PMEG

Gramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj tempaj /

14.2.2. Ankorau

Ankorau montras, ke shangho ne okazis ghis la koncerna tempo. Ofte ankorau estas la malo de jam. Iafoje aliaj vortoj montras, ke estis same antaue, kaj ankorau nur emfazas tion, sed ofte ankorau estas la sola, kiu montras, ke io ne shanghighis:

Legu pri la diferenco inter ankorau kaj plu.

Aldona ankorau «

Ofte ankorau montras, ke al jam okazinta aldono aldonighas plia aldono, au ke okazinta kresko pludauras, au ke io, kio shajnas impona, tamen ne estas la plej alta shtupo, au ke io, kio shajnis esti la lasta, tamen ne estas la lasta:

  • Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankorau fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finighoj kaj aliaj vortoj.[FE.30] Ni jam faris novajn vortojn, sed ni povas fari pliajn. Ne elcherpighis la ebloj krei novajn vortojn.

  • La richeco de tiu chi homo estas granda, sed lia malsagheco estas ankorau pli granda.[FE.35] La richeco ne estas la plej granda afero. La malsagheco estas pli granda. Ni ne atingis la maksimumon.

  • Ni nun ankorau unu fojon ripetas, kion ni jam diris en alia loko.[OV.104] Al jam faritaj ripetoj aldonighas unu plia ripeto.

  • Ili iris ankorau kelkan distancon.[FA1.40] Ili jam antaue iris kelkan distancon, kaj nun iris pli.

  • Tiu chi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankorau parolos pri ghi pli vaste.[OV.25] Al miaj antauaj vortoj mi aldonos pliajn.

  • Li atendis ankorau aliajn sep tagojn.[Gn.8] Li jam aldonis almenau unu septagan periodon al sia atendado. Nun li aldonis plian septagan periodon.

Iafoje ankorau vigle akcentas, ke ia elnombrado de aferoj ne chesis, sed ke aldonighas aliaj, iel similaj aferoj:

  • Al ni venas revizoro. [...] Revizoro el Peterburgo, inkognite; kaj ankorau kun sekreta ordono.[Rz.5] Al la du unuaj, timigaj faktoj (venas revizoro, li venas inkognite), aldonighas tria timiga fakto (li havas sekretan ordonon).