PMEG
12.3. Rolvortetoj
Rolvortetoj estas vortetoj, kiujn oni metas antau frazpartoj por montri frazrolojn. Frazparto kun rolvorteto povas roli au kiel komplemento de verbo, au kiel priskribo de alia frazparto.
Rolvortetoj normale staras antau O-vortoj au O-vortecaj vortoj, sed ankau I-verboj, subfrazoj, kvantaj E-vortoj kaj kvantaj E-vortecaj vortetoj povas roli O-vortece, kaj havas tiam iafoje rolvorteton antau si.
Iafoje oni uzas rolvortetojn antau lokaj kaj tempaj E-vortoj au E-vortecaj vortetoj, kvankam tiaj vortoj ne bezonas rolmontrilon por roli kiel komplemento au priskribo. La rolvorteto tiam nur pliprecizigas la lokan au tempan signifon.
Grupa divido «
Tri bazaj rolvortetoj estas aparte klarigitaj:
La ceteraj rolvortetoj estas dividitaj en tri grupojn:
Multaj rolvortetoj havas plurajn signifojn, kaj apartenas al du grupoj, au ech al chiuj tri grupoj. Tiuj rolvortetoj troveblas en tiu grupo, kiu respondas al la chefa signifo.
Pli pri rolvortetoj «
- Rolvortajhoj = E-vortoj, kiuj kunlaboras kun rolvorteto
- Memstaraj rolvortetoj
- Forlaso de rolvorteto
- Neoficialaj rolvortetoj
- Nuanciloj de nombrovortoj = rolvortetoj kun speciala funkcio antau nombrovortoj
Du rolmontriloj samtempe «
Ofte oni uzas che frazparto unu lokan kaj unu direktan rolmontrilon, kiuj kunlaboras por montri movighon al au de ia pozicio. Aparte grava estas la uzo de direkta N-finajho kune kun lokaj rolvortetoj. Sed oni uzas ankau ekz. de kaj el kune kun lokaj rolvortetoj. Che chiu loka rolvorteto aperas klarigoj de eventuala uzado kune kun direktaj rolmontriloj.
Ankau anstatau kaj krom povas kunlabori kun alia rolmontrilo.
