PMEG 2023

37.4. Vortigo de frazetoj

Frazeto (ia grupo de kunapartenantaj vortoj) povas kunshovighi en kunmetajhon per aldono de ia posta elemento. Tio nomighas vortigo de frazeto. La rezulto estas frazetvorto. En tia vortfarado ne validas la principo de preciziga antauelemento.

El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. Finajhoj kaj aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas. Por plifaciligi la elparolon au komprenon oni povas tamen konservi vortklasan finajhon de la origina frazeto, sed J-finajhojn kaj N-finajhojn oni ne konservas.

Che vortigo de citajhoj oni tamen ja konservas J-finajhojn kaj N-finajhojn, kaj che kunmetajhoj kun sin oni konservas N-finajhon.

Vortigo per A-finajho au E-finajho «

Ofte oni vortigas frazparton, kiu havas rolvorteton. Tiaj frazetoj povas roli A-vortece au E-vortece. Estas do logike, ke oni povas ilin transformi en A-vortojn au E-vortojn. La rolvorteto restas, se ghi estas necesa por la signifo. Alie ghi povas forfali:

  • sur tablo [sur tablo]-A surtabla

  • sen fortoj [sen fortoj]-E senforte

  • inter (la) nacioj [inter nacioj]-A internacia

  • dum unu tago [unu tago]-A unutaga

  • en la unua tago [unua tago]-A unuataga

  • kun blanka chapelo [blanka chapelo]-A blankchapela

  • de la nova jaro [nova jaro]-A novjara

  • kun sia vizagho al la tero [vizagho al tero]-E vizaghaltere

  • sur tiu flanko [tiu flanko]-E tiuflanke

  • sur tiu chi flanko [chi flanko]-E chi-flanke (chi ofte uzighas prefiksece)

  • de/dum/en... du monatoj [du monatoj]-a dumonata = ekzistanta jam du monatojn (ekz. dumonata bebo), ekzistanta nur du monatojn (ekz. dumonata festivalo), aperanta chiun duan monaton (ekz. dumonata gazeto)

  • en/de... la dua monato [dua monato]-A duamonata = rilata al la dua monato

  • en tiu maniero [tiu maniero]-E tiumaniere

  • en tiu chi maniero [chi maniero]-E chi-maniere

  • en tia maniero [tia maniero]-E tiamaniere

Iafoje oni audas formojn kiel *tielmaniere*. Ili estas eraraj. Se oni restarigas la plenan frazeton, oni vidas, ke nur tiu au tia eblas: en tiu maniero, en tia maniero, sed ne *en tiel maniero*. Simile oni diru tiutage (= “en tiu tago”), ne *tiamtage*.

Ankau frazparto kun N-finajho povas vortighi, se ghi rolas E-vortece:

  • Li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26 Li staris tut(a)hore apud la fenestro.

  • Ili alvenis pasintan vendredon. Ili alvenis pasintvendrede.

Okaze oni uzas A-finajhon au E-finajhon por vortigi frazeton kun kvanta vorto kaj da-esprimo:

  • kun multe da kosto [multe (da) kosto]-A multkosta, multekosta

  • kun multe da branchoj [multe (da) branchoj]-A multebrancha, multbrancha. Principe oni ankau povas uzi kun multaj branchoj [multaj branchoj]-A multabrancha au multbrancha, sed praktike oni uzas nur E-finajhon en tiaj frazetvortoj kun komenca mult- (au tute ne uzas ligan finajhon).

Iafoje oni vortigas kompleksan verbon. Tiam la chefverba radiko staru en la fino:

  • povas pagi pagi povas [pagi povas]-A pagipova = tia, ke oni povas pagi

  • volas scii scii volas [scii volas]-A scivola = tia, ke oni volas scii

  • povas chion (fari) chion povas [chion povas]-A chiopova = tia, ke oni povas chion fari (ne *chionpova*, N-finajhoj forfalas ene de frazetvortoj)

Iafoje oni chi tiel vortigas du vortojn, kiuj kune montras unu ideon:

  • nigra kaj blanka [nigra (kaj) blanka]-A nigrablanka = tia, ke ghi havas nur la kolorojn nigro kaj blanko

J-finajhon kaj N-finajhon oni metas nur fine de tia frazetvorto: nigrablankaj fotoj, nigrablankan foton, nigrablankajn fotojn. Sed ofte oni uzas en tiaj chi okazoj anstataue kunskribadon: nigra-blanka. Tiam oni traktas la du A-vortojn kiel du memstarajn vortojn, kaj almetas finajhojn al ambau vortoj: nigraj-blankaj fotoj, nigran-blankan foton, nigrajn-blankajn fotojn.

