PMEG 2023

12.3.6.3. Krom

Krom montras aferon, kiun oni konsideras aparte. Tiu baza signifo donas praktike du signifojn: escepta krom kaj aldona krom. La diferenco inter tiuj du signifoj estas tre granda, kaj tio iafoje povas krei riskon de miskompreno.

Escepta krom «

Escepta krom montras ion, por kio la cetero de la frazo ne validas.

Se la frazo estas pozitiva, la senco de escepta krom estas negativa. Tia pozitiva frazo normale enhavas chiu(j), chio au tuta:

  • Tie estis chiuj miaj fratoj krom Petro.LR.136 Petro ne estis tie.

  • Krom la studento chiuj estis en la lito.FA3.52 La studento ne estis en la lito.

  • Chiun homon, kiu [...] petos ion de ia dio au homo krom vi, ho regho, oni jhetu en kavon de leonoj.Dn.6 Se iu petos de vi, tiun oni tamen ne jhetu en kavon de leonoj.

  • Chio en shi estis juna kaj almenau shajne serena, krom la frunto.M.150 La frunto ne estis tia.

  • La tuta teksto estas ghusta, krom unu frazo. Unu frazo ne estas ghusta.

  • La tuta popolamaso disighis krom malgranda grupo. Malgranda grupo ne disighis.

Se la frazo estas negativa (kun ne, NENI-vorto au sen), la senco de escepta krom estas pozitiva:

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fianchino.FE.26 Li kaj lia fianchino ja estis tie.

  • Ne ekzistas Dio krom Mi.Re.32 Mi estas Dio, kaj mi ja ekzistas.

  • La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj.FK.253 Mokojn kaj atakojn ili ja renkontas.

  • Ghiaj vortoj [= la vortoj de Esperanto]krom kelkaj tre malmultajne estas arbitre elpensitaj.FK.284 Kelkaj malmultaj ja estas arbitre elpensitaj.

  • En la lastaj monatoj mi, krom miaj profesiaj bezonoj, preskau neniam eliras el la domo.L1.241 Okaze de profesiaj bezonoj mi ja eliras. (Oni povas por klareco diri krom pro miaj profesiaj bezonoj, sed vidu chi-poste pri krom + aliaj rolmontriloj.)

  • Marta kushis sur la malmola litajho [...] sen ia alia sento krom morta lacigho.M.193 Mortan lacighon shi ja sentis.

  • Krom tiu mono [...] shi havas jam nenian alian.M.62 Tiun monon shi ja havas.

Post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s. oni povas ankau uzi ol: La domoj estis nenio alia krom lignaj budoj.La domoj estis nenio alia ol lignaj budoj.FA3.138

Aldona krom «

Aldona krom montras ion, kio ja validas. Al tio oni (poste) aldonas ion alian, kio ankau validas. Normale ankau (eventuale ankorau au ech) cheestas en la frazo por fortigi la aldonan sencon:

  • Krom Petro tie estis ankau chiuj aliaj miaj fratoj.LR.136Aldone al Petro ankau ili estis tie.

  • Per pruntedono ofte oni perdas krom sia havo ankau la amikon.H.24Aldone al tio, ke oni perdas sian havon, oni perdas ankau la amikon.

  • Krom mi restis che la patrino du miaj pli junaj fratoj.M.101Aldone al mi, ankau ili restis tie.

  • Chu vi provis jam ian alian laboron krom tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon?M.125Chu vi jam provis ankau alian laboron aldone al tiu, kiu...?

  • La luno ne levighis ankorau sufiche alte, krom tio estis iom da nebulo.FA1.116Aldone al tio, ke la luno ne levighis sufiche, estis ankau iom da nebulo.

  • Ghi [= la ofico] ne estas ankau facila, kaj krom tio mi dubas, chu ghi estus oportuna por vi.M.30Aldone al tio, ke ghi ne estas facila, mi dubas ankau, chu ghi estus oportuna por vi.

  • La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro lau sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.FE.11Aldone al tio, ke shi estis simila al la patro, shi estis ankau bela.

  • Krom Karlo, venis ech lia tuta familio.Aldone al tio, ke venis Karlo...

  • Vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankorau sendanka, se mi...M.58...al nehonesteco aldonighus ankorau sendankeco, se mi...

