PMEG
38.3.9. PRA
PRA = “antau tre longa tempo, primitiva”. PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima:
- homo → prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo
- arbaro → praarbaro = primitiva, netushita arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo
- tempo → pratempo = la komenca tempo de la homaro au de la mondo
- knalo → la Praknalo = nomo de tiu grandega eksploda ekspansio, per kiu kreighis la universo
- tipo → pratipo = unua, ideala, originala, plej frua tipo, prototipo
Iom specialan signifon havas PRA en la vorto praantaulasta = “antaua al la antaulasta”. Simile eblus uzi PRA che antauhierau kaj postmorgau.
Che parencovortoj «
Che iuj parencovortoj PRA havas specialan signifon.
Che av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o, nev(in)o kaj kuz(in)o PRA montras parencecon je unu generacio pli malproksiman (antaue au poste en la tempo). Oni povas uzi pli ol unu PRA por montri ech pli malproksimajn parencojn, unu PRA por chiu generacio:
- avo → via praavo = la patro de via av(in)o
- avo → via prapraavo = la patro de via praav(in)o
- avo → via praprapraavo = la patro de via prapraav(in)o
- nepo → via pranepo = la filo de via nep(in)o
- nepo → via prapranepo = la nepo de via nep(in)o
- onklo → via praonklo = la frato de via av(in)o
- onklo → via prapraonklo = la frato de via praav(in)o
- nevo → via pranevo = la filo de via nev(in)o
- nevo → via prapranevo = la nepo de via nev(in)o
- kuzo → via prakuzo = la filo de la kuz(in)o de via patr(in)o
- kuzo → via praprakuzo = la nepo de la kuz(in)o de via patr(in)o
Noto: En vortoj kun multaj PRA estus penseble uzi nur unu PRA post nombrovorto, kiu montras, pri kiom da generacioj temas: tripraavo = pra-pra-pra-avo, kvarpraavino = pra-pra-pra-pra-avino. Tio estas tamen ankorau neuzata.
Che la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman parencecon plurajn au multajn generaciojn antaue au poste:
- patro → prapatro = malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva au imagata fondinto de popolo, tribo au familio
- filo → prafilo = malproksima vira parenco, kiu devenas de certa persono
Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finajho) ghenerale pri ies antauuloj kaj posteuloj, ofte ech sen seksa distingo.
Che parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE.
Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj.
Ordinara radiko «
- praa = ekzistinta antau tre longe, primitiva, antauhistoria
