PMEG
11.5. Tria persono
En gramatiko chio, kio ne estas mi, ni au vi (au ci), estas nomata “la tria persono”. Li, shi, ghi kaj ili, kaj lia, shia, ghia, ilia, estas uzataj por paroli pri io konata, kio estas nek la parolanto, nek la alparolato. Oni kaj onia estas uzataj por paroli pri nedifinita(j) persono(j). Si kaj sia anstatauas la aliajn triapersonajn pronomojn en certaj okazoj.
Li kaj shi «
Li kaj shi estas unu-nombraj. Li kaj lia estas uzataj, kiam oni parolas pri unu vira persono. Shi kaj shia estas uzataj pri unu ina persono:
Li estas knabo, kaj shi estas knabino.[FE.16]
Mi vokas la knabon, kaj li venas.[FE.16]
Mi vokas la knabinon, kaj shi venas.[FE.16]
Li estas mia onklo.[FE.18]
Shi estas mia onklino.
Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.[FE.36]
Shi estas lavistino.
Li fianchighis kun fraulino Berto.[FE.39]
Shi fianchinighis.
Chu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.[FE.41]
Shiaj gepatroj volis shin edzinigi kun alia persono.[FE.39]
En la salono estis neniu krom li kaj lia fianchino.[FE.26]
Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.[FE.31]
“Jes, patrino”, respondis al shi la malghentilulino.[FE.21] Shi = la patrino.
Lia edzino estas tre laborema kaj shparema, sed shi estas ankau tre babilema kaj kriema.[FE.41]
Li amas tiun chi knabinon pro shia beleco kaj boneco.[FE.35]
Mi renkontis vian patrinon kaj shian kolegon.
Mi bone konas vian fraton kaj liajn amikojn.
En unu tago, kiam shi estis apud tiu fonto, venis al shi malricha virino, kiu petis shin, ke shi donu al shi trinki.[FE.15] La frazo enhavas du inajn personojn, knabinon kaj virinon. Chiuj shi estas la knabino, krom la lasta, kiu estas la virino.
Apenau shia patrino shin rimarkis, shi [la patrino] kriis al shi [la filino]: “Nu, mia filino?”[FE.21]
Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, au kiam oni parolas ghenerale pri homo de iu ajn sekso, oni normale uzas li. Li do havas du signifojn: la vira persono au la homo:
Chiu, kiu shin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.[FE.11] Li respondas chi tie al chiu, do al chiu persono.
Chiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li.[FE.13]
Ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri chiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.[FE.29] Li = la malamiko. La frazo temas pri teoria persono, chu vira, chu virina.
Tia chi uzo de li estas iafoje rigardata kiel seksa diskriminacio, sed estas fakte nur gramatika afero. Oni uzas li ne char oni ignoras virinojn, sed char li estas dusignifa: vira kaj sekse neutra. Tio ja povas iafoje kauzi malklarajhojn. Tiam oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. shi au li, tiu, tiu persono k.s.
Noto: Pli-malpli chiu libera konsonanto + “i” estas jam proponita kiel anstatauajho de neutra li — ech sola “i” estas proponita! — sen praktikaj rezultoj. Ankorau neniu proponis ekiri la saman vojon kiel la Angla lingvo, en kiu kelkaj uzas la multe-nombran pronomon they (= ili) ankau en unu-nombro: *Chiu homo pensas, ke ili scias la respondon.* Per la chi-tiea mencio de tiu same senshanca ideo, la ebloj de reformproponoj espereble estas tute elcherpitaj. Tiuj, kiuj pripensas reformojn, estu do avertitaj, ke apenau eblas ion novan proponi.
Ghi «
Ghi estas unu-nombra. Ghi kaj ghia estas uzataj por paroli pri senseksajho:
La tranchilo tranchas bone, char ghi estas akra.[FE.16]
Chu vi jam trovis vian horloghon? Mi ghin ankorau ne serchis.[FE.20]
Trovinte pomon, mi ghin manghis.[FE.22]
La fenestro longe estis nefermita; mi ghin fermis, sed mia frato tuj ghin denove malfermis.[FE.33]
Kiam malricha virino petos de vi trinki, vi donos ghin al shi ghentile.[FE.17] Ghin = la petitan trinkajhon.
