PMEG

Skribo kaj elparolo / Skribo /

1.2. Helposignoj

Krom literoj oni uzas ankau helposignojn. Ne ekzistas devigaj reguloj pri ilia uzado en Esperanto. Tial ili estos chi tie nur suprajhe klarigitaj.

Ne-elparolataj helposignoj «

  Spaceto estas uzata inter vortoj. Spacetoj normale ne respondas al pauzoj en la parolo, sed montras lokojn, kie oni povus pauzi, se oni volus. Ne metu spacetojn antau punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo.
. Punkto estas uzata por montri la finon de cheffrazo. Oni uzas punktojn ankau en mallongigoj, ekz. k.t.p. = “kaj tiel plu” (sed ktp estas same bona). Ne uzu punkton antau decimaloj en nombroj, sed komon. Aliflanke oni ja povas uzi punktojn por klareco en altaj nombroj, ekz.: 10.000.000.000 (= dek miliardoj). Legu pli pri matematikaj esprimoj.
? Demandosigno estas uzata post demandaj cheffrazoj anstatau punkto. Ne uzu demandosignon post demanda subfrazo. Oni ne metas demandosignon komence de frazo (male al la Hispana lingvo).
! Krisigno estas uzata post ordonaj frazoj kaj emfazaj frazoj anstatau punkto. Oni ne metas krisignon komence de frazo (male al la Hispana lingvo).
, Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom pauzi, ekz. antau subfrazo, kaj anstatau la vortoj kaj kaj au en elnombrado de pluraj aferoj. Komo estas iafoje uzata anstatau punkto inter cheffrazoj, kiuj iel kunapartenas. Komo estas ankau uzata antau decimaloj en nombroj: 3,14 (= tri komo unu kvar). Legu pli pri matematikaj esprimoj.
: Dupunkto signifas: “jen komencighas detala montro de tio, pri kio oni antaue parolis”. Dupunkto estas uzata antau rektaj citajhoj, antau elnombradoj, kaj kelkfoje antau klarigaj subfrazoj.
; Punktokomo estas iafoje uzata anstatau punkto inter cheffrazoj, kiuj iel kunapartenas; iafoje anstatau komo en elnombradoj, kie la elnombrataj aferoj ne estas unuopaj vortoj, sed plurvortajhoj.
... Tripunkto estas uzata anstatau punkto post nefinitaj frazoj, au kie io estas ellasita, au kie oni deziras iom longan pauzon.
- Dividostreko estas iafoje uzata inter la partoj de kun-metita vorto por faciligi la vorto-komprenon, kaj por tranchi vorton fine de linio. Oni ankau uzas dividostrekojn en iaj mallongigoj por montri, kie mankas literoj ene de vorto: d-ro (= doktoro), s-ro (= sinjoro). Iafoje oni uzas dividostrekojn por klareco en propranomaj radikoj, char la origina nomformo konsistas el pluraj vortoj: San Francisko San-Francisko (au Sanfrancisko), Sierra Leone Siera-Leono (au Sieraleono), San Marino San-Marino (au Sanmarino), La Paz La-Pazo (au Lapazo), Nova Scotia Nova-Skotio° (au Novaskotio). Tiaj Esperantaj formoj estu do rigardataj kiel nekunmetitaj en Esperanto malgrau la dividostrekoj. Skribo sen dividostreko estas same korekta, sed iafoje malpli klara. Legu ankau pri dividostrekoj en kunskriboj.
Haltostreko estas uzata — kiel memstara signo — anstatau komo por montri pauzon, anstatau krampo por montri parentezon, kaj antau nova repliko en dialogo. Haltostreko povas esti samforma kiel dividostreko, sed en preciza tipografio ghi estu pli longa. Inter haltostreko kaj apuda vorto estu spaceto.
( ) Krampoj estas uzataj antau kaj post parentezo (intermetita klarigo au komento). Oni parolas pri komenca krampo au ekkrampo, kaj ferma krampo au finkrampo. Alternativaj formoj estas krampoj rondaj (komento), rektaj [komento], angulaj <komento>, kaj kunigaj {komento}. Oni ne metu spacetojn inter krampoj kaj komento. Ne skribu do: ( komento ). Oni iafoje uzas anstataue haltostrekojn: — komento —. Tiam oni ja uzu spacetojn.
/ Suprenstreko estas uzata por dividi alternativojn/elekteblojn (anstatau la vorto au). Ekzistas ankau malsuprenstreko, \, kiu apenau estas uzata en ordinaraj tekstoj.
* Steleto au asterisko estas uzata post vorto au frazo por signali ion specialan, ekz. por atentigi pri piednoto. En PMEG steletoj antau kaj post vorto au frazo (*ekzemplo*) montras, ke la ekzemplo estas erara au tre malrekomendinda.
Apostrofo montras, ke parto de vorto estas forlasita. Legu detale pri la uzado de apostrofoj.
“ ” Citiloj estas uzataj antau kaj post citajho, au antau kaj post vorto, kiu ne estas uzata en sia vera signifo. Jen kelkaj alternativaj formoj: “citajho”, "citajho", „citajho”, «citajho», »citajho«, ‘citajho’. Oni ne metu spacetojn inter citiloj kaj citajho. Ne skribu do: “ citajho ”. (Normale oni ne elparolas citilojn, sed por aparte atentigi pri la cheesto de citiloj en teksto, kelkaj elparolas komencan citilon kiel cit, kaj finan citilon kiel malcit. Pli klare estas diri citajho — fino de citajho au simile.)

