PMEG 2023

27.5. I-verboj kun rolvortetoj

Rolvortetoj estas uzataj precipe antau O-vortoj kaj O-vortecaj vortetoj: sur tablo, pri ili, sen tiuj k.s. I-verboj normale ne havas rolvorteton antau si pro sia verbeco.

Sed iafoje oni bezonas montri la frazrolon de I-verbo per rolvorteto. El chiuj rolvortetoj tradicie nur por, anstatau kaj krom estas akceptataj por tia uzo. Al tiu grupeto oni devas aldoni sen, kiu nuntempe estas sufiche ofte uzata antau I-verbo.

Uzado de aliaj rolvortetoj antau I-verbo ne estas mallogika, sed povas krei miskomprenojn pro la malkutimeco. Che aliaj rolvortetoj ol por, anstatau, krom kaj sen, oni kutime serchas alternativajn esprimomanierojn.

Por «

  • Tio chi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricha vilagha virino, por vidi, kiel granda estos la ghentileco de tiu chi juna knabino.FE.15...por ke shi (la feino) vidu... La senca subjekto de la I-verbo estas egala al la subjekto de la chefverbo.

  • Ni chiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon.FE.42

  • Unu fajrero estas suficha, por eksplodigi pulvon.FE.41

  • Mi jam estas tro maljuna por edzinighi kun viro.Ru.1

  • La flora burghono, kiu ne estas sufiche forta por disvolvighi, tamen enhavas en si [...] chiujn ghermojn por folioj kaj semo.FA4.126

  • Chu ni chiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon?BV.69 En tiaj chi frazoj oni pli ofte uzas I-verbon sen por: preta akcepti, kapabla akcepti k.s.

  • Neniu el ili lumas sufiche, por servi kiel strata lanterno.FA2.118

Se la du subjektoj estas malsamaj, char la chefverbo estas agoinflua, oni uzas plej ofte I-verbon sen por, sed ne estas eraro aldoni por:

  • Li invitis siajn parencojn manghi panon.Gn.31...por manghi panon....por ke ili manghu panon.

  • Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.PE.294...ne por festeni, sed por treni....ne por ke ghi festenu, sed por ke ghi trenu.

Post movaj verboj kiel iri kaj kuri, oni preferas I-verbon sen por, sed oni ankau povas uzi por. Sed kiam inter la mova verbo kaj la I-verbo estas pluraj aliaj vortoj, oni por klareco prefere ne forlasu por:

  • Mi iros ripozi.FA3.31Mi iros por ripozi.

  • Shi tuj kuris bati shin.FE.21Shi tuj kuris por bati shin.

  • Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.FE.34...kaj iros por gliti.

  • Ili iris en la belegan tendon por ripozi.FA1.104 Chi tie estas konsilinde uzi por, char ripozi ne sekvas tuj post la mova verbo iris.

  • Vi devas nur iri al la fonto cherpi akvon.FE.17 Estas pli klare diri por cherpi.

  • Li iris por kushighi malantau grenamaso.Ru.3 Chi tie oni ankau povas forlasi por.

Se I-verbo estas rekta priskribo de O-vorto au O-vorteca vorteto, kaj se lausence ghi esprimas celatan agon, oni normale devas uzi por antau la I-verbo:

  • Chu vi havas korktirilon, por malshtopi la botelon?FE.34

  • Por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al chi tiu malbona loko, [...] kie ne ekzistas akvo por trinki?Nm.20...akvo, kiu estas por trinki (trinkebla/trinkota akvo).

  • De du tagoj shi ricevis absolute nenion por manghi.FA1.45

  • Li tuj sendos al vi en vian domon tutan regimenton por enloghigi.Rz.70

Sed post kelkaj oftaj abstraktaj O-vortoj oni trovas jen I-verbon sen por, jen I-verbon kun por:

  • Festenon shi aranghis en la plej longa tago, por ke oni havu tempon formanghi chiujn diversajn manghajhojn.FA4.216

  • Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por kolekti siajn fortojn.M.73

  • La principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton inter chiuj religioj, estis esprimita [...] ghuste de Hillel.OV.330

  • Kial shi forlasis tiun lokon, en kiu shi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi?M.177

  • Via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita.M.126

  • Chi tio estas la plej eleganta maniero, por akiri al si favoron.FA2.27

Simile: kauzo (por) timi, kuragho (por) fari ion dangheran, rimedo (por) solvi problemon, okazo (por) fari ion.

Oni atentu, ke I-verbo, kiu sekvas post O-vorto (kun au sen por), ofte vere rilatas al io alia, ordinare al la chefverbo de la frazo:

  • Ho, se mi povus per ia rimedo venigi ilin sur la teron!FA3.152Ho, se mi povus venigi ilin sur la teron per ia rimedo! Komparu: Mi ne havas rimedon (por) venigi ilin sur la teron.

  • Se mi povus tion fari, mi irus nun malsupren sur la glacion por glitkuri.FA4.235

Legu ankau pri esprimoj kiel por tiel diri, por paroli sincere.

