PMEG
12.3.9. Forlaso de rolvorteto
Ekzistas familio de esprimoj, kiuj konsistas el du samaj O-vortoj interligitaj per rolvorteto. Ekz. pasho post pasho, mano en mano, tago post tago, vizagho kontrau vizagho. Ili aperas normale en frazroloj, kiuj principe bezonas ian rolmontrilon.
Zamenhof tamen normale ne uzis rolvorteton antau tiaj esprimoj, ech kiam tio estus bezonata lau la normalaj reguloj. Li plej ofte traktis tiajn esprimojn kiel tutajhojn, opiniante, ke la rolvorteto inter la du O-vortoj sufichas por montri la frazrolon de la tuta esprimo. Sed kelkfoje li ja uzis rolmontrilon.
Nuntempe multaj preferas uzi N-finajhon au alian rolmontrilon che la unua vorto, kiam la frazrolo tion postulas. Tio estas gramatike pli logika, sed la Zamenhofa dirmaniero restas korekta, kaj ech sufiche eleganta alternativo. Iafoje oni povus alternative E-vortigi la tutan esprimon:
Ni pasho post pasho, post longa laboro, atingos la celon en gloro.[FK.299] Au ...pashon post pasho..., ...per pasho post pasho...
Mano en mano la gefianchoj promenadis.[FA3.29] Au manon en mano, kun mano en mano, man-en-mane.
Sur chevalo au sur piedoj ili chiam estis kune, flanko che flanko.[FA2.140]
Ni dormadis kapo che kapo sub la laura tegmento de la kabano.[FA1.147]
Ili en longa vico dormis flankon che flanko.[FA3.15] Chi tie Zamenhof ja uzis rolmontrilon, N-finajhon.
Forte batis koro che la koro.[Rt.75] Chi tie la unua koro estas subjekto, kaj nepre ne havu rolmontrilon.
