PMEG

Gramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj ceteraj /

14.3.15. Pli, plej

Por montri gradojn de komparado oni uzas pli kaj plej, kiuj normale priskribas A-vortojn au E-vortojn, sed ankau aliajn vortojn.

Pli «

Pli montras, ke la priskribata eco, maniero, ago au simile, superas ion alian, kun kio oni komparas:

  • La papero estas tre blanka, sed la negho estas pli blanka.[FE.10] La blankeco de la negho superas la blankecon de la papero.

  • Lakto estas pli nutra, ol vino.[FE.10] La nutreco de lakto superas la nutrecon de vino.

  • Mi havas pli freshan panon, ol vi.[FE.10] La fresheco de mia pano superas la freshecon de via pano.

  • Multaj birdoj flugas en la autuno en pli varmajn landojn.[FE.32] La varmeco de tiuj landoj superas la varmecon de la landoj, de kiuj ili flugas.

  • Nu, iru pli rapide![FE.26] Via rapideco superu la nunan rapidecon.

  • Du homoj povas pli multe fari ol unu.[FE.12] La kvanton, kiun povas fari du homoj, superas la kvanton, kiun povas fari unu homo.

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.[FE.18] La frato amas kaj Stefanon, kaj sin mem, sed lia amo al Stefano superas lian memamon.

  • Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.[FE.26] La estimo tiam superus la nunan estimon.

Por montri, kion pli-esprimo superas, oni uzas la vorteton ol.

Iafoje pli rilatas samtempe al la chefverbo kaj al O-vorta frazparto montrante, ke la O-vorta frazparto validas pli ol io alia:

  • Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron.[H.19] La mieno montris diversajn aferojn, sed suferon ghi montris pli multe.

  • Vi ja, mi pensas, veturas pli pro propra plezuro?[Rz.32] Estis diversaj motivoj de veturado, sed propra plezuro estis pli influa ol la aliaj.

Legu pri la diferenco inter pli kaj plu.

Plej «

Plej montras, ke la priskribata eco, maniero, ago au simile, superas chiujn aliajn, kun kiuj oni komparas. Povas esti chiuj aliaj, kiuj ekzistas, au chiuj aliaj ene de la kunteksto:

  • Augusto estas mia plej amata filo.[FE.22] Ne ekzistas filo, kiun mi amas pli.

  • Shi prenis la plej belan arghentan vazon, kiu estis en la loghejo.[FE.19] Pli bela vazo tie ne ekzistis.

  • El chiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.[FE.10]

  • Kelkaj homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.[FE.32]

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitighas ofte che la plej malgranda bagatelo.[FE.41]

  • Li ekaudis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron ech de plej kuragha viro.[FA1.100]

  • Plej profunde en la koro li kashis sian malghojon.[FA3.63]

  • Plej bone estos, se mi prenos droshkon![FA1.74]

Oni tute bone povas uzi plej rekte kun verbo, sed oni normale uzas multe, forte au alia E-vorto, kiun plej priskribas:

  • Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona.[Rz.53] = Li plej amas, ke...

Zamenhof ankau uzis pleje en tiaj okazoj.

Por montri tiun grupon, ene de kiu validas plej-esprimo, oni uzas normale la rolvorteton el: Shi estas la plej sagha el chiuj, kiujn mi konas. Oni povas ankau montri, kie plej-esprimo validas per en, sur, inter au alia loka rolvorteto: Ghi estas la plej alta montaro en Azio.[FA1.121]

Kune kun plej-esprimoj oni ofte uzas la artikolon la.

La dua plej k.t.p. «

Oni ankau povas paroli pri dua plej, tria plej, kvara plej k.t.p.:

  • Shi estas la dua plej rapida kuranto en mia grupo. Krom shi ekzistas nur unu, kiu kuras pli rapide.

  • Tio estas mia tria plej shatata urbo en la mondo. Krom tiu urbo estas nur du aliaj urboj, kiujn mi shatas pli.

