PMEG 2024

38.3.10. RE

RE = “veni au meti denove en la saman lokon kiel antaue; denove fari au farighi tia kiel antaue; fari au okazi ankorau unu fojon en sama au alia maniero”. Komparu kun la neoficiala prefikso RETRO. RE estas uzata nur che agaj vortoj, kaj chiam montras manieron de la ago:

  • veni → reveni = veni denove al loko, kie oni estis antaue

  • doni → redoni = doni ion al tiu, kiu antaue havis tion

  • pagi → repagi = pagi ion al tiu, kiu antaue posedis tion

  • saluti → resaluti = respondi saluton per saluto

  • brilo → rebrilo = brila speguligho

  • bonigi → rebonigi = denove bonigi ion, kio malbonighis

  • novigi → renovigi = doni al io novan formon, ripari ion tiel ke ghi farighas kvazau nova

  • sanighi → resanighi = farighi denove sana post malsanado

  • naskigho → renaskigho = la ago denove naskighi (efektive au figure)

  • legi → relegi = legi la saman aferon ankorau unu fojon

  • diri → rediri = diri denove la saman aferon, diri responde

  • vido → revido = la ago denove vidi ion, kion oni antaue vidis

  • trovi → retrovi = trovi tion, kion oni perdis

  • formi → reformi = doni novan formon al io, provi rekrei la originan formon (legu ankau pri reformo)

  • koni → rekoni = vidi ion kaj rimarki ke oni jam konas ghin, agnoski, konfesi la valoron de io

  • turni → returni = turni denove en la antauan (kontrauan) direkton

  • porti → reporti = porti tien kie io jam antaue estis, alporti revenante

Nelogikaj RE-vortoj «

Iuj RE-vortoj ekestis pro influo de nacilingvaj vortoj, kaj havas nelogikan signifon. Ekz. reprezenti ordinare ne signifas “prezenti denove”, sed “agi anstatau iu, en ies nomo”. Reciti ne signifas “citi denove”, sed “parkere lautlegi”. Resumi ne estas “denove sumi”, sed “koncize esprimi la esencon”. Tiujn, kaj aliajn vortojn, oni nun normale rigardas kiel nekunmetitajn (faritajn el la radikoj REPREZENT, RECIT kaj RESUM). Se oni volas uzi chi tian vorton en ghia logika signifo, oni eble elparolu kun distingiga kromakcento je la prefikso RE: réprezénti, récíti, résúmi. Skribe oni povas uzi dividostrekon: re-prezenti, re-citi, re-sumi.

Returni kaj precipe returna kaj returne estis antaue uzataj ankau pri reirado kaj redonado, pro influo de nacilingvaj vortoj: Neniam li alportas returne [= reen] tion, kion li prenis!FA3.2 Sur la returna [= reira] vojo li renkontis du lernejkamaradojn.FA1.138 Nun oni uzas tiujn vortojn nur kiam temas pri efektiva turnado.

Ordinara radiko «

Oni ankau provis uzi RE memstare kiel vorteton anstatau ree au reen, precipe en poezio:

Maro, zorga dommastrino,
faldas re kaj re, sen fino,
susure silkajn ondojn.

poemeto de G. E. Maura (= Gaston Waringhien)

Normale oni ne povas tiel uzi RE.