PMEG 2023

33.2.3. Ke-frazoj kiel komplemento

Ke-frazo povas roli kiel komplemento kun rolvorteto. Normale oni metas la rolvorteton antau helpa tio:

  • Li vekighis per tio, ke iu lin skuis.FA1.217

  • La esperantismo celas nur al tio, ke ia tauga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu.OV.382

  • La esenco de mia malfelicho konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiche kapablis.M.126

  • Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ghemus.Rt.40

  • Anstatau tio, ke vi estis forlasita kaj malamata [...], Mi faros vin fierindajho de la mondo.Jes.60

  • Li shprucigas al la infanoj en la okulojn dolchan lakton, [...] kiu tamen tute sufichas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj.FA2.2

  • Ne por tio mi estas chi tie, ke mi alportadu manghon al la loghantoj.M.10

  • Tiam shi ekploris pro tio, ke shi estas tiel malbela.FA1.44

Se la rolvorteto estas pri, oni normale forlasas ghin (kaj la helpan tio):

  • La kontrauuloj de tiuj chi ennovajhoj denove nin kulpigus, ke ni agas arbitre.OV.165...kulpigus nin pri tio, ke...

  • Petu shin, ke shi sendu al mi kandelon.FE.20Petu shin pri tio, ke...

Okaze oni forlasas ankau por tio antau ke-frazo:

  • Shi bone lin kovris, ke li ne malvarmumu denove.FA2.83...kovris por ke li ne malvarmumu denove.

  • Tie estis unu richa virino, kiu retenis lin, ke li manghu che shi.Rgh2.4...por ke li manghu che shi.

Rimarku, ke la chefverbo chiam havas U-finajhon en tiaj subfrazoj.

Rolvorteto rekte antau ke-frazo «

La rolvorteton por oni normale metas rekte antau ke-frazo sen helpa tio. La plenan esprimon por tio ke oni tre malofte uzas. Oni uzas ankau anstatau rekte antau ke, kaj kelkfoje malgrau, krom kaj sen:

  • Jen prenu ankorau du panojn kaj unu shinkon, por ke vi ne bezonu malsati!FA2.70

  • Por ke la malfelicho nin ne postkuru, mi jhetis al ghi por repacigho la lastajhon el mia havo, la arghentan pelvon.Rn.15

  • Shi tuj lavis sian kruchon kaj cherpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, chiam subtenante la kruchon, por ke la virino povu trinki pli oportune.FE.15

  • Anstatau ke chiu lernas diversajn lingvojn, chiuj ellernadu unu saman lingvon.FK.263

  • Li klopodis daurigi, malgrau ke li estis tre laca. Malgrau (tio) kekvankam.

  • Mi, mi konfesas, nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon.Rz.34

  • Vi ne povas ghin tushi, sen ke ghi rompighus.

Nur por ke, malgrau ke, anstatau ke, krom ke kaj sen ke estas ghenerale akceptitaj. Sed nur malkutimeco estas argumento kontrau frazoj kiel: Ni parolis, pri ke la prezoj chiam altighas. Oni argumentis, kontrau ke ili ekloghu en la urbo. Li sukcesis eskapi, pro ke vi dormis. Tio okazis, antau ke mi naskighis. Malkutimeco estas tamen forta argumento. Oni ne senbezone esprimu sin en maniero tiel nekutima, ke oni eble ne estas komprenata. Prefere oni do uzu helpan tio: pri tio ke, kontrau tio ke k.t.p. Anstatau antau (tio) ke kaj post (tio) ke oni uzas antau ol kaj post kiam. Anstatau pro ke oni uzu pro tio ke, tial ke au char.

Komparu kun la uzo kaj neuzo de rolvortetoj antau I-verboj.