PMEG
12.3.3.1. Da — bazaj reguloj
La rolvorteto da ligas kvantan au mezuran esprimon al O-vorta frazparto, kiu montras ion "substancecan" (ion nelimigitan kaj nedifinitan). La kvantesprimo montras, kiom trovighas de la substanceca afero:
| kvanto | "substanco" | |
|---|---|---|
| unu kilogramo | da | pano |
| litro | da | lakto |
| skatolo | da | rizo |
| amason | da | komencantoj |
| du milionoj | da | rubloj |
| iom | da | valizoj |
| tiom | da | felicho |
| multe | da | problemoj |
Shi achetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca faruno kaj [iom] da lakto.[M.182] La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.
Por chiu achetita funto da teo tiu chi komercisto aldonas senpage funton da sukero.[FE.31]
Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro![FA1.3]
Sur la arbo sin trovis multe (au multo) da birdoj.[FE.32]
Mi neniam prenas kun mi multon da pakajho.[FE.35]
La richulo havas multe da mono.[FE.37]
Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.[PE.1352]
Nur nun shi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de shi la malvarmo.[M.148]
Tiu chi rivero havas ducent kilometrojn da longo.[FE.32]
Da-esprimo neniam estas komplemento de chefverbo, sed chiam rekta priskribo de chefvorto. Oni ne povas uzi memstarajn da-esprimojn, ekz.: *Sur la tablo trovighas da butero.* *Shi achetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo trovighas iom da butero. Shi achetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo trovighas butero. Shi achetis farunon.)
Nombrovortoj kaj da-esprimoj «
Nombraj vortetoj aperas normale sen da kiel rekta priskribo de chefvorto:
Tie loghas du Esperantistoj.
Mi havas cent pomojn.
Tiu chi vilagho havas du mil loghantojn.
Nombrovortoj kun O-finajho kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da. Ili aperas kiel chefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:
Mi havas centon da pomoj.[FE.14]
Tiu chi urbo havas milionon da loghantoj.[FE.14]
Mi achetis dekduon da kuleroj.[FE.14]
Ne uzu N-finajhon post da «
Post da oni ne povas uzi N-finajhon, char da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antau da tamen povas esti objekto: Li portas multon da valizoj.
Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto au kvanta vorteto, kiu ne povas ricevi N-finajhon, ech kiam ghi rolas kiel objekto:
La richulo havas multe da mono.[FE.37] = La richulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La richulo havas multe da monon.*)
Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)
