PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / La rolfinajho N /

12.2.5. N por direkto

N-komplementoj kaj N-priskriboj povas montri direkton. Tiam ili respondas la demandojn al kiu loko?, en kiu direkto? k.s.

Direkto estas normale mova, kio signifas, ke io movighas cele al io. Tamen ekzistas ankau senmova direkto, kio signifas, ke io estas turnita en ia direkto sen movighi tien. La du specoj de direkto ne chiam estas distingeblaj. Direkta N-finajho ordinare montras direkton movan, sed iafoje temas pri direkto senmova.

Sola N-finajho «

  • Morgau mi veturos Parizon.[FE.28] = ...al Parizo.

  • Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.[FK.254] = ...al Hindujo.

  • La vagonaro kuras de Hanovero Berlinon.[FK.209]

Solan direktan N-finajhon oni uzas nur kiam temas pri iro al la interno de io. Oni ne diras *iri muron*, *iri kuraciston*, sed iri al muro, al kuracisto. Oni ankau povas diri aliri muron, aliri kuraciston, kvankam tio eble ne estas tre kutima. Efektive oni uzas solan direktan N preskau nur che nomoj de lokoj (landoj, urboj k.s.).

N kun en, sur kaj sub «

Direkta N-finajho aperas plej ofte kune kun en, sur kaj sub, la tri plej gravaj lokaj rolvortetoj. Kiam en, sur kaj sub montras simplan pozicion, oni uzas ilin sen la finajho N. Sed se oni volas montri, ke io movighas al tia loko, oni devas kompletigi per rolmontrilo, kiu montras direkton. Oni povus uzi al (al en, al sur, al sub), sed en la praktiko oni uzas chiam N-finajhon:

  • sur la tablo = en pozicio sur la tablo sur la tablon = al pozicio sur la tablo, al sur la tablo

  • sub la granda lito = en loko sub la granda lito sub la grandan liton = al loko sub la granda lito, al sub la granda lito

  • La hundo kuras en nia domo. = La hundo estas en la domo kaj kuras tie.

  • La hundo kuras en nian domon. = La hundo estis ekster la domo sed kuras nun al la interno de la domo.

  • Mi metis ghin sur vian tablon. = Ghi estis en alia loko, kaj mi movis ghin al la tablosurfaco.

  • Mi jam devas iri en la regnon chielan![FA1.15] Mi nun ne estas en la regno chiela, sed mi jam devas iri al tiu loko.

Ech se la verbo estas mova, ne nepre temas pri movigho al la loko montrita per en, sub au sur:

  • Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia shargho, ne forlasu ghin, sed alportu helpon kune kun li.[Er.23] Fali estas ja mova verbo, sed la azeno jam trovighis sub la shargho. Poste ghi tie falis.

Nur kiam esprimo kun en, sur au sub rilatas al vorto, kiu estas klare mova, uzo de direkta N-finajho estas nepra:

  • La vento forblovis de mia kapo la chapon, kaj ghi, flugante, pendighis sur la branchoj de la arbeto.[FE.39] Oni povus diri sur la branchojn, sed pendighi ne estas klare mova vorto, kaj tial N-finajho ne estas deviga.

  • Li [...] sidigis la maljunan avinon sur la malantaua sidloko.[FA1.13] Sidigi ne estas klare mova, sed oni ankau povas diri sur la malantauan sidlokon.

  • Sur la koverto shi skribis unu el la grafaj familinomoj.[M.22] En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finajhon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N: Baruhh enskribis en libron-rulajhon sub diktado de Jeremia chiujn vortojn de la Eternulo.[Jr.36] Enskribi estas pli moveca ol simpla skribi.

  • Karlo parolis en mikrofono. La ideo de movado estas chi tie tre malforta, sed ankau eblas diri en mikrofonon.

N kun aliaj lokaj rolvortetoj «

Che aliaj lokaj rolvortetoj ol en, sur kaj sub oni ofte ne uzas direktan N-finajhon, sed lasas al la kunteksto montri, ke temas pri direkto. Sed oni ja povas uzi direktan N ankau che aliaj lokaj rolvortetoj, se tio helpas al klareco:

  • Gardu vin, ke vi ne venu plu antau mian vizaghon.[Er.10] = ...al loko antau mia vizagho. ...al antau mia vizagho.

  • Ghian kropon kun ghiaj plumoj li forigu kaj jhetu ghin apud la altaron.[Lv.1] = ...al (loko) apud la altaro.

