PMEG 2023

38.4. Afiksecaj elementoj

Iuj lingvoelementoj, kiujn oni ordinare ne nomas afiksoj, estas tamen uzataj en la vortfarado en ia speciala maniero, lau iaj specialaj reguloj. Preskau chiam temas baze pri kunmetado lau la ordinaraj principoj de kombinoj kaj frazetvortoj, sed kun ia aldona specialajho. Tiajn elementojn oni povas nomi afiksecaj. Aliaj elementoj aperas tiel oftege en kunmetajhoj, ke ankau ili shajnas esti afiksoj, kvankam ili fakte plene sekvas la ordinarajn vortfarajn regulojn. Ankau tiajn elementojn oni povas nomi afiksecaj.