Li donis al mi monon, sed mi ghin tuj redonis al li.[FE.42]
Mi disshiris la leteron kaj disjhetis ghiajn pecetojn en chiujn angulojn de la chambro.[FE.42]
Oni uzas ghi ankau pri infaneto, kiu estas tiel juna, ke la sekso ne gravas. Sed oni povas ankau uzi li, kiel oni faras por persono, kies sekson oni ne scias:
La infano ploras, char ghi volas manghi.[FE.16]
Mi montris al la infano, kie kushas ghia pupo.[FE.18]
Sed se oni volas aparte montri la sekson de infaneto, au se oni parolas pri pli agha infano, oni kompreneble uzu li au shi.
Ghi estas uzata ankau por paroli pri besto, ech kiam ghia sekso estas konata:
El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ghi kuras sub la lito.[FE.26]
La birdo ne forflugis: ghi nur deflugis de la arbo.[FE.31]
Mi frapos vian chevalon sur la kapon tiel, ke ghi falos senviva.[FA1.7]
Nia maljuna amiko renkontighis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bovinon tiel charman, kiel bovino nur povas esti. “Ghi certe donas belan lakton!” li pensis.[FA4.230]
En specialaj okazoj, kiam povus esti miskompreno, oni povas uzi li au shi pri besto. En fabeloj, kie bestoj rolas kiel personoj, estas ofte pli nature uzi li au shi, sed ankau ghi eblas:
Melku bovon senfine, li lakton ne donos.[PE.1508] Chi tie estas necese montri klare la virecon de la bovo.
Klinu la kolon antau la maljuna anasino tie. Shi estas chi tie la plej eminenta el chiuj.[FA2.36] El fabelo, en kiu rolas birdoj.
Nu, la korta koko estas tute alia koko! Vidu, kiel ghi marshas, tio estas danco![FA4.143] Temas pri virkoko, kiu rolas en fabelo. Poste Zamenhof pri la sama koko uzas li.
En fabelo oni povas uzi li au shi ech pri nevivanta afero, se ghi rolas kiel persono, kaj oni volas ghin prezenti kiel viran au virinan:
La historion de tiu kolumo ni nun audu. Li jhus atingis la edzighotaugan aghon, kiam li okaze trafis en lavotan tolajhon kune kun shtrumpa rubando.[FA3.6] Kolumo rolas viran rolon en fabelo.
Ghi ankau povas reprezenti unu-nombrajn grupvortojn kiel: familio, popolo, armeo k.s., kvankam temas pri personoj. Iafoje oni tamen uzas ili (vidu chi-poste):
Hodiau la problemo interesas la publikon, morgau ghi povas esti indiferenta pri ghi. La unua ghi reprezentas la publikon (plurajn personojn). (La dua ghi estas la problemo.)
Zamenhof iafoje uzis ghi kiel superfluan duoblajhon de subjekto au objekto, kiam la vera subjekto au objekto estis I-verbo au subfrazo. Li ankau uzis iafoje ghi kiel superfluan duoblajhon de subjekto de esti, kiam la vera subjekto staris post esti. Tiu uzo komplete malaperis, kaj estas nuntempe rigardata kiel eraro:
Por mi ghi estis la plej kora ghojo inciti la hundon.[Rt.19] Ghi rolas kiel subjekto, sed la vera subjekto estas inciti la hundon. Oni forlasu ghi.
Ghi estis varmega posttagmezo.[Rt.83] La vera subjekto estas varmega posttagmezo. Oni forlasu ghi.
Iafoje Zamenhof uzis ghi, kie oni nun preferas tio. Ghi normale reprezentas ajhon, beston kaj alian klare difinitan aferon. Tio estas uzata por abstrakta rilato, por reprezenti tutan frazon, au por nedifinita afero (= tiu afero):
Mi estis apud shi! — Jes, mi ghin scias.[BV.72] = Jes, mi scias, ke vi estis apud shi. Oni prefere diru: Jes, mi tion scias.
