PMEG
38.3.7. MAL
MAL = “la rekte kontraua ideo”. MAL estas uzebla nur che vortoj, por kiuj ekzistas rekta kontrauo. MAL shanghas la signifon de tia vorto al la rekta kontrauo.
Ecaj vortoj «
MAL estas plej ofte uzata che vortoj kun eca, kvalita, au grada signifo:
- bona → malbona
- granda → malgranda
- felicha → malfelicha
- proksima → malproksima
- richa → malricha
- agrabla → malagrabla
- sana → malsana
- frua → malfrua
- laborema → mallaborema
- moralo → morala → malmorala = kontraua al la moralo
- graso → grasa → malgrasa = havanta malmulte da graso
- pli → malpli
- plej → malplej
- tro → maltro
Atentu pri la elparolo de vortoj kiel malpli, malplej kaj maltro. Ili havu akcenton je la antaulasta vokalo: mAlpli, mAlplej, mAltro. Legu pli pri la elparolado de MAL-vortoj.
Agaj vortoj «
MAL estas uzebla ankau che agaj, poziciaj, direktaj kaj aliaj abstraktaj vortoj:
- fermi → malfermi
- helpi → malhelpi
- ami → malami
- shlosi → malshlosi
- laudi → mallaudi
- sukcesi → malsukcesi
- shtopi → malshtopi
- alighi → malalighi
- kodo → kodi → malkodi = dechifri koditan tekston
- antau → malantau
- supre → malsupre
- dekstro → maldekstro
- antauo → malantauo
- antauen → malantauen
- simetrio → malsimetrio
- konkordo → malkonkordo
- ordo → malordo
Konkretaj vortoj «
MAL estas uzebla ankau che iaj vortoj kun konkreta signifo, por kiu ekzistas rekta kontrauo:
- amiko → malamiko
- lumo → mallumo
Diferenco inter MAL kaj ne «
Oni povas iafoje heziti inter MAL kaj ne. Ne montras foreston, mankon de io, dum MAL montras cheeston de la kontraua ideo. Ofte ambau estas uzeblaj, sed kun iom malsamaj signifoj. Iafoje estas nur nuanca diferenco. MAL estas iafoje uzata kiel pli forta ne:
- laudi = diri, kiel bona io estas
- ne laudi = ne diri, kiel bona io estas
- mallaudi = diri, kiel malbona io estas
- ne mallaudi = ne diri, kiel malbona io estas
- utila = tia, ke ghi kreas bonon au profiton
- neutila = tia, ke ghi ne kreas bonon au profiton
- malutila = tia, ke ghi kreas malbonon au malprofiton
- ne malutila = tia, ke ghi ne kreas malbonon au malprofiton
- afabla = kondutanta kun agrablaj vortoj kaj agoj
- neafabla = kondutanta sen agrablaj vortoj kaj agoj
- malafabla = kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj
- ne malafabla = ne kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj
- sukcesa = tia, ke ghi donas kontentigan, bonan rezulton
- ne sukcesa = tia, ke ghi donas ne kontentigan, mankohavan rezulton (≈ sensukcesa)
- malsukcesa = tia, ke ghi donas malkontentigan, malbonan rezulton
- ne malsukcesa = tia, ke ghi ne donas malkontentigan, malbonan rezulton
- amiko = persono, al kiu oni sentas simpation au amon
- neamiko = persono, al kiu oni ne sentas ion specialan
- malamiko = persono, al kiu oni sentas malsimpation au malamon
Vidu pli da ekzemploj kun prefikseca ne.
Che iaj agaj vortoj ne montras simple, ke la ago ne okazas, dum MAL esprimas la pli emfazan signifon, ke la ago ne okazas, kvankam ghi normale devus okazi:
- dormi → maldormi = resti veka, kiam oni normale dormus
- havi → malhavi = ne havi, dum oni sentas, ke oni devus havi
Evitado de MAL «
Che iaj vortoj kun tre speciala signifo oni evitas uzi MAL, kvankam logike tio bone eblus. Oni ekz. malofte audas vortojn kiel malgiganta, malenvii, malshuldo, malpedanto k.a. Sed iafoje ankau malkutimaj vortoj povas esti dezirataj, se oni volas ghuste malkutime esprimi sin.
Kaj kiam en la malmaten’
La suno malauroras,
Malvek’ maliras kun malpen’
Kaj oni maldejhoras
Ne chiuj maloj havas MAL «
Rekte kontraua signifo ne chiam esprimighas per MAL. Ekzistas multegaj kontrauaj vortparoj sen tiu prefikso, ekz.: tago — nokto, fini — komenci, vera — falsa, nigra — blanka, forgesi — memori, trovi — perdi, paco — milito, pozitiva — negativa, nordo — sudo, oriento — okcidento, interna — ekstera, sur — sub, al — de, kun — sen, chio — nenio, jes — ne, plus — minus k.t.p.
Alternativoj al MAL-vortoj «
Por multaj MAL-vortoj oni kreis nekunmetitan alternativon. Iuj farighis ofte uzataj, dum aliaj aperas precipe en poezio k.s. Ankorau aliaj preskau neniam aperas. Iuj el tiuj MAL-alternativoj ja estas utilaj, kaj meritas plian uzadon, dum aliaj estas tute superfluaj (iafoje ech evitendaj). Tio tamen estas afero de persona opinio. Ofte okazas, ke tia MAL-alternativo evoluas for de la MAL-vorto, kaj ricevas specialan signifon. Jen kelkaj ekzemploj de MAL-alternativoj:
- trista (= malgaja, malghoja) — ofte uzata
- kurta (= mallonga) — sufiche ofte uzata, precipe en kunmetajhoj (kurtonda radio)
- frida (= malvarma) — sufiche ofta, precipe en kunmetajhoj (fridujo, fridvagono)
- olda (= maljuna) — ne tute malofta
- liva (= maldekstra) — iafoje uzata; povas esti tre utila, kiam necesas rapide au ripete doni instrukciojn pri dekstro kaj maldekstro
- dura (= malmola) — sufiche ofta, precipe en teknika lingvajho; ricevas ofte iom specialan signifon (dura vivo = “malfacila vivo”)
- lanta (= malrapida) — sufiche ofta, almenau en poezio
- leghera (= malpeza) — ekhavis specialan signifon por figura malpezeco (leghera trupo = “facile movebla trupo”), kaj en la signifo “malserioza, senprofunda” (leghera literaturo, leghera personeco); por efektiva malpezeco oni uzas nur malpeza
- turpa (= malbela) — tre malofte uzata
- minca (= maldika) — tre malofte uzata
- *dificila*° (= malfacila) — uzata nur de ekstremistoj, kiuj neniam uzas MAL (se oni neniam uzas MAL, estas dubinde, chu oni entute parolas Esperanton)
Ech se certa alternativa vorto estas efektive bona kaj utila, la responda MAL-vorto chiam restas tute bona kaj uzinda. Oni ekz. normale uzu maldekstra. Nur en specialaj okazoj, kiam vere utilas, oni uzu la alternativon liva, sed tiam oni ne hezitu uzi ghin.
Ordinara radiko «
MAL povas ankau esti ordinara radiko:
- malo = rekte kontraua ideo (la malo de “granda” estas “malgranda”)
- male = tute kontraue
