PMEG 2023

38.2.20. IN

IN = “la naskopova sekso”. La sufikson IN oni povas uzi nur che io, kio povas havi sekson, nome homo au besto. IN ne shanghas la bazan signifon de la vorto, sed nur aldonas in-seksan signifon (kaj forprenas eventualan virseksan signifon).

Noto: Oni do ne uzas vortojn kiel *belino*, *virgino* k.s., char belo kaj virgo estas ecoj, kaj ecoj ne povas havi sekson. Oni devas unue krei la vortojn belulo kaj virgulo, kiuj montras ion, kio povas havi sekson. El tiuj vortoj oni poste faras belulino kaj virgulino. Nur en poezio k.s. oni povas renkonti vortojn kiel *virgino*.

Legu ankau pri seksa signifo de O-vortoj, kaj pri IN en propraj nomoj.

IN che viraj vortoj «

Plej ofte oni aldonas IN al vorto, kiu havas viran signifon. La vorto tiam ekhavas anstataue in-seksan signifon:

  • patro patrino = homino, kiu naskis infanon

  • viro virino = plenkreska homino

  • knabo knabino = juna homino

  • onklo onklino = fratino de patro au patrino

  • avo avino = patrino de patro au patrino

  • fraulo fraulino = needzinighinta virino

  • regho reghino = virino kiu regas same kiel regho, edzino de regho

IN che sekse neutralaj vortoj «

Oni ankau povas aldoni IN al vorto, kiu estas sekse neutrala, sed tio okazas multe malpli ofte. La sekse neutrala vorto tiam ekhavas in-seksan signifon:

  • homo homino = ina homo

  • autoro autorino = ina autoro

  • agento agentino = ina agento

  • pasaghero pasagherino = ina pasaghero

  • estro estrino = ina estro

  • besto bestino = ina besto

  • simio simiino = ina simio

  • muso musino = ina muso

  • mortinto mortintino = mortinta virino

Che sekse neutrala vorto oni povas montri viran sekson per la radiko VIR uzata prefiksece au A-vorte.

Inaj radikoj «

Ekzistas kelkaj vortoj, kiuj en si mem estas in-seksaj: damo, femalo, hetajro, putino (nekunmetita!) k.a. Al tia vorto oni ne aldonu IN.

Figura uzo «

Iafoje oni faras figurajn IN-vortojn, kiuj montras aferon, kiun oni prezentas kvazau inon:

  • jambo jambino = speco de verso, kies ritmon oni tradicie kaj figure nomas ina

  • shraubo shraubino = trueto, en kiun oni metas shraubon (oni teorie devus diri shraubingo, sed tiu vorto havas iom alian signifon)

Ordinara radiko «

  • ino = ina besto (au homo)

  • ina = tia kiel ino, rilata al ino k.s.

  • ineto = malgranda ina besto (au homo)

  • investajho = vestajho por virino, virina vestajho

  • malino = vira besto au homo (iafoje uzata sherce anstatau viro, sed ankau serioze, kiam oni volas inkluzivi virhomojn de chiuj aghoj)

Shajnafikso «

Apud heroino = “ina heroo”, kaj urino = “ina uro”, ekzistas la nekunmetitaj vortoj heroino (drogo) kaj urino (likvo), en kiuj “in” estas shajnsufikso. Ekzistas ankorau multaj tiaj vortoj kun shajna IN-sufikso: kombino, margarino, mashino, medicino, origino, parafino, rutino, tamburino, turbino, Berlino, Kalvino k.a. En iuj okazoj oni evitis shajnan IN-sufikson uzante “en” anstatau “in”: azeno, delfeno, ermeno, frakseno, jasmeno, rosmareno, rubeno, sukceno, tendeno, plateno k.a.

Noto: Apud la Fundamenta vorto plateno, certa metalo, ekzistas dekomence ankau la formo platinoFK.233 kun la sama signifo. Ambau estas tute bonaj vortoj. Ekzistas ankau tute alia platino, speco de tabulo uzata en presado, sed tiu vorto estas evitinda. Oni uzu plateto au simile pri tiaj aferoj.

Ekzistas ankau tre multaj vortoj, kiuj havas “in” kiel shajnprefikson. La historia signifo de tiaj “in” estas ofte en au MAL: inauguri, incizi, indukti, infiltri, influi, indiferenta, individuo, inerta, infinito, inklino k.a.