PMEG

Gramatiko / O-vortoj /

4.2. Seksa signifo de O-vortoj

En Esperanto ne ekzistas gramatika sekso. Sekso estas nur parto de la signifo de iuj O-vortoj. La finajho O neniel esprimas sekson.

La signifon de vorto oni chiam devas lerni. Por chiu besta kaj homa vorto oni devas lerni la eventualan sekson kiel parton de la signifo. Neniaj reguloj decidas pri tio. Regas iom da konfuzo pri tio chi, kaj multaj vortoj bedaurinde havas neklaran signifon.

Ekzistas en Esperanto tri signifoklasoj de vortoj por homoj kaj bestoj: Sekse neutraj radikoj, virseksaj radikoj kaj inseksaj radikoj:

El la tri grupoj la neutra estas sendube la plej granda. Ghi estas nefermita klaso, kiu daure akceptas novajn membrojn. La vira grupo estas multe pli malgranda, kaj estas pli fermita. La ina grupo estas la plej malgranda. Eventuale ghi povas akcepti pliajn membrojn. Vershajne iuj malkonsentas pri la klasado de kelkaj vortoj, sed estas klare, ke chiuj tri kategorioj ekzistas. Kiuj vortoj trovighu en kiu grupo, estas nur demando de detaloj, ne de principoj.

La klasado neniel pretendas esti io perfekta au deviga por aliaj. La lingvo estas chi-kampe neunueca, kaj ne ekzistas ia simpla vero pri chiuj chi tiaj radikoj. Kompreneble chi tie temas nur pri Esperanto kaj Esperantaj vortoj. En aliaj lingvoj estas alie, kaj iliaj respondaj vortoj povas havi aliajn signifojn kaj uzojn rilate sekson.

Iuj radikoj montras homan rolon, kiu estas chiam okupata de nur unu el la seksoj, ekz. viroj, kvankam nenio vere malebligas virinon en tia rolo. Tre frapa ekzemplo estas la vortoj soldato kaj pastro. Por tiuj, kiuj konas nur virajn soldatojn kaj nur virajn pastrojn, tiuj radikoj povas shajni per si mem klare viraj, sed en iuj landoj ja ekzistas ankau inaj soldatoj kaj inaj pastroj. En la chi-antauaj listoj soldato kaj pastro estas klasitaj kiel neutraj. Tiaj radikoj ekzempligas la multajn okazojn, en kiuj la klasado estas tre malfacila.

Seksaj afiksoj «

Per la sufikso IN oni povas doni inan sekson al vorto: homino, virino, studentino, hundino. Se la radiko estas vira, oni devas aldoni IN, kiam temas pri ino. Che neutra radiko oni povas aldoni IN, se oni volas klare montri, ke temas pri ino, sed tio ne estas deviga. Se jam la radiko estas ina, oni kompreneble ne aldonu IN.

Per la radiko VIR uzata prefiksece au A-vorte oni povas doni viran sekson al vorto: virleono, virhundo, virhomo, vira studento. Che neutra radiko oni povas aldoni VIR- au vira, se oni volas klare montri, ke temas pri viro, sed tio ne estas deviga. Se jam la radiko estas vira, oni kompreneble ne aldonu VIR. Se la radiko estas ina, oni povus teorie aldoni VIR- au vira por doni viran signifon, sed praktike tio neniam okazas.

Per la prefikso GE oni povas doni ambauseksan signifon al vorto: gehomoj, geviroj, gestudentoj, gehundoj. Se la radiko estas neutra, GE normale estas superflua, sed povas esti uzata por emfazi, ke ambau seksoj cheestas. Kutime oni ne uzas GE antau inaj radikoj, sed nur antau viraj au neutraj.

Vortoj faritaj per la sufikso CHJ havas viran signifon. Vortoj faritaj per la sufikso NJ havas inan signifon.

Konfuzo «

Bedaurinde pri la signifo de iuj vortoj regas diversaj opinioj. Precipe vortoj por bestoj kaj profesiuloj estas neunuece uzataj. Vortoj kiel bovo, chevalo, shafo, hundo, tajloro, advokato kaj sekretario estas uzataj de kelkaj kiel viraj vortoj, de aliaj kiel neutraj. Konfuzo regas ankau pri vortoj, kiuj finighas per ...ulo, ...ano, ...isto, ...estro, ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito kaj ...oto, pri popolaj vortoj kiel Anglo, Italo, Chino kaj Hindo, pri la vorto amiko k.t.p.

