PMEG 2023

12.3.3.3. Da – nekutimaj uzoj

Memstaraj da-esprimoj «

Normale da-esprimo staras tuj post sia kvantesprimo, sed okaze da-esprimo staras sola. Tiam normale la kvantesprimo trovighas en alia loko de la frazo (nekutima vortordo). Iafoje tamen la kvanta vorto estas subkomprenata:

  • Da reghidinoj estis sufiche multe.FA1.27Estis sufiche multe da reghidinoj.

  • Da shafoj kaj bovoj li havis multe.Kr2.32Li havis multe da shafoj kaj bovoj.

  • Da homoj piedirantaj estas malpli, preskau neniom.M.210Estas malpli, preskau neniom, da homoj piedirantaj.

  • Da pulvo ni havas kiom vi volas.Rt.66Ni havas tiom da pulvo, kiom vi volas.

Specialaj okazoj «

Ordinare oni ne uzas da antau frazparto kun difinilo, la, tiu(j), chiu(j) au poseda pronomo, char tia frazparto ordinare montras ion limigitan kaj individuan. Ankau personaj pronomoj normale reprezentas difinitajn individuojn: ilila viroj, la knaboj au simile; ghila tablo, la infano, la muziko au simile. Tamen iafoje tia frazparto au persona pronomo tamen montras specon. Tiam, tute logike, oni povas uzi da, char la uzo de da ne vere dependas de formalaj reguloj, sed de la efektiva senco:

  • Provajn numerojn ni elsendos, kiam ni havos sufichan nombron da ili.OV.160 Ili reprezentas chi tie provaj numeroj, ne la provaj numeroj. Ili estas do chi tie nelimigita, kaj da estas ghusta. Chi tia uzo de persona pronomo pri nedifinita, nelimigita, afero estas tamen sufiche malofta. Plej ofte oni do ne uzas da antau personaj pronomoj.

  • Kvar metroj da tiu chi shtofo kostas nau frankojn.FE.14 Chi tie temas pri shtofospeco (nelimigita afero). Per tiu chi oni almontras specimenon de tiu shtofospeco. La specimeno estas limigita, sed oni parolas pri la shtofospeco ghenerale, ne nur pri la specimeno. Tial da estas tauga. Oni povas ankau renversi la klarigon, dirante, ke ghuste la cheesto de da devigas kompreni la frazparton tiu chi shtofo kiel specan esprimon malgrau la difinilo tiu. (Efektive tiu similas chi tie al tia au tiuspeca, kaj oni povas eble opinii, ke ...da tia chi shtofo estas preferinda.)

  • Ekzistas cetere multe da miaj verkojRz.46 Chi tie miaj verkoj ne signifas la verkoj, kiujn mi kreis, sed verkoj, kiujn mi kreis, do sen difina senco. Posedaj pronomoj ne chiam esprimas difinitecon.

Malnova uzo «

En la komenca tempo la reguloj por da estis ankorau nefiksitaj. Tial oni povas en malnovaj tekstoj trovi ekzemplojn, kiuj ne sekvas la regulojn pri da en PMEG: La nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado.FA1.85 Pli bone: la grandajn pecegojn de glacio. Ne temas pri tio, kiom da glacio estis, sed pli vere pri tio, el kio konsistis la grandaj pecegoj. En la sama alineo estis ankau la jena frazo kun de: Chirkaue naghis grandaj montoj de glacio, el kiuj [...] chiu elrigardis [= aspektis] kiel perlo.FA1.85

Da-ismo” «

En parola Esperanto disvastighis malghusta maniero uzi da, kiun oni povas nomi “da-ismo”. En tiu uzo da ne havas postan esprimon, kies rolon ghi povus montri. Da chesis esti rolmontrilo. Tiam da nur montras, ke la antaua esprimo estas kvanta:

  • *Mi havas multe da.*

  • *Kiom da vi volas?* Da chi tie ne rilatas al la posta vi.

  • *Ili kunportis tiom da, ke chiu povis ricevi iom da.*

Iuj diras, ke temas pri ordinara subkompreno:

  • Mi havas multe da mono. *Mi havas multe da.*

  • Kiom da viando vi volas? *Kiom da vi volas?*

En tia subkomprenado oni tamen normale forlasas ankau la rolvorteton: Li estas instruisto de lingvoj. Li estas instruisto. Ne: *Li estas instruisto de.* Tial, se oni volas forlasi la vorton post da, tiam oni forlasu ankau da.

Oni do diru simple: Mi havas multe. Kiom vi volas? Ili kunportis tiom, ke chiu povis ricevi iom. Vortoj kiel multe, tiom kaj iom estas kvantaj per si mem. Ili neniel bezonas da por povi esprimi kvantan signifon. Nur se oni volas montri, el kio konsistas la kvanto, oni uzu da, sed tiam nepre kun frazparto poste.

Eventuale oni povus akcepti esceptokazajn uzojn de memstara da post vortoj, kiuj ne estas per si mem kvantaj, se tio helpas eviti miskomprenon. Ekz.: Mi volas skatolon da.Mi volas tiom, kiom enhavas skatolo. / Mi volas skatolon.Mi volas tian ujon. Sed konstanta uzo de memstara da post chiu kvantesprima vorto nur pezigas kaj malbeligas la lingvon. En la skriba lingvo memstara da apenau aperas, che bonaj autoroj neniam.

Noto: Tamen indas mencii la poemon “La Velshipo Magdalena” de William Auld (sendube unu el la “bonaj autoroj”), en kiu aperas (en versio de la poemo verkita aparte por la muzikgrupo Kajto) la da-ismajho “trio da” en la bushoj de krudaj maristoj, de kiuj oni atendas nekleran kaj nenorman lingvajhon.

Shajnas, ke da-ismo estas simptomo de pli profunda miskompreno. Uzo de memstara da montras, ke oni pensas, ke da apartenas al la antaua esprimo, ne al la posta. Tiam la posta esprimo estas chefvorto: mi havas multe da mono. Konsekvence oni volas uzi N-finajhon en tiaj chi frazoj, char mono estas nun objekto: *mi havas multe da monon* (simile al: mi havas multan monon). Kaj efektive frazoj kiel *mi havas multe da monon* relative ofte aperas. Kulpas pri tio chi interalie multaj lernolibroj, kiuj instruas da kvazau ghi apartenus chefe al la antaua vorto. La da-ismo eble rilatas al la tiom-kiom-ismo – chiama uzado de kiom kaj tiom anstatau kiel kaj tiel por montri gradojn. Eble por la tiom-kiom-istoj (kiuj ofte estas ankau da-istoj) kiom kaj tiom estas unuavice gradaj, kaj tial ili eble sentas, ke oni devas aldoni da por montri, ke temas pri kvanta signifo.

Iuj opinias, ke tia chi uzo de kiom/tiom da sen posta O-vorto estas motivata de deziro eviti misaudon de kiom au tiom kiel kion au tion (char da estus sensenca post kion au tion). Tio estas respektinda motivo, sed lau mi multe pli tauga solvo estas uzi kiel/tiel multe (au kiom/tiom multe), se sola kiom au tiom povus esti misaudata. Tia elturnigho estas pli klara kaj tute lauregula. Anstatau neniom taugas nenia kvanto, se estas risko de misaudo. Simile ia kvanto ofte povas laubezone anstataui la vorteton iom. Chiom entute aperas nur tre malofte, kaj tiam ghi lausence nur marghene distingighas disde chio(n) en tiaj realaj uzoj, en kiuj iuj emus uzi chiom da sen posta O-vorto. Laubezone tamen la tuta kvanto estas tauga kaj klara anstatauajho.