PMEG

Gramatiko / Difiniloj / Difina artikolo — la /

9.1.6. La che propraj nomoj

Che propraj nomoj la uzado de la estas bedaurinde iom komplika, kaj ne tute klare fiksita.

Oni faras distingon inter normalaj propraj nomoj, che kiuj oni normale ne uzas la, kaj ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj, che kiuj oni normale ja uzas la. (En multaj lernolibroj oni trovas la trosimpligitan regulon: “antau propraj nomoj oni ne uzas la”. Tiu simpligo ne estas prava.)

Ankau aliaj difiniloj povas uzighi che propraj nomoj.

Normalaj propraj nomoj «

Normalaj propraj nomoj estas vortoj kaj esprimoj, kiuj estas per si mem propraj nomoj. Pri tio decidas la chefvorto de la nomo. Ekz. Norda Ameriko estas normala propra nomo, char la chefvorto Ameriko chiam estas propra nomo per si mem.

Normalaj propraj nomoj ne bezonas la, char ili chiam nomas ion, kion oni supozas konata de la alparolato. Teorie ili nomas unikajhojn. Multaj propraj nomoj tamen ne estas vere unikaj, sed efektive nomas plurajn individuojn, sed kiam oni uzas propran nomon, oni normale pensas pri unu certa individuo, kaj supozas, ke la auskultanto komprenos, pri kiu temas. Normale estus eraro aldoni la al tiaj nomoj:

  • Morgau mi veturos Parizon.[FE.28] Parizo estas propra nomo de la chefurbo de Francujo. Ghi chiam nomas unikan difinitan urbon, kaj ne havu la.

  • Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.[FE.9] Aleksandro estas propra nomo de knabo. Uzante ghin oni chiam celas certan difinitan knabon, kiun la alparolato konas. Oni ne uzu la. Efektive ja ekzistas multaj Aleksandroj, sed kiam oni uzas tian nomon, oni chiam celas unu certan el ili, kiun la auskultanto konas.

  • Zamenhof kreis Esperanton. Zamenhof estas chiam propra nomo. Ghi ne havu la. Esperanto estis unue kashnomo de Zamenhof. Nun ghi estas propra nomo de lia lingvo. La vorto esperanto estas ordinara vorto (= “persono, kiu esperas”), sed la lingvonomo estas rigardata kiel tute alia vorto.

Chiuj landonomoj estas traktataj kiel normalaj propraj nomoj. Ili do ne havu la:

  • La rusoj loghas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.[FE.40]

Fremdlingvaj propraj nomoj estas traktataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la). Ankau citajhaj nomoj (de libroj k.s.) estas ordinare tiel traktataj.

Nomo kun rekta priskribo «

Iafoje normala propra nomo havas A-vorton kiel rektan priskribon. Se tiu A-vorto ne estas mem parto de la propra nomo, oni normale ja uzas la, kvazau temus pri ordinara O-vorto. Tion oni faras precipe, kiam temas pri elekto (reala au shajna) inter pluraj aferoj kun la sama nomo:

  • Duoble montrighis la bildo de Venero, de la surtera Venero.[FA1.138] Venero estas propra nomo de diino. Unue Venero aperas sen la, lau la bazaj reguloj por normalaj propraj nomoj. Poste cheestas la rekta priskribo surtera, kaj oni devas uzi la por montri difinitecon. Temas kvazau pri du malsamaj Veneroj, la chiela Venero kaj la surtera Venero.

  • La malgranda Janjo per larghe malfermitaj okuloj rigardis la murojn.[M.6]

  • Chiuj konas Londonon, la chefurbon de Britio, sed ne chiuj konas la aliajn Londonojn en Usono kaj Kanado. Londono ne havas la, char ghi estas klare difinita per si mem. La esprimo aliaj Londonoj tamen havas la priskribon aliaj. Oni do devas uzi la, char oni parolas pri chiuj aliaj Londonoj.

  • Multaj vizitis Londonon, la chefurbon de Britio, sed mi vizitis ankau aliajn Londonojn. Ankau chi tie Londono havas priskribon, sed oni ne uzu la, char ne temas pri chiuj aliaj Londonoj, kaj la auskultanto ankau ne povas scii, precize pri kiuj Londonoj temas.

  • Tio chi estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo.[LR.119] Chi tie mankas la, char bona Esperanto ne estas uzata por identigi certan lingvon, sed por paroli pri speco de lingvajho.

Se temas ne pri elekto inter pluraj kun la sama nomo, sed pri parto de la koncerna afero, tiam oni normale ne uzas la, kvankam cheestas A-vorta priskribo:

  • Eshvajlero situas en meza Rejnlando en Germanujo en meza Europo. Ne temas pri pluraj Rejnlandoj au pluraj Europoj, sed pri la meza parto de Rejnlando kaj la meza parto de Europo.

