PMEG

Vortfarado / Afiksoj / Prefiksoj /

38.3.8. MIS

MIS = “erareco, malghusteco, malboneco”. MIS chiam montras manieron au econ de tio, kio staras poste. (La prefikso MIS estis oficialigita en 1929.)

Ordinara radiko «

  • misa = erara, malbona, malghusta
  • misi = erari, maltrafi

MIS kaj MAL «

Ne konfuzu MIS kun MAL. MIS ne shanghas la bazan signifon de vorto, sed nur aldonas la ideon de erareco au malboneco. MAL komplete shanghas la signifon en la kontrauon:

  • laudi = diri, kiel bona io estas
  • mislaudi = erare diri, ke io estas bona, dum ghi fakte estas malbona
  • mallaudi = diri, kiel malbona io estas
  • mismallaudi = erare diri, ke io estas malbona, dum ghi fakte estas bona