PMEG
14.3.16. Preskau
Preskau = “ne multe malpli ol, ne tute sed mankas nur malmulte, ne vere sed la diferenco estas tre malgranda”. Preskau staras kutime ghuste antau tio, kio ne plene validas, sed iafoje ghi aperas en alia pozicio:
Pasis semajno, pasis preskau du semajnoj.[FA3.28] = Unue pasis sep tagoj, poste pasis iom malpli ol sep tagoj.
Preskau la tuta financa pezo de nia afero kushas nun sur la shultroj de unu oferema amiko.[OV.163] Iomete kushas sur la shultroj de alia persono, sed tio estas nur malmulte.
Li rigardis la virinon [...] per rigardo atenta, preskau esplora.[M.123] Ne vere esplora sed nur atenta, sed la diferenco estis tre malgranda.
Mi preskau mortis de timo.[Rz.49] Mi estis tre proksima al morto.
La arboj preskau rompighas sub sia multego da fruktoj.[Rt.80]
Marta ne donis ech la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, shi preskau lin ne vidis.[M.134]
Estis jam preskau noktomezo.[M.177] Nur malmulte da tempo restis ghis noktomezo.
Shi estis ankorau preskau infano, delikata kaj malgrasa.[FA3.45] Shi estis nur iomete pli agha ol infano.
De tiu obstina batalado shi ricevis nenion, au preskau nenion.[M.53]
Nun shia laboro estis ja preskau finita.[FA1.113]
Li estis malsana kaj preskau sveninta.[FA1.141]
Shia vocho sonis tre afable, dolche, preskau ame.[M.108]
Preskau chiun nokton ili havas balon.[FA1.18]
Shi preskau chiam estis kun li.[FA3.87]
Li preskau sen vivo estis pelata de la ondoj.[FA1.58]
Estis tie tiel lume, preskau kiel dum la tago.[M.200]
Ne konfuzu preskau kun apenau. Ankau preskau kaj kvazau estas similaj.