  • En orienta Azio multaj landoj evoluas tre rapide. = En la orienta parto de Azio...

Se rekta priskribo de normala propra nomo ne estas A-vorto, sed alispeca priskribo, tiam oni normale ne uzas la. Nur se tia priskribo servas emfaze por fari distingon inter pluraj individuoj kun la sama nomo, oni povas uzi la por tion klare montri:

  • Tio estis Kristino el la erikejo.[FA3.94] El la erikejo estas rekta priskribo de la nomo Kristino, sed ghi ne estas A-vorto.

  • Mi ekskribos pri chio al Trjapichkin en Peterburgo.[Rz.66]

  • Pasintjare mi vizitis Berlinon, sed ne la Berlinon de Germanio. Mi vizitis unu el la multaj Berlinoj en Usono. Chi tie temas klare pri distingo inter pluraj urboj kun la sama nomo, kaj la estas bezonata.

  • Mi daure revas promeni tra la Parizo de 1900. La parolanto pensas pri la tiama Parizo kvazau alia urbo ol la nuna Parizo.

Se A-vorta priskribo mem estas parto de la propra nomo, oni normale ne uzas la:

  • Norda Ameriko konsistas el du landoj, Usono kaj Kanado. La kontinento nomighas Norda Ameriko (au Nord-Ameriko). La A-vorto estas parto de la nomo.

  • Sankta Petro. Sankta Johano. En tiaj chi nomoj de sanktuloj la priskribo Sankta estas kiel parto de la nomo, tial la ne estas uzata. Che Zamenhof oni tamen trovas tiajn nomojn ankau kun la. Kiam sanktula nomo aperas kun la, povas esti, ke fakte temas pri festotago, preghejo au simila afero, kiu estas nomita lau tiu sanktulo: la Sankta Bartolomeo[Rn.24] = “la preghejo de Sankta Bartolomeo”.

Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj «

Antau ordinaraj vortoj, kiuj farighis propraj nomoj, oni normale ja uzas la, char la vortoj ne per si mem montras unikajhojn:

  • Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn.[Ij.9] Estas tri propraj nomoj de stelaroj. Chiuj tri estas egale unikaj. La du lastaj nomoj estas normalaj propraj nomoj, kaj ne havu la. La unua nomo tamen konsistas el ordinaraj vortoj, kaj bezonas la.

  • Kaj tiam la Nokto diris: “Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda infano.”[FA3.2] La nokto kaj la morto rolas en fabelo kiel personoj kun propraj nomoj (tion montras la majuskla skribo), sed nokto kaj morto estas ordinaraj O-vortoj, kaj tial bezonas la.

  • En unu el la domoj de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Regha Bazaro, estis iam granda gastokunveno.[FA1.72] Estas du propraj nomoj, kiuj konsistas el ordinaraj vortoj. Ili havas la. La tria nomo, Kopenhago, estas normala propra nomo. Ghi ne havas la.

  • Dio kondukis la popolon chirkauire [...] al la Rugha Maro.[Er.13] La marnomo konsistas el ordinaraj vortoj.

  • La plej suda parto de la Afrika kontinento estas la Bonespera Kabo.

Okazas tamen, ke oni forlasas la che tiaj chi nomoj, precipe kiam temas pri tre konataj nomoj. La uzado ne estas tute unueca:

Multe-nombraj nomoj «

Propraj nomoj, kiuj havas jam en sia baza formo J-finajhon, ofte kondutas kiel ordinaraj O-vortoj (kun la), ankau kiam fakte temas pri normala propra nomo: la Alpoj (montaro en Europo), (la) Andoj (montaro en Sud-Ameriko), (la) Filipinoj (insulara shtato en Azio). La vorto alpo (= “alta monto kun pashtejoj”) estas ordinara O-vorto. Tial la Alpoj estas tute normala: La Alpoj shajnis al li kvazau la kunmetitaj flugiloj de la tero.[FA3.64] La vorto Andoj estas tamen chiam propra nomo, sed pro la J-finajho oni iel sentas, ke chiu unuopa monto devus esti “ando”. Tial oni emas uzi la, kio estas akceptebla, kvankam la vorto *ando* ne ekzistas. Same estas pri la Filipinoj, kie la J-finajho kreas la impreson, ke chiu insulo estas “filipino”, sed tia vorto ne ekzistas.