Anstatau «

  • La patro, anstatau afliktighi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis.M.101

  • La aliaj anasoj preferis naghadi en la kanaloj, anstatau viziti shin.FA2.34

  • Anstatau ion gajni nia afero nur perdus chion, kion ghi havis ghis nun.OV.75Anstatau gajni ion... Anstatau tio, ke ghi ion gajnus...

Krom «

  • Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn kaj elvershi vian furiozon sur sekan panon.Rt.40

  • Kion alian ili ankorau povoscias krom danci, tordi la piedojn kaj fari turnoventon?FA2.95

  • Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manghi kaj trinki.Pr.2

Sen «

Sen + I-verbo estas tradicie rigardata kiel eraro, kaj Zamenhof deklaris tian uzon malbona (Lingvaj Respondoj p. 102, n-ro 128). Sed sen + I-verbo estas fakte tute logika kaj tre oportuna esprimomaniero, kaj ne vere havas sencon eviti tion. Tia uzado jam farighis ofta, kaj do apenau povas kauzi problemojn de komprenado. Ech Zamenhof mem uzis sen tiamaniere almenau du fojojn:

  • Li ne povas subskribi per sia nomo [...] sen elmeti sin al ia ankorau ne konata danghero.BV.31

  • La suno neniam levighas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj.BV.87

  • Sen manghi kaj trinki oni ne povas vivi.

Se oni ne volas uzi I-verbon post sen, oni uzas O-formon, au ne + participon:

  • La grandaj buldogoj [...] eksaltis alten, tamen sen bojado, char tio estis malpermesita.FA2.67 (= ...sen boji...)

  • Mi tre volas manghi: mi diras tion chi sen sherco.Rz.25 (= ...sen sherci.)

  • Tiu virino ne foriru de shi sen ricevo de konsilo kaj helpo.M.59 (= ...sen ricevi konsilon kaj helpon.)

  • Ne rigardante dekstren nek maldekstren, la jura konsilisto iris tra la Orienta strato.FA1.117 (= Sen rigardi...)

  • Sen manghado kaj trinkado oni ne povas vivi.

Aliaj rolvortetoj «

Anstatau pri + I-verbo oni normale uzas I-verbon sen rolmontrilo. Sed se la senco (la frazrolo de la I-verbo) tiam farighus tro malklara, oni anstataue uzas pri + agan O-vorton:

  • Pri flugado oni ech ne povis pensi.FA4.222 (= *Pri flugi oni ech ne povis pensi.*) Chi tie ankau estas eble uzi pripensi: Oni ech ne povis pripensi flugi. Tiam la I-verbo flugi rolas kiel rekta objekto de pripensi. = Oni ech ne povis pripensi flugadon.

  • Ni parolis pri rabado kaj malbonagado.Jes.59 (= *Ni parolis pri rabi kaj malbone agi.*)

Ne malofte oni uzas pri + agan O-vorton, kvankam ankau estus tute eble uzi I-verbon sen pri:

  • Chiuj homoj havas la permeson aspiri pri edzigho kun shi.FA1.69...permeson aspiri edzighi kun shi. (= *...permeson aspiri pri edzighi kun shi.*)

  • Ili kuradis sur la kampo kaj estingis la vaglumojn, kiuj bonkore plenumis la peton pri arangho de torcha procesio.FA2.97...la peton aranghi torchan procesion. (= *...la peton pri aranghi torchan procesion.*)

Inter antau kaj I-verbo oni metas la vorteton ol:

  • Oni devas iri longan distancon, antau ol veni al la rivero.FA1.23...antau ol oni venas al la rivero.

  • Antau ol foriri li shlosis la pordon.Antau ol li foriris...

Anstatau post + I-verbo, oni uzas INT-participon kun E-finajho, au post kiam + plenan subfrazon, au post + agan O-vorton:

  • Trovinte pomon, mi ghin manghis.FE.22Post kiam mi trovis pomon, mi ghin manghis. (= *Post trovi pomon, mi ghin manghis.*)

  • La mastrino de la magazeno, audinte tiujn vortojn, tute ne shajnis mirigita au konfuzita.M.95

  • Li volis acheti por shi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris.FA3.59

Anstatau dum + I-verbo, au ghis + I-verbo, oni uzas dum au ghis antau plena subfrazo (dum kaj ghis estas ne nur rolvortetoj, sed ankau frazenkondukiloj):

  • Mi rigardis televidon, dum mi manghis. (= *Mi rigardis televidon dum manghi.*)

  • Malghoje shi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marchoj, ghis shi venis al la granda arbaro.FA1.161 (= *...ghis veni...*)

Anstatau malgrau + I-verbo oni uzas kvankam + plenan subfrazon, au malgrau (tio) ke + plenan subfrazon:

  • Vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la dauro de nau jaroj.M.35Vi ne scias ludi, malgrau tio, ke vi lernis muzikon en la dauro de nau jaroj. (= *Vi ne scias ludi, malgrau lerni muzikon en la dauro de nau jaroj.*)

