PMEG 2023

23.6. Nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj

Rolvortetoj kiel nuanciloj de nombro au kvanto «

La rolvortetoj chirkau, de, ghis, inter, sub, super kaj po povas uzighi kun nombraj au kvantaj vortoj por ilin nuanci en diversaj manieroj:

  • Restas chirkau dek personoj.Rz.43Restas proksimume dek personoj.

  • Ghis ducent homoj povas eniri.Maksimume ducent homoj povas eniri.

  • Ili kostas de kvin ghis dek eurojn.Ili kostas minimume kvin kaj maksimume dek eurojn.

  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn.Mi vidis minimume cent kaj maksimume ducent homojn.

  • Aranghu ilin en du vicoj, po ses en vico.Lv.24Aranghu ilin en du vicoj, ses en chiu vico.

  • La temperaturo estis sub nul.La temperaturo estis malpli alta ol nul gradoj.

  • Li havas super mil eurojn.Li havas pli ol mil eurojn.

Super kaj sub estas en la praktiko tre malofte uzataj kiel nuancilo de nombro au kvanto. Ili estas menciitaj chi tie nur por kompleteco. Normale oni uzas pli ol kaj malpli ol respektive.

En chi tiaj frazoj la rolvortetoj neniel koncernas eventualan postan O-vorton, sed havas sencon nur por la nombro. Se oni forprenas la nombrovorton, ankau la nuancilo devas malaperi, char ghi ne plu havas sencon:

  • Restas chirkau dek personoj.Rz.43 Restas personoj. (*Restas chirkau personoj* ne havas sencon.)

  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. Mi vidis homojn. (*Mi vidis inter homojn* ne havas sencon.)

Oni vidas, ke tiuj chi rolvortetoj ne montras frazrolon, kiam ili nuancas nombron au kvanton. Ili ne estas rolmontriloj, sed havas ian E-vortecan rolon. Chirkau, de, ghis, super kaj sub estas ech intershangheblaj kun E-vorto au esprimo kun E-vorteca vorteto: chirkauproksimume, deminimume, ghismaksimume, superpli ol, submalpli ol.

Nuanciloj antau subjekto «

Tiaj chi nuanciloj povas aperi antau subjekto:

  • Supre sur latoj kaj stangoj sidis chirkau cent kolomboj.FA2.68 Chirkau cent kolomboj estas subjekto de sidis. Subjekto ne havu rolmontrilon. Chirkau do ne montras frazrolon chi tie. Ghi rilatas nur al la nombro.

  • El chiuj rampajhoj de la tero lau iliaj specoj, po paro el chiuj eniru kun vi.Gn.6 Subjekto de eniru estas po paro. Po do ne povas esti rolmontrilo chi tie, char subjekto estu sen rolmontrilo.

Nuanciloj kune kun veraj rolmontriloj «

Nombrovortaj nuanciloj povas aperi kune kun veraj rolmontriloj, kiuj montras la frazrolon de la tuta esprimo:

  • Ghi estis virino, kiu povis havi la aghon de chirkau sesdek jaroj.M.22 Chirkau koncernas nur la nombron sesdek. De montras la frazrolon de la tuta esprimo chirkau sesdek jaroj.

  • Nenie en la chirkau cent jaroj la loko estis pli shanghita, ol en unu malgranda frukta ghardeno.BV.13 La tempa komplemento havas la rolvorteton en. Chirkau estas nura nuancilo de la nombro cent.

  • Li havas aghon de chirkau 50 jaroj. La tuta esprimo de chirkau 50 jaroj estas priskribo de la vorto aghon. La rolvorteto de ligas la priskribon al ghia chefvorto. Chirkau nur nuancas la nombron.

  • Li povas kushi ok ghis nau jarojn.H.150 La frazparto ok ghis nau jarojn estas tempodaura komplemento, kiu devas havi ian rolmontrilon. Chi tie ghi havas N-finajhon. Ghis nur nuancas la nombrojn.

  • Estis tiel malvarme, ke ili devis kushi sub po tri kovriloj. La frazparto sub po tri kovriloj estas loka sub-komplemento. Po nur estas nuancilo de tri.

  • Li havas chirkau mil eurojn. La objekto chirkau mil eurojn bezonas la finajhon N. Chirkau nur nuancas la nombron mil.

Neunueca uzo «

Se oni opinias, ke tiaj chi nuanciloj ne estas rolmontriloj, tiam oni ja uzas N kaj aliajn rolmontrilojn kune kun ili, kiam tio estas bezonata. La chi-antauaj klarigoj estas verkitaj lau tia opinio. Sed se oni tamen opinias, ke ili estas veraj rolmontriloj, tiam oni neniam uzas la finajhon N kune kun ili, kaj ankau forlasas diversajn aliajn rolmontrilojn.