Vortigo per verba finajho «

Oni ankau povas vortigi frazeton per verba finajho. Tiam la verba finajho reprezentas ian kashitan agon. Kion la verba finajho reprezentas, oni devas lerni aparte por chiu tia vorto:

  • per laboro [per laboro]-(akiri)-I perlabori = akiri per laboro. En perlabori la verba finajho reprezentas la kashitan ideon “akiri”. Perlabori neniel devenas de la verbo labori, sed de la frazeto per laboro. En labori la aga signifo estas simple LABOR. En perlabori la ago estas “akiri”.

  • fishojn kapti [fishojn kapti]-(provi)-I fishkapti = provi kapti fishojn, fishi. En fishkapti la verba finajho reprezentas la ideon “provi”. Efektive oni povas longe fishkapti sen kapti ech unu fishon. Ankau la simpla verbo fishi havas tian signifon. Fishkapti diferencas de ekz. leterskribi kaj vochdoni, kiuj estas kombinoj sen kashita ago.

Vortigo per O-finajho «

Oni povas vortigi frazeton ankau per O-finajho. Tiam la O-finajho reprezentas ian kashitan ideon. Precize kion la O-finajho reprezentas, oni devas lerni aparte por chiu tia vorto. En ordinara O-vorto la O-finajho nenion signifas. Ordinara O-vorto havas simple la signifon de sia radiko. En frazetvortigo tamen la O-finajho chiam reprezentas ian kashitan signifon:

  • tri anguloj [tri anguloj]-(figuro)-O triangulo = figuro kun tri anguloj

  • sub tegmento [sub tegmento]-(chambro/loko)-O subtegmento = chambro au loko sub la tegmento (ne *subtegmentejo*, char tio, kio aperas antau la sufikso EJ, devas montri ion, kio trovighas au okazas en la ejo)

  • chirkau kolo [chirkau kolo]-(cheno)-O chirkaukolo = kolcheno

  • sur vangon [sur vangon]-(frapo)-O survango = frapo sur vangon

  • per fortoj [per fortoj]-(trudo)-O perforto = trudado de la propra volo per fortoj

  • unu tago kaj unu nokto [unu tago (kaj) unu nokto]-(periodo)-O tagnokto = 24-hora periodo, diurno

  • kontrau veneno [kontrau veneno]-(rimedo)-O kontrauveneno = rimedo kontrau veneno, antidoto

  • la pli multaj [pli multaj]-(grupo)-O plimulto = grupo, kiu estas pli multnombra (ol alia)

  • oni diras [oni diras]-(afero)-O onidiro = afero, kion “oni” diras, famo, klacho

  • nova jaro [nova jaro]-(tago)-O novjaro = tago, en kiu komencighas nova jaro

  • mil jaroj [mil jaroj]-(periodo)-O miljaro = periodo de mil jaroj. La kombino jarmilo kaj la frazetvorto miljaro havas la saman signifon. Ambau vortoj estas ghuste konstruitaj. Ili estas faritaj lau du malsamaj principoj, sed ambau principoj apartenas al la Esperanta vortfarado. Kombinoj estas tamen ghenerale pli oftaj kaj pli bazaj, kaj tial fine la kombino jarmilo farighis pli populara. Sed miljaro estas tute bona alternativo, kiu ech trovighas en la Fundamento: Mil jaroj (au milo da jaroj) faras miljaron.FE.14

Finajhoj post vortetoj «

Aldono de finajho post vorteto ofte povas esti rigardata kiel frazetvortigo. Vorteto povas ja aperi senfinajhe en frazo, kaj estas do kiel tuta frazeto en si mem:

  • hodiau hodiaua = okazanta hodiau, apartena al hodiau, tia kiel hodiau...