Streketoj «

En la frua tempo de Esperanto oni uzis diversaspektajn streketojn inter la partoj de kunmetitaj vortoj por helpi al komencantoj. Tio povas ankorau aperi en bazaj lernolibroj, sed en ordinaraj tekstoj oni ne plu uzas tiajn streketojn. Iafoje oni konfuzas tiujn streketojn kun apostrofoj. Ekzemploj de streketoj trovighas en la sekcio Gramatiko en la Fundamento.

Apudigho de helposignoj «

Tiaj chi helposignoj iafoje apudighas, ekz.: ). ”) ’. ’? kaj simile. Tio estas tute en ordo. Iafoje fina punkto de mallongigo renkontighas kun komo, krisigno au demandosigno: Kie vi loghas, laboras k.t.p.? Ankau tio estas bona. Sed kiam mallongiga punkto renkontighas kun frazofina punkto, oni normale forigas unu el la punktoj: Chi tie mi loghas, laboras k.t.p.

Elparolataj helposignoj «

1 2 3 4 5 6 7 8 9 0 Ciferoj (Hindaj-Arabaj ciferoj) estas simboloj por nombroj. Iafoje oni uzas anstataue Romajn ciferojn (I, II, III, IV, V...), sed la Romaj ciferoj ne estas tutmonde konataj, kaj estas evitindaj en Esperanto.
Ghis-streko estas simbolo por la vorto ghis normale kunlabore kun de: Majo–Augusto de Majo ghis Augusto. Ghis-streko estas (almenau en presitaj tekstoj) pli longa ol dividostreko, sed malpli longa ol haltostreko. Kutime oni ne uzas spacetojn antau kaj post ghis-streko.
+ Plus-signo estas simbolo por la vorto plus: 2 + 3 du plus tri.
Minus-signo estas simbolo por la vorto minus: 3 − 2 tri minus du. Minus-signo aspektas same kiel ghis-streko au haltostreko.
= Egalo-signo estas simbolo de egaleco: k.t.p. = kaj tiel plu k.t.p. egalas al kaj tiel plu. Legu pli pri matematikaj esprimoj.
& Kaj-signo estas simbolo por la vorto kaj. Ghi normale ne estas uzata en ordinaraj tekstoj, sed iafoje en nomoj k.s.: UEA & TEJO UEA kaj TEJO. Iafoje oni trovas la mallongigon k. (kun au sen punkto) por kaj.
§ Paragraf-signo estas simbolo por la vorto paragrafo: §10 paragrafo dek.
% Procento-signo au elcento-signo estas simbolo por la vorto procento(j)/elcento(j), kiu signifas “centono(j)”: 100% cent procentoj/elcentoj.

Ne-Esperantaj literoj «

Latinaj ne-Esperantaj literoj povas aperi, kiam oni uzas alilingvajn vortojn en Esperanta teksto, ekz. proprajn nomojn. Ili estas uzataj ankau kiel matematikaj kaj alispecaj simboloj. Jen la kvar plej gravaj ne-Esperantaj Latinaj literoj kun siaj Esperantaj nomoj:

Q q = kuo
W w = duobla vo, Ghermana vo, vavo
X x = ikso
Y y = ipsilono

Iuj provas uzi W kaj iafoje Y en Esperantaj vortoj. Tio estas eraro. Esperantaj vortoj povas enhavi nur la 28 Esperantajn literojn.

Kiam oni alfabete ordigas vortojn kun ne-Esperantaj Latinaj literoj, oni devas iel envicigi tiujn literojn en la Esperantan alfabetan ordon. La literojn q, w, x kaj y oni povas tiam envicigi lau iliaj kutimaj pozicioj en Latinalfabetaj lingvoj; literojn kun kromsignoj, ekz. á, è, ö, ç, k.s. oni povas meti kune kun la respondaj senkromsignaj literoj; ligajhojn kiel æ kaj œ oni povas trakti kiel la respondan duliterajhon; la Germanan literon ß (esceto) oni povas trakti kiel ghian kutiman anstatauajhon ss; kaj tiel plu. Lau tiuj gheneralaj ideoj (kiuj ne solvas chiujn problemojn) povas ekesti ekz. la jena vicordo: a à á â ã ä å æ (= ae), b, c ç, ch, d ð, e è é ê ë, f, g, gh, h, hh, i ì í î ï, j, jh, k, l, m, n ñ, o ò ó ô õ ö ø œ (= oe), p, q, r, s ß (= ss), sh, t þ (= th), u ù ú û ü, u, v, w, x, y ý ÿ, z.

Grekaj literoj estas uzataj en Esperanto nur kiel simboloj en matematiko.

Vortotranchado «

Kiam oni atingas la finon de skriblinio, oni povas je bezono tranchi la lastan vorton en du partojn. La unuan parton oni lasas fine de la linio. Post ghi oni metas dividostrekon. La duan parton oni metas komence de la sekva linio:

Shin kaptis neforpelebla, nevenk-
ebla revado. Neatenditaj, bril-
antaj perspektivoj kreighis antau 
shiaj okuloj, shi ne povis for-
shiri de ili sian rigardon, lac-
igitan de la mallumo.

Ne ekzistas devigaj reguloj pri vortotranchado en Esperanto. Oni simple tranchu tiel, ke la rezulto estas facile legebla kaj komprenebla. Multaj ekz. evitas tranchojn, kiuj disigas unu solan literon de vorto au vortoparto. Oni ekz. preferas tranchi “chef-urbo” anstatau “che-furbo” por ne forigi la solan literon F disde la prefikso CHEF, kaj ankau char ofte estas pli klare, se oni tranchas lau la efektivaj signifohavaj vortelementoj.