Zamenhof hezitis pri la afero. Li iafoje uzis tiajn chi nuancilojn kiel verajn rolmontrilojn forlasante la finajhon N ekz. che objektoj. Alifoje li uzis ilin lau la chi-antauaj klarigoj. La nuancilon chirkau li uzis en ambau manieroj. La nuancilon po li uzis normale nur kiel rolmontrilon, sed li skribis, ke ankau uzado kun N estas bona (Lingvaj Respondoj p. 70, n-ro 79). Li ech mem uzis po en tia maniero almenau unu fojon. La aliajn nuancilojn Zamenhof uzis tiel malofte, ke estas malfacile diri, kiajn regulojn li sekvis. Unueca principo por chiuj chi nuanciloj ne estas do trovebla che Zamenhof:

  • Shi sidis tie chirkau dek minutoj.M.180 La tempodaura komplemento ne havas alian rolmontrilon ol chirkau.

  • La sola presado de nia gazeto kostas chirkau 500 rublojn chiujare.OV.126 La kosta komplemento havas la rolfinajhon N. Chirkau estas do nur nuancilo de nombro chi tie.

  • Li povas veni nur sufiche malfrue – chirkau horo antau noktomezo.BV.69 Chirkau rilatas al subkomprenita unu, sed ghi estas chi tie ankau la sola rolmontrilo de horo.

  • Ekzistas ankau [...] lernolibroj, kiuj [...] kostas de 15 ghis 50 centimoj por ekzemplero.OV.163 La kosta komplemento ne havas N-finajhon.

  • Al chiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14 La objekto tri pomoj ne havas N-finajhon. Po estas do iel rolmontrilo de objekto chi tie.

  • Al chiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn.DL.18

  • Shi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo.M.102...por po dudek spesdekoj por horo. Normale oni uzas por en chi tiaj esprimoj, char temas pri prezo, sed chi tie po transprenis ankau la rolon de por.

  • Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: [alportu] shafidojn jaraghajn sendifektajn po du en chiu tago, kiel konstantan bruloferon.Nm.28 En tiu chi ekzemplo Zamenhof ja uzis N-finajhon kune kun po, kvankam li normale ne faris tion. Sed la vortordo estas nekutima (la nombra esprimo po du staras post la O-vorta esprimo), kaj oni povas diri, ke po du estas aparta komplemento chi tie.

Nuntempe oni kutime uzas chiujn chi vortetojn nur kiel nuancilojn en tiaj esprimoj, do ne kiel rolmontrilojn – escepte de po. Pri po la lingvouzo varias. Iuj sekvas la Zamenhofan (kaj Fundamentan) modelon, aliaj sekvas la samajn regulojn kiel por ekz. chirkau.

Konkludo «

Por chirkau, de kaj ghis la afero shajnas klara. Kiam ili estas nuanciloj de nombro au kvanto, ili ne estu rigardataj kiel rolvortetoj. Se la tuta frazparto bezonas rolmontrilon (N au rolvorteton), oni uzu tian.

Pri po oni tamen povas agi lauplache. Pro la Zamenhofa kaj Fundamenta uzo restas chiam regule uzi po kiel rolmontrilon de la posta esprimo. Oni do povas chiam forlasi N post po. Tio iafoje povas esti konfuzokrea (ekz. kiam mankas N-finajho che objekto). Alifoje tio estas eleganta. Oni povas ankau chiam uzi po kiel nuran nuancilon almetante chiam la bezonatajn rolmontrilojn. Tio estas tre klara, sed iafoje povas esti iom peza. Apenau havas sencon disputi pri tio, kiu el la du uzoj estas preferinda. Praktike ambau bone funkcias.

Che tiaj esprimoj de prezo, en kiuj oni normale uzas por, la Zamenhofa uzado de sola po estas rekomendinda: Ili vendas oranghojn po kvar euroj por kilogramo. Diri por po kvar euroj ne estas eraro, sed tio estas malpli eleganta esprimo.

Noto: Lau PAG oni ankau povas uzi po prefiksece che nombrovortoj: *po-du*, *pocent*. Tio estas komplete erara kaj evitenda. Se oni tiel uzus po, oni devus same uzi chirkau kaj aliajn nuancilojn de nombro: *chirkau-du*, *ghis-cent* k.t.p.

Pli ol, malpli ol «

Nombra au kvanta esprimo povas havi pli ol au malpli ol kiel nuancilon:

  • Ghi estos konstruata pli ol tri jarojn.FE.25 Pli ol tri = “nombro kiu superas tri”.

  • Vi devas kuri pli ol cent mejlojn.FA2.71

  • Chiu ligorajta grupo esperantista sendas al la Kongreso siajn delegitojn, kiuj devas havi la aghon de ne malpli ol 21 jaroj.L1.133

  • Malpli ol duonon da horo oni bezonis por transveturi la golfon.FA4.180

  • Tio estis terura turmento, sed ghi dauris ne pli ol sekundon.M.183

  • Tiam oni vidas pli ol milon da strangaj bestetoj, kiujn oni ordinare neniam vidas en la akvoFA2.150

Pli ol au malpli ol rolas simile kiel nuancilo ankau antau nenombraj kaj nekvantaj esprimoj.