PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / Lokaj rolvortetoj /

12.3.4.3. Che

Che montras pozicion tre proksiman. La signifo de che tre varias lau la kunteksto. Ofte che montras simple lokon ghenerale sen precizigo de la pozicio.

Estas ofta miskompreno, ke che nepre montras tushecon. Fakte che nur montras proksimegecon. La diferenco disde apud estas, ke che estas pli proksima, kaj ke apud normale montras flankan pozicion (dekstre au maldekstre). En frazoj kun che ofte temas efektive pri intertusha proksimeco, sed tion ne montras che, sed la kunteksto:

Tempo «

Che povas ankau montri proksimegecon tempan:

  • Che la komenco de la tagigho la arbaro aperis bele kovrita de prujno.[FA3.32] = Kiam komencis tagighi...

  • Che la efektiva najtingalo oni neniam povas antaukalkuli, kio venos, sed che la artefarita birdo chio estas difinita.[FA2.29] = Kiam la efektiva najtingalo kantas... kiam la artefarita birdo kantas...

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitighas ofte che la plej malgranda bagatelo.[FE.41] = ...kiam okazas la plej malgranda bagatelo.

  • Che chiu vorto, kiun vi diros, el via busho eliros au floro au multekosta shtono.[FE.15] = Samtempe kiel chiu vorto...

  • Che chiuj viaj krimoj vi estas ankorau sanktulo en komparo kun la patromortiginto.[Rt.131] Chi tie estas ankau ideo de kontrasto. Oni ankau povus uzi malgrau.

Por montri horon oni tamen ne uzas che, sed chiam je.

Che + direktaj rolmontriloj «

Estus tute logike uzi de che, al che, kaj che + N-finajhon, por montri movighon de au al pozicio proksima. Normale tamen simpla de, al au N-finajho per si mem sufichas. Efektive che nur montras, ke temas pri loko proksima, kaj do apenau aldonus ion gravan al la signifo:

  • Shi levighis meze de la nokto kaj prenis mian filon de che mi.[Rgh1.3] = ...de pozicio che mi. Simpla de mi sufichus.

  • Shi prenis mian filon al che si. = ...al pozicio che si. Sufichus al si.

  • Movu la shrankon che la muron. Sufichus al la muro.

  • Shi transloghighis che sian fratinon. Sufichus al sia fratino.

Zamenhof neniam uzis che + N-finajhon, sed preferis al (sen che) por esprimi movighon al la proksimo de io. Tial multaj rigardas uzon de che + N-finajho kiel eraron. Estas tamen klare, ke che + N-finajho neniel estas mallogika au kontraugramatika, same kiel de che (ja uzita de Zamenhof). Estas ankau klare, ke simpla al plene sufichas. La tuta afero shajnas bagatela. Chiu agu lauplache.