PMEG 2023

38.2.25. NJ

Per NJ oni faras karesajn nomojn de virinoj. Komparu kun CHJ kaj ET. Antau NJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas chirkau 1 ghis 5 literojn:

  • Mario ManjoFE.38 au MarinjoFE.38

  • Klaro KlanjoFE.38

  • Sofio SonjoFE.38 au SofinjoFE.38

  • patrino panjoRz.20 au Panjo

  • onklino Onjo

  • fratino Franjo

  • knabino Knanjo

Uzante NJ oni normale forigas eventualan IN-sufikson. Iafoje oni tamen povus reteni la vokalon de IN, se tio helpus krei pli bonsonan formon: kuzino KuzinjoM.47, knabino Knabinjo. Eble oni ech povas uzi superfluan IN-sufikson, se tio helpas al bonsoneco: Klaro Klarino Klarinjo. Legu pri tia formale ne tute logika uzo en la klarigoj pri CHJ.

Legu ankau pri la proponita neduuma sufikso IP° kaj la proponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ°.