PMEG

Gramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj tempaj /

14.2.8. Plu

Plu montras, ke ago au stato ne chesas, sed dauras:

Loka plu «

Iafoje plu montras ne nur tempan, sed ankau lokan daurigon:

  • Ne haltu, iru plu! La irado dauru kaj loke kaj tempe.

  • Legu plu kelkajn chapitrojn, kaj vi komprenos chion. La legado dauru tempe kaj al posta loko en la libro.

Plu + neo «

Se plu estas uzata kune kun nea vorto, ghi montras, ke ago au stato ne dauras. Oni uzas plu por emfazi, ke oni iel supozis, ke la ago dauros:

  • Li ja plu ne vivas![M.163] Li ne daure vivis, sed mortis.

  • Mi lin antaue amis, sed nun lin plu ne amas.[BV.82] Mi chesis ami lin.

  • Li plu tute ne sentis la malvarmon chirkau si.[FA2.54]

  • Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino.[M.57]

  • Mi havas nenion plu por doni![FA3.3]

  • Chiu el tiuj chi lautaj projektoj restis nur projekto kaj faris nenian pashon plu.[OV.423]

  • Ghis chi tie aliru, sed ne plu.[Ij.38]

Plu kaj ankorau «

Plu kaj ankorau povas ofte esti tre similaj. La diferenco estas, ke ankorau almontras la pasintecon, dirante, ke tio, kio antaue estis, ne shanghighis, dum plu almontras la estontecon, informante, ke tio, kio estas nun, estos ankau poste.

Ankorau povas ankau montri, ke io ripetighos, ke aldonighos io nova samspeca, dum plu signifas, ke io dauros senshanghe: Poste mi ankorau parolos pri ghi.[OV.25] Al miaj antauaj vortoj mi aldonos pliajn. Mi nun chesas paroli pri mia projekto por trinki iom da akvo. Poste mi plu parolos pri ghi. Mia parolado dauros poste.

Plu kaj pli «

Plu kaj pli povas iafoje esti similaj, sed baze estas granda diferenco. Plu estas tempa (kaj loka) vorteto. Pli montras gradon, komparon. Pli povas montri tempon nur se alia tempa vorto cheestas au estas subkomprenata:

  • Li rakontis plu. = Li daurigis sian rakontadon.

  • Li rakontis pli. = Li rakontis pli multe da aferoj.

  • Li ne vivos plu. = Li ne vivos pli longe.

  • Mi pensas, ke ghi estos konstruata pli [longe] ol tri jarojn.[FE.25] Chi tie ne eblas plu, char sekvas ol-esprimo, kiu postulas pli au similan vorton.

Vortfarado «

Plua = “dauronta au daurinta plu, okazonta au okazinta en posta tempo”: Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis?[BV.72] Kelke da felichaj ideoj [...] kuraghigis min por plua laborado.[FK.231] Tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por chiam la pluan uzadon de nia korpo.[FA1.81]

Plue estas sufiche ofte uzata akcenta formo de plu: Auskultu min plue.[M.158] Kiel ghis nun, tiel ankau plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian vojon.[OV.448] La bela muziko ludis chiam plue.[FA1.21]

Plue estas uzata ankau en direkta signifo. Por klareco oni tiam ofte aldonas direktan N-finajhon pluen:

  • Kelke da pashoj plue trovighas la tomba monumento de Alfieri.[FA1.139]

  • La shipeto veturis pluen.[FA1.100]

  • Poste li en bona humoro kaj kun kontenta spirito iris pluen tra la granda arbaro.[FA1.38]

  • La kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten, super la nubojn, pluen, chiam pluen.[FA1.127]

  • Li rakontis pri siaj malliberuloj kaj precipe pri unu, kiu eldiris nepripensitajn vortojn, kiuj poste estis rakontitaj pluen kaj penetris en la popolon.[FA3.135] Chi tie nur la N-finajho montras, ke temas (ankau) pri loka movigho. La vortoj per rakontado movighis al pli kaj pli multaj lokoj kaj homoj.

Chi tia direkta N-finajho ne estas tute logika, char plu ne montras la celon de la movigho. Tamen la signifo estas tute klara. Kiam pluen helpas al klareco, oni ne hezitu uzi ghin, sed ofte simpla plu au plue sufichas. Legu pli pri tia uzo de direkta N-finajho.