Chu ghi estas malfelichulo, kiu bezonas mian helpon?[Rt.45] Se ghi reprezentas ion neklaran, eble la sonon de frapado sur pordon, oni prefere uzu tio, sed en la kunteksto temas fakte klare pri homo, kaj li estas preferenda.
Chu vi, kara Mario, trovas ghin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon che la sama tablo kun kelke da junaj viroj?[M.88] Ghin estas duoblajho de la vera objekto, la subfrazo, por helpi al la frazokonstruo. Oni povas tute forigi ghin: ...trovas konvene, ke juna virino restu... Sed oni povas ankau uzi helpan tio: ...trovas tion konvena, ke juna virino restu...
En la chambro estis tri personoj, el kiuj unu levighis renkonte al Marta. Ghi estis virino de meza agho.[M.20] Nun oni dirus simple: Estis virino... Au: Shi estis virino... Au eble: Tio estis virino...
Ili «
Ili estas multe-nombra. Ili kaj ilia estas uzataj por paroli pri pluraj konataj aferoj au personoj (kiuj inkluzivas nek la parolanton, nek la alparolaton). Ili ne montras sekson:
Kie estas la knaboj? Ili estas en la ghardeno.[FE.16]
Kie estas la knabinoj? Ili ankau estas en la ghardeno.[FE.16]
Kie estas la tranchiloj? Ili kushas sur la tablo.[FE.16]
Donu al la birdoj akvon, char ili volas trinki.[FE.9]
Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili ne chiam estas faritaj el tolo.[FE.35]
Kvinope ili sin jhetis sur min, sed mi venkis chiujn kvin atakantojn.[FE.14]
Ili ambau estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.[FE.11]
Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankau tre amas iliajn (infanojn).[FE.18]
Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanchjo, Nikolchjo, Ernechjo, Vilhelchjo, Manjo, Klanjo kaj Sonjo.[FE.38]
En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas ili-pronomon pri nedifinitaj homoj. En Esperanto oni devas tiam uzi oni.
Oni «
Oni kaj onia estas nedifinitaj pronomoj, kiuj estas uzataj, kiam oni parolas pri chia ajn persono, multaj au kelkaj nedifinitaj personoj, k.s. Oni estas normale unu-nombra, sed povas ankau esti multe-nombra. Oni tute ne montras sekson:
En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.[FE.42]
Kiam oni estas richa (au richaj), oni havas multajn amikojn.[FE.16]
Oni diras, ke la vero chiam venkas.[FE.16]
Ili ambau estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.[FE.11]
Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.[FE.31]
Glaso de vino estas glaso, en kiu antaue sin trovis vino, au kiun oni uzas por vino.[FE.31]
Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.[FE.39]
La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preghas, estas preghejo.[FE.40]
Normale oni montras chiun ajn homon, sed iafoje ghi montras certajn personojn, kiujn oni ne povas au volas precizigi:
Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesho enveturis en la korton.[FE.38] Tute ne estas grave, kiuj personoj malfermis.
Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.[FE.33] La parolanto ne volas precizigi, kiuj homoj malhelpis al li.
Oni alportas la tagmanghon.[Rz.26] Nur la tagmangho estas interesa, ne la portanto.
La formoj onin kaj onia estas tre malofte uzeblaj en la praktiko. Pro ilia maloftegeco, kelkaj sentas ilin kiel strangajn, kaj evitas ilin. Zamenhof mem ne uzis ilin, sed skribis, ke ili estas tute regulaj (Lingvaj Respondoj p. 88). Je bezono oni ne hezitu uzi ilin:
La malpura aero malsanigas onin.
Kiam oni venas al tiu urbo, oni devas atenti pri la krimuloj. Ili kapablas shteli ech oniajn vestajhojn.
Ne kritiku onin, char oni povas ankau vin kritiki.
En iuj lingvoj oni-pronomo povas esti uzata kun la signifo “ni”. Tio ne eblas en Esperanto: — Kiel vi fartas, amikoj? — Nu, *oni* sufiche bone vivas! Diru: ...ni sufiche bone vivas.