  • Kvankam li falis, li batalis plu. Malgrau (tio) ke li falis, li batalis plu. (= *Malgrau fali li batalis plu.*)

Iafoje oni povas uzi participon kun E-finajho: Ech perdinte siajn shuojn li plukuris.Kvankam li perdis siajn shuojn, li plukuris. (= *Malgrau perdi siajn shuojn li plukuris.*)

Anstatau pro + I-verbo oni uzas char + plenan subfrazon, au pro tio ke + plenan subfrazon, au (se la senco restas klara) participon kun E-finajho:

  • La infano ploras, char ghi volas manghi.FE.16La infano ploras pro tio, ke ghi volas manghi.La infano ploras volante manghi. (= *La infano ploras pro voli manghi.*)

Post aliaj rolvortetoj oni uzas agan O-vorton anstatau I-verbo:

  • Ve al tiuj, kiuj levighas frue matene, por fordoni sin al drinkado.Jes.5 (= *...por fordoni sin al drinki.*)

Chu lingva evoluo? «

La chi-antauaj klarigoj pri rolvortetoj kaj I-verboj priskribas la tradician staton de la lingvo, en kiu regas forta malemo uzi rolvortetojn antau I-verbo (escepte de por, anstatau, krom kaj sen). En multaj lingvoj oni tamen uzas rolvortetojn multe pli libere en tiaj konstruoj. La Esperanta tradicio estas malfacile klarigebla per logikaj argumentoj. Esence ghi estas arbitra tabuo.

Fakte la tradicia tabuo ne chiam estis absoluta. Ech Zamenhof almenau unu fojon ghin ignoris:

  • Tio chi neniel devus nin deteni de enkonduki tiun chi oportunajhon en nian artan kaj konscie kreitan lingvon.LR.72A (Zamenhof tiel skribis en la jaro 1891 pri la regulo de akcentado.) = ...nin deteni de enkondukado de tiu chi oportunajho...

Pli-malpli ekde la jaro 2000 oni povas rimarki tendencon rompi tiun tabuon, precipe che junaj Esperantoparolantoj. Pli kaj pli ofte oni audas frazojn kun rolvortetoj kiel pri, pro, dum, post k.a. antau I-verbo en maniero, kiu povas soni strange au ech erare al tiuj, kiuj alkutimighis al la tradicia uzo. Jen tipaj ekzemploj:

  • Li jam audis pri Esperanto kaj esprimis intereson pri lerni la lingvon. Tradicie: ...intereson lerni la lingvon.

  • Li ekfamighis en Esperantujo pro gajni la chefpremion de la Belartaj Konkursoj. Tradicie: ...char li gajnis...

  • Ni ghoje babilis dum promeni tra la flughaveno. Tradicie: ...dum ni promenis... / ...promenante...

  • Tuj post enlitighi li ekdormis. Tradicie: Tuj post kiam li enlitighis... / Tuj enlitighinte...

En la chi-antauaj klarigoj de la tradicia uzo multaj ekzemploj de rolvorteto antau I-verbo estas markitaj kiel eraraj au evitindaj, per steletoj. Se dauros la tendenco al pli vasta uzo de rolvortetoj antau I-verboj, eble en estontaj eldonoj de tiu chi gramatiko iuj el tiuj steletoj estos forprenitaj.

Iom simila lingva evoluo okazis pri rolvortetoj antau demandaj subfrazoj.

Atentu tamen pri la senca subjekto «

I-verbo preskau chiam havas subkomprenatan sencan subjekton, kiu normale estas egala al la subjekto de la chefverbo de la sama frazo. Kvankam en iaj okazoj tiu baza principo ne validas, estas forte rekomendinde ghin sekvi, ech se oni uzas I-verbojn kun rolvortetoj en netradicia maniero. Jen ekzemploj de uzoj, kiuj ne estas aprobeblaj:

  • *Kiam temas pri ludi shakon, li chiam interesighas.* Lau la normalaj principoj la senca subjekto de ludi devas esti egala al la subjekto de temas, sed (en tiu chi frazo) temas estas sensubjekta. Oni do diru: Kiam temas pri shakludado....

  • *Ankau dum ridi povas dolori la koro.* Ne la koro ridas, sed la homo. Sekve oni diru: Ankau dum ridado povas dolori la koro.SS.14

  • *Mi konas lin pro gajni la chefpremion de la Belartaj Konkursoj.* Ne mi gajnis la premion, sed li. Sekve estu: Mi konas lin, char li gajnis...

Vidu ankau la klarigojn pri la diferenco inter I-verboj kaj agaj O-vortoj.

Rolvorteto antau citata I-verbo «

Se I-verbo estas citata, oni povas uzi chiun ajn rolvorteton. Tiam la rolvorteto vere rilatas al subkomprenata esprimo kiel la vorto, la verbo, la ago au simile: Inter voli kaj fari estas grandega, grandega pasho.OV.422Inter la ago voli kaj la ago fari...