PMEG
38.3.6. GE
GE = “ambau seksoj”. GE estas uzata che viraj kaj sekse neutraj vortoj por doni al ili ambauseksan signifon.
Legu ankau pri la sufikson IN, kaj pri prefikseca VIR.
Paroj «
GE plej ofte montras paron:
- patro → gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)
- edzo → geedzoj = edzo kaj lia edzino
- fiancho → gefianchoj = fianchino kaj shia fiancho
- mastro → gemastroj = mastro kaj mastrino, kiuj estas paro
- cikonio → gecikonioj = cikoniino kaj vira cikonio, kiuj estas paro
- doktoro → gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o
Gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambau estas doktoroj. Tial oni nuntempe apenau uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro.
Grupo de parencoj «
GE ankau estas uzata che parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambau seksoj:
- frato → gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)
- filo → gefiloj = filo(j) kaj filino(j)
- nevo → genevoj = nevino(j) kaj nevo(j)
Ambauseksa grupo «
GE estas ankau uzata pli ghenerale por montri, ke ambau seksoj cheestas en grupo:
- knabo → geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)
- lernanto → gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj
- samideano → gesamideanoj = kaj inaj kaj viraj samideanoj
- doktoro → gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj
- homo → gehomoj = homoj el ambau seksoj, kaj homino(j) kaj virhomo(j)
Se vorto per si mem estas neutra, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambau seksoj cheestas. Normale oni diru simple lernantoj, samideanoj, doktoroj kaj homoj. Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.
Rilatas al ambau seksoj «
Malofte GE aperas antau io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambau seksojn, ofte kun sherca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe:
- lernejo → gelernejo = lernejo por ambau seksoj
- sola → gesolaj = solaj kiel paro
GE-vortoj estas normale multe-nombraj «
GE-vorto kun O-finajho povas normale esti nur multe-nombra, char devas esti pli ol unu por ke ambau seksoj povu cheesti. Sed oni iafoje provas strechi la signifon de GE al la simila signifo “iu ajn el la du seksoj”. Tiam oni povas fari vortojn kiel gepatro = “patro au patrino”, geedzo = “edzino au edzo”. Tia uzo tamen ne estas normala, kaj multaj opinias ghin nelogika kaj nekorekta. Tiaj vortoj estas tamen kompreneblaj kaj povas esti utilaj. La estonteco montros, chu ili akceptighos. GE-vorto kun alia finajho ol O montras nepre pli ol unu, ekz.: gepatra decido (pri infano) = “decido de ambau gepatroj (pri infano)”, gepatra lingvo = “lingvo de ambau gepatroj”. Alie oni dirus patrina lingvo au patra lingvo. (Oni uzas tamen gepatra lingvo ankau kiel gheneralan esprimon por denaska lingvo, char tian lingvon oni plej ofte lernas de ambau gepatroj.)
Ordinara radiko «
- gea = rilata al ambau seksoj
Praktike oni tre malofte uzas GE kiel ordinaran radikon.
