PMEG 2023

15. O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj

O-vortecaj vortetoj (au O-ecaj vortetoj) rolas en frazo kvazau ili estus O-vortoj. Kelkaj el ili similas al personaj pronomoj, char ili anstatauas ne nur O-vortojn, sed tutajn O-vortajn frazpartojn. Oni povas nomi ilin pronomecaj vortetoj. A-vortecaj vortetoj (au A-ecaj vortetoj) rolas same kiel A-vortoj. O-vorteca kaj A-vorteca frazroloj tamen ofte intermiksighas.

O-vortecaj estas ankau la personaj pronomoj. A-vortecaj kaj O-vortecaj estas la nombraj vortetoj. Krome la difina artikolo la estas iom A-vorteca.