PMEG
14.1.1. Tabelvortoj je E
| kie | en kiu loko |
|---|---|
| tie | en tiu loko |
| ie | en iu loko |
| chie | en chiu loko |
| nenie | en neniu loko |
Kie «
Kie estas la libro kaj la krajono?[FE.6] = En kiu loko estas la libro... Demanda kie.
— Kie estas la tranchiloj? — Ili kushas sur la tablo.[FE.16] = En kiu loko estas... Demanda kie.
Mi montris al la infano, kie kushas ghia pupo.[FE.18] Kie en demanda subfrazo.
Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.[PE.1386] Kie en demanda subfrazo.
Mi volis resti tie, kie mi estis.[FA3.135] Rilata kie.
Kie fumo levighas, tie fajro trovighas.[PE.875] Rilata kie.
Tie «
En la kastelo estis granda societo, tie trovighis multe da gastoj el la chirkauajho.[FA3.49] = ..., en tiu loko (en la kastelo) trovighis...
La plafono tie estis malalta.[M.105] = La plafono en tiu loko estis malalta.
Shtelisto shteliston evitas, char li tie ne profitas.[PE.2392] Tie = che shtelisto.
Se li scius, ke mi estas tie chi, li tuj venus al mi.[FE.20] = ...estas en tiu chi loko proksime de mi, li tuj... Pri chi vidu chi-poste.
Li demandis shin, kion shi faras tie chi tute sola.[FE.21]
Mi restas tie chi lau la ordono de mia estro.[FE.26]
Tie kaj tie en la arbaro loghas homoj. Tie kaj tie au tie kaj chi tie (au simile) = “en kelkaj disaj lokoj”.
Iafoje kiam cheestas rilata kie-subfrazo, tie povas esti forlasata.
Ie «
Chu vi loghas ie? = Chu vi loghas en iu loko?
Certe ghi trovighas ie chi tie, tion mi scias.
Chie «
Chie estas varme, sed hejme plej charme.[PE.226] = En chiu loko estas...
Kion mem mi faras, tion chie mi flaras.[PE.935]
Malsaghulo chie sian nomon skribas.[PE.1468]
Chie, kien mi venas, trovighas ia malbonajho, kiu premas la koron.[FA1.93]
Nun chie regis ghojo.[FA1.49]
Nenie «
Nenie mi havis tian bonan akcepton.[Rz.80] = En neniu loko mi havis...
Pli bela reghidino ol shi trovighis nenie en la mondo.[FA1.104]
Kiu kutimis chion jughi, nenie povas rifughi.[PE.1027]
Lokaj tabelvortoj kun rolvortetoj «
Oni povas aldoni rolvortetojn al lokaj tabelvortoj por montri movighon k.s.:
Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas.[PE.2338] = ...sed de kiu loko...
For de tie chi![FE.26] = Iru for...
Ho, se vi estus malproksime de chi tie![FA2.37]
El kie vi estas?[FA2.37] = El kiu loko...
Chiuj sociaj klasoj, aghoj, nacioj pushighas tie, tra kie mi intencis iri.[M.39]
Se la pordo de la ghardeno estis nefermita, li povus tra tie eniri.[BV.60]
Direktaj tabelvortoj «
Post lokaj tabelvortoj oni povas meti N-finajhon por montri direkton:
| kien | al kiu(j) loko(j), en kiu(j) direkto(j) |
|---|---|
| tien | al tiu(j) loko(j), en tiu(j) direkto(j) |
| ien | al iu(j) loko(j), en iu(j) direkto(j) |
| chien | al chiu(j) loko(j), en chiu(j) direkto(j) |
| nenien | al neniu(j) loko(j), “en neniu(j) direkto(j) |
Kien vi iras? — Mi iras en la ghardenon.[FE.26]
Kien vi vin turnos, chie malbone.[PE.891]
Fadeno iras, kien kudrilo ghin tiras.[PE.554]
Rigardu tien chi.[BV.66]
Kun helpo de Dio mi trabatis al mi vojeton rekte tien, kien estis necese.[Gm.58]
Kiam mi, la sonorilo [...], svingighadis tien kaj reen, mi povus frakasi al li la frunton.[FA4.69]
La malvivan korpon li ien trenis for.[H.113]
La infano [...] turnadis chien la okulojn, en kiuj vidighis miro kaj timo.[M.7]
Mi nenien plu iros hodiau.[M.128]
Vortfarado «
Tiea, chi-tiea[FE.30], chiea k.t.p. = “trovighanta tie, chi tie, chie” k.t.p.: La tieaj Esperantistoj estas tre gastigemaj. / Kiel urbestro de la chi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj [...] estu nenia premado.[Rz.29] La chiea pluvo detruis nian vojaghon.
