PMEG 2023

12.2.6. N anstatau je

Teorie oni povas chiam anstatauigi la rolvorteton je per N, lau regulo en la Fundamenta Gramatiko. Jen Zamenhofaj ekzemploj de tia uzo:

  • Mi ridas je lia naiveco.FE.29Mi ridas pro lia naiveco.FE.29Mi ridas lian naivecon.FE.29

  • Neniam shi miros je sia propra malaltigho. Neniam shi miros sian propran malaltighon.M.178 Nuntempe oni prefere diras pri sia propra malaltigho au pro sia propra malaltigho.

Tiaj esprimoj kun N-finajho estas nuntempe tamen sufiche nekutimaj. Ordinare oni uzas taugan rolvorteton.

Pozicio «

N-finajho estas sufiche ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte korpoparto). Teorie N tiam anstatauas la rolvorteton je, sed praktike la alternativo al N estas kun en tiaj esprimoj. Tia N-komplemento chiam kunlaboras kun esprimo de pozicio au direkto:

  • Chu vi permesos al mi pendigi tiun chi kanajlon sub la chielo la kapon malsupren?Rt.70...kun/je la kapo malsupren.

  • Chu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu chion la supron malsupren?Rt.130

Oni povus ankau diri, ke havante, tenante, metinte au simile estas subkomprenata. Tiam temas pri objekto:

  • Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.

  • Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.

Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto (klinita, kunmetitaj), ghi ne havu N-finajhon, char ghi estas perverba priskribo de la objekto, kvankam la verbo (en participa formo) estas subkomprenata.