Propraj nomoj kiel priskriboj «

Kiam propra nomo aperas kiel postmetita identiga priskribo de ordinara O-vorto, kaj la tuta frazparto estas lausence difinita kaj konata, tiam oni devas uzi la, char la chefvorto de la tuta frazparto estas ordinara ne-propranoma O-vorto:

  • la rivero Nilo
  • la fama autoro Shekspiro
  • la strato Graniczna[M.4]
  • la monato Majo[FA3.18]

Sed se oni volas diri, ke estas unu el pluraj kun tiu nomo, kaj se la auskultanto ne scias, pri kiu el ili temas, tiam oni ne uzu la:

  • Mi vojaghis kune kun amiko Johano. = ...kun amiko, kiun vi ne konas, sed kiu nomighas Johano. Ekzistas pli ol unu amiko kun tiu nomo. Praktike oni sufiche malofte chi tiel uzas propranoman priskribon che O-vorto sen la. Pli ofte oni diras ekz. ...kun amiko, kiu nomighas Johano, char tio estas pli klara.

Tia propranoma priskribo povas ankau havi la formon de A-vorto:

  • la Mediteranea maro = la maro, kiu nomighas Mediteraneo = la maro Mediteraneo = Mediteraneo. La longa esprimo la Mediteranea maro estas do tute samsignifa kiel simpla Mediteraneo. La longa esprimo povas esti utila, ekz. kiam oni volas aparte atentigi, ke Mediteraneo estas maro.

  • la Atlantika oceano = la oceano Atlantiko = Atlantiko

Titoloj «

Vortoj kiel sinjor(in)o, fraul(in)o, doktoro, profesoro k.t.p. estas ofte uzataj antau propra nomo. Tian antauesprimon oni nomas titolo, se ghi estas kvazau parto de la propra nomo. Antau titolo oni ne uzas la:

  • Li fianchighis kun fraulino Berto.[FE.39] Ne *...la fraulino Berto.*

  • Doktoro Zamenhof kreis Esperanton. Ne *La doktoro Zamenhof...*

  • Sinjorino Zminska hierau multe parolis al mi pri vi.[M.41]

  • Sekve barono Brambeus estas vi?[Rz.46]

Lau la ordinaraj reguloj oni devus ja uzi artikolon antau titolo, char la chefvorto (la titolo) estas ordinara O-vorto, sed titoloj sekvas apartan regulon.

Char titolo estas kvazau parto de la propra nomo, oni povas ghin skribi kun komenca majusklo: El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moshto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moshto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moshto, Sinjoro D.[FE.42] Majuskla skribo estas tamen malofta en la praktiko.

Tia chi antauesprimo tamen ne nepre estas titolo, ech se ghi aperas antau propra nomo: La doktoredzino A. vizitis hodiau la gedoktorojn P.[FE.36] La esprimoj doktoredzino kaj gedoktoroj povas alifoje esti veraj titoloj, sed chi tie ili servas por informi, kiaj estas la homoj, kies nomoj estas mallongigitaj al A. kaj P. Nur se la parolanto sentas la tuton kvazau propran nomon, temas pri titolo.

Se titoleca antauesprimo havas rektan priskribon, ekz. A-vorton, tiam ghi ne plu estas titolo (krom se la A-vorto mem estas parto de la titolo, kio estas tre malofta): Li fianchighis kun la juna fraulino Berto. La genia doktoro Zamenhof kreis Esperanton.

Pruntitaj artikoloj «

Iuj normalaj propraj nomoj havas en iuj naciaj lingvoj difinan artikolon, kiu estas kvazau parto de la nomo. En Esperanto tiaj nomoj ne havu artikolon. Ekz. Hago (urbo en Nederlando) neniam havas artikolon en Esperanto, kvankam en pluraj lingvoj ghi havas artikolon, kiu estas firma parto de la nomo (ekz. Den Haag, La Haye, The Hague, l’Aia). Same oni uzas Havro sen artikolo, kvankam en la Franca estas chiam Le Havre kun artikolo. Arabaj propraj nomoj ofte havas difinan artikolon en la Araba, sed en Esperanto ili ne havu artikolon: Kairo, Riado, Kuvajto k.t.p. Sed iafoje oni tamen vidas tiajn artikolojn ankau en Esperanto: la Himalajo[FA1.121], la Atlantiko, la Mediteraneo (normale sen artikoloj). Tio estas nekorekta, sed iafoje tolerebla. Propraj nomoj ofte rifuzas tute plene Esperantighi.

Che iuj chi tiaj nomoj origina artikolo farighis parto de la Esperanta radiko: La-Pazo (au Lapazo), La-Plato (au Laplato), El-Salvadoro (au Elsalvadoro, Salvadoro), Los-Angheleso (au Losangheleso), Alghero. (“La”, “el” kaj “los” estas Hispanaj artikoloj. “Al” estas Araba artikolo.)

