PMEG

Skribo kaj elparolo / Elparolo /

2.2. Specialaj elparolaj reguloj

Kromakcentoj «

En longaj vortoj povas aperi, krom la chefakcento sur la antaulasta vokalo, ankau pli malfortaj akcentoj, kromakcentoj, precipe en kunmetitaj vortoj. Kromakcentoj estos chi-poste montrataj per dekstrakorna supersigno: á, é, í, ó, ú. Chefakcenton montras majusklo.

La vorto matenmangho povas elparolighi: matenmAngho, maténmAngho au mátenmAngho

Oni elparolas matenmAngho au mátenmAngho, se oni sentas la vorton kiel unu tuton. Oni elparolas maténmAngho, se oni volas distingi la partojn de la kunmetajho. Oni tiam kvazau elparolas la vorton mateno, kiu havas akcenton sur E.

Regulo ekzistas nur pri chefakcentoj. Kromakcentoj estas chiam libervolaj. Oni principe povas elparoli tute sen kromakcentoj, sed kiam oni ja uzas kromakcenton, oni povas ghin meti, kien oni volas.

Por distingi parton de kunmetita vorto, oni en la praktiko ofte ech malobeas la regulon pri chefakcentoj. Oni povas tiom akcenti sur la E de maténmangho, ke ghi farighas pli forta ol la chefakcento. Tio estas natura, kiam oni volas forte kontrastigi inter ekz. vespermangho kaj matenmangho. Tiel oni ofte emfaze akcentas la prefikson MAL, kiam oni volas forte kontrastigi ion al ghia malo, ekz.: Tio ne estas bona, sed málbona. (Kun tre forta akcento sur MAL.) Efektive oni tiam elparolas kvazau MAL estus aparta vorto. Tiaj okazaj rompoj de la akcentoregulo estas tute naturaj kaj permeseblaj.

Distingaj pauzetoj «

Alia rimedo por distingi la partojn de kunmetita vorto estas enmeti mallongegajn pauzetojn inter la partoj. Normale tiaj pauzetoj estas uzataj kune kun kromakcentoj. Chi-poste la signo vertikalo, |, montras tiajn pauzetojn:

  • Maten|mangho kontrastas al ekz. vesper|mangho.

  • Konk|ludo (kunmetita) kontrastas al konkludo (nekunmetita).

Ne ekzistas devigaj reguloj pri distingaj pauzetoj. Oni nepre ne trouzu ilin, char tio malbeligas la elparolon. Principe oni povas elparoli tute sen distingaj pauzetoj.

Duoblaj literoj «

Du sinsekvajn identajn literojn oni elparolu duoble.

Duoblaj vokaloj estas oftaj. Oni devas elparoli ambau vokalojn: opinii = opinI-i, ghuu = ghU-u, treege = tre-Ege, metroo = metrO-o, praa = prA-a, maato = ma-Ato k.t.p. Duobla vokalo ne egalas al duoble longa vokalo. Chiu el la du vokaloj devas esti aparte elparolata.

Duoblaj konsonantoj ekzistas en kunmetitaj vortoj kaj en kelkaj malmultaj radikoj, chefe propraj nomoj. Oni devas elparoli ambau konsonantojn.

Che duoblaj eksplodaj sonoj oni devas audigi du eksplodojn, ekz.: ekkoni = ek-koni (du apartaj k-sonoj), tualettablo = tualet-tablo (du apartaj t-sonoj). Komparu kun ekz. KP au PT (ekpensi, kapti...), kie ambau eksplodaj konsonantoj estu plene elparolataj.

Multaj tamen simpligas la elparolon de duoblaj eksplodaj konsonantoj. Che ekz. duobla T ili ne eksplodigas la unuan T-sonon, sed elparolas unu longan T (ili tenas la baron de la aerfluo pli longe). Che rapida au ne aparte zorga elparolo tia simpligo estas tolerebla, sed che zorga elparolo oni devas chiun konsonanton elparoli.

Ankau che duoblaj seneksplodaj konsonantoj oni devas elparoli ambau sonojn plene. Sed tiaj konsonantoj ne enhavas ian pauzon. Che ekz. NN, LL, SS, FF k.s. oni ne bezonas fari distingan pauzon inter la du konsonantoj, ekz.: sennoma, ennaghi, Anno, Finno, mallonga, Pollando, ellerni, Shillero. En kunmetitaj vortoj povas tamen esti nature fari pauzeton (mal-longa, Pol-lando, en-naghi, huf-fero), sed tio ne estas deviga.

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj «

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj estas maloftaj kaj fremdaj en Esperanto, sed tute ne malpermesitaj. Jam en la Fundamento trovighas la nomoj Anno[FE.36] kaj Shillero[FG]. Ili havas duoblajn seneksplodajn konsonantojn, kiuj estas ne tro malfacile elparoleblaj.

Ekzistas ankau kelkaj malmultaj radikoj kun duoblaj eksplodaj konsonantoj: nette, getto, vatto, Mekko k.a. Se oni uzas tian vorton, oni devas ghin elparoli lau la chi-antauaj reguloj, sed chiam eblas trovi alternativon pli facile elparoleblan: nete, geto, vato, Mekao° k.s.

Estas rekomendinde uzi duoblajn konsonantojn nur en kunmetitaj vortoj kaj en propraj nomoj. Krome oni uzu en propraj nomoj prefere nur seneksplodajn duoblajn konsonantojn lau la modelo de la Fundamentaj Anno kaj Shillero (eble oni ech uzu nur NN kaj LL). La popolnomo Finno ne estas propra nomo, sed popolnomoj estas similaj al propraj nomoj. En zorga elparolo oni distingu klare inter Finno kaj fino, kaj la kunmetajhon Finnlando oni ne konfuzu kun fin-lando.

TC, TCH, DGH «

Similaj al duoblaj konsonantoj estas la maloftaj sinsekvoj TC, TCH kaj DGH. Ili devas esti plene elparolataj: budgheto = bud-gheto, matcho = mat-cho. Ankau por tiaj malfacile elparoleblaj vortoj eblas trovi pli facilajn alternativojn, ekz.: bugheto, macho.

Elparolo de mallongigoj «

Mallongigojn oni povas elparoli per la nomoj de la literoj. Chiu litero tiam elparolighas kiel aparta vorto. Iajn mallongigojn oni povas elparoli kiel vortojn. Oni ankau povas chiam elparoli per la plena ne mallongigita formo. Jen ekzemploj:

ILEI povas esti elparolata en tri manieroj:

  • i lo e i (per la liternomoj, kiel kvar apartaj vortoj)
  • ilEi (kiel unu vorto)
  • Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (plene)

OkSEJT povas esti elparolata en tri manieroj:

  • o ko so e jo to (per la liternomoj, kiel ses apartaj vortoj)
  • oksEjt (oni ofte akcentas la lastan vokalon en unuvorta elparolo, se la mallongigo finighas per konsonanto — komparu kun akcentado de fremdaj vortoj)
  • Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro (plene)

k.t.p. povas esti elparolata en du manieroj:

  • ko to po (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)
  • kaj tiel plu (plene)

IJK povas esti elparolata en du manieroj:

  • i jo ko (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)
  • Internacia Junulara Kongreso (plene)

Kiam oni elparolas per la liternomoj, oni ordinare iom pli emfazas la lastan liternomon (ekz. “i jo kO”), sed oni ne kunshovu la liternomojn en unu vorton (kvankam mallongigoj normale estas skribataj unuvortece). Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la antaulastan vokalon, *kotOpo*, *ijOko*. Tia elparolo iafoje aperas, sed ghi ne estas normala, nek konsilinda.