Oni povus ankau diri la dua el la plej rapidaj, la tria el miaj plej shatataj, sed la chi-antauaj dirmanieroj estas pli kutimaj, kaj tial pli klaraj.

La pli, la plej «

Kiam oni komparas ekzakte du aferojn, malaperas la diferenco inter la pli kaj la plej. Se unu afero el du estas pli granda ol la alia, ghi estas automate ankau la plej granda el ili:

  • Ghi estas la pli bona el la du. = Ghi estas la plej bona el la du.

Se oni diras la pli, normale nur povas esti du komparataj aferoj, kaj oni ne bezonas aldoni “el la du”:

  • Shi estas la pli agha. = Shi estas la plej agha el la du.

Sed en iaj kuntekstoj ne nepre estas nur du: Chu tiu estas unu el viaj malpli aghaj fratinoj? Ne, shi estas la pli agha. Shi estas tiu el miaj multaj fratinoj, kiu estas pli agha ol mi.

Multaj ech opinias, ke oni devas uzi la pli, kiam oni komparas du aferojn, kaj ke la plej tiam estas malkorekta. Chiuokaze estas ofte pli elegante uzi la pli.

Malpli, malplej «

Por kompari oni ankau povas uzi la formojn malpli kaj malplej:

  • Via pano estas malpli fresha, ol mia.[FE.10]...pli malfresha...

  • Li [...] direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan kaj afablan ol antaue.[M.178]...pli malserenan, pli malbonan kaj malafablan...

  • La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu rulighis tre rapide.[M.212]...pli malrapide...

  • Ghuste tie trovighas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko.[M.133]...plej malfacile... ...plej malbone...

  • Tiu estas la malplej tauga el chiuj....plej maltauga...

  • Li estas la malpli agha frato (el la du fratoj). ≈ ...la pli juna...

Iafoje oni povas movi la MAL-prefikson lauplache en tiaj chi frazoj, sed ofte estas nuanca diferenco. Iafoje estas ech grandega diferenco: Li estas malpli bela ol vi. Li estas pli malbela ol vi. La unua varianto estas komplimento. La dua estas insulto.

Kiel eble plej «

La esprimo kiel eble plej montras volon maksimumigi ion. Ghi montras, ke oni uzu chiujn eblojn por atingi plej altan gradon:

  • La vortaro devis havi amplekson kiel eble plej malgrandan.[L1.245] Ju pli malgranda, des pli bone.

  • Diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi![M.83] Uzu vian maksimuman rapidecon.

  • Baldau ni chiuj laboros kune, por atingi kiel eble plej baldau nian komunan celon.[L2.106]

Zamenhof uzis ankau kiel eble pli, sed tio estas nuntempe apenau uzata: Estas bone uzadi la vorton “je” kiel eble pli malofte.[FE.29] Alia varianto, kiu popularighis, estas plejeble: Faru tion plejeble rapide!

Ne konfuzu kiel eble plej kun kiom eble (plej/pli), kiu havas limigan nuancon. Dum kiel eble plej instigas al maksimumo, kiom eble (pli/plej) montras, ke trovighas limoj de la ebloj:

  • Estas dezirinde ke chiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale.[OV.429] Tute plena egaleco vershajne ne estas ebla.

  • Mi kiom eble evitas tiun vorton.[L2.331] = Mi vere provas eviti tiun vorton, sed povas esti, ke tio ne chiam eblas.

  • Li devas — kiom tio estas ebla — uzi lingvon kiom eble plej neutralan.[L2.330]

Alia varianto kun limiga nuanco estas laueble plej.

Memstara pli «

Pli estas ankau uzata memstare:

  • Ghi ech unu minuton pli ne povus elteni.[BV.8] Pli = pli longe.

  • Restas chirkau dek personoj, ne pli.[Rz.43] Pli = pli multaj.

  • Li ne vivos pli, ol unu tagon.[FE.31] Pli montras kune kun ol unu la nombron de tagoj. Rimarku, ke oni uzas tagon en unu-nombro.