  • La virino subite levighis kaj jhetis ambau brakojn chirkau la kolon de la knabino.[M.8] = ...al (pozicio) chirkau la kolo...

  • Mi estis en la urbo kaj iris poste ekster ghin. = ...al ekster ghi.

  • Li iris inter la patron kaj la patrinon. La celo de la irado estis loko inter la patro kaj la patrino.

  • Morgau mi venos che vin. Tradicie oni preferas: Morgau mi venos al vi.

Vidu cetere la klarigojn pri la unuopaj lokaj rolvortetoj.

Subkomprenata celo «

En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finajhon, char la vera celo estas subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finajhon, se oni enmetus ghin:

  • Jakob enfosis ilin sub la kverko.[Gn.35] Oni ne diras sub la kverkon, char la vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la kverko.

  • Oni metis antau mi manghilaron.[FE.34] Mankas direkta N post mi, char oni povus diri: Oni metis sur la tablon antau mi manghilaron.

Tamen ne estus eraro diri sub la kverkon kaj antau min, char ankau tiuj esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj en tiuj frazoj.

Figura direkto «

Lokaj rolvortetoj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas esprimata kvazau loko. Ankau tiam oni povas uzi direktan N-finajhon por esprimi figuran direkton. Ekz. en estas uzata figure pri statoj kaj formoj. En + N-finajho do povas montri statoshanghon, movighon de unu stato au formo al alia: Mi shanghos ilian malghojon en ghojon.[Jr.31]

Rolvortetoj, kiuj mem montras direkton «

Kelkaj rolvortetoj per si mem montras direkton: al, ghis, el kaj de. Tiuj rolvortetoj neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N-finajhon: al la urbo, ghis la fino, el la lernejo, de la komenco, disde la patrino, ekde Februaro, de post la somero, for de Tokio (ne *al min*, kio signifus *al al mi*).

N post lokaj E-vortoj «

Oni povas meti la finajhon N ankau post lokaj E-vortoj por montri direkton al ia loko:

  • hejme = en la hejmo hejmen = al la hejmo
  • urbe = en la urbo urben = al la urbo
  • ekstere = ekster io eksteren = al la ekstero de io
  • Ni veturas Romen. = Ni veturas al Romo. = Ni veturas Romon.

  • Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn.[FA1.98] Internen = al la interno, en la internon.

N-finajho povas aperi post E-vortoj nur por montri direkton, neniam por montri objekton, mezuron au tempopunkton. Iafoje kvantaj E-vortoj rolas kiel objekto, sed ili tamen ne povas ricevi N-finajhon.

Ankau tabelvortoj je E montras lokon, kaj povas ricevi N-finajhon por direkto:

  • tie = en tiu loko tien = al tiu loko, en tiu direkto
  • kie = en kiu loko kien = al kiu loko, en kiu direkto
  • chie = en chiu loko chien = al chiu loko, en chiu direkto
  • ie = en iu loko ien = al iu loko, en iu direkto
  • nenie = en neniu loko nenien = al neniu loko, en neniu direkto
  • Ni iru, sinjorino, ien aliloken.[M.109] = ...al iu alia loko.

Mallogika uzo de direkta N «

Direkta N aperas ankau en vortoj kiel pluen, renkonten, tiudirekten, reen k.s., kie la N-finajho principe estas mallogika, char plu, renkonte, tiudirekte kaj ree ne montras lokon. Iafoje tia mallogika uzo tamen helpas al klareco, kaj tiaj esprimoj ne estas nepre evitendaj. Ili estas tradiciaj kaj facile kompreneblaj. Normale tamen simpla plue, renkonte kaj tiudirekte sufichas, sed en reen la N-finajho estas neevitebla, char simpla ree signifas denove:

  • Shi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ghis deklivo.[FA1.105]

  • Mi ekiris renkonten al shi. Simpla renkonte sufichas.

  • La shtelistoj kuris tiudirekten. Tiudirekte estas pli logika, sed malpli klara.

  • La pendolo che la granda horlogho iradis tien kaj reen.[FA2.146]

Atentu, ke en vortkunmetajhoj reen iafoje povus esti miskomprenata kiel la prefikso RE + la rolvorteto en: reeniri = “iri reen” au “denove eniri”. Ordinare la kunteksto tamen malebligas miskomprenon.