PMEG

Gramatiko / Kvantaj vortoj /

24.3. Kvantaj E-vortoj

Kvantaj E-vortoj povas roli kiel ordinaraj E-vortoj:

O-vorteca uzo «

Kvantaj E-vortoj plej ofte aperas en frazoj kvazau ili estus O-vortoj rolante kiel subjekto, objekto k.t.p. Praktike temas preskau nur pri multe, kelke, sufiche kaj variantoj de ili:

  • Sur la arbo sin trovis multe (au multo) da birdoj.[FE.32] Multe estas subjekto. La alternativo multo klare montras, ke multe chi tie kondutas kiel O-vorto.

  • El shia busho eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj.[FE.23] La du kelke estas subjektoj de eliris. Oni povus diri kelko da perloj/diamantoj, sed kelko estas praktike neniam uzata.

  • La richulo havas multe da mono.[FE.37] Multe estas objekto, sed ghi ne povas ricevi la finajhon N, char ghi estas E-vorto.

  • Mi achetis por la infanoj tableton kaj kelke da seghetoj.[FE.38] Kelke rolas kiel objekto.

  • Kiam shi revenis, shi havis multege por rakonti.[FA1.52] Multege rolas kiel objekto.

  • Mi havas sufiche da laboro en la preparado de mia chemizo de mortinto.[FA2.96] Sufiche estas objekto.

  • Chiutage oni havis sufichege por manghi.[FA4.30] Sufichege (tre malofta vorto) estas objekto.

  • Post kelke da tagoj mi venos.[M.29] Kelke estas tempa komplemento kun la rolvorteto post.

  • Kelke da minutoj la vidvino staris senmove.[M.11] Kelke estas tempa komplemento. Tia komplemento havas normale ian rolmontrilon, ekz. N-finajhon, sed E-vorto kiel kelke ne povas havi N-finajhon. Eblus tamen uzi ekz. la rolvorteton dum en tiaj chi okazoj: Dum kelke da sekundoj en la chambro regis plena silento.[M.25]

  • En rapideco ili preterpasis shin je kelke da pashoj.[M.202] Kelke estas je-komplemento.

  • Inter la multe da hundoj la leporo pereas.[Rn.28] Multe havas la artikolon la, kiu normale nur aperas che O-vortoj.

  • Dum la kelke da minutoj de chi tiu rigardado shi rimarkis pli da detaloj.[M.187]

Kio estas chefvorto? «

Kiam kvanta E-vorto havas da-esprimon post si, povas ofte shajni, ke la E-vorto tute ne estas chefvorto, sed ke la O-vorto de la posta da-esprimo estas chefvorto. El senca vidpunkto la da-esprimo estas fakte pli grava, sed el gramatika vidpunkto la E-vorto ja estas chefvorto. Chi-poste sekvos tamen ekzemploj, en kiuj oni traktas la O-vorton de la da-esprimo kvazau ghi estus chefvorto.

A-vorta priskribo de kvanta E-vorto «

Kiam kvanta E-vorto + da-esprimo havas priskribon, oni normale rilatigas la priskribon al la da-esprimo, kvankam ghi ne estas chefvorto:

  • Multe da larmoj estis ploritaj pri ghi [= la birdo].[FA1.97] Multe estas chefvorto de la frazparto multe da larmoj. Gramatike do ploritaj rilatas al multe, kaj devus teorie farighi E-vorto: plorite. Sed lausence ghi rilatas al larmoj, kaj tial farighas A-vorto.

  • Multe da akvo estis vershita sur ghin. Chi tie vershita sekvas akvo lau la senco, anstatau multe lau la gramatiko.

  • Ili ellernis tiun chi lingvon en la dauro de iaj kelke da semajnoj.[FK.271] Iaj devus rilati al la chefvorto kelke, sed oni tamen rilatigas ghin al semajnoj.

  • Multe da arto kaj penoj estis eluzita.[FA2.105] Eluzita estas eble ia kompromisa formo, kiu havas A-finajhon pro arto kaj penoj, sed kiu ne havas J-finajhon pro multe (kiu estas iel unu-nombra, = multo).

Se mankas da-esprimo, oni povas rilatigi la priskribon nur al la E-vorto, kaj konsekvence oni devas uzi E-formon: Multe estis plorite. Multe estis vershite. (Kompreneble oni ankau povas diri: Multo estis plorita. Multo estis vershita.)

Chu objekto au komplemento? «

Iafoje estas malfacile diri, chu multe estas objekto au kvanta komplemento:

  • Shi multe pensis pri tio.[FA1.20] Multe estas objekto au kvanta komplemento de pensis. La signifo restas la sama.

Kvantaj A-vortoj anstatau kvantaj E-vortoj «

Ofte oni povas anstatauigi kvantan E-vorton per kvanta A-vorto. Tiam la O-vorto de la da-esprimo farighas chefvorto kaj da malaperas:

  • Sur la arbo sin trovis multaj birdoj....multe da birdoj.

  • La richulo havas multan monon....multe da mono.

  • Shi staris nur kelkajn sekundojn....kelke da sekundoj.

  • Post kelkaj tagoj li venos.Post kelke da tagoj...

  • Inter la multaj hundoj la leporo pereas.Inter la multe da hundoj...

Estas tamen nuanca diferenco. Multaj kaj kelkaj estas uzataj jen pri individuaj, apartaj aferoj, jen pri kuna nedistingebla amaso. Multe kaj kelke estas uzeblaj nur pri nedistingebla amaso. Ne eblus do diri: *Kelke da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.* Oni devas diri Kelkaj homoj..., char temas pri la sentoj de chiu homo aparte.

Noto: Antaue oni uzis kelke da kaj kelkaj ankau en la signifo “pluraj”, char tiutempe la vorto pluraj ne ekzistis. Tia uzo de kelke kaj kelkaj nun tute malaperis.