  • Lau la projekto de la inghenieroj tiu chi fervojo estas konstruota en la dauro de du jaroj; sed mi pensas, ke ghi estos konstruata pli ol tri jarojn.[FE.25] La nombro de jaroj superos, lau mi, tri. Pli ol tri montras la nombron de jaroj.

Legu ankau pri pli ol kiel nuancilo de nombro.

Kiam pli estas memstara kvanta vorto, ghi povas esti uzata kvazau ghi estus O-vorto: Mi volas pli! Pli rolas kiel objekto.

Pli kaj plej en shajne mallogika uzo «

Ofte oni uzas esprimojn kiel pli perfekta, plej perfekta, pli unika, plej unika, pli sola, plej sola k.s. Tiaj esprimoj estas ofte kritikataj kiel mallogikaj kaj absurdaj. Oni asertas, ke vortoj kiel perfekta kaj unika montras absolutajn ecojn, kiuj ne ekzistas en pli au malpli alta grado.

Baze perfekta signifas “sen ia ajn manko”. En tiu absoluta senco oni ne povas imagi uzon de pli au plej. Au io estas senmanka, au ghi ne estas senmanka. Sed perfekta havas en reala lingvouzo ankau la relativan signifon “sen konsiderindaj mankoj”: Li en la dauro de kelkaj tagoj perfekte ellernis nian lingvon.[OV.70] Certe ne absolute senmanke, vershajne nur tiel senmanke kiel oni povas postuli. Tiam pli au plej farighas tute logikaj: pli perfekta = “kun malpli da mankoj”, plej perfekta = “kun malplej da mankoj”.

Simile unika baze signifas “ununura de sia speco”. En tia rigora senco ne eblas uzi pli au plej. Sed unika havas en la praktiko ankau la signifon “sen konsiderindaj komparajhoj”. Tiam pli kaj plej estas bone uzeblaj: pli unika = “kun malpli da konsiderindaj komparajhoj”, plej unika = “kun malplej da konsiderindaj komparajhoj”.

La kritiko kontrau tiaj kaj similaj esprimoj estas do malprava. Tia uzado estas nek erara, nek mallogika. Homoj bezonas uzi vortojn kiel perfekta kaj unika ne nur en absoluta senco, sed ankau en relativa senco:

  • En li mi chiam vidis [...] modelon de la plej perfekta viro.[IT.22]

  • Shia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ghi ankau ne prezentis iajn tro gravajn deklinighojn.[M.26]

  • Chiuj naciaj lingvoj estas ja multege malpli perfektaj ol Esperanto.[L2.110]

  • Shi jam bonege parolas nian lingvon, sed volas ankorau pliperfektighi.

  • La plej sensencan bagatelon la tuta amaso de l’ mondo baldau akceptas, se ghi nur estas en modo.[OV.85]

  • Tiu chi ekzemplero estas pli-malpli unika.

  • Hodiau mi sentas min malpli sola ol hierau.

Vortfarado «

Plia = “kroma, aldona”: Mi volas du pliajn aferojn.

Plie = “krome, aldone”: Unu paro de manoj plie ne montrighis superflua por revuo, kiu bezonis vastan kunlaboradon.[M.65]

Pleja = “plej granda”: La pleja bono de la lingvo, estas ghia facileco. Oni uzas plej antau A-vorto au E-vorto, kaj normale plej granda antau la responda O-vorto: plej bona, plej bone, plej granda bono. Pleja estas ebla, sed malofte uzata alternativo antau O-vorto.

Pleje = “plej multe, plej ofte, plejparte, chefe”: Por kia okupo vi sentas vin pleje kapabla kaj tauga?[M.125] Chi tie ankau simpla plej estus uzebla. Oni ghin [shian chapeton] nur malofte povis vidi sur tiu loko, kiun tiu chi vestajho pleje okupas che aliaj homoj.[BV.13] Li verkis gramatikon kaj vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj.[FK.248]