Nomoj de tempodividoj «

Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano, Brumero k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Ili do normale ne havas la, tute lau la bazaj reguloj por tiaj nomoj (kaj estas skribataj kun komenca majusklo):

  • Georgo Vashington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.[FE.12] Februaro estas difinita konata afero. Se ghi ne estus normala propra nomo, ghi nepre havus la.

Nomoj de festoj (Kristnasko, Pasko, Pentekosto, Ashuro° k.a.) estas plej ofte traktataj kiel normalaj propraj nomoj sen la, kvankam iuj (ekz. Kristnasko) fakte estas ordinaraj O-vortoj. La uzado tamen varias:

  • Al Kristnasko venis letero de shia patro.[FA3.58] = Al la tiujara Kristnasko...

  • Post Ashuro° li veturos al Teherano. = Post la chi-jara Ashuro...

  • Chi tio estas la legho pri la Pasko.[Er.12]

Semajntagoj (lundo, mardo, merkredo, jhaudo, vendredo, sabato, dimancho) ne estas propraj nomoj, sed ofte ili estas uzataj propranomece sen la, kvankam difinitaj kaj konataj:

  • Dum la tuta semajno shi estis malgaja kaj ploris multe da varmegaj larmoj; sed kiam venis la dimancho, shi diris: “Vere, nun mi sufiche suferis kaj luktis!”[FA2.101]

  • Hodiau estas sabato, kaj morgau estos dimancho.[FE.20] Oni ne uzas la, char sabato kaj dimancho chi tie nur informas pri la speco de tago. Ne temas pri propraj nomoj.

  • Mi intencas veni Bulonjon jhaudon.[L1.173] Difinita konata jhaudo prezentata propranomece sen la.

  • Dimanchon ni nin vidos.” [...] Venis la dimancho.[FA3.60] Temas pri la sama dimancho, same konata ambaufoje, unuafoje propranomece sen la, duafoje kun la.

Sezonoj (printempo, somero, autuno, vintro) kaj tagopartoj (mateno, tagmezo, vespero, nokto k.s.) estas chiam ordinaraj O-vortoj, kaj oni uzas la tute lau la normalaj reguloj:

  • En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.[FE.34] = En somera tempo... en vintra tempo...

  • En la printempo la glacio kaj la negho fluidighas.[FE.39] Chi tiu ekzemplo estas tute simila al la antaua, sed chi tie ja aperas la. Kiam oni parolas ghenerale pri specoj, oni ofte povas uzi au forlasi la depende de la stilo. Vidu La — specoj.

  • Tiujn fabelojn ni auskultos en vintro.[FA2.96] = ...en vintra tempo. ...en iu vintro.

  • Farighis mateno.[FA2.131] = Farighis matena tempo.

  • La nokton shi pasigis che sia laboro.[FA1.110] Temas pri certa konata nokto. Tial la estas uzata, tute lau la bazaj reguloj por ordinaraj O-vortoj.

  • Chirkauas min nokto.[FA1.79]Chirkauas min mallumo.

Lau iuj gramatikistoj tiaj vortoj estas iafoje uzataj propranomece, sed temas chiam pri frazoj, en kiuj oni parolas pri speco de tempo, kaj en tiaj okazoj la estas chiuokaze nebezonata.

Lingvonomoj «

Lingvonomoj kun O-finajho (ekz. Esperanto) estas tute normalaj propraj nomoj. Oni do normale ne uzu la che ili.

Mallongigitaj propraj nomoj «

Mallongigojn de propraj nomoj faritaj el ordinaraj vortoj, oni plej ofte traktas kiel normalajn proprajn nomojn (sen la). La uzado tamen tre varias:

  • Mi trovis tiun vorton en (la) Plena Ilustrita Vortaro. Mi trovis tiun vorton en PIV. Antau la plena nomo oni povas uzi la, sed antau la mallongigo tio ne okazas.

  • Tiujare la Universala Kongreso denove estos ekstereuropa. Tiujare (la) UK denove estos ekstereuropa. Mallongigoj de nomoj de kongresoj iafoje estas uzataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la), sed alifoje kiel ordinaraj O-vortoj (je bezono kun la).

  • Chu vi estas membro de Universala Esperanto-Asocio? Chu vi estas membro de UEA. Teorie oni povus uzi la antau la plena nomo, char la chefvorto estas ordinara O-vorto, sed praktike tio apenau okazas che tiu chi tre konata nomo. Antau la mallongigo la neniam aperas.