Aldona krom estas normale chiam pozitiva, kiel en chiuj ekzemploj chi-antaue. Sed se oni kreas negativan frazon kun krom kaj ankau, krom ricevas negativan aldonan sencon: Krom Petro ankau Karlo ne estis tie.Petro ne estis tie, kaj aldone ankau ne Karlo. Tiajn frazojn oni ial apenau uzas en la praktiko.

Risko de miskompreno «

Normale la kunteksto klare montras, chu temas pri escepta au aldona krom. Se cheestas ankau, ankorau au ech, tiam krom estas nepre aldona. Se mankas tia vorto, kaj la frazo estas negativa, krom estas nepre escepta. Tamen se la frazo estas pozitiva, kaj ne cheestas ankau, ankorau au ech, povas iafoje ekesti duboj: Krom Petro tie estis chiuj aliaj miaj fratoj. Chu Petro estis tie, au ne?

Tiaj miskompreneblaj frazoj estas tre maloftaj, sed je bezono oni povas por la escepta signifo uzi anstataue kun escepto de, escepte de, escept(int)e + N-finajhon, au ekskluzive de. Por aldona signifo oni povas uzi aldone al, inkluzive de. Plej simple estas tamen aldoni ankau por montri, ke krom estas aldona.

Oni povas anstatau krom uzi ekster, kiu povas esti kaj escepta, kaj aldona, sed kiu normale nur havas pozitivan signifon. Komence Zamenhof uzis ankau al tio anstatau krom tio, sed tio plene malaperis.

Antau ke-frazo «

Oni uzas krom ankau antau ke-frazo, sed intermetas helpan tio:

  • Krom tio, ke li venis malfrue, li ech kondutis tre malbone. Aldona krom.

  • Krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montrighis ankau, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al shi donis, havigis al shi nek kapon, nek manojn.M.102 Jam montrighis, ke shi ne havas labordeziron. Aldone montrighis, ke shi ankau ne havas sciojn nek laborkapablon.

Iafoje oni forlasas tio:

  • Mi [...] nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon.Rz.34 Escepta pozitiva krom.

Antau I-verbo «

Ofte oni uzas krom antau I-verbo.

Krom + aliaj rolmontriloj «

Krom estas iom aparta rolmontrilo, ke ghi fakte tute ne montras frazrolon! Ghi nur montras, ke la afero estas konsiderata aparte, sed chu la afero respondas al subjekto, objekto au al ia komplemento, tion tute ne montras krom. Kutime tamen la kunteksto montras, al kia frazrolo la krom-afero respondas. Je bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon, kiu montras la rolon de la krom-esprimo:

  • Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita.Er.22 Sen al shajnus, ke nur la Eternulo povas alporti oferojn al dioj sen esti ekstermita. Al estas necesa por komprenigi, ke la Eternulo estas la ricevanto de la oferoj.

  • Ne estos en chi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.Rgh1.17 En montras, ke okazo estas tempa komplemento.

  • Li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li manghis.Gn.39 Chi tie pri shajnas superflua. Ankau sen pri oni bone komprenus la frazrolon de la pano.

  • Krom Vilhelmon Petro batis ankau Paulon.Krom bati Vilhelmon... N-finajho post krom estas praktike chiam superflua, kvankam ne erara en chi tiaj frazoj. Konfuzo preskau neniam povas estighi. Chi tie la loko de ankau malebligas miskomprenon. Komparu: Krom Vilhelmo ankau Petro batis Paulon.Krom ke Vilhelmo batis Paulon, ankau Petro faris tion.

Nur tre malofte oni uzas aldonajn rolmontrilojn kune kun krom. Komparu kun anstatau, kiu estas pli ofte uzata tiel, ech kun N-finajho.

Tradicie oni klarigas tion chi per subkomprenata I-verbo: ...krom alporti al la Eternulo sole... ...krom scii nur pri la pano... Krom bati Vilhelmon... Tia klarigo tamen ne estas ebla en la dua ekzemplo chi-antaue.

Vortfarado «

  • Kroma = “aldona, plia, krom alia”: Por ricevi unulitan chambron vi devas pagi kroman kotizon.

  • Krome = “aldone, plie, krom tio”: Krome vi devas pagi por matenmangho.

Kroma kaj krome havas chiam aldonan signifon, neniam esceptan.