PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj /

12.3.1. Je

Je estas rolvorteto sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je en chiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia rolvorteto. Tial en la frua tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras precipe horon kaj mezuron, sed ghi aperas ankau en diversaj aliaj okazoj.

Ghenerale oni evitu je, se pli bona alternativo ekzistas.

Ofte oni povas uzi N-finajhon anstatau je, precipe por mezuro kaj tempopunkto.

Tempopunkto «

Je plej ofte montras horon:

  • Li promesis reveni al ni akurate je la oka horo.[Rt.109]

  • Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antau la deka (horo).

Legu pli detale pri horoj.

Tempopunkta je uzighas ankau che nomoj de festoj:

  • Tio okazis je Pasko.

  • Je Kristnasko mi vizitos mian patrinon.

La rolvorteto al havas che festonomoj specialan signifon.

Ankau aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je:

  • Je la lasta fojo mi vidas lin che vi.[FE.29]

  • Je la vespero la chielo kovrighis je nuboj.[FA1.53]

  • Li revenos hejmen je la plenluno.[SS.7] Chi tie je helpas montri, ke la plenluno estu komprenata kiel tempa vorto. N-finajho anstatau je apenau funkcius bone en tiu frazo.

Mezuro «

Je povas montri mezuron, sed N-finajho estas pli kutima. Mezura je estas tamen sufiche ofta che mezuraj priskriboj de pli au malpli, che tre longaj mezuresprimoj, kaj che vortoj, kiuj ne povas akcepti N-finajhon:

  • Vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi.[M.155] = ...duonon da kapo pli alta ol mi.

  • La fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antauighis al li je tuta horo.[FA3.97] Je tuta horo mezuras la distancon inter la rajdantoj. Chi tie oni povus ankau uzi per.

  • En rapideco ili preterpasis shin je kelke da pashoj.[M.202] Kelke ne povas ricevi N-finajhon.

Legu ankau pri matematika uzo de je.

Mankajho, abundajho, sopirajho «

Che diversaj esprimoj de manko, abundo kaj sopiro, je ofte montras tion, kio mankas au abundas, au tion, al kio oni sopiras:

  • Ghi estas libera je mankoj. Au ...de mankoj.

  • Ech sian patrinon Maahha li senigis je shia titolo de reghino.[Rgh1.15]

  • Abram estis tre richa je brutoj, arghento, kaj oro.[Gn.13]

  • La chielo kovrighis je nuboj.[FA1.53] Au ...per nuboj.

  • Glaso da vino estas glaso plena je vino.[FE.32] Au ...plena de vino.

  • Mi sopiras je mia perdita felicho (au: mian perditan felichon).[FE.29]

  • Kiam shi unu fojon gustumis inkon, shi farighis soifa je ghi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon.[BV.26]

Korpa au anima stato «

Je povas pliprecizigi diversajn esprimojn de korpa au anima stato:

  • La laboristoj en fabrikoj [...] suferas tre ofte je kronika konjunktivito.[FK.220]

  • Shi gravedighis je ghemeloj.

  • La regho de la lando malsanighis je tre profunda melankolio.[FA3.72]

  • Junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo.[H.46]

Korpoparto tushata au malsana «

Je estas la normala maniero montri korpoparton iel tushatan de preno, kapto, malsano k.s.:

  • Li kaptis min je la brako. Je la brako montras mian brakon. Por montri lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzu per.

  • La hundoj jhetis sin sur la jughistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj jhetis ilin.[FA1.6]

  • La cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj.[FA1.8]

  • En la tridek-naua jaro de sia reghado Asa malsanighis je siaj piedoj.[Kr2.16] La malsano “kaptis” la piedojn.

  • Li estas malsana je la brusto.

  • Li estis lama je siaj ambau piedoj.[Sm2.9]

Diversaj komplementoj kaj priskriboj «

  • En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l’ animo.[OV.358] Kredi je iu au je io = “kredi, ke tiu au tio vere ekzistas”. Kredi ion, al io, pri io = “kredi, ke tio estas vera”. Kredi al iu = “kredi, ke tiu diras la veron”.

  • Li edzighis je shi.[FE.23] Nun oni uzas kutime al au kun: Shi edzinighis kun sia kuzo.[FE.39]

  • Je mia miro la afero sukcesis. = La afero sukcesis, kio mirigis min.

  • Kabinetaj provoj [...] kalkulas je ghia preteco pionire oferi sian tempon.[FK.230] (Ghi = la mondo). En siaj kalkuloj (= planoj) ili inkluzivas la pretecon de la mondo oferi sian tempon. Ankau eblas diri ...kalkulas pri la preteco...

  • La regho vetis kun li je ses berberaj chevaloj.[H.163] La venkonto en la veto gajnos la chevalojn. Oni povas ankau uzi pri.

  • La pozon duonkushan shi shanghis je pozo sida.[M.152] Por rezultoj de shanghigho oni uzas pli ofte en + N-finajhon.

  • Shi ne malvolonte shanghus lin je nova amanto.[BV.36] Por ricevajho post intershangho oni uzas normale kontrau.

  • Je Jupitero! Distrumpetu alarmon! En chi tiaj alvokoj de supera potenco oni normale uzas pro au per, sed je estas tre bona alternativo.