PMEG
19. Neoficialaj vortetoj
Krom la oficialaj vortetoj ekzistas ankau neoficialaj vortetoj. Iuj estas tute akceptitaj vortoj, dum aliaj estas novajhoj, kiujn oni nepre evitu.
Diversaj neoficialaj vortetoj «
Ekzistas multegaj neoficialaj ekkriaj vortetoj.
Oni proponis kaj ankau iomete ekuzis sepen kaj sis° anstatau la nombraj vortetoj sep kaj ses.
Iafoje oni renkontas la neoficialajn tabelvortojn *alio*°, *aliu*°, *alia*°, *aliel*, *alie*°, *aliam*°, *aliom*°, *alial*° kaj *alies*. Ili estas eraraj kaj nepre evitendaj.
Por distingi unu specialan signifon de la tabelvorto kiel, oni proponis la tabelvortecan vorton *estiel*. Ghi apenau estas uzata.
Anstatau la kunmetita vorteto malpli estas proponita la vorteto *men*, kiu iel trovighas kashe en la vorteto almenau, sed *men* ne enuzighis. Ankau aperis diversaj proponoj por anstataui malplej, kiuj chiuj same malsukcesis. Oni restu che la klaraj malpli kaj malplej.
El la rolvorteto malgrau oni plurfoje proponis krei la vorteton *grau*° = “mal-malgrau” (kvazau malgrau havus la prefikson MAL). *Grau*° povus signifi ekz. “dank’ al”, sed ghi ne estas praktike uzata.
Anstatau supren kaj malsupren Zamenhof iam proponis la vortetojn *sor* kaj *sob*. Kiel vortetoj ili apenau iam uzighis, sed *sor* trovis uzon kiel ordinara radiko: sori = “suprenflugi”.
Anstatau la esprimo kaj/au estas proponita la vorteto *kau*°. Ghi ne farighis ghenerale uzata.
La respondvorto *nen* estas proponita kiel alternativo, kiam ordinara ne povus esti malklara. *Nen* tamen tute ne estas uzata.
Iuj verkistoj proponadas novajn vortetojn kvazau industrie. Ili ne komprenas, ke vortetoj nur esceptokaze enuzighas. Ne gravas, kiel ajn bonaj la novaj vortetoj estas teorie.
Ne-Esperantigitaj nomoj «
Propraj nomoj (kaj aliaj fremdaj vortoj), kiuj ne estas plene Esperantigitaj, kaj citajhoj estas principe neoficialaj O-vortecaj vortetoj, char ili povas roli O-vortece sen O-finajho.
Nomoj de fremdaj literoj «
Por unuj fremdaj literoj oni chiam uzas plene Esperantigitajn nomojn, ekz. Y = ipsilono, kaj X = ikso. Sed multaj aliaj estas kutime nomataj per nur duone Esperantigitaj nomoj. Tiajn nomojn oni devas rigardi kiel O-vortecajn vortetojn.
Grekaj literoj «
La Grekaj literoj nomighas: alfa, beta, gama, delta, epsilon°, zeta, eta, teta, jota, kapa, lambda, mu, nu, ksi, omikron°, pi, rota, sigma, tau, upsilon°, fi, hhi, psi, omega (ankau aliaj variantoj ekzistas). Ankau eblas ilin plene Esperantigi kun O-finajhoj, ekz.: alfo°, beto°, gamo°, delto, epsilono, zeto°, eto°, teto°, joto, kapo°, lambdo, muo°, nuo°, ksio°, omikrono°, pio°, roto°, sigmo°, tauo°, upsilono°, fio°, hhio°, psio°, omego.
Hebreaj literoj «
La Hebreaj literoj nomighas: alef°, bet°, gimel°, dalet°, he°, vav°, zain°, hhet°, tet°, jod°, kaf°, lamed°, mem°, nun°, samehh°, ain°, pe°, cadi°, kof°, resh°, shin°, tav°.
Noto: En matematiko alef estas uzata kiel simbolo por transfiniaj kardinalaj nombroj: alef nul, alef unu, alef du k.t.p.
Tononomoj «
Tiel nomataj solfeghaj tononomoj estas senfinajhaj vortetoj: do, re, mi, fa, sol, la, si. Estas rekomendinde uzi en Esperanto chefe la alfabetan sistemon de tononomoj: A, B, C, D, E, F, G, char ghi estas pli facile lernebla. La solfeghaj tononomoj povas tamen esti utilaj en kantekzercado kaj simile. Kelkaj lingvoj uzas la tononomon H anstatau B (kaj B anstatau B bemola). En Esperanto oni prefere uzu la pli logikan sistemon kun B kaj B bemola. Ekzistas ankau specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: As°, Ais°, Bes°, Bis°, Ces°, Cis°, Des°, Dis°, Es°, Eis°, Fes°, Fis°, Ges°, Gis°. Estas pli bone uzi la nomojn A bemola, A diesa, B bemola, B diesa k.t.p. Je bezono oni povas mallongigi al A be°, A di°, B be°, B di° k.t.p.
