PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / Da /

12.3.3.2. Da — detalaj reguloj

Por uzi da necesas du aferoj:

Alie oni elektu alian rolvorteton, plej ofte de, sed ankau ekz. el kaj je povas uzighi, depende de la kunteksto.

Se tute ne temas pri kvanto, mezuro au nombro, sed ekz. pri speco, oni ne uzu da, sed ordinare de:

Neniam uzu da rilate al A-vorto, ech se ghi esprimas kvanton, mezuron au nombron:

Frazparto kun difinilo (la, tiu, chiu, poseda pronomo...) estas difinita, do limigita kaj individueca (ne-substanceca). Sekve ne uzu da antau tia frazparto, sed anstataue de au el:

Persona pronomo ordinare montras unu au plurajn difinitajn individuojn. Tial ne uzu da antau persona pronomo, sed anstataue de au el:

Se la kvanto au nombro jam estas montrata per nombra vorteto au A-vorto, oni ne uzu da, sed de au el:

Se unu-nombra O-vorto jam per si mem esprimas klare limigitan kvanton, oni ne uzu da:

Iuj vortoj foje esprimas kvanton, foje ion alian. La intencita senco decidas, chu oni uzu da au alian rolvorteton:

La uzo de da do dependas de tio, kion la parolanto volas diri. Por helpi sin, oni povas imagi demandon, al kiu la frazo povus respondi:

Necesas ofte atenti, chu la posta vorto estas pli grava ( da), au la antaua vorto ( de). Grupo da soldatoj estas unuavice soldatoj (en grupa kvanto). Grupo de soldatoj estas unuavice grupo (kiu konsistas el soldatoj). Bukedo da rozoj estas rozoj (en bukeda kvanto). Bukedo de rozoj (au bukedo el rozoj) estas bukedo (kiu konsistas el rozoj).

Ekzemploj kun da, de kaj el «

  • Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kushis sur drapo, au kiu estas uzata por drapo).[FE.32] Metro estas jen kvanto, jen unu metron longa mezurilo.

  • Sur tiuj chi vastaj kaj herborichaj kampoj pashtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj shafoj.[FE.34] Aroj chi tie montras kvanton.

  • Antau nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.[FE.38] Granda serio chi tie montras kvanton.

  • Tri estas duono de ses.[FE.14] Ses estas preciza limigita nombro.

  • Mi volus scii, kiom de la shtofo ili jam pretigis.[FA1.69] La shtofo havas la, kaj montras do individuan limigitan shtofon.

  • La pastro prenos iom el la sango.[Lv.4] La sango havas la, kaj montras individuan sangokvanton. Zamenhof tial elektis el. Oni povus ankau uzi de, sed en la Biblio el estas konsekvence uzata en tiaj chi frazoj.

  • Oni ne devas restigi iom el ghi ghis la mateno.[Lv.7] Ghi montras individuajhon.

  • Tie malsupre kushas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj.[FA3.55] Plej densa reto montras la aspekton, ne la kvanton, de la fervojoj kaj kanaloj.

  • Mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj. Peco chi tie montras au individuajhon au kvanton, sed la posta esprimo estas limigita per la vorto unu, tial oni devas uzi de.

  • Marta [...] rigardis la pecon da chielo videblan tra la malgranda fenestro.[M.133] Chi tie peco montras kvanton.

  • Radio da varma sango elshprucis trans la glacion kiel fontano.[FA1.117] Radio normale ne montras kvanton, sed pro da ghi ricevas tian signifon tie chi.

  • En ilia profundo [= en shiaj okuloj] estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, [...] rigardas naivan infanon.[M.35] Tabelvortoj je A montras specon, ion nelimigitan.