PMEG

Gramatiko / Komparaj esprimoj / Kiel kaj ol /

20.1.2. Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj

Se post kompara kiel au ol aperas O-vorteca frazparto sen rolmontrilo, la komparo rilatas al la subjekto de la frazo. La kiel-afero au ol-afero iel estas subjekto en fraza ideo. Tia kiel-esprimo au ol-esprimo ankau povas respondi al alia frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon, ekz. perverba priskribo.

Se tia kompara esprimo estu komprenata kiel objekto au komplemento, oni devas uzi rolmontrilon por montri tion:

Komparo kun priskribo «

Iafoje kiel-esprimo au ol-esprimo rilatas nur al priskribo de vorto. Se tia priskribo havas N-finajhon, la kompara esprimo tamen ne havu tion, char la kompara esprimo ne estas objekto en subkomprenata frazo:

  • Li uzas domon grandan kiel palaco.Li uzas domon. La domo estas granda kiel palaco. La komparo rilatas nur al la grandeco de la domo. Komparu kun: Li uzas grandan domon kiel palacon. (Li uzas palacon.)

  • Mi neniam renkontis homon (tian) kiel shi.Mi ne renkontis homon, kiu estas simila al shi.

  • Ghi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj.[FA1.1]La okuloj estas tiel grandaj kiel du tasoj.

  • Mi multigos vian semon kiel la steloj de la chielo.[Er.32] = Mi igos vian semon multa kiel... Ne temas iel ajn pri multigo de la steloj, sed pri tio, ke la semo farighu same multa, kiel la steloj.

  • Li lernis gravajn lingvojn, kiel la Angla lingvo kaj la Franca. (La Angla lingvo kaj la Franca estas tiaj gravaj lingvoj.) La Angla kaj la Franca estas ekzemploj de tiu speco de lingvoj, kiujn li lernis. Eble li ne lernis ghuste ilin.

  • Mi havas alian proponon, ol la jhus prezentita. (Mia propono estas alia, ol la jhus prezentita.)

  • Li havas korpon pli larghan ol alta. = ... pli larghan ol ghi estas alta.