas, kaj oni bezonaz rapide nomi la diversajn akordojn de muzikpeco. Tial mi ellaboris simplan sistemon de mallongigoj, kiu uzas la du unuajn literojn de kelkaj vortoj:

  • majhora = ma
  • minora = mi
  • diesa = di
  • bemola = be

Por la intervaloj sufichas en mallongigoj la simplaj senfinajhaj nombrovortoj.

Ekzemploj de akordonomoj:

  • C, E, G = C (majhora) - normale temas pri majhoro se ne estas alie montrite = C (ma)
  • C, E bemola, G = C minora = C mi
  • C diesa, E diesa, G diesa = C diesa (majhora) = C di (ma)
  • D bemola, F, A bemola, C bemola = D bemola kun septo, D bemola septa - se ne estas alie montrite, temas chiam pri minora septo = D be sep
  • A, C diesa, E, G diesa = A kun majhora septo, A majhorsepta = A ma sep
  • F, A, C, D = F kun sesto, F sesta = F ses
  • C, E, G diesa = C kun ega kvinto = C eg(kvint)a
  • E, G, B bemola = E minora kun eta kvinto, E minora etkvinta = E mi eta
  • A, C diesa, E, G, B = A nauta = A nau
  • A, C diesa, E, G, B, D = A dekunuta = A dek unu
  • C, E, G bemola, B bemola = C septa kun eta kvinto, C septa etkvinta = C sep eta
  • C, E, G, B bemola, A = C septa kaj dektrita = C sep dek tri
  • C, E, G, B bemola, D diesa = C (septa kaj) nauta - se estas nauto estas normale ankau septo = C (sep) nau
  • C, E, G, D diesa = C nauta (sen septo) = C nau (sen sep)

Anstatau la vorto “ega” kaj “eta” oni ankau povas uzi “plus” kaj “minus”.

La nomojn de la chi-antauaj akordoj oni ankau povas skribi jene (simile al ofta internacia sistemo):

C, Cm, C#, Db7, AM7, F6, C+(5), E-, A9, A11, C7-(5) ...

Ankau la tonojn mem oni ofte povas oportune nomi simple:

co di = C#, bo be = Bb, a di = A#, k.t.p.

Taktoj

Taktojn oni strikte nomu “kvar-kvarona takto” (4/4); “tri-kvarona takto” (3/4); “ses-okona takto” (6/8), k.t.p., sed normale sufichas “kvar-kvar-takto”, “tri-kvar-takto” k.t.p., au ech plej simple “kvar-takto”, “ses-takto”, “sep-takto” k.t.p.

“Oloj”

Lau “triolo” (“trioleto” en PIV) kreighis la vortoj “duolo”, “kvarolo”, “kvinolo” k.t.p. (Oni povas diri, ke tiuj vortoj enhavas la specialan sufikson OL, sed oni ankau povas ilin rigardi kiel sensufiksajn radikvortojn.)