PMEG

Vortfarado / Neoficialaj afiksoj / Neoficialaj sufiksoj /

39.1.13. ICH°

“Virbesto, viro, masklo”. Unu el multaj proponoj de sufikso por montri viran sekson. ICH estas nun la plej populara propono de tia sufikso, sed ghi estas nur eksperimente uzata: bovo *bovicho* = “virbovo”, kato *katicho* = “virkato”, kuracisto *kuracisticho* = “vira kuracisto”. ICH parencas al la sufikso CHJ, same kiel IN parencas al la sufikso NJ. Aliaj proponoj estas ekz.: UN, IR, IM, OL, OCH, OC kaj UL. Oni uzu vira au prefiksecan VIR.

Iuj ekstremistoj volas uzi ICH ankau che viraj radikoj, kies signifon ili do volas shanghi al sekse neutra: patro (neutra) *patricho* = “patro”, knabo (neutra) *knabicho* = “knabo”, viro (neutra) *viricho* = “viro”. Enkonduko de tiel drastaj signifoshanghoj de oftaj kaj firme enradikighintaj vortoj estus neakceptebla (kaj neefektivigebla) reformo de la lingvo. Por esti konsekvenca oni devus tiam neutrigi ankau inajn radikojn: damo (neutra) *damino*, *damicho*; nimfo (neutra) *nimfino*, *nimficho*; putino (neutra!) *putinino*, *putinicho*. Tiaj shanghoj estus ech malpli efektivigeblaj.

Legu ankau pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.