Plej ofte oni rutine aldonas la sufikson IN al neutraj vortoj, se oni parolas pri ino, kvankam tio principe ne necesas. Aliflanke che multaj neutraj vortoj oni ofte ne montras virseksecon, ech kiam tio povus esti bezonata. Oni kontrastigas inter ekz. bovo kaj bovino, koko kaj kokino, Chino kaj Chinino, Svedo kaj Svedino, kuracisto kaj kuracistino, lernanto kaj lernantino k.t.p., tiel ke bovo, koko, Chino, Svedo, kuracisto kaj lernanto shajnas viraj. Tiam la kunteksto (kontrasto kun ina vorto) momente donas viran signifon al vorto, kiu per si mem estas neutra. Tio estas eble mallogika, sed tre praktika. Temas pri ekonomia esprimomaniero. En multe-nombro tamen tiaj vortoj restas neutraj: Vortoj kiel bovoj, kokoj, Chinoj, Svedoj, kuracistoj, lernantoj k.t.p. normale inkluzivas kaj virojn kaj inojn. Ne necesas aldoni la prefikson GE. Efektive nur che la multe-nombra formo oni povas klare vidi, chu temas pri neutra au vira radiko. Firme viraj radikoj neniam estas uzataj sensekse en multe-nombro. Vortoj kiel patroj, knaboj, onkloj kaj bokoj chiam montras nur virojn au virbestojn.

Sed multaj firme neutraj vortoj, ekz. homo, persono, infano, parenco, membro, pasaghero, demokrato, turisto, besto, formiko, musho k.a., apenau iam estas uzataj virsekse. Oni ne parolas pri ekz. homo kaj homino, persono kaj personino, infano kaj infanino, celante, ke homo, persono kaj infano estu komprenataj vire.

Legu ankau pri eventuala sekso de UL kaj aliaj similaj sufiksoj.

Evoluo «

La signifo de radiko ne estas shtone fiksita. La lingvo povas evolui, kaj ankau fakte evoluas kaj shanghighas. Multaj vortoj, kiuj antaue estis uzataj preskau chiam kun vira signifo, estas nun pli kaj pli uzataj kun neutra signifo. Precipe che profesioj la evoluo de la modernaj socioj chiam pli kreas bezonon de vortoj neutraj. Sed estas evidente, ke tiu evoluo ne povas trafi chiujn vortojn. Firme viraj vortoj kiel patro, viro, knabo, sinjoro, regho k.a., neniam shanghos sian signifon. Ili estas kaj restos viraj. Same shajnas, ke neniuj inaj vortoj iam shanghighos.

Chiu plene rajtas daurigi la tradician kvazau-viran uzadon de neutraj vortoj, sed chiu ankau rajtas uzadi neutrajn vortojn plene sensekse. La du manieroj uzi la neutrajn vortojn ne vere konfliktas inter si. Ili ambau bazighas sur la propraj signifoj de la koncernaj vortoj, kaj estas ambau logikaj kaj konformaj al la reguloj de la lingvo. Temas simple pri personaj preferoj, chu insisti pri sekso au ne. Por iuj personoj sekso ne estas nepra kaj grava informero, por aliaj ghi tre ofte estas.

Ghenerale estas konsilinde neniel provi shanghi, reformi au modifi la seksan signifon de radikoj, por kiuj la uzado kaj signifo estas stabilaj kaj klaraj — tio ja nur pliigus la konfuzon! Sed en chiuj okazoj, en kiuj la signifo estas malklara, neunueca au shancelighanta, shajnas konsilinde doni al la radiko neutran signifon.

Seksa diskriminacio «

Multaj opinias, ke Esperanto diskriminacias virinojn, char multaj vortoj estas baze viraj. Sed rigardante la chi-antauajn listojn oni vidas, ke plej multaj vortoj estas (au almenau povas esti) neutraj. Diskriminacia estas en tiuj okazoj ne la lingvo, sed la lingvouzantoj. Pri la firme viraj vortoj estas alia afero, sed oni memoru, ke la uzado de ina sufikso estas nur gramatika afero. Zamenhof vivis en socio, kiun regis viroj, kaj tio postlasis spurojn en lia lingvo, sed la lingvo ne kreas la diskriminacion, nur spegulas ghin.

Iuj Esperantistoj ne volas vidi la lingvon trankvile evolui rilate al sekso, sed volas ghin draste reformi. Oni proponadas diversajn novajn afiksojn kaj pronomojn por fari la lingvon “perfekta”. Tiuj reformoj efektive kauzus pli da problemoj ol ili solvus. Feliche en la praktiko chiuj tiuj klopodoj montrighas vanaj malshparoj de energio.