PMEG
1.1. Literoj
Esperanto uzas varianton de la Latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 literojn. Chiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, cheflitero) kaj minusklo (malgranda litero):
| Majuskloj | A | B | C | CH | D | E | F | G | GH | H | HH | I | J | JH | K | L | M | N | O | P | R | S | SH | T | U | U | V | Z |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Minuskloj | a | b | c | ch | d | e | f | g | gh | h | hh | i | j | jh | k | l | m | n | o | p | r | s | sh | t | u | u | v | z |
| Nomoj | a | bo | co | cho | do | e | fo | go | gho | ho | hho | i | jo | jho | ko | lo | mo | no | o | po | ro | so | sho | to | u | uo | vo | zo |
La chi-antaua vicordo de la literoj estas uzata por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj. Legu ankau pri alfabeta ordigo de ne-Esperantaj literoj.
Legu pli detale pri la liternomoj, kaj pri elparolo de mallongigoj. Legu ankau pri ne-Esperantaj literoj.
Majuskloj kaj minuskloj «
La minuskloj estas la normalaj literformoj. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de chefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj.
ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER MAJUSKLOJ, EKZEMPLE EN TITOLOJ AU POR EMFAZI.
okaze oni vidas tekstojn kun nur minuskloj. tio povas esti ekz. stila efekto. kelkaj ech eksperimente uzas nur minusklojn en chiaj tekstoj.
Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.
Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Legu tamen pri la uzo de majuskloj che propraj nomoj.
Iafoje oni renkontas la ideon, ke la litero U ne havas majusklan formon. Tiu ideo bazighas sur la fakto, ke U ne povas aperi vortkomence en Esperanta vorto, sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi ankau majusklajn U.
Supersignoj «
Ses literoj estas unikaj por Esperanto: CH, GH, HH, JH, SH kaj U. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomighas cirkumflekso au chapelo. La supersigno super U nomighas hoketo.
Alternativoj al supersignoj «
Por tiaj okazoj, kiam ne eblas uzi la ghustajn supersignojn, la Fundamento difinis alternativan anstatauan skribmanieron. En tiu skribo oni uzas postmetitan H anstatau la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon super U: ch, gh, hh, jh, sh, u.
Multaj uzas en tiaj okazoj anstataue aliajn supersignojn lau la ebloj, ekz. ´ (dekstrakorna supersigno, akuta supersigno), kaj ` (maldekstrakorna supersigno, malakuta supersigno). En komputila tekstolaboro, en retposhto, k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstatau cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux. Kiam oni skribas Esperanton per Brajla skribo (skribo por blinduloj), oni uzas anstataue specialajn Brajlajn kodajhojn por la supersignaj Esperantaj literoj. Tiaj elturnighoj estas tute bonaj en tiaj specialaj uzoj. En ordinaraj tekstoj oni tamen uzu la oficialajn supersignojn au la H-metodon klarigitan chi-antaue.
Anstatauan skribon oni uzu nur en okazoj de nepra neceso.
