PMEG
28.3. Participoj kiel O-vortoj
Aktiva participo kun O-finajho montras la sencan subjekton de la ago au stato. Pasiva participo kun O-finajho montras la sencan objekton. Lau speciala regulo O-participo normale montras personon:
- skribanto = skribanta persono, persono kiu skribas
- skribinto = skribinta persono, persono kiu antaue skribis
- skribonto = skribonta persono, persono kiu poste skribos
- amato = amata persono, persono kiun iu amas
- amito = amita persono, persono kiun iu antaue amis
- amoto = amota persono, persono kiun iu poste amos
Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.[FE.22]
La fughintoj kolektighis sur la kampo. → La personoj, kiuj antaue fughis...
La jughotoj staris antau la jughisto. → La personoj, kiujn oni intencis jughi...
Oni ne aldonu la sufikson UL, char O-participoj per si mem montras ulojn. Ne diru: *skribantulo*. Tio estus same erare kiel *virulo* anstatau viro. Tamen iafoje vortoj kiel konatulo kaj instruitulo povas esti ghustaj, sed tiam tiuj vortoj havas tre specialan signifon.
Iafoje O-finajha participo montras nepersonan aferon, kiu plenumas funkcion:
- dividanto = persono kiu dividas, nombro kiu dividas (en matematiko)
- dividato = persono kiun oni dividas, nombro dividata (en matematiko)
Se temas ne pri persono, sed pri ajho, oni aldonu la sufikson AJH: skribitajho, legatajho, plenumitajho, plachantajho. Sed kiam cheestas AJH, la participa sufikso ofte estas superflua. Normale sufichas skribajho, legajho, plenumajho, plachajho.
Oni uzas iafoje estonto, estinto, pasinto kaj similajn vortojn, por tempoj (= “estonta tempo”, “estinta tempo”, “pasinta tempo”...) Sed normale oni uzu la sufikson EC en tiaj vortoj: estonteco, estinteco, pasinteco k.s.
Problemo pri O-finajhaj participoj «
La regulo, ke participo kun O-finajho montras la sencan subjekton au objekton de la ago, estas tute speciala regulo. Iafoje tio donas problemojn. El O-vorto, kiu montras personon, oni normale povas fari A-vorton, kiu signifas “rilata al la persono”. Tio ne eblas por O-vortaj participoj, char A-participoj havas aliajn signifojn:
- novulo → novula kurso = kurso por novuloj
- komencanto → komencanta kurso = *kurso por komencantoj*
En ghusta uzo komencanta kurso nepre signifas “kurso kiu komencas (ion)”. Por esprimi “kurso por komencantoj” oni devas diri ghuste kurso por komencantoj (au eventuale porkomencanta kurso).
- sekretario → sekretaria demando = demando de sekretario
- prezidanto → prezidanta demando = *demando de prezidanto*
Sed prezidanta demando vere signifas “demando, kiu prezidas”, kvankam tio estas plene absurda signifo.
Rilata problemo aperas iafoje kun priskribo de participo. Se oni shanghas la finajhojn, oni povas shangi ankau la signifon de la priskribo:
maljuste kondamnita → maljusta kondamnito. La signifo shanghighis. Unue la kondamno estas maljusta. Poste la kondamnita persono estas maljusta. Se MALJUST ankorau priskribu la kondamnon, oni devas diri ekz. maljuste kondamnita persono.
multe amanta → multaj amantoj. Unue la amo estas multa. Poste la personoj kiuj amas estas multaj. Se MULT ankorau priskribu la amon, oni diru ekz. multamantoj.
malproksime loghanta → malproksima loghanto. Unue iu loghas malproksime. Poste temas pri malproksima persono, kiu loghas ie. Se MALPROKSIM ankorau priskribu la loghadon, oni teorie povas diri ekz. malproksimloghanto, sed prefere oni diru malproksime loghanta persono au persono, kiu loghas malproksime.
Iafoje oni vidas provojn elturnighi per strange uzataj E-finajhoj: *multe amantoj*, *malproksime loghanto*. La ideo estas, ke la E-vorto priskribu nur la agan parton de la O-vorto. Tio estas neakceptebla. Se priskribo rilatu al nur parto de vorto, ghi devas mem farighi parto de tiu vorto: multamantoj, malproksimloghanto. La malghusta uzo bazighas sur miskompreno. Oni pensis, ke E-vortoj priskribas agojn, dum A-vortoj priskribas ajhojn. La vera regulo estas, ke E-vortoj priskribas verbojn, dum A-vortoj priskribas O-vortojn. O-vorto povas esti aga, sed ghi tamen ne estas verbo.
Esperanto «
La vorto Esperanto (kun majusklo) origine estis participo kun la signifo “esperanta persono”, sed ghi estas nun nomo de lingvo, kaj ne estas plu rigardata kiel participo. Oni do povas fari la A-vorton Esperanta = “rilata al la lingvo”. La vorto esperanto (kun minusklo) estas tamen ankorau participo, kaj ghi plu signifas “esperanta persono”.