  • tuj tuje = tiel kiel tuj, en tuja maniero...

  • anstatau anstataui = esti anstatau io, roli anstatau iu

Ankau en tiaj chi frazetvortoj finajho povas reprezenti kashitan ideon:

  • tro [tro]-(kvanto)-O troo = kvanto, kiu estas tro granda

  • hodiau [hodiau]-(tago)-O hodiauo = hodiaua tago

  • kauzo, kial io okazis/estas... [kial]-(kauzo)-O kialo = motivo, kauzo

  • loko, kie io estas [kie]-(loko)-O kieo = trovighloko

Frazetvortigoj kiel antauelementoj en kombinoj «

Oni ankau uzas “vortigitajn” frazetojn kiel antauelementojn de kombinoj. Plej ofte la chefelemento estas sufikso:

  • la sama ideo [sama ideo]-AN-O samideano = speco de ano, nome ano de la sama ideo

  • surda kaj muta [surda (kaj) muta]-UL-O surd(a)mutulo = speco de ulo, nome ulo, kiu estas kaj surda kaj muta

  • altaj montoj [altaj montoj]-AR-O altmontaro = aro de altaj montoj

  • sub (la) maro [sub maro]-SHIP-O submarshipo = shipo, kiu povas iri sub la mara suprajho

  • en liton [en liton]-IG-I enlitigi = “igi en liton”, meti en liton

  • volas scii scii volas [scii volas]-EM-A scivolema = tia, ke oni emas voli scii

  • arte fari [arte fari]-IT-A artefaritaFA2.65 = kreita per arto, malnatura

Rimarku, ke la kunmetajho artefarita ne devenas de *artefari*. Tia verbo ech ne ekzistas (neniam uzighas). Artefarita devenas de la duvortajho arte fari. Chefelemento estas IT. Preciziga antauelemento estas arte fari. Similaj vortoj estas la Zamenhofaj desegnekovritaM.97 (de desegne kovri), larmelacigitaM.16 (de larme lacigi) kaj plejamatoFA2.105 (de plej ami).

Dusignifaj formoj «

Iafoje apud frazetvorto, kiu komencighas per rolvorteto, ekzistas samforma kombino kun tute alia signifo. Tia kolizio okazas normale nur kiam temas pri A-vorto au E-vorto:

  • antaughardena (frazetvorto) = “tia, ke ghi trovighas antau ghardeno”

  • antaughardena (kombino) = “rilata al antaughardeno (tia ghardeno, kiu trovighas antau io)”

  • antaupage (frazetvorto) = “antau (la) pago”

  • antaupage (kombino) = “per antaupago”

  • suboficira (frazetvorto) = “(trovighanta) sub oficiro”

  • suboficira (kombino) = “rilata al suboficiro(j)”

Legu pli pri rolvortetoj en frazetvortoj kaj kombinoj.

Vortigo de citajhoj «

Pli ekstrema kaj pli malofta formo de kunmetado estas vortigo de citajhoj. En tia vortfarado, kiu estas speco de frazetvortigo, oni faras vorton el tuta eldiro (efektiva au imaga). Oni tiam konservas chiam la plenajn vortojn de la origina citajho kune kun chiuj finajhoj:

  • “Vivu!” [vivu]-(krii)-I vivui = krii “vivu!”, saluti iun per la krio “vivu!”. Rimarku, ke la U-finajho restas. Ordinaraj vortoj ne povas havi du vortklasajn finajhojn unu post la alia. Sed vivui ne estas ordinara vorto. Ghi estas vortigo de citajho, kaj la U-finajho estas nepre necesa por la signifo. Oni ankau povas formi vivuo (salutkrio per “vivu!”), vivua (rilata al vivu-kriado), k.t.p.

  • “Ne forgesu min!” [ne forgesu min]-(floro)-O neforgesumino = la florspeco miozoto (la nomon kauzis la blua koloro de la miozotoj, kiu estas simbolo de ama fideleco)

  • “Kiel vi fartas?” [kiel vi fartas]-UL-O kiel-vi-fartas-ulo = tia esperantisto, kiu neniam lernis diri pli ol “kiel vi fartas?” (= eterna komencanto)