PMEG

Vortfarado / Afiksoj / Prefiksoj /

38.3.5. EKS

EKS = “iam antaue estinta, ne plu oficanta, ne plu tia”. EKS estas uzata precipe che profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankau che alispecaj vortoj:

Kastrita besto «

Che besta vorto EKS havas la specialan signifon “kastrita”:

  • bovo eksbovo = kastrita bovo
  • virkato eksvirkato = kastrita virkato
  • chevalino ekschevalino = kastrita chevalino

Ordinara radiko «

  • eksa = iama, ne plu estanta
  • eksigi = forigi (ekz. de profesio), abdikigi, chesigi
  • eksighi = abdiki, depostenighi, forlasi postenon, laboron au okupon

Iafoje oni povus uzi EKS kiel ekkrian vorteton: Eks pri tio! ≈ “Nun tio ne plu okazos! Nun tio ne plu ghenos nin!”