PMEG
25.1.2. Perverba priskribo de objekto
Kelkaj verboj povas peri priskribon de sia objekto. Kvankam tiaj perverbaj priskriboj priskribas objekton, ili ne havas la finajhon N.
Komparu la du jenajn frazojn.
Vi farbas la domon rughan. (= Vi farbas la rughan domon.) Rughan estas chi tie rekta priskribo de la domon. = Vi farbas tiun domon, kiu jam estas rugha. Oni ne diras, kiun koloron ghi nun ricevas.
Vi farbas la domon rugha. = Vi farbas la domon tiel, ke ghi farighas rugha. Rugha estas perverba priskribo de la domo. La rugheco aperas pro la ago farbi. Oni ne diras, kiun koloron la domo antaue havis. (Oni povas ankau diri: Vi farbas rugha la domon. Sed ne eblas: *Vi farbas la rugha domon.*)
A-vorto au A-vorteca vorteto «
Perverba priskribo de objekto povas esti A-vorto au A-vorteca vorteto:
Chu vi farbos vian rughan domon verda? ≈ Chu via rugha domo farighos verda?
Ne, ni preferas ghin flava. = Ne, ni preferas, ke ghi estu flava.
Shi trovis la Francajn vinojn tre bonaj. = Shi trovis, ke ili estas tre bonaj.
Li sentis sin tiel malfelicha, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.[FE.33] = Li sentis, ke li estas tiel malfelicha...
Neniam mi vidis lin tia.[Rt.82] = Neniam mi vidis, ke li estas tia.
Eble tamen N-finajho «
Iafoje chi tia A-finajha priskribo de objekto sence respondas al kiam-frazo, kaj montras staton, kiu ne dependas de la chefverba ago. En tiaj okazoj oni povas opinii, ke ne temas pri vera perverba priskribo, sed pri iaspeca komplemento. Tiam oni povas ja uzi N-finajhon. Tia aldono de N povas iafoje doni nuancan diferencon:
Ni lin trovis malvivan.[Rt.138] = Ni lin trovis, kiam li estis malviva. La N de malvivan povas helpi al klareco, sed oni ankau povas ghin forlasi. Sen N-finajho la signifo ankau povas esti: Ni lin trovis, kaj trovis, ke li estas malviva.
Li pentras shin nudan. = Li pentras shin, kiam shi estas nuda. Se oni dirus nuda sen N, la signifo estus: Li pentras bildon, en kiu shi estas nuda. Sen N la signifo ech povas esti: Li pentras shin, kiam li mem estas nuda. Sed por tia signifo estas pli klare diri: Li nuda pentras shin.
Chi tiun vorton li uzas solan. Li uzas tiun vorton sen aliaj vortoj. (Chi tiun vorton li uzas sola. Nur li uzas tiun vorton.)
Ofte en vespero shi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko.[FA1.57] Shi vidadis lin, kiam li estis forveturanta.
Mi shatas la matenmanghajn ovojn malmolaj(n). = Mi shatas la matenmanghajn ovojn, kiam ili estas malmolaj. Mi shatas, ke la matenmanghaj ovoj estu malmolaj. Iuj uzas N en tiaj chi frazoj. Aliaj preferas A-vorton sen N. La signifodiferenco praktike estas nula.
La uzo de N-finajho en tiaj chi okazoj neniam estas deviga. Neuzo de N estas vershajne pli ofta nuntempe, sed kiam aldono de N donas plian klarecon, oni ne hezitu esprimi sin tiel. Sed kiam la ligo al la chefverbo estas forta, kaj la A-vorto ne respondas al kiam-frazo, sed al ke-frazo, tiam oni nepre ne uzu N-finajhon.
O-vorta frazparto sen rolmontrilo «
Perverba priskribo de objekto povas esti O-vorto (au O-vorta frazparto) sen rolmontrilo:
Mi elektis lin prezidanto.[LR.70] = Mi elektis lin, ke li estu prezidanto.
Jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefianchoj.[FA3.91] ≈ ...oni diris, ke ili estas gefianchoj.
Vin mi volas fari mia edzo![FA3.98] = Mi volas fari tiel, ke vi estos mia edzo.
Che iaj verboj oni povas alternative uzi kiel-esprimon: Ili elektis shin kiel kasiston.
O-vorta frazparto kun rolvorteto «
Iafoje frazparto kun rolvorteto povas esti perverba priskribo de objekto:
Kristino al li plachis kaj shi lin ankau trovas lau sia gusto.[FA3.91] = ...shi trovas, ke li estas lau shia gusto.
Mi preferas ghin sen sukero. = Mi preferas, ke ghi estu sen sukero.
E-vorto «
Se la objekto estas I-verbo, oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon de la objekto anstatau A-vorto. Tio praktike okazas preskau nur kun verboj, kiuj esprimas opinion, ke io estas ia, precipe opinii kaj trovi:
Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkashe kontrau la fluo de tiu chi kolero.[BV.58] (Ili ne pensis, ke batali kontrau la fluo estas utile.) Objekto de la verbo trovi estas la I-verbo batali (malkashe kontrau...). Utile estas perverba priskribo de batali. La priskribon peras la chefverbo trovis.
Tiun chi penson [...] ni trovis nun necese ripeti ankorau unu fojon.[OV.106] = Ni trovis nun necese ripeti tiun chi penson ankorau unu fojon. Necese estas perverba priskribo de ripeti (tiun chi penson...).
Dank’ al [...] kelkaj flankoj de la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie chi detale paroli, la lingvo farighas eksterordinare facila.[FK.233] Superflue estas perverba priskribo de paroli.
Ankau kiam la objekto estas subfrazo, oni uzu E-vorton kiel perverban priskribon. Tio tamen okazas tre malofte:
Mi trovas neelteneble, ke vi ne volas paroli kun mi. (= Mi pensas, ke estas neelteneble, ke vi ne volas paroli kun mi.) La ke-frazo estas objekto de trovas. Neelteneble estas perverba priskribo de la ke-frazo.
Kial oni che vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?
Zamenhof normale enmetis ian O-vortecan vorton, ghi au tio, por reprezenti ke-frazon, kaj iafoje ankau por reprezenti I-verbon. Tiam la perverba priskribo havu A-finajhon:
Chu vi, kara Mario, trovas ghin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon che la sama tablo kun kelke da junaj viroj?[M.88] Konvena estas perverba priskribo de ghin, sed ankau (nerekte) de la ke-frazo. Nuntempe oni preferas tio kiel helpan vorteton: Chu vi trovas tion konvena, ke...
Se la Akademio trovus ghin necesa anstatauigi en ili la “uj” per “i”, mi tion ne malkonsilus.[LR.15]
Iafoje en tiaj chi frazoj povus farighi malklare, chu la E-vorto estas perverba priskribo au maniera komplemento: Li opiniis eble, ke oni maldungu la komizojn. Oni povus miskompreni eble kiel komplementon = Povas esti, ke li opiniis, ke oni... Tiam oni uzu helpan tio au pli klaran vortordon: Li opiniis tion ebla, ke oni... Li eble opiniis, ke oni...
Lau PAG oni uzu A-vorton anstatau E-vorto kiel perverban priskribon de objekto, kiam la objekto estas I-verbo au subfrazo: Mi opinias konvena vigligi vin per rememorigo. Tio tamen ne shajnas rekomendinda, char tio rompas la bazan principon, ke I-verboj kaj subfrazoj estas priskribataj per E-vortoj. Tamen oni povas trovi ekzemplojn de tia uzo che Zamenhof: La gazetoj ne trovas necesa enighi en tion, pri kio ili skribas.[FK.283] Pro evito de malkomprenighoj ni trovas necesa doni la sekvantajn klarigojn: [...][OV.321]
I-verbo «
Perverba priskribo de objekto ankau povas esti I-verbo: La finighado de la tago igis ilin rapidi.[M.200] = La finighado igis [= instigis], ke ili rapidu.
Kontrolmetodo «
Se oni hezitas, chu priskribo de objekto estas rekta au perverba, oni povas anstatauigi la objekton per pronomo (lin, shin, ghin, ilin k.s.). Rektan priskribon oni tiam emas forpreni, char ghi estas parto de la objekto. Perverban priskribon oni tamen emas konservi, char ghi estas memstara frazparto necesa por la senco de la frazo:
Chu vi farbas la domon rughan? → Chu vi farbas ghin? Rughan estas rekta priskribo.
Chu vi farbas la domon rugha? → Chu vi farbas ghin rugha? Rugha estas perverba priskribo.
Mi vidis miajn amikojn forirantaj per trajno. → Mi vidis ilin forirantaj per trajno. Forirantaj (per trajno) devas resti por ke la senco de la frazo ne shanghighu. Forirantaj estas do perverba priskribo de la objekto, kaj ne havu N-finajhon. La senco estas: Mi vidis miajn amikojn, kaj vidis, ke ili estas forirantaj per trajno. (Anstatau forirantaj oni ankau povas uzi I-verbon: Mi vidis miajn amikojn foriri per trajno.) Se oni dirus forirantajn, la senco farighus: Mi vidis tiujn el miaj amikoj, kiuj estis forirantaj per trajno. Au: Mi vidis miajn amikojn, kiam ili estis forveturantaj per trajno.
Ankau participo povas peri priskribon «
Ankau participo povas peri priskribon de sia objekto:
Li fajfis farbante sian domon verda. = Li fajfis, kiam li farbis sian domon verda.
Mi vidis lin farbanta sian domon verda.
Mi vidis virinon farbantan sian domon verda.
Li sidis havante la kapon klinita iom flanken.
Kun povas peri priskribon «
Iafoje la rolvorteto kun esprimas agan ideon simile al participo:
- dometo havanta verandon → dometo kun verando[M.68]
- knabo havanta freshajn rughajn vangojn → knabo kun freshaj rughaj vangoj[FA2.144]
- fali havante la vizaghon al la planko → fali kun la vizagho al la planko
Kiam kun anstatauas havanta au havante, ghi povas aperi kun “perverba” priskribo:
- Li sidis havante la brakojn kunmetitaj. → Li sidis kun la brakoj kunmetitaj.
- Shi vagadis havante la okulojn rughaj de ploro. → Shi vagadis kun la okuloj rughaj de ploro.
Oni ankau povas simple subkompreni havante au havanta (au similan participon) sen aldoni kun, precipe kiam temas pri pozicio de (korpo)parto: Li sidis [havante/tenante] la brakojn